• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: poemo en Esperanto

BRAZILO!?

by paulosilas90 on 6 Septembro 2017 in Brazila politiko, Brazilo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, POEMO PRI BRAZILO

Kredi ke en la brazila superstrukturo ekzistas sincera deziro garantii ĉies bonfarton estas kredi ke feinoj gardas la dormon de infanoj. La strukturo kiu murdas de jarcentoj, la maŝino kiu opresas, la fikcia konstruo kiu nomiĝas Brazilo, postulas, por teni pravon, fidelecon similan al tiu de fanatikaj religiuloj. Inter vivo kaj morto ekzistas pli da […]

BLOGPOEMO

by paulosilas90 on 23 Aŭgusto 2017 in bito, Blogo, estonteco, Interreto, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

Ĉi tiun poemon mi tajpis en GoogleDocs. Ĉi tiu poemo aperas en blogo kaj en blogo ĝi ekzistas. Kio estas GoogleDocs? Blogo? Vi probable naskiĝis jarcentojn post la publikigo. Bonvolu konsulti historiolibron pri la dudekunua jarcento de la kristoreferenca erao. Ĉu mi arogas tro da vivperspektivo al mia poemo? Ekster interreto, ĝi ne havas sencon. […]

LIBERA RILATO

by paulosilas90 on 9 Aŭgusto 2017 in Esperanto, HISTORIO, Kulturo, lingvo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, skribo, vivodaºuro

Mi ne bezonas Esperanton kaj Esperanto ne bezonas min. Malgraŭ la parolado pri ŝrumpo de asociomembraroj, Esperanto ne bezonas pli da homoj por esti, kia ĝi estas: fakta efektivo, kun neforigeblaj ekzistopruvoj. La lingvo jam akiris por si piedestalon, kaj staras firme kiel monumento preta postvivi jarcentojn. Eĉ se nenio plu estus kreita en ĝi, […]

POEMO KIU NASKIĜIS KAJ MORTIS EN BRAZILO

by paulosilas90 on 7 Aŭgusto 2017 in Esperanto, favelo, murdo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, violento

Ĉu ĉi tiu poemo havas celon? Se ĝi havus dentojn, ĝi mordus la leganton. En kiom da brazilaj urbanguloj  la morto gvatas por falĉi vivon? Se ĉi tiu poemo havus krifojn, ĝi vundus la leganton. La minimuma salajro nutras kvinmembran familion. Se ĉi tiu poemo havus valizon, ĝi elirus el Braziljo kun milionoj. Brazilo, via […]

130-JARA MEMORO

by paulosilas90 on 26 Julio 2017 in 130 JAROJ, Esperanto, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

En mia ekstravaganca imago, ĵurnaloj stampas grandliterojn memore al ĉi tiu tago. Mi vidas klare, per miaj inkandeskaj okuloj en malluma ĉambro, ke miloj da orkestroj ludas hodiaŭ, en diversaj urboj tra la mondo. Miaj haroj estas verdo kontraŭ verdo, po unu nuanco da verdo por ĉiu haro. Ondiĝantaj laŭ la marborda vento, la hararsusuro […]

MEMORE AL VI

by paulosilas90 on 26 Julio 2017 in bordelo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, Zamenhof

Mi havas bordelon. La plej prestiĝa amoristino nomiĝas Zamenhofino. La mondo pereis en aprilo 1917.

MESAĜO TRANSDONITA AL ORELO DE FORVOJAĜONTO

by paulosilas90 on 20 Julio 2017 in originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, poezio, vojaĝo

Unu miliardo, aŭ pli, da poemoj estis verkitaj. La Esperantaj troviĝas dekstren de la komo, tuj apud la procentosigno. Se survoje vi renkontas poemon en Esperanto, salutu ĝin mianome.

NOTO AFIŜITA SUR FRIDUJOPORDO

by paulosilas90 on 20 Julio 2017 in noto, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, poezio

Mi scias, ke iam vi perceptos, ke miaj mioj – tiuj de tiuj ĉi poemoj – estas vi; kaj miaj vioj estas mi. Sub mondaj murmuroj, mi aŭskultas obscenajn versojn kaj mi registras laŭlitere. Infanoj ne komprenas, sed ili jam sensas la trompon. De nun, patrinoj sentos ungojn en la internaj bordoj sub la ventro. […]

MI NE SCIAS. ĈU VI SCIAS?

by paulosilas90 on 5 Junio 2017 in ĉu vi scias, mi ne scias, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, scio, sciomanko

Ĉu al mi? Kion mi scias? Demandu al la sekva de la vico. Antaŭkambriaj ŝtonoj komprenas la mondon pli bone. Mi ne scias, ĉu la sukero same dolĉas en ĉiuj buŝoj. Mia certeco daŭras la vivolongon de libelo. Ĉu mi diris ion al vi? Forgesu tion, ĉar mi jam forgesis. Mi estas blufo en ludo, […]

EKSTERLEĜAJ FLOROJ

by paulosilas90 on 2 Majo 2017 in Brazilo, Carlos Drummond de Andrade, FLORO, LEĜO, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

Kion ĉi tiu poemo povas fari sen revolvero? Kugloj forpafiĝas apud oreloj. Ankoraŭ ne alvenis la tempo morti. La poemo portis al sieĝantoj homon kiel garantion. Kio estas la Tero sen vivo? Nenio, krom nulo, bulo girante sen celo. Ĝi tenas nin kiel ostaĝojn. Ankoraŭ ne alvenis la velkaĝo. Floroj insistas burĝoni sur la ŝoseanguloj […]

MORTO DE LINGVO – Paulo Silas (poemo en Esperanto)

by paulosilas90 on 10 Aprilo 2017 in lingvodiverseco, lingvoj, morto de lingvo, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

SEKTA POEMO

by paulosilas90 on 28 Marto 2017 in Esperanto, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, sekta poemo

Tiu ĉi poemo havas sencon nur en Esperanto. Malpermesate traduki. Sed kaze de rajtorompo, bonvolu nomi la rezulton vortamaso. Se el aŭtomata tradukilo, nomu vomamaso. Homoj kiuj ne trapasis ĉiujn fazojn de Esperantistiĝo, inkluzive la mallumajn tagojn de kabeismo, neniam legu la mesaĝon de ĉi tiu poemo.

MORGAŬ

by paulosilas90 on 9 Marto 2017 in morgaŭ, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

Hodiaŭ mi ne forlasos vin, ĉar la kuko por la festo estas preta. Mi ŝategas tiun ĉokoladan kremon. Sed morgaŭ! Ha morgaŭ vi ne vidos mian ombron ĉi tie. Hodiaŭ mi restos, ĉar mi ankoraŭ volas lastfoje kisi vian nudan korpon. La blankaj tukoj, la varma duŝo jam atendas nin. Sed morgaŭ! Ha morgaŭ miaj […]

MEMORPERDO

by paulosilas90 on 9 Marto 2017 in Esperanto, memoro, memorperdo, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

Kiujn sentojn mi verŝos pri vi, se mi estas bolanta kaldrono? La verdeco de via vizaĝo indikas sangmankon, kontaĝan malsanon nekuraceblan. Via mondo fariĝas kvadrata por mi, kaj je ĝiaj akraj anguloj mi vundiĝas. Mi volas forgesi vin. Tiel krude, sen poeziaj adjektivoj aŭ adverboj. Nur forgesi. Forgesi. Forgesi. Forgesi. Forgesi. Sen figuraj sencoj; sen […]

LA KATO

by paulosilas90 on 26 Februaro 2017 in LA KATO, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

La nomo de la kato estas Nino. Lia antaŭulo, venenita de malafablaj najbaroj, ankaŭ estis Nino. Ĉiuj katoj iam ajn vivintaj en tiu domo havis la nomon Nino. Kiam la nuna Nino mortos, alia Nino anstataŭos lin. Nino ne amrilatas kun katino, ĉar la lastan fojon ĉiuj katoj de la ĉirkaŭaĵoj volis amori saman kompatidulinon. […]

EKZISTAS NUR UNU AMERIKO

by paulosilas90 on 24 Februaro 2017 in America first, Ameriko, Brazilo, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, usono

Ĉi tiu poemo komenciĝas kun kapibaro, kiu sunumas al si la harojn sur iu rio-de-ĵanejra strando. Kial kapibaro? Kial sunumo? Kial Rio-de-Ĵanejro? Ĉar ĉi tiu poemo bezonas paroli pri temo nekredeble nova. Kaj laŭ ĉiuj miaj esploroj, neniu alia Esperanta poeto aŭdacis verki pri rafinitaj ronĝuloj en strandoj de tropikaj civilizoj. Same taŭgus ĉi tie meksika kolibro, […]

ŜALTITA

by paulosilas90 on 10 Februaro 2017 in MENSO, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, ŜALTITA

Ĉu vin nenio tuŝas? En via trankvileco mi ne trovas min partoprenonta. Io kaptas min je brako, ĵetas metrojn alten en aeron, sendas frakasiĝi sur cementan plankon, rulas deklivosuben kaj trenas min denove supren. Ĉu ĉe vi nenia nepra agitiĝo de nepra respondomanko? Silentaj sintrudaj frazoj kohere proksimaj laŭ malverŝajneco. Mikroskopaj rememoroj kun monstraj korpoj […]

Transgeneraciaj Kulpoj

by paulosilas90 on 1 Februaro 2017 in Amazon, Google Books, libro, Libro en Esperanto, Originala literaturo en Esperanto, originala poemaro, originala poemo, poemaro, Poemo, poemo en Esperanto, poetry in esperanto, poezio, Transgeneraciaj Kulpoj

Legi senpage la poemaron ĉe Google Books. Akiri paperan version ĉe Amazon.  

RUTINA

by paulosilas90 on 23 Januaro 2017 in Originala literaturo en Esperanto, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

Ĉiuj riskas renkonti unikan agon. Unika estus la mono kiun la aĉetanto transdonus minutojn antaŭ ol, ĉe elirpordo de vendejo, ricevi pafon rekte en la kapon pro neporto de valoraĵo transdonebla al rabisto. La vendisto dirus “lia lasta ago dum vivo estis transdono de mono al mi”. Unika estus la “bonan matenon” kiun, al ridanta […]

ADOLESKAJ FUTBALLUDANTOJ

by paulosilas90 on 5 Januaro 2017 in adoleskanto, Brazilo, futbalo, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, POEMO PRI BRAZILO

Ĉu vi scias, Ke por ĉiuj mi en mondo Ne radias? Wiktor Elski, en la poemo DEMANDO Kiun sorton havos tiuj adoleskantoj, kiuj ludas futbalon sur la stratoj de ĉi tiu urboperiferio? Ili amuziĝas kun multe da bruo kaj fivortoj, sen zorgo pri studo, ĉar lernado estas nur pormomenta gepatra altrudo kiu finiĝos nepre post la […]

HISTORIO

by paulosilas90 on 3 Januaro 2017 in HEROOJ, HISTORIO, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

Iele-trapele en la homa pelmelo. Kio gravas? Ĉu la promeno aŭ la plandumospuro lasita al esplorontoj? Ne dependos, ĉu lasita sur la luno aŭ sur vulkana roko. Ĉu la herooj posedos patosajn skribojn sur tomboŝtonoj kaj procesioj ĉiujare honoros ilian forpason? Herooj ne ekzistos kiam finiĝos temprezisto. Sub teraltaĵoj, morgaŭ hazardaj grundakcidentoj, ripozos agrablaj memoroj […]

CIVITANA MURDINDUSTRIO

by paulosilas90 on 2 Januaro 2017 in kinematografio, kino, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, packulturo, Poemo, poemo en Esperanto, violento

La televidserioj, kun facila hombuĉado, ne amuzas. Mankas vivrespekto en la suspenso minutojn antaŭ la terura murdo. Kial la sceno kompletiĝas nur se per sangrivero? Kial la junulinoj fakte perfortitaj manpremus la kinematografan banaligon? Ĉu la neniel fikcia loĝanto de la najbara domo, kien hieraŭ enrompiĝis frua morto per rabista klingo, konsentos fariĝi protagonisto en […]

REGISTRITA SENPERMESE

by paulosilas90 on 2 Januaro 2017 in originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, poezio, REGISTRITA SENPERMESE, vortaro, vorto

Foje, vortoj nur bezonas buŝojn kiuj prononcu. Sen skribilo. Sen papero. Sen registro. Vortoj kiuj vivas nur la tempodaŭro de sonemisio. Venas la vento kaj ili jam foriras laŭflue. Mesaĝoj kiuj destiniĝas al unuopaj oreloj, monopoligitaj de unikaj alparoloj. Foje, ni nur bezonas vorton, ĉar la mondo apartenas al ni. Sed la vortoj restas en […]

KION, BRAZILO?

by paulosilas90 on 31 Decembro 2016 in Brazilo, CEARAO, Esperanto, FORTALEZO, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

Mi estas la sola Esperanto-parolanto en tiu ĉi strato, eĉ en la tuta kvartalo. Malbeninda estu la internacia deziro etigi homskalajn realojn. Hej, brazila ĉemara ĉefurbo, se mi parolus, nur manpleno komprenus. La esperantisto Demócrito Rocha kaj ĉiuj liaj samideanaj samtempuloj same senvaloraj eniros la analojn de la Esperanta Cearao. Mi ne havas antaŭulojn. Kie […]

TRANSDONO

by paulosilas90 on 31 Decembro 2016 in GENERACIO, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, TRANDONO

Ĉu hodiaŭ, en hospitalo de fora urbeto, naskiĝis bebo? Ĉu li estas absolvo aŭ kondamno por la vivularo? Kiel ni reagu al la unua senrezona ploro? La centjara intertempo kiu konsistigas individuon foriris kaj lasis sur tomboŝtono epitafon: “tie ĉi oni rajtas plendi ke la homo estas palpebrumo” Observu rapide, dum la okuloj apertas. Ĉiujn […]

PRI ALIAJ REALAĴOJ

by paulosilas90 on 26 Decembro 2016 in avofrosto, Brazilo, kristnasko, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, usono

Mi ne certas, ĉu mi volas lerni la anglan. Usonanoj loĝas en alia planedo. Kaj la lasta kosmoŝipo rustiĝas en garaĝo, atende de riparado kiun neniu scipovas plenumi. Hieraŭ, la murdanoncoj de la televidĵurnaloj ne estis en angla. La politika skandalo ne estis en la angla. La abismiĝantaj grafikaĵoj pri ekonomio, minacoj de armitaj banditoj, […]

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Comments on: EOS Cameras Support Download drivers, software, manuals

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2023 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash