• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: Opinio

Scienco kaj Esperanto el la vortoj de Dro. G. Hamming, en 1956

by Wendel Teles Pontes on 30 Septembro 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Eĥo de sciencoj, Esperanto, Opinio, Scienca Revuo, scienco

Hodiaŭ mi volas prezenti al vi elĉerpaĵon de la Scienca Revuo de la jaro 1956. La longa artikolo nomiĝas Nia Vojo, kies aŭtoro estis la tiama redaktoro de Scienca Revuo, Dro. G. Hamming. Interesa estas lia vidpunkto pri scienco kaj esperanto. Kaj mi aŭdacas diri, ke kelkfoje ĝi estas brile aktuala. Kompreneble mi reproduktas nur … Daŭrigi legadon “Scienco kaj Esperanto el la vortoj de Dro. G. Hamming, en 1956”

Tempoperdo laŭ Seneko

by paulosilas90 on 19 Aŭgusto 2017 in libro, Opinio, perdo, Seneko, tempoperdo, Vivo, vivodaŭro

Mi laŭtlegis la portugallingvan tradukon de la ‘Mallongeco de la Vivo’, verkita de Seneko. Mi ne povas konsenti kun ĉio de li dirita. Li prezentas tro da certeco pri tio kio estas kaj ne estas tempoperdo. Kiu donis al li la lastan kaj plenrajtan decidon pri tio? Sed samtempe mi ne povas multe direkti mian […]

Kial parlamentismo ne estas bona por Brazilo?

by paulosilas90 on 18 Aŭgusto 2017 in brazila parlamento, Brazila politiko, Brazilo, deputitoj, konservativismo, Opinio, parlamento, progresemo, senatanoj

Kiam en la 1960-aj jaroj la brazilaj konservativuloj (ĉiam deproksime sekvataj de la militistoj) ne ŝatis la elektiĝon de laborista maldekstrisma prezidento, ili premis kaj devigis parlamentismon al la brazila politikosistemo, por malfortigi tiel la prezidentan institucion. Nun, la historio ripetiĝas. Denove okazas sturmo far la konservativuloj, sekvata de deziro efektivigi parlamentismon en 2018. La […]

Ĉu progreso estas trudebla?

by paulosilas90 on 31 Julio 2017 in balotado, demokratio, diktaturo, Opinio, Politiko, PROGRESO, registaro

La popoloj havas registarojn kiujn ili sukcesas elkrei. Se konservativa partio ekregas pro venko en balotado, ĉu la ne-konservativuloj rajtos repreni perforte? La popoloj havas la registarojn kiujn ili meritas. En plejparto de la homaraj socioj daŭre regas la antaŭjuĝoj (sociaj, etnaj, genraj…). Kio atendeblas krom ĉiamdaŭra (cikla) repreno de naciskalaj tagordoj sinkronigitaj kun tiuj […]

Lingvoreformismo kaj Esperanto

by paulosilas90 on 29 Julio 2017 in Esperanta kulturo, Esperanto-kulturo, lingvoprojekto, Opinio, reformismo

Onidire estas malpermesate paroli pri reformo ene de la plej granda Esperanta fb-grupo. Se tiu regulo ekzistas, ĝi estas idiota regulo! Reformismo mem estas parto de la Esperanta kulturo kaj ne eblas ĝin elsarki elde Esperanto. Ĉiuj diskutoj pri reformoj delonge enkadriĝas ene de Esperanto. Se Esperanto estas vera lingvo, oni neniel devus timi tian […]

Kia brazila registaro en 2018?

by paulosilas90 on 19 Julio 2017 in 2018, Brazila politiko, Brazilo, Dilma Rousseff, Luis Inácio Lula da Silva, NACIA BALOTADO, Opinio

Oni ne sukcesos igi min fidi tiujn homojn kiuj eksigis Dilman kaj provas ajnamaniere malpermesi, ke Lula kaj lia partio revenu al la brazila registaro. Tiuj brazilanoj kiuj faras tion dum la lastaj jaroj estas aŭ (1) konservativuloj aŭ (2) homoj kiuj pensas ke milita interveno kaj diktaturo estus bona por Brazilo aŭ (3) homoj […]

Literaturo + enkarniĝo + brazila spiritismo + esperantismo

by paulosilas90 on 7 Julio 2017 in ESPERANTISMO, literaturo, Opinio, reenkarniĝo, religieco, spiritismo

La fruaj originalaj romanoj kiuj parolas pri reenkarniĝo (kaj mi povas memori almenaŭ du kiujn mi legis antaŭnelonge: Lilio kaj Nova Sento) neniel helpas malkonstrui la ligon inter spiritismo kaj esperantismo. Mi eĉ eksupozas, ĉu tiu literatura religieco iel kontribuis, antaŭ pli ol cent jaroj, al ekalligo de la brazila spiritismo al esperantismo.

La indiana genocido ne finiĝis

by paulosilas90 on 28 Junio 2017 in genocido, Indiano, INDIANOJ, kristanismo, Opinio

La fakto ke ankoraŭ hodiaŭ latinamerikanoj havas grandajn organizojn kiuj okupiĝas esence pri la kristanigo de indianoj (daŭrigante la laboron de la malnovaj portugalaj kaj hispanaj klerikaroj de la 15-a, 16-a, 17-a jarcentoj…) montras, ke nia socio ne estas tiel diferenca de la iamaj. Ne ekzistis ĝis nun vera rompo en la historio. Kiel mi […]

Scienco: Ĉu mankas al ni pridiskuti la temon?

by Wendel Teles Pontes on 23 Junio 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, homa konduto, Opinio, scienco

Instrui sciencon al infanoj multfoje estas laciga laboro, kaj la rezultoj estas apenaŭ videblaj. Instruistoj malfacile provas stimuli la intereson de siaj gelernantoj al bazaj nocioj pri sciencaj principoj, sed malmulte observas pozitivan reagon. Resume: ofte infanoj ne ŝatas sciencon. Kiuj estas la kaŭzoj de tiu ĝenerala seninteresiĝo? Kiam mi konatiĝis kun la verkaĵoj pri … Daŭrigi legadon “Scienco: Ĉu mankas al ni pridiskuti la temon?”

PRI NUNTEMPA ENRETA INSTRUADO DE ESPERANTO

by paulosilas90 on 23 Aprilo 2017 in Esperanto en Brazilo, instruado, instruado de Esperanto, Opinio

Unue, ideoj malmulte movas la mondon. Nur interesoj kaj historiaj aranĝoj movas ĝian akson. Due, esperantistoj volas, ke ĉiuj (aŭ almenaŭ multe da homoj) lernu Esperanton, sed ili provas konvinki la mondon per ideoj. Tial ili interrigardas kaj demandas, kial la mondo ne akceptas la ideon kiun Esperanto ofertas. Frapa ekzemplo: YouTube estas en multaj […]

Politika sinteno de Zamenhof

by paulosilas90 on 14 Aprilo 2017 in L.L. Zamenhof, Opinio, opinio pri Zamenhof, Politiko, Zamenhof

Ĉu iu volis eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto kaj mi malpermesis al li? Ĉu iu volis fondi ian gazeton, entrepreni ian propagandon kaj mi malhelpis al li? Ĉu la esperantistaro volis ion decidi pri Esperanto kaj mi diris: “haltu, mi estas la mastro de la afero”? Ĉiuj esperantistoj scias tre bone, ke mi […]

La korupto, la hipokriteco de la brazila politiko kaj la eksigproceso de Dilma

by paulosilas90 on 12 Aprilo 2017 in Brazila politiko, Brazilo, korupto, Opinio, Politiko

8 ministroj, 25 senatanoj, 37 deputitoj, 3 ŝtatestroj kaj 1 juĝisto! Jen pri kiom da koruptaj brazilaj politikistoj la Supera Kortumo (STF) komencas proceson. Kaj tiu listo ankoraŭ ne estas kompleta. Oni ne komencis proceson kontraŭ la prezidento, ĉar la Konstitucio tute malpermesas. Kontraŭ prezidento povas nur eksigproceso, kio tamen ne okazos, ĉar tiu fiulo […]

REVOLUCIO

by paulosilas90 on 12 Marto 2017 in edukado, EGALECO, Opinio, PACIFISMO, REVOLUCIO, socio

Armitaj revolucioj jam montriĝis nekapablaj realigi tion al kio ili estiĝis. Kial? Ŝajnas al mi ke la problemo estas komplika. Eble kuŝas mem en la homa esenco. Ĉu vere ĉiuj homoj volas ĝeneralan egalecon? Ekzisti elito kaj esti parto de ĝi estas ĉiam tro alloga. Eĉ se unu aŭ alia gvidanto havas sinceran deziron helpi […]

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • Speciala oferto
    Ĉi-monate ni festas la 250-jariĝon (la 2an de majo) de la naskiĝo de la germana aŭtoro kaj filozofo Georg Philipp Friedrich Freiherr von Hardenberg (m. 1801), pli konata sub la nomo Novalis. Tiuokaze ni ofertas lian Elektitaj poemoj kaj fragmentoj (https://katalogo.uea.org/?inf=7477) kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: paco en la homa familio. Gazetara Komuniko 1036
    La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj ni ĉiuj kreskas kaj evoluas, lernas kaj instruas -- kaj ŝanĝas kaj konstruas niajn komunumojn kaj […]
  • Jomo, "La bambo"
    Jomo regalas la publikon per sia versio de "La bambo", en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta de la 29-a de aprilo ĝis la 3a de majo, en Comillas (Kantabrio).
  • Saša Pilipović kantas "Du gitaroj"
    Saša Pilipović kantas "Du gitaroj", en la 80a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas (Kantabrio) de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo. La tradukon de la kanto faris Mikaelo Bronŝtejn.
  • Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía"
    Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía" de la hispana sociologo Roberto Garvía, en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo en 2022.
  • UEAviva superis la markon de 250 mil spektoj!
    UEAviva superis la markon de 250 mil spektoj! Dankon al ĉiuj videofarantoj kaj abonantoj, kiuj kontribuas al tiu komuna projekto de la Esperanto-movado: se vi ne abonas, bonvenon tion fari senpage!https://www.youtube.com/ueaviva
  • "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko", Georgo Handzlik
    Georgo Handzlik komencis sian koncerton en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto per sia kutima "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko".
  • Norda vento (duonoficiala himno de Kantabrio)
    Jen "Norda Vento" (Viento del Norte), en tre speciala versio kantita de Feri Floro. Ĝi estas la duonoficiala himno de Kantabrio (Cantabria), la subŝtato de Hispanio en kiu okazis la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022. La kanto estis prezentita en la inaŭguro, kiun […]
  • UEA 114-jara
    UEA 114-jara: ni volas diri dankon! Al ĉiuj niaj membroj kaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj sincere laboras por pli justa, pli bona mondo. Ni fieras labori por Esperanto kun nelacigebla espero, ke inter la homoj regos solidareco kaj dialogado. Hodiaŭ ni bondeziras kuraĝon kaj bonan laboron al ĉiuj esperantistaj aktivuloj en la mondo! UEA estas […]
  • La nova numero
    Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuojLa enhavlisto de la maja numero: 99 | Vojaĝo en Esperanton: Yves Desrosiers muzike kaj ekmovaden 101 | Informado: Kroata TV pri la datreveno de la morto de L. L. Zamenhof 102 | Opinio: Niaj malpacaj batalantoj 103 […]
Copyright © 2022 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash