• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: Originala poemo en Esperanto

ORIENTTIMORANO

by paulosilas90 on 6 Majo 2017 in buso, enmigrado, migrado, Orienta Timoro, orienttimorano, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Mi vidis orienttimoranon en buso. Mi ne scias, kial li venis al Brazilo, kiom da tempo li estas ĉi tie, nek ĉu li venis labori aŭ studi. Mi ne demandis lian nomon. Mi ne parolis kun li. Mi vidis lin kiam li jam estis elbusiĝinta. Mi trovis orienttimoranon en Brazilo. Kaj tio estas bona.

DU UZITAJ OKULOJ

by paulosilas90 on 3 Majo 2017 in homaro, libro, okuloj, Originala poemo en Esperanto, Poemo, scio, uzita

Mi havas du uzitajn okulojn. Vi povus diri, ke ne, ke miaj okuloj estas novaj. Por konsenti kun vi, mi diros, ke mi havas du duonnovajn okulojn. Duonuzitaj ja. Hieraŭ, kiam mi malfermis libron, mi rigardis per ĉi du okuloj kaj falis de la seĝo kie mi sidis. Mi falis dum dudek ses jaroj ĝis […]

EKSTERLEĜAJ FLOROJ

by paulosilas90 on 2 Majo 2017 in Brazilo, Carlos Drummond de Andrade, FLORO, LEĜO, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

Kion ĉi tiu poemo povas fari sen revolvero? Kugloj forpafiĝas apud oreloj. Ankoraŭ ne alvenis la tempo morti. La poemo portis al sieĝantoj homon kiel garantion. Kio estas la Tero sen vivo? Nenio, krom nulo, bulo girante sen celo. Ĝi tenas nin kiel ostaĝojn. Ankoraŭ ne alvenis la velkaĝo. Floroj insistas burĝoni sur la ŝoseanguloj […]

POEMO DUM KRIZA HORO

by paulosilas90 on 25 Aprilo 2017 in ESPERANTISMO, Esperanto, Originala poemo en Esperanto, Poemo, POEMO DUM KRIZA HORO, portugala

Se tiu ĉi poemo havus sencon, mi ne havus nomon. Se mi havus nomon, tiu ĉi poemo ne havus sencon. Mi ne havas sencon. Kaj la poemo havas min. Fajro por bruligi la leganton. Vi legis, ĉar vi volis. Tiu ĉi poemo havas dek portugalajn familinomojn kaj klarigos detale ĉiujn branĉojn de la arbo. Ĉu […]

FRANCISKO

by paulosilas90 on 25 Aprilo 2017 in francisko, individueco, Originala poemo en Esperanto, personeco, Poemo, sociretoj

Kiu estas Francisko? Se Francisko scius kiu li estas, li ne dirus en Facebook, ĉar Francisko suspektas, ke iuj profiluloj nur gvatas serĉe de breĉoj kien meti fingrojn kun malpuraj grandaj ungoj. Kio estas Francisko? Se Francisko scius, li preferus forgesi. Kaj lia nescio nuna probable rezultas el antaŭa sci-malkovro kaj decido meminiciate forgesi. Francisko […]

MONDRESUMA POEMO

by paulosilas90 on 23 Aprilo 2017 in esploro, mondo, neceso, Originala poemo en Esperanto, Poemo, Vivo

Hodiaŭ mi vekiĝis kun prema neceso, kiun mi ne sukcesas kontentigi. Dum la tuta tago, mi iris de loko al loko kaj serĉis solvon al mia neceso. Mi devis verki ion mondresuman. Mi ankaŭ intuiciis, ke mian neceson same sentis la mondo mem, amplekse perdita en sia tempomanko, sen povi halti sekundeton por esplori sian […]

MI TROVIS USONANON

by paulosilas90 on 19 Aprilo 2017 in ANGLA LINGVO, Muziko, Originala poemo en Esperanto, Poemo, USONA MUZIKO, usono

Mi trovis usonanon en Brazilo. Okazis en publika buŝo. Li estis la ŝoforo. Oni informis, ke tiu usonano neniam estis en Usono; ke li ne parolas la anglan, havas brazilajn gepatrojn kaj ne estis adoptita. La repertuaro de la ludlisto de la usonano kiun mi trovis konsistis nur el usonaj kantoj, malgraŭ, ke li estis […]

NACILINGVAJ HOMOJ

by paulosilas90 on 19 Aprilo 2017 in homo, homoj, KOMPRENO, Libroj, lingvoj, NACILINGVA, Originala poemo en Esperanto, PERSONOJ, Poemo

Se homoj estus libroj, mi preferus ilin esperantlingvaj; logikaj en siaj strukturoj, facile enkadrigeblaj en klaraj klasoj. Mi legus ilin en varma vespero, ĝue sub kokosarbo, kuŝe sur hamako, kun marondoj kiuj murmuras proksimaj. Kial homoj estas babeloj? Ili konfuzas per strangaj vortordoj, senkoheraj ortografioj kaj interpunkcioj; signifoj ne registritaj en vortaroj, deĉifreblaj nur por […]

ROKOJ HAVAS DURAN KAJ PERMANENTAN SIGNIFON

by paulosilas90 on 17 Aprilo 2017 in homaro, Originala poemo en Esperanto, planedo, Poemo, Tero, universo, Vivo, vivsignifo

Buloj, buloj, buloj, buloj kaj nigraj spacoj. Etaj buloj kaj grandaj spacoj. Ni transiris la sojlon de nia fronta pordo kaj tuj ekhavis nostalgion al la interna malpura aero. La trezoro de la homaraj spertoj provis per kolektiva strebo konstrui sencon. Ĉu per panoramo post unu paŝo? Ĉiuj konoj nuliĝas je ĉiu certjaro-paso, kaj novaj […]

TITOLO DE POEMO

by paulosilas90 on 15 Aprilo 2017 in Originala poemo en Esperanto, planedo, Poemo, poezio, Vivo, vivsignifo

Kiam rido kaj gajeco generis maltrankvilon, ŝercoj ne efikis. Kiam teknologio nur pligrandigis la distancojn, proksimeco egalis baron. Kiam fiaskis ĉiuj provoj ŝanĝi la mondon. Kiam emocioj tumultis, sentojn ne eblis eksponi. Kiam la vivopaso saltis trans la tempo, po unu vendvalora memoro en ĉiu jardeko. Kiam infanoj ne komprenis la morton kaj malaperis sen komprenoserĉo; […]

ĴETO

by paulosilas90 on 15 Aprilo 2017 in ĴETO, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poezio

Parabola flugo de tranĉilo. La klingo brilas kontraŭ la suno. Kion akra fero sekcos dum surteriĝo? Pinto kontraŭ ŝtono. Sparko, fajro, incendio. Ne ekzistas hidrantoj en ĉi tiu poemo.

ATESTILO

by paulosilas90 on 14 Aprilo 2017 in atestilo, Esperanto, Originala poemo en Esperanto, Poemo, Zamenhof, zamenhofa lingvo

En ĉi tiu tago de ĉi tiu jaro, la 14-an de aprilo, de ĉi tiu tropika lando, nordorienta ŝtato, ĝuste en tiu ĉi urbo, kvartalo, strato kaj numero loĝas homo kiu scipovas la zamenhofan lingvon.

POEMO KUN TRUO

by paulosilas90 on 13 Aprilo 2017 in GREFTI, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poezio, TRUO

Tiu ĉi poemo havas truon de la k o l o ĝis la genuo. Greftu karnon en la vakan lokon.

POEMO KIU PENSAS

by paulosilas90 on 13 Aprilo 2017 in Originala poemo en Esperanto, penso, Poemo, poezio, Vivo

Tiu ĉi poemo transsaltis du murojn, du heĝojn kaj unu flakon; amis du hundojn, du katojn kaj unu hamstron; havis du sonĝojn, du koŝmarojn kaj unu revon; ricevis du frapojn, du batojn kaj unu skurĝon; liveris du demandojn, du dubojn kaj du… du rondajn interpretojn. Tiu ĉi poemo vidis la mondon naskiĝi sen dentoj kaj bebojn […]

MORTO DE LINGVO – Paulo Silas (poemo en Esperanto)

by paulosilas90 on 10 Aprilo 2017 in lingvodiverseco, lingvoj, morto de lingvo, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

KRIZO

by paulosilas90 on 9 Aprilo 2017 in krizo, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poezio

Tiu ĉi poemo povus priskribi krude realisman fakton. Fotografaĵo jam faris tion. Ĝi povus froti sonon kontraŭ sono por krei duran melodion. En studio muzikinstrumentoj superis la intencon. Ekstravaganca estonteco kun teletransporto, kosmoŝipoj, inteligentaj eksterteranoj kaj tempvojaĝoj taŭgus por mirigi, se la kinematografio de banala televidserio disponus malpli da frenezaj scenaristoj kaj okultrompa teknologio. Pri […]

LA HOMA NECESO KOMPRENI HOMOJN

by paulosilas90 on 2 Aprilo 2017 in epitafa poemo, forpaso, Originala poemo en Esperanto, Poemo, sinjorino

Sinjorino, vi amis la vivon. Mi memoras, ke vi ŝoforis centojn da kilometroj, trairis la tutan ŝtaton de nordo al sudo por ĉeesti la naskiĝon de via unua nepo. Komence de la vintro, vi prenis vakcinon kontraŭ gripo ĉar vi devus vivi longe por akompani lian kreskon. De tiu ĉambro kiun ni kundividis mi gardos […]

ĈI TIU POEMO DONACOS NENION AL NASKIĜTAG-FESTANTOJ

by paulosilas90 on 1 Aprilo 2017 in homaro, KRIMO, mondo, naskiĝtago, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poezio, socio

Ĉi tiu poemo devus doni suman respondon al viaj demandoj. Ĝi adicias nulon al nul kaj kontentiĝas per tio. Vi povus legi pri mondo sen problemoj, kie bonintencaj ismoj plenumas efektivajn socioŝanĝojn. Povus legi pri internacia paco multe pli ol oratora. Legi pri ĉiea respekto, evidenta en sia fakteco. Pri profunda amo por kiu vortaro […]

REVOLUCIO

by paulosilas90 on 30 Marto 2017 in mondo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, REVOLUCIO

Aŭ mi ŝanĝos la mondon aŭ mi mortos. Aŭ mi ŝanĝos la monton aŭ mi mordos la unuan brakon kiu aperos. Mi mortis kun ulno inter dentoj. Eĉ piso konstanta traboras ceramikan pelvon, sed kadavroj ne pisas.

DIFICILA

by paulosilas90 on 30 Marto 2017 in DIFICILA, Originala poemo en Esperanto, Poemo, POEMOJ, poezio

ĉi-foje ĉi tiu poemo tiuj versoj kiuj sekvas versojn frazoj kun frazoj vorto vorto vorto punkto jes, tiu afero antaŭ viaj okuloj verko aŭ skribo: io farita de literoj vere ĉi-foje ĉi tio estos malfacila malpura kaj dirta ĝi estos dificila griza, nebula, nervostreĉa la afero serioziĝas Neniu komprenos mian poemon ĉi-nokte. mia nokto estas […]

POEMO KIU KOMPRENAS HOMOJN

by paulosilas90 on 28 Marto 2017 in homoj, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poezio, verkado

La poemo kiun mi devas verki daŭre pendas de mia langopinto. Mi disponas liston kun naŭcent kvardek sep vortoj, gramatikon kun dekses reguloj kaj du manojn pretajn uzi nacilingvan klavaron. La poemo kiun mi devas verki restas verkota. Mi estas lamulo kiu portas sian cerbon enmane kaj je ĉiu stumblo lasas la aferon fali. La […]

SEKTA POEMO

by paulosilas90 on 28 Marto 2017 in Esperanto, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, sekta poemo

Tiu ĉi poemo havas sencon nur en Esperanto. Malpermesate traduki. Sed kaze de rajtorompo, bonvolu nomi la rezulton vortamaso. Se el aŭtomata tradukilo, nomu vomamaso. Homoj kiuj ne trapasis ĉiujn fazojn de Esperantistiĝo, inkluzive la mallumajn tagojn de kabeismo, neniam legu la mesaĝon de ĉi tiu poemo.

METAMORFOZO DE BONA HOMO

by paulosilas90 on 27 Marto 2017 in genro, genroneŭtraleco, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo pri genro, pronomo ri

La kaduka maljunulo Li Detis bezonis laĉi siajn ŝuon. Li forgesis, ke la spino estis rustiĝinta kaj apenaŭ montris obeon. Li ekgenufleksis kaj krak! La spino de Li krevis kaj la kapo atingis la plankon. – Mi neniam povos reveni al mia antaŭa pozicio – meditis sinjoro Li. – Tial mi ŝanĝos mian nomon al […]

KRONIKO DE HEKATOMBO EN PACA LANDO

by paulosilas90 on 27 Marto 2017 in esperantisto, esperantujo, gramatiko, idisto, MILITO, milito en esperantujo, Originala poemo en Esperanto, pacbatalantoj, Poemo

La sunon vualis grizaj kaj nigraj nuboj el hartufoj. Lamentoj, malesperaj lamentoj de homoj en sufero. Pugnofrapoj kontraŭ nazoj. Masoj da paperopecoj flugis laŭ la bontrovo de furioza vento kiu ĉeestis la okazaĵon. Eta infano forlasita vojrande kriis la nomon de sia patrino, kiu okupiĝis pri sovaĝa hartirado. Armiloj por defendo ne troviĝis. Plumoj kaj krajonoj […]

NOTOJ DE PROSKRIBITA MOVADANO

by paulosilas90 on 22 Marto 2017 in esperanto-movado, literaturo, movado, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo

La literaturo bremsis kaj haltis, ĉar literaturo ne estas movado. Vrako apud pado kun altaj trudherboj ambaŭflanke, atestas, ke la movo ne apartenas al tiu verk-veturilo. Ek! la literaturo pafiĝas el la startlinio. Mezvoje la kura krurmovo ĉesas. La martelo frapis, sed la patelo ne respondis. – Ni devos tranĉi de la etfingro ĝis rande […]

ENHAVO

by paulosilas90 on 22 Marto 2017 in ENHAVO, LEPISMO, Originala poemo en Esperanto, PAPERO, Poemo

Blanka vakuo de papero sen skribo. Lepismoj registras mesaĝojn per truoj.

NACIISME

by paulosilas90 on 20 Marto 2017 in BESTOJ, BRAZILA, Brazilo, FAŬNO, Naciismo, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Mi estas brazilano kiel urso. Brazilano kiel ĝirafo kaj elefanto. Kiel amazona tigro mi roras. Mi pezas kiel brazila hipopotamo. La brazilaj transirejoj estas zebroj. Politikistoj mildas kiel brazilaj varanoj. Boacoj kun sledoj loĝas en Natalo. Leĝojn ni transsaltas kiel aŭtentikaj brazilaj kanguruoj en Cerado aŭ lemuroj el la Atlantika Arbaro. Kiel linkoj, ni sunumas […]

STATISTIKO

by paulosilas90 on 20 Marto 2017 in originala poemo, Originala poemo en Esperanto, poemarto, Poemo, poemverkado, poezio, statistiko

91,2% de miaj poemoj havas la vorton “kaj” komence de verso. 83,7% havas la vorton “ĉar” komence de verso. 67,3% havas la vorton “sed” komence de verso. Sed ĉi tiu verso komenciĝas tie ĉi, ĉar nur 1,2% de miaj poemoj havas umbilikon kaj pugon samflanke kaj maksimume 0,5% de ili finiĝas per komenco.

MESAĜO EL LA ESTONTECO

by paulosilas90 on 17 Marto 2017 in estonteco, mesaĝo, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Mi ĵuras, ke ĉi tiun poemon mi verkas en la jaro 2052, vendredmatene, la tagon post la 25-a kaj antaŭ la 27-a de julio. Mi registras ĝin rekte, sen revizia plano, sur flava paĝo de kajero kun ruĝa kovrilo, kajero terure eksmoda. Mi sidas ĉe tablo de perua portebla trinkejo kiu ŝvebas jam de semajno […]

LA CERTECO DE SOBRA HOMO

by paulosilas90 on 16 Marto 2017 in ANONIMECO, Interreto, Originala poemo en Esperanto, Poemo, PRIVATECO, PROFILO

Mil falsaj profiloj. Mil profiloj estas falsaj. Mil kaj unu falsaj profiloj. Mil kaj unu profiloj estas falsaj. Homoj persekutas min, postsekvas, observas, gvatas, spionas. Mi fariĝas paranoja antaŭ mil falsaj profiloj kiuj nur parolas la anglan. Neniu problemo, se ili petus monon per Google-tradukilo. Kompreninde, se ili sendus fotojn de magregaj infanoj. Normale, se […]

Navigado tra afiŝoj

Page 1 Page 2 Page 3 Page 4

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash