• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: Originala poemo en Esperanto

BELA LANDO

by paulosilas90 on 16 Oktobro 2017 in Brazilo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, Politiko, socio

Mi ne vivos sufiĉe por vidi Brazilon diferenca. La lando lamas. Ĉu ni nuligu naŭdek naŭ procenton de la brazilanaro kaj rekonstruu la landon per la postrestantoj? Ĉiuj miaj fortoj ne savus hundon el ĉi tiu katastrofo kiun oni nomas nacio. Eble mi ne atingos tridekjariĝon. Kiom da tiuj junuloj kiuj ludas futbalon en ĉi […]

NORMALAJ

by paulosilas90 on 16 Oktobro 2017 in MALKURAĜO, MASKOJ, Originala poemo en Esperanto, Poemo, ŜABLONOJ, socio

Hontinda mondo de homoj kiuj ne kuraĝas rompi milimetron de kion oni socie taksas akceptebla. Ĉiam kaŝitaj malantaŭ ŝajno, sen forto alfronti sociajn ŝablonojn. Aktoroj kiuj bonkondute ofertas, sen minimuma rezisto, rolon postulitan de jarcentolonga hipokritecotradicio. Prefere ĉiuj pordoj fermiĝu, prefere ĉiuj societoj rifuzu aniĝon ol prezenti maskon.

PRI JUNULAJ MONDINTERPRETOJ

by paulosilas90 on 9 Oktobro 2017 in homaro, HOMECO, JUNAĜO, junuloj, KOMPRENO, mondo, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Se mia komprenritmo daŭras tiel, mi naŭdeknaŭjaraĝa havos la unuan trafan konkludon. Ĉu trinkeblas revelacioj en kaftasoj? Eta en mia mensangulo kuntiriĝas la konvinko kompreni homecon. Ĉiu plia alvenanto portas dozon da malcerto. Komplika homaro, nealirebla al facilaj adicioj. Ĉu oni povas esti juna je naŭdeknaŭjariĝo? Ĉu senila je dudeksepjariĝo? Mi timas, ke mi naskiĝis […]

KONFIDO

by paulosilas90 on 6 Oktobro 2017 in fido, homaro, konfido, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Al kiu ni konfidu la destinon de la homaro? Kiu konfidis al ni la respondecon doni destinon al la restanta homaro? La batoj de niaj plandumoj kontraŭ la planko estas koruso de kolektivo sinkrone paŝanta al abismo. La unua el la lastaj infanoj jam ne havas nomon ĉar havi nomon ne sencas. Patrino mendis nomon. […]

ANTAŬEN

by paulosilas90 on 29 Septembro 2017 in ANTAŬEN, CIKLO, homaro, Originala poemo en Esperanto, Poemo, universo

Antaŭen? Ĉu antaŭen? Ŝajnas, ke la universo ne sekvas rektan vojon. Cirklaj cikloj, ripetiĝoj, ripetiĝoj. Kiam io nova ekestos? Ĉu antaŭen ĝis la unua malluma komenco?

LA HOMA MORTO

by paulosilas90 on 29 Septembro 2017 in Brazilo, homaro, homo, mondo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, VIVOSIGNIFO

Mankas al ĉi tiu poemo esprimkapablo. Homo sidis ĉe riverbordo. Se riveroj havus okulojn, ili plorus de sube malsupren, vertikalen ĝis la nuboj. Mankas al ĉi tiu poemo trafaj vortoj. La itinero de la homa raso perdas sencon ĉe la mizero de iu brazilangulo. Maljunuloj konfesu esti akirinta mondoklarigon; aliflanke, junuloj vivas nur por ripeti […]

PRI GENERACIOJ

by paulosilas90 on 25 Septembro 2017 in GRANDAĜO, MALJUNECO, OLDECO, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Se grandaĝo garantius respekton, tiam antaŭkambriajn ŝtonojn oni adorus en temploj. Generaciŝanĝo estas konsolo. Estas ŝanco havi alian mondon.

EKZEMPLODONAJ BRAZILANOJ, EKZEMPLODONAJ CIVITANOJ

by paulosilas90 on 24 Septembro 201725 Septembro 2017 in BRAZILA SOCIO, Brazilo, malegaleco, Originala poemo en Esperanto, Poemo, POEMO PRI BRAZILO, RAJTEGALECO, socio

Ses riĉegaj brazilanoj posedas sumon ekvivalentan al ĉio, kion posedas cent milionoj da aliaj brazilanoj. La brazilana inercio fronte al riĉakumulo far individuoj kaj kelkaj familioj stampiĝas sur la socia realo. Normaleco de normigitaj homoj kiuj freneze, pasie ŝatas okupi sian tempon ĝis vivestingo, plena energio-ekspluato. Homo kiu ne gustumis, ne komprenas la guston. La […]

ALTA LINGVO

by paulosilas90 on 24 Septembro 2017 in esperantistaro, esperantistoj, Esperanto, MEMESTIMO, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Mi havus alton de ĉielskrapanto, se mia memestimo estus tiom granda kiom la opinio de esperantistoj pri sia lingvo. Signifa kiel planedo en universo. Malpli ol punkto. Tamen destinita al grandaj atingoj, enorma amplekso, vasta uzo. Verdo de stranga firmamento, ĉiam ĉeesta, ĉiel ĉiea, ĉies ĉielo jam banala al ĉiuj teranoj.

DUBOJ DE BRAZILA GEJO

by paulosilas90 on 10 Septembro 2017 in BRAZILA GEJO, Brazilo, Dubo, EKVATORO, gejo, NORDORIENTO, Originala poemo en Esperanto, Poemo, Seksameco, SENVESTECO, TROPIKO

Ĉu al geja Nordorientano* eblas sublimigi la korpokonturojn de bela viro? Ĉe la ekvatoro, la varmaj tagoj igas normala ĉiutagan malmultvestan urbopromenadon. La ŝvitkovritaj brustoj pretus akcepti manglitadon. La palpindaj gamboj kiuj aperas en la ekstremoj de la mallongaj futbaloŝortoj kaj la gluteelstaro sub la ŝtofo ŝajnas peti ekskurson de scivolemaj manoj. La kristana prudeco […]

DUBOJ DE BRAZILA GEJO

by paulosilas90 on 10 Septembro 2017 in BRAZILA GEJO, Brazilo, Dubo, EKVATORO, gejo, NORDORIENTO, Originala poemo en Esperanto, Poemo, Seksameco, SENVESTECO, TROPIKO

Ĉu al geja Nordorientano* eblas sublimigi la korpokonturojn de bela viro? Ĉe la ekvatoro, la varmaj tagoj igas normala ĉiutagan malmultvestan urbopromenadon. La ŝvitkovritaj brustoj pretus akcepti manglitadon. La palpindaj gamboj kiuj aperas en la ekstremoj de la mallongaj futbaloŝortoj kaj la gluteelstaro sub la ŝtofo ŝajnas peti ekskurson de scivolemaj manoj. La kristana prudeco […]

BRAZILO!?

by paulosilas90 on 6 Septembro 2017 in Brazila politiko, Brazilo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, POEMO PRI BRAZILO

Kredi ke en la brazila superstrukturo ekzistas sincera deziro garantii ĉies bonfarton estas kredi ke feinoj gardas la dormon de infanoj. La strukturo kiu murdas de jarcentoj, la maŝino kiu opresas, la fikcia konstruo kiu nomiĝas Brazilo, postulas, por teni pravon, fidelecon similan al tiu de fanatikaj religiuloj. Inter vivo kaj morto ekzistas pli da […]

SUB ARBO

by paulosilas90 on 2 Septembro 2017 in AKAĴUARBO, Brazilo, KANTADO, kanto, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Kantu, sinjorino. Kantu sub la ombrodonaj frondoj de la akaĵuarboj. Vi estas via kanto. En la mal-marborda brazilinterno, forgesu ke ekzistas ĉefurboj; ke en ili homoj urĝas, rapidas al hastaj necesoj, laŭ la sento de tiuj kiuj vivas la daŭron de ventoblovo. Tamen vi, sinjorino, dialogas kun la eterno per la facileco de via kanto. […]

LA RAJTO KROKODILI

by paulosilas90 on 26 Aŭgusto 2017 in esperanto-movado, KROKODILI, nacia lingvo, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Distance, diste, dise, malproksime, lontane, sporade, aparte. Ĉu diaspore? Tra la tuta mondo, esperantistoj estiĝas. Ili profitas de la tekniko kaj proksimiĝas unu al la alia por paroli pri Esperanto en nacia lingvo… Ĉu mankas portugalparolantoj en Brazilo? Esperantismo sen Esperanto estas maro sen akvo. Fiŝoj ne naĝas. Ili baraktas en la humida ŝlimo. Ekster […]

BLOGPOEMO

by paulosilas90 on 23 Aŭgusto 2017 in bito, Blogo, estonteco, Interreto, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

Ĉi tiun poemon mi tajpis en GoogleDocs. Ĉi tiu poemo aperas en blogo kaj en blogo ĝi ekzistas. Kio estas GoogleDocs? Blogo? Vi probable naskiĝis jarcentojn post la publikigo. Bonvolu konsulti historiolibron pri la dudekunua jarcento de la kristoreferenca erao. Ĉu mi arogas tro da vivperspektivo al mia poemo? Ekster interreto, ĝi ne havas sencon. […]

MERITOKRATIO

by paulosilas90 on 23 Aŭgusto 2017 in maljusteco, malriĉeco, meritokratio, Originala poemo en Esperanto, Poemo, segregacio

Indianoj segregitaj en kvartalo de Limo; homoj kiuj loĝas en la faveloj de la brazilaj ĉefurboj; netuŝeblaj barataj dalitoj; kaj vi ĉiuj kies vivovojon determinis la naskiĝocirkonstancoj, je la unua aŭskulto de la vorto meritokratio, pugnofrapu la parolanton.

TIU ĈI PLACA POEMO

by paulosilas90 on 22 Aŭgusto 2017 in Brazilo, Marangvapo, Originala poemo en Esperanto, placo, Poemo

La sunradioj jam filtriĝas oblikve inter la branĉoj. Baldaŭ la astro malaperos malantaŭ la montaron kiu garnas la urbon. Mi sentas, ke mi ne apartenas al tiu vespero. Mi estas homo destinita spekti. Ŝajnas, ke la fortuno apartigis al mi nur parton de tiu realo. Tamen la malnovaj domoj kaj la preĝejo, kune kun la […]

NENIES

by paulosilas90 on 20 Aŭgusto 2017 in Brazilo, kulturdiverseco, kulturoj, lingvodiverseco, lingvoj, Originala poemo en Esperanto, Poemo, POEMO PRI BRAZILO, poemo pri kulturo

Mi ne scias, kiom multe la portugala lingvo apartenas al portugaloj. Ĉu ekzistas portugala etno? Oni ne parolu pri genetikaĵoj, ĉar tiam eĉ mi aperos duonportugala. Ĉu la lingvo parolu pli laŭte? Sed la portugala lingvo ne apartenas al si! Ĉu okcent jaroj da latina miksaĵo kreas unuon? Romana mano, de strata bubo kiu neniam […]

ARJOJ

by paulosilas90 on 17 Aŭgusto 2017 in arjo, arjoj, Hitler, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, rasismo

La plej bongustaj supoj uzas sodon kiel ingrediencon. Ankaŭ piproj helpas. La lango mem ruliĝas gorĝmalsupren, stomakdirekten. Se oni metas unu manon retumen kaj la alian buŝen, ĉu eblas pactraktaton ratifi per manpremo mezvoje? La poezieco de ĉi tiu poemo perdiĝis pro lakso. Ĉu Hitler havis anuson? Kun blondaj haroj?

LA PROGRESEMO DE LA PAPO

by paulosilas90 on 17 Aŭgusto 2017 in hipokriteco, katolikismo, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, papo, Poemo, progresemo, seksumado, virgeco

Kiom longas la sankta peniso de la amerika papo? Onidire kolombianoj havas penisojn tiel grandajn ke eblas uzi ilin kiel ramplon por atingi la ĉielon. Sed la sankta peniso estas argentina. La konklavo devus elekti papon laŭ penisolongo. Kiu alia pli kohera kaj konciza metodo uzindus? Mi timas, tamen, ke la papa petra peniso ne […]

MINACO KONTRAŬ LA 103-A UK

by paulosilas90 on 17 Aŭgusto 2017 in 103-a UK, brazilaj spiritistoj, Brazilo, ESperanto-kongreso, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, Portugalio, spiritismo, universala kongreso

Ne timu la brazilajn E-spiritistojn, kiuj karne flugos al Portugalio. Ili estas bonuloj. La esperantistoj-spiritistoj, la peresperantaj perispiritaj anim-spermistoj, portos nur evoluintajn animojn al la lando de Camões. Eble eĉ unu el ili estos Camões mem, kamuflita en alia ŝelo. Ĉu neniu informis vin?! Spiritistoj ĉiam estas la enkarniĝoj de superaj animoj. Grandaj homoj de […]

KIOM MULTE

by paulosilas90 on 17 Aŭgusto 2017 in Brazilo, egoo, identeco, KOLONIISMO, mio, Originala poemo en Esperanto, Poemo, Portugala lingvo, Portugalio

Mi ne scias, kiom multe la portugala lingvo apartenas al mi. Mi ne estas portugalo. Mia identeco, mia mio, memo kaj egoo havas konflikton preskaŭ nepacigeblan kun tiu lingvo. Esperanto devintus esti mia denaska. Por multaj, la koloniismo estas pasinta fakto, indulginda pro la tiuepoka pensprogreso. Por mi, ĝi estas vundo neniam cikatriĝinta, daŭre dolora […]

FEK’ AL ZAMENHOF

by paulosilas90 on 16 Aŭgusto 2017 in ekscesoj, ESPERANTISMO, esperantistaro, esperantistoj, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, Zamenhof

Fek’ al Zamenhof kaj lia anĝela aŭreolo! La junulo kiu mortis pro superdozo antaŭ ol fariĝi trikdekjaraĝa; ĉu li perdis ion? La mondo, parfumitaj vivamantoj, estas sterkamaso. Ĉu la homaro meritas epitafoverkon? Esperantistoj amas ampoemojn. Epitafo verkita de samideano parolus pri la floroj en la ĉerko, dum la karnoputreco restus necitita. Mi ofertos kuiritajn manojn […]

LA JUSTECO DE LA JUSTICO

by paulosilas90 on 16 Aŭgusto 2017 in brazilaj indianoj, braziljo, Indiano, INDIANOJ, JUSTECO, JUSTICO, Originala poemo en Esperanto, Poemo, STF

Klimatiziloj en palaco de Braziljo donas komforton kontraŭ la tropika klimato de la Brazila Centra Altebenaĵo. Ĉe muroniĉo de la juĝejo, statueto de krucumita Kristo sin prezentas kiel viktimo. Sinjoroj superaj juĝistoj sidas sur ledtegitaj brakseĝoj kaj decidas, ĉu indianoj rajtas aŭ ne rajtas, povas aŭ ne povas. La justico de la venkintoj difinas, kio […]

LA MONDA SEKURECO

by paulosilas90 on 15 Aŭgusto 2017 in atombombo, MILITO, monda sekureco, mondo, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Feliĉe por la homaro, ĉi tiu poemo eĉ rimon ne havas. Se ĝi havus aliron al atombomboj la atmosfero ne plu estus spirebla al homaj pulmoj. Feliĉe por feliĉuloj, ĉi tiu poemo ne regas la universon, ĉar, se ĝi regus, la universo estus punkto atendanta eksplodon. Feliĉe por kontentuloj, la noktomallumo kaŝas nenion novan. La […]

LIBERA RILATO

by paulosilas90 on 9 Aŭgusto 2017 in Esperanto, HISTORIO, Kulturo, lingvo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, skribo, vivodaºuro

Mi ne bezonas Esperanton kaj Esperanto ne bezonas min. Malgraŭ la parolado pri ŝrumpo de asociomembraroj, Esperanto ne bezonas pli da homoj por esti, kia ĝi estas: fakta efektivo, kun neforigeblaj ekzistopruvoj. La lingvo jam akiris por si piedestalon, kaj staras firme kiel monumento preta postvivi jarcentojn. Eĉ se nenio plu estus kreita en ĝi, […]

POEMO KIU NASKIĜIS KAJ MORTIS EN BRAZILO

by paulosilas90 on 7 Aŭgusto 2017 in Esperanto, favelo, murdo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, violento

Ĉu ĉi tiu poemo havas celon? Se ĝi havus dentojn, ĝi mordus la leganton. En kiom da brazilaj urbanguloj  la morto gvatas por falĉi vivon? Se ĉi tiu poemo havus krifojn, ĝi vundus la leganton. La minimuma salajro nutras kvinmembran familion. Se ĉi tiu poemo havus valizon, ĝi elirus el Braziljo kun milionoj. Brazilo, via […]

130-JARA MEMORO

by paulosilas90 on 26 Julio 2017 in 130 JAROJ, Esperanto, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

En mia ekstravaganca imago, ĵurnaloj stampas grandliterojn memore al ĉi tiu tago. Mi vidas klare, per miaj inkandeskaj okuloj en malluma ĉambro, ke miloj da orkestroj ludas hodiaŭ, en diversaj urboj tra la mondo. Miaj haroj estas verdo kontraŭ verdo, po unu nuanco da verdo por ĉiu haro. Ondiĝantaj laŭ la marborda vento, la hararsusuro […]

MEMORE AL VI

by paulosilas90 on 26 Julio 2017 in bordelo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, Zamenhof

Mi havas bordelon. La plej prestiĝa amoristino nomiĝas Zamenhofino. La mondo pereis en aprilo 1917.

MESAĜO TRANSDONITA AL ORELO DE FORVOJAĜONTO

by paulosilas90 on 20 Julio 2017 in originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto, poezio, vojaĝo

Unu miliardo, aŭ pli, da poemoj estis verkitaj. La Esperantaj troviĝas dekstren de la komo, tuj apud la procentosigno. Se survoje vi renkontas poemon en Esperanto, salutu ĝin mianome.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 Page 2 … Page 4

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash