Pri

Tiu retejo kunigas Kulturajn Novaĵojn el diversaj esperantaj fontoj.  Ĝia ideo aperis je la laborplano 2014-2017 de TEJO, kie estis plano por fari poŝtelefonan aplikaĵon por Kontakto kaj TEJO kiu kunigus kulturajn novaĵojn. Anstataŭ fari aplikaĵon, mi (Ana Ribeiro) pensis ke estus pli bona fari retejon tiucele. Mi elektis kelkajn blogojn kiujn mi kredas ke estis bonaj kaj gravaj, sed vi povas sugesti iun retejon por esti aldonita ĉi tie.