• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: Aktuale en Scienca Revuo

Ĉu vi konas la Lazarus-efikon? Jen kvar specioj kiuj “resurektis”

by Wendel Teles Pontes on 7 Oktobro 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Eĥo de sciencoj, estingiĝo, Fosilio, minacata specio

La birdo nomata Dodo (Raphus cucullatus) estas la símbolo de estingiĝo. Ĝi oficiale malaperis je la jaro 1662, kelkaj jaroj post kiam la homoj unuafoje atingis Maŭricio-insulon, kie ĝi vivis. Multaj aliaj specioj estingiĝis (kaj ekestingiĝas) laŭlonge la historio de la vivo sur la Tero. Estingiĝo signifas ke la specio ne plu havas sufiĉe da … Daŭrigi legadon “Ĉu vi konas la Lazarus-efikon? Jen kvar specioj kiuj “resurektis””

Scienco kaj Esperanto el la vortoj de Dro. G. Hamming, en 1956

by Wendel Teles Pontes on 30 Septembro 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Eĥo de sciencoj, Esperanto, Opinio, Scienca Revuo, scienco

Hodiaŭ mi volas prezenti al vi elĉerpaĵon de la Scienca Revuo de la jaro 1956. La longa artikolo nomiĝas Nia Vojo, kies aŭtoro estis la tiama redaktoro de Scienca Revuo, Dro. G. Hamming. Interesa estas lia vidpunkto pri scienco kaj esperanto. Kaj mi aŭdacas diri, ke kelkfoje ĝi estas brile aktuala. Kompreneble mi reproduktas nur … Daŭrigi legadon “Scienco kaj Esperanto el la vortoj de Dro. G. Hamming, en 1956”

Oni refaris la faman Milgran Eksperimenton… 50 jaroj post la originalo

by Wendel Teles Pontes on 23 Septembro 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, lernado, obeemo, Psikologio

Kion vi kapablus fari antaŭ specifaj ordonoj? Ĉu vi konsentus vundi kaj suferigi iu ajn se tio estas rekta ordono de aŭtoritatulo? Tiun demandon faris al si la psikologo Stanley Milgran en la jaroj 1963 kaj 1965. Kun la helpo de volontuloj, Milgran malkovris ke, kiam homoj troviĝas sub premo de aŭtoritatulo, la plejmulto tendencas … Daŭrigi legadon “Oni refaris la faman Milgran Eksperimenton… 50 jaroj post la originalo”

Kredi je konspiraj teorioj donas senton de unikeco, sciencistoj asertas

by Wendel Teles Pontes on 15 Septembro 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Eĥo de sciencoj, konspiraj teorioj, kredo, Psikologio, scienco

Ĉu vi kredas, ke la piramidoj de Egiptio estis kreitaj de eksterteranoj? Aŭ eble vi aŭdis pri la ideo, ke la kraŝo de la aviadiloj kontraŭ la du turegoj World Trade Center estis planitaj de la propra usona sekreta agentejo, CIA? Tiuj du asertoj troviĝas en la kategorio de konspiraj teorioj. Tiuj teorioj baziĝas sur … Daŭrigi legadon “Kredi je konspiraj teorioj donas senton de unikeco, sciencistoj asertas”

Alternativaj terapioj altigas la riskon je morto, sciencistoj diras

by Wendel Teles Pontes on 31 Aŭgusto 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, alternativa terapio, Medicino, Senkategoria, terapio

Teamo da sciencistoj el Usono publikigis la rezultojn de siaj studoj, kiuj konkludas ke uzi alternativajn terapiojn anstataŭ la tradiciajn altigas la riskon je morto de la kuracato. La studo esploris la datumaron disponeblan ĉe la National Cancer Database en Usono, inter la jaroj de 2004 kaj 2013. La celo estis trovi kio fakte influas … Daŭrigi legadon “Alternativaj terapioj altigas la riskon je morto, sciencistoj diras”

Korvoj scias strategie agadi tiom bone kiom ĉimpanzoj

by Wendel Teles Pontes on 11 Aŭgusto 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Animalo, inteligenteco, konduto, lernado, memoro, Ornitologio, Senkategoria

Vi certe jam spektis filmon de ruzaj birdoj kiuj sukcesas malfermi botelon kaj aliajn malfacilajn aranĝojn por ekhavi al si manĝaĵon. Malgraŭ tiuj videoj estas ofte amuzaj, ĝi kaŝas gravajn sciencajn supozojn pri animala inteligenteco, kaj konsekvence pri la nia. Inteligenteco estas malfacila por mezuri inter homoj, kaj ne pli facila por agnoski en animaloj. … Daŭrigi legadon “Korvoj scias strategie agadi tiom bone kiom ĉimpanzoj”

La sciencisto kaj la kantisto: ĉu leciono por lerni?

by Wendel Teles Pontes on 21 Julio 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, diskonigado de scienco, Eĥo de sciencoj, scienco

Antaŭ nelonge mi spektis kuriozan videon, kie la scienco-populariganto Neil DeGrasse Tyson prezentis programon, nomata StarTalk, kaj li intervjuis la faman kantistinon Kate Perry. La esenco de la programero estas ĝuste paroli kun homoj kiuj ne havas rektan ligon kun scienco, kaj ankaŭ estas iel popularaj en la socio. Tiu ĉi programero igis min pensi, … Daŭrigi legadon “La sciencisto kaj la kantisto: ĉu leciono por lerni?”

La sesa grandskala formorto de la animaloj rapidiĝas!

by Anthony Lucas on 14 Julio 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, biodiverseco, Biologio, Eĥo de sciencoj, Ekologio

En alarmega studo, sciencistoj konkludas ke la vertebruloj grandskale malantaŭenigas sur la Tero, samtempe laŭ la nombroj de aimaloj kaj laŭ geografiaj disvastiĝoj. Ili nomas tiun fenomenon “biologia neniigo ”. En 2015, la tri aŭtoroj jam publikigis artikolon kie ili kalkulis ke la malapero de la specioj estas 100-foje pli rapida ol en 1900, kaj … Daŭrigi legadon “La sesa grandskala formorto de la animaloj rapidiĝas!”

Scienco: Ĉu mankas al ni pridiskuti la temon?

by Wendel Teles Pontes on 23 Junio 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, homa konduto, Opinio, scienco

Instrui sciencon al infanoj multfoje estas laciga laboro, kaj la rezultoj estas apenaŭ videblaj. Instruistoj malfacile provas stimuli la intereson de siaj gelernantoj al bazaj nocioj pri sciencaj principoj, sed malmulte observas pozitivan reagon. Resume: ofte infanoj ne ŝatas sciencon. Kiuj estas la kaŭzoj de tiu ĝenerala seninteresiĝo? Kiam mi konatiĝis kun la verkaĵoj pri … Daŭrigi legadon “Scienco: Ĉu mankas al ni pridiskuti la temon?”

Kial neefikaj alternativaj terapioj daŭre disvastiĝas?

by Wendel Teles Pontes on 16 Junio 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, alternativa terapio, Eĥo de sciencoj, konduto, Medicino, medikamento, Psikologio

En diversaj lokoj en la mondo, estas diversaj popularaj medikamentoj kaj terapioj por preskaŭ ĉiaj homaj malsanoj: ekde la substanco de la kornoj de rinocero, kies kapablo onidiroj asertas kuraci febron, kapdoloron eĉ kanceron, ĝis  la mirakla energio kiu eliras el la manplatoj, faritaj de kelkaj alternativaj terapiistoj, por kuraci la korpon kaj spiriton. Malgraŭ … Daŭrigi legadon “Kial neefikaj alternativaj terapioj daŭre disvastiĝas?”

Kial neefikaj alternativaj terapioj daŭre disvastiĝas?

by Wendel Teles Pontes on 16 Junio 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, alternativa terapio, Eĥo de sciencoj, konduto, Medicino, medikamento, Psikologio

En diversaj lokoj en la mondo, estas diversaj popularaj medikamentoj kaj terapioj por preskaŭ ĉiaj homaj malsanoj: ekde la substanco de la kornoj de rinocero, kies kapablo onidiroj asertas kuraci febron, kapdoloron eĉ kanceron, ĝis  la mirakla energio kiu eliras el la manplatoj, faritaj de kelkaj alternativaj terapiistoj, por kuraci la korpon kaj spiriton. Malgraŭ … Daŭrigi legadon “Kial neefikaj alternativaj terapioj daŭre disvastiĝas?”

Por eviti seksavidajn masklojn, femaloj ludas mortinton

by Wendel Teles Pontes on 9 Junio 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Animalo, Biologio, Eĥo de sciencoj, Entomologio, Etologio, insekto, konduto, libeloj

La sciencisto Rassim Khelifa, el al Universitato de Zurik (Svislando) malkovris neordinaran seksan strategion inter libeloj de la specio Aeshna juncea: kiam la femalo estas persekutata de masklo kun seksaj intencoj, por eviti la lacigan kaj penigan fuĝflugadon, ŝi decidas ludi mortinton. Libeloj estas tre konataj insektoj. Ili demetas siajn ovojn en la plantoj ĉe … Daŭrigi legadon “Por eviti seksavidajn masklojn, femaloj ludas mortinton”

Multlingvismo altigas nian toleremon

by Wendel Teles Pontes on 2 Junio 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, konduto, lernado, lingvoj, toleremo

Sciencistoj el Londono decidis esplori ĉu nia kapablo paroli pli ol unu lingvo plibonigas niajn sociajn rilatojn kaj igas nin pli toleremaj al diverĝaj vidpunktoj kaj malsimilaj kulturoj. Dekomence, la sciencistoj serĉi bonan metodologion por taksi nian kapablon akcepti diferencojn. Ili uzis indekson pri “toleremo al ambigueco”(*) por kalkuli kiom toleremaj estas la multlingvuloj. La plej trafa difino … Daŭrigi legadon “Multlingvismo altigas nian toleremon”

SCIENCA NEVERA VERO numero 3 ONI NE DEVAS DORMI KUN PLANTOJ EN LA ĈAMBRO

by Anthony Lucas on 5 Majo 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Biologio, Botaniko

Anĝeloj aŭ dajmonoj? Ni devus antaŭsuspekti, ke tiom parfumaj belaĵoj en la tagaj horoj kaŝus ian noktan insidon. Jen! La minaco senmaskiĝas: la verdaj plantoj profitas de la nokto por nin ĉirkaŭi per iliaj efluvoj. Alivorte, ili spiras je niaj kostoj. Sed ni vidu la tutan aferon sciencokule: escepte de tiuj venenaj, verdaj plantoj havas … Daŭrigi legadon “SCIENCA NEVERA VERO numero 3 ONI NE DEVAS DORMI KUN PLANTOJ EN LA ĈAMBRO”

Lernado de kritika pensado reduktas kredemon al pseŭdosciencoj

by Wendel Teles Pontes on 14 Aprilo 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, instruado, ISAE informas, lernado, pseŭdoscienco, scienco

Astrologio, alkemio kaj NIFOj estas unu el la plej popularaj scioj kiuj inkludiĝas en la kategorio de pseŭdosciencoj, kies difino estas instruaro aŭ praktikado sen scienca bazo aŭ sen scienca rigoro. Malgraŭ tio, nuntempe diversaj pseŭdosciencoj forte disvastiĝas kaj ties kredemuloj multnombriĝas. Estas ĝenerala kompreno ke, instruante kiel uzi ilojn por analizi la sciencan kvaliton … Daŭrigi legadon “Lernado de kritika pensado reduktas kredemon al pseŭdosciencoj”

La Marŝo por Scienco – la 22-an aprilo de 2017

by Wendel Teles Pontes on 31 Marto 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, diskonigado de scienco, Eĥo de sciencoj, movado, scienca komunumo, scienco, scienco al publiko

Ne dubindas, ke scienco estas la ĉefa motoro de la moderna homa vivokvalito kaj disvolviĝo. Tamen, spite de tio, la ĝenerala publika konscio pri la graveco de scienco stumblas. La opinio de scienca komunumo ofte eĥas en surdaj oreloj, kiam estas debatoj pri tiklaj temoj. La scienca komunumo, siavice, ankaŭ estas modesta, kaj apenaŭ vidiĝas … Daŭrigi legadon “La Marŝo por Scienco – la 22-an aprilo de 2017”

Sciencaj retpaĝoj ne ĉiam estas… sciencaj

by Wendel Teles Pontes on 17 Marto 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Eĥo de sciencoj

Ĵurnalistoj kaj blogistoj ĉiam provas serĉi sciencajn novaĵojn en sociaj retoj kaj retpaĝoj, ĉar konstante tralegi milojn da sciencaj fakaj artikoloj ĉiutage estas neebla tasko. La fontoj diversas laŭ enhavoj, celoj kaj politikoj de tiuj informofontoj, kiuj nek ĉiam koheras kun kion scienco-popularigantoj serĉas por la publiko. Nemalofte multaj popularaj – ĉu enterprenaj, ĉu ĵurnalismaj … Daŭrigi legadon “Sciencaj retpaĝoj ne ĉiam estas… sciencaj”

Neŭronoj kreskas al la molaj partoj de la cerbo

by Wendel Teles Pontes on 10 Marto 2017 in aksono, Aktuale en Scienca Revuo, Biologio, cerbo, Eĥo de sciencoj, fizika medio, neŭrono

Sciencistoj eltrovis ke neŭronoj – la nervaj ĉeloj – kreskigas siajn aksonojn ne nur sekvante specifajn kemiajn spurojn rekoneblaj de la ĉelaj membranaj proteinoj, sed pro la denseco de la ĉirkaŭanta medio. Delonge estas ĝenerala scio, ke la ĉeloj komunikiĝas inter si per livero kaj ricevo de specifaj molekuloj, kaptitaj per fakaj proteinoj kiuj troviĝas … Daŭrigi legadon “Neŭronoj kreskas al la molaj partoj de la cerbo”

La internacia tago por la virinoj: konatiĝu kun kvin talentaj sciencistinoj!

by Wendel Teles Pontes on 8 Marto 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Biografio, Eĥo de sciencoj, HISTORIO, scienco, virino

Scienco estas sendependa je politiko, religio, socio kaj sekso. Tamen malmultaj virinoj estas konataj per siaj valoraj kontribuoj al la ĝenerala kompreno de la naturo. Kiam oni demandas al ni pri sciencistinoj, nur la plej famaj nomoj alvenas fulme al la menso, ekzemple la kemiisto Marie Curie (1867-1934), la unua virino kiu gajnis la Nobel-premion … Daŭrigi legadon “La internacia tago por la virinoj: konatiĝu kun kvin talentaj sciencistinoj!”

Eseo pri ekstertera vivo, de Churchill, estas ĵus malkovrita

by Anthony Lucas on 3 Marto 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Astronomio, Churchill, Eĥo de sciencoj, Eksterterulo, HISTORIO, Kosmo

Miliĉefo, influanta potenculo, bonega preleganto, oni konas la talentojn de Winston Churchill, sed lia pasio por sciencoj oni malpli bone konas. Dume, li havis antaŭvidan komprenon pri scienco, tion rivelas lia ĵus elterigita eseo pri eksterteruloj. “Estis granda surprizo, la pasintan jaron, kiam, dum vi vizitis la National Churcill Museum de Fulton, ĝia direktoro, Timothy Rilay, … Daŭrigi legadon “Eseo pri ekstertera vivo, de Churchill, estas ĵus malkovrita”

Charles Darwin datrevenas je la 12 februaro: kvar kuriozaĵoj pri li

by Wendel Teles Pontes on 12 Februaro 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Biografio, Eĥo de sciencoj, Evoluismo, kuriozaĵoj, Sciencisto

Hodiaŭ sciencistoj kaj sciencemuloj festas la naskiĝon de unu el la plej famaj homoj de Historio. La brito Charles Darwin ŝanĝis la mondon kiam diskonigis sian teorion pri Evoluismo per natura selektado, kiu proponis simplan klarigon pri la meĥanismoj kiel la specioj ekaperas. Lia ideo simple kreis novan Biologion kaj la eleganta teorio fariĝis unu … Daŭrigi legadon “Charles Darwin datrevenas je la 12 februaro: kvar kuriozaĵoj pri li”

Abeloj sentas homecan optimismon

by Wendel Teles Pontes on 10 Februaro 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Biologio, Eĥo de sciencoj, Entomologio, Etologio, konduto

Teamo da sciencistoj el la Universitato de Londono elmontris, per simplaj eksperimentoj, ke abeloj kondutas “optimisme” en kelkaj kondiĉoj. Emocio estas vere tikla afero por sciencistoj studi kun animaloj. Preskaŭ ĉiuj publikaĵoj koncernas studojn pri mamuloj kaj vertebruloj. Malmulte da informoj estas disponeblaj pri nevertebruloj, simple ĉar estas malfacile uzi la samajn procedurojn por konstati … Daŭrigi legadon “Abeloj sentas homecan optimismon”

Bufoj kopulacias surtere por eviti rivalojn

by Wendel Teles Pontes on 3 Februaro 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, Biologio, bufoj, kopulacio, reproduktiĝo

La ĝenerala scio pri kial animaloj migris al tero estas ke ili celis forskapi de la predantoj, kiuj abundis subakve. Ekzemple, la sedenfendaj ovoj, riĉaj je proteinoj kaj nutraĵoj, estas ege allogaj al ĉiuj karnovoruloj, kaj unu el la manieroj protekti ilin estas daŭrigi la maturiĝon for de la kaptebleco de la predantaro. Ĉu la … Daŭrigi legadon “Bufoj kopulacias surtere por eviti rivalojn”

Lingvo ankoraŭ estas serioza barilo por demokratiigi sciencon

by Wendel Teles Pontes on 27 Januaro 2017 in Aktuale en Scienca Revuo, biodiverseco, diskonigado de scienco, Eĥo de sciencoj, lingva barilo, lingvo

La scienca lingvo estas la angla, ĉu ne? Praktike neniu sciencisto dubas pri tio. Preskaŭ ĉiuj sciencaj revuoj postulas publikigon en angla, kaj se la sciencisto iom hezitas pri sia propra lerteco en la idiomo, li certe petos helpon de partneroj kiuj povas kontroli pri gramatika kaj ĝusta lingvaĵo. Se tio ne sufiĉos, li uzos … Daŭrigi legadon “Lingvo ankoraŭ estas serioza barilo por demokratiigi sciencon”

ISAE elektis sian novan estraron

by Wendel Teles Pontes on 19 Decembro 2016 in Aktuale en Scienca Revuo, ISAE informas

Estimataj geamikoj, Entute, 32 el la registritaj 80 membroj balotis, tio signifas ke, 40% el la membroj voĉdonis. Do, la baloto estas valida. Neniu baloto estis nuligitaj laŭ la regularo. Jen la rezulto (laŭ ordo je plejmulto el la voĉdonoj): Johannes Mueller (84,3%), Anthony Lucas (81,2%), Orlando Raola (75%), Wendel Pontes (75%), Francesco Maurelli (65,6%), … Daŭrigi legadon “ISAE elektis sian novan estraron”

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Comments on: EOS Cameras Support Download drivers, software, manuals

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2023 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash