• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: estonteco

BLOGPOEMO

by paulosilas90 on 23 Aŭgusto 2017 in bito, Blogo, estonteco, Interreto, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

Ĉi tiun poemon mi tajpis en GoogleDocs. Ĉi tiu poemo aperas en blogo kaj en blogo ĝi ekzistas. Kio estas GoogleDocs? Blogo? Vi probable naskiĝis jarcentojn post la publikigo. Bonvolu konsulti historiolibron pri la dudekunua jarcento de la kristoreferenca erao. Ĉu mi arogas tro da vivperspektivo al mia poemo? Ekster interreto, ĝi ne havas sencon. […]

PREVENTA POEMO

by paulosilas90 on 6 Majo 2017 in epoko, estonteco, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemverkado

Venos epoko kiam homoj ŝparos forton dum jardekoj por verki poemon. La epoko ankoraŭ aktuala vekas nostalgion en mi. Venas epoko kaj mi jam palpas ĝian kruron. Vojmontriloj ne montros vojojn. Ili donos konsilojn pri poetiko. Poemserĉantoj fosos ruinaĵojn por trovi nekonatan poemon. Homoj studos la tutan vivon por lerni kiel verki vivpoemon. Kiam ili […]

MESAĜO EL LA ESTONTECO

by paulosilas90 on 17 Marto 2017 in estonteco, mesaĝo, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Mi ĵuras, ke ĉi tiun poemon mi verkas en la jaro 2052, vendredmatene, la tagon post la 25-a kaj antaŭ la 27-a de julio. Mi registras ĝin rekte, sen revizia plano, sur flava paĝo de kajero kun ruĝa kovrilo, kajero terure eksmoda. Mi sidas ĉe tablo de perua portebla trinkejo kiu ŝvebas jam de semajno […]

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • Speciala oferto
    Ĉi-monate ni festas la 250-jariĝon (la 2an de majo) de la naskiĝo de la germana aŭtoro kaj filozofo Georg Philipp Friedrich Freiherr von Hardenberg (m. 1801), pli konata sub la nomo Novalis. Tiuokaze ni ofertas lian Elektitaj poemoj kaj fragmentoj (https://katalogo.uea.org/?inf=7477) kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: paco en la homa familio. Gazetara Komuniko 1036
    La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj ni ĉiuj kreskas kaj evoluas, lernas kaj instruas -- kaj ŝanĝas kaj konstruas niajn komunumojn kaj […]
  • Jomo, "La bambo"
    Jomo regalas la publikon per sia versio de "La bambo", en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta de la 29-a de aprilo ĝis la 3a de majo, en Comillas (Kantabrio).
  • Saša Pilipović kantas "Du gitaroj"
    Saša Pilipović kantas "Du gitaroj", en la 80a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas (Kantabrio) de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo. La tradukon de la kanto faris Mikaelo Bronŝtejn.
  • Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía"
    Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía" de la hispana sociologo Roberto Garvía, en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo en 2022.
  • UEAviva superis la markon de 250 mil spektoj!
    UEAviva superis la markon de 250 mil spektoj! Dankon al ĉiuj videofarantoj kaj abonantoj, kiuj kontribuas al tiu komuna projekto de la Esperanto-movado: se vi ne abonas, bonvenon tion fari senpage!https://www.youtube.com/ueaviva
  • "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko", Georgo Handzlik
    Georgo Handzlik komencis sian koncerton en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto per sia kutima "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko".
  • Norda vento (duonoficiala himno de Kantabrio)
    Jen "Norda Vento" (Viento del Norte), en tre speciala versio kantita de Feri Floro. Ĝi estas la duonoficiala himno de Kantabrio (Cantabria), la subŝtato de Hispanio en kiu okazis la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022. La kanto estis prezentita en la inaŭguro, kiun […]
  • UEA 114-jara
    UEA 114-jara: ni volas diri dankon! Al ĉiuj niaj membroj kaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj sincere laboras por pli justa, pli bona mondo. Ni fieras labori por Esperanto kun nelacigebla espero, ke inter la homoj regos solidareco kaj dialogado. Hodiaŭ ni bondeziras kuraĝon kaj bonan laboron al ĉiuj esperantistaj aktivuloj en la mondo! UEA estas […]
  • La nova numero
    Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuojLa enhavlisto de la maja numero: 99 | Vojaĝo en Esperanton: Yves Desrosiers muzike kaj ekmovaden 101 | Informado: Kroata TV pri la datreveno de la morto de L. L. Zamenhof 102 | Opinio: Niaj malpacaj batalantoj 103 […]
Copyright © 2022 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash