• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: Originala literaturo en Esperanto

LA ENORMA KANUO

by paulosilas90 on 10 Aŭgusto 2017 in batalo, indianeca rakonto, kanuo, lukto, maro, morto, Originala literaturo en Esperanto, Rakonto, rakonto pri indiano

Ili portis strangajn aĵojn sur la korpo. Mi ne komprenas, kial ili bezonis tion. Ni venis frumatene al la strando ĉar ni volis kapti fiŝojn por manĝi nokte. Sed tuj post la sunapero, ni ekvidis punkton sur la maro. La punkto iom post iom grandiĝis. Embiara, mia amiko, ankoraŭ volis fiŝkapti. Li preparis sian kanuon […]

KRIMA POEZIO

by paulosilas90 on 26 Februaro 2017 in KRIMA POEMO, KRIMO, Originala literaturo en Esperanto, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Junulo, vi estas tre bela, sed ankaŭ tre malprudenta. Se mi estus vi, mi estus pli zorgema. Tiu kiu alparolas vin estas armita per poemoj. Ne agacu lin. Li pafas poemojn kiel bandito pafas kuglojn. Minimuma reago funkciigos la kulason. Transdonu ĉion kion vi prirevas aŭ vi estos elstrekita el la literaturo. Poemon vi legas […]

Ekscesa romantikismo

by paulosilas90 on 25 Februaro 2017 in Esperanto, literaturo, literaturo en Esperanto, Originala literaturo en Esperanto, originalaj romanoj, romanoj en esperanto

Mi jam legis almenaŭ dek el la originalaj romanoj publikigitaj de la fruaj pioniroj, konsiderante frua pionireco tiun kiu iras ĝis la 1930-aj jaroj. Por legi tiuperiodajn romanojn bezonatas persisto kaj celo, ĉar ili estas aĉe romantikaj. Ili ĝenerale plenplenas da bigota religieco aŭ da entute malverŝajnaj dialogoj. Malmultaj sukcesis doni ĝuon al mi. Mi […]

Ĉu sinmortigo? Nur se en puraj akvoj

by paulosilas90 on 20 Februaro 2017 in citaĵo, Citaĵo en Esperanto, Edith Alleyne Sinnotte, Originala literaturo en Esperanto, originala romano, sinmortigo

…ŝi promenadis tien kaj reen sur la riverbordo, penante sin fortigi en la celo sin dronigi, sed la rivero Tamizo aspektis tiel malpure, la ŝlimo ĉe la bordo tiel nigre, kaj la odoro estis tiel naŭza, ke fine ŝi iris en kontraŭa direkto, dirante al si, ke ŝi devas elpensi alian metodon. Lilio,  Edith Alleyne […]

Gejaj citaĵoj el originala romano

by paulosilas90 on 15 Februaro 2017 in citaĵo, geja citaĵo, gejo, H. B. HYAMS, LGBT, Libro en Esperanto, Originala literaturo en Esperanto, originala romano, romano en ESperanto

Paĝoj 21-22: Morgaŭ je la deka mi iris al mia bonfaranto. Li estis nomata Vilhelmo Klajn kaj, same kiel mi, estis ĉirkaŭ tridekjara. Li akceptis min kiel egalulon, kaj mi baldaŭ trovis, ke li estas lertulo pri la maŝinaj aferoj. En li mi trovis ion tre allogan… mi ne scias ĝuste kion. Tuj okazis inter […]

Transgeneraciaj Kulpoj

by paulosilas90 on 1 Februaro 2017 in Amazon, Google Books, libro, Libro en Esperanto, Originala literaturo en Esperanto, originala poemaro, originala poemo, poemaro, Poemo, poemo en Esperanto, poetry in esperanto, poezio, Transgeneraciaj Kulpoj

Legi senpage la poemaron ĉe Google Books. Akiri paperan version ĉe Amazon.  

RUTINA

by paulosilas90 on 23 Januaro 2017 in Originala literaturo en Esperanto, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, poemo en Esperanto

Ĉiuj riskas renkonti unikan agon. Unika estus la mono kiun la aĉetanto transdonus minutojn antaŭ ol, ĉe elirpordo de vendejo, ricevi pafon rekte en la kapon pro neporto de valoraĵo transdonebla al rabisto. La vendisto dirus “lia lasta ago dum vivo estis transdono de mono al mi”. Unika estus la “bonan matenon” kiun, al ridanta […]

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash