• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kontribuu al tutmonda videorakonto en Esperanto pri kronviruso

by Ariel on 16 Marto 2020

TEJO ŝatus kolekti video-rakontojn de Esperantistoj de la tuta mondo pri la situacio rilate al kronviruso. Ni kune per nia tutmonda lingvo priparolu la situacion de tiu tutmonda problemo. Kiel estas la situacio rilate al kronviruso nun en via lando? Faru filmeton kaj rakontu al ni! Ĉu vi estas en kvaranteno? Kion vi faras dum via […]

The post Kontribuu al tutmonda videorakonto en Esperanto pri kronviruso appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Vojoj por venki kronvirusan streĉon

by Benita on 14 Marto 2020

Dum la lastaj semajnoj nur pigrulo ne verkis ion pri kronviruso. Inter la amaso de informoj, kiuj falas sur nin, ni tradukis kaj adaptis tekston de The_Queer_Counselor, kiun ni trovis FB-paĝaro de Portlanda studenta helpcentro The Queer Counselling Intern . … Legi plu →

Revuo Kontakto: Tutmonda Kaptuka Arto

by Ariel on 12 Marto 2020

Aperis la nova numero de Revuo Kontakto, la unua de la jaro 2020! La ĉeftemo estas Tutmonda Kaptuka Arto.  En ĝi i.a. la unua parto de la artikolo de Herman Dekeŭnink kaj Intervjuo kun la konsulo de la Esperanta Civito, Giorgio Silfer. Elŝutu ĉe: https://uea.org/revuoj/ Abonu ĉe: https://uea.org/alighoj/abonulo UEA-membroj aĝaj ĝis 35 (TEJO-membroj) ricevas aŭtomate: […]

The post Revuo Kontakto: Tutmonda Kaptuka Arto appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Organizi IJKn: la ĝusta afero por fari.

by Jakub on 11 Marto 2020

Ĉi-numere la Movada Rubriko invitis la organizintan teamon de la lasta IJK por raporti pri siaj spertoj rilate al organizado de tiu evento. Kia estis…

Continue readingOrganizi IJKn: la ĝusta afero por fari.

Komuniko de la IJK2020-teamo pri la kronviruso

by Ariel on 10 Marto 2020

Komuniko de la IJK2020-teamo pri la kronviruso: “Hieraŭ la itala junulara renkontiĝo IJF anoncis sian nuligon, kaj nia teamo ricevis kelkajn demandojn pri la situacio en Nederlando. Ni havas nun neniun kialon nuligi la IJK-on. Ĝi okazos en julio, post ekzakte kvar monatoj. Kvar monatoj estas longa tempo, kiam temas pri epidemio: en malpli ol tri […]

The post Komuniko de la IJK2020-teamo pri la kronviruso appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

IJK 2021 okazos en Sud-Koreio

by Ariel on 8 Marto 2020

TEJO decidis akcepti la inviton de Korea Esperanto-Junularo (KEJ) kaj ni povas oficiale anonci ke la 77-a Internacia Junulara Kongreso IJK 2021 okazos en la belega insulo Jeju, Sud-Koreio!
The post IJK 2021 okazos en Sud-Koreio appeared first on Tutm…

Tutmonda Kaptuka Arto – Kontakto 2020.1 aperis en la reto

by Rogener Pavinski on 6 Marto 20209 Marto 2020

Kiel redaktoro de Kontakto, mi ĉiam ĝuis liberecon en plenumado de la laboro. Tio estas natura rezulto de multjara sindediĉo al la tasko. Ĉi-foje tamen, mi eble puŝis la liberclimojn pli longe ol kutime. La kialo estas simpla: Mi invitis personon, kiu ofte kritikas UEA-n ― la asocion, kiu eldonas ĉi tiun revuon. Iuj diras ke li ne laboras por la sama celo de la ordinaraj esperantistoj; kontraste, ankaŭ lia raŭmisma modelo ricevas kritikojn. Sendube Giorgio Silfer estas polemika persono. En la jaro 2001 okazis la promulgo de Konstitucia Ĉarto, kiu fondis la Esperantan
Civiton.

Multo estis diskutita kaj publikigita pri la Civito komence de la 2000-aj jaroj, kiam la afero estis freŝa. Tamen nun, preskaŭ 20 jarojn poste, nova generacio de junaj esperantistoj malmulte scias pri tiu kurioza organizaĵo, kiu laŭ la vortoj de Silfer estas “pli kaj pli influa kaj bonfarta”. Ĉu ne estus bona oportuno por koni iomete pli pri Silfer kaj la Civito? Certe multaj homoj protestos, tio estas atendita reago. Sed por mi estas interese, kiel ĵurnalisto, koni la motivojn kaj ambiciojn de tiu persono. Ĉu mi, enŝovante la nazon en fremdan vazon, tamen riskas baldaŭ fariĝi la kvina redaktoro, kiu ricevos la distingon “persona non grata” de la Civito? Silfer en amika, sed sufiĉe diskreta tono trakis min per “kolego” dum la interŝanĝo de priintervjuaj retmesaĝoj ― li ja redaktoris ĉi tiun revuon en la 1970-aj jaroj.

Eble eĉ pli polemikan, sed ankaŭ pli gravan temon pritraktas nia ĉefartikolo. La ideo pri ĝi naskiĝis antaŭ pli ol jaro, kiam ni ekkorespondis kun la aŭtoro, Herman Dekeŭnink. Tiam li tradukis ĉi-rilatajn tekstojn por la retejo Tutmondaj Voĉoj. Mi proponis ke li verku pri ĝi por Kontakto. Daŭris iom da tempo, sed nun li povas prezenti ege interesan, bone argumentitan artikolon, rezulton de tre bona esplorado pri fontoj. Kion diras niaj vestaĵoj pri ni? Ĉu virino ne estas pli ol sia kaptuko? Ĉu vualitaj virinoj kaŝas sekreton? Jen la demandoj, kiujn la artikolo esploras. Krome, laŭ mi ĝi konvinke pruvas ke ni devas celebri la kulturan diversecon pere de kaptukoj. Mi konfesas ke ĝi ŝanĝis mian propran antaŭan povran percepton pri la temo. La artikolo fariĝis tiom bunta ke ni devis apartigi ĝin je du partojn. Ĉi-numere vi legos la unuan parton.

Laste mi ŝatus mencii ke la artikolo Mi, vi kaj la kato, de Emerson Santos, sub la rubriko Facila ege kortuŝis min. Mi devis eĉ demandi la aŭtoron ĉu temas pri fikcio aŭ realo, ĉar la historio tre similas al mia reala historio. La rakonto ege belas en sia simpleco. Ne surprize mi estis tuŝita ― la situacion resumas frazo de Pablo Neruda, ĉilia poeto, kiu min trafis hodiaŭ: Tiom kurtas la amo kaj tiom longas la forgesiĝo.

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/
Agrablan legadon!

Rogener Pavinski
La redaktoro 

Elektronikaj Cigaredoj

by Rogener Pavinski on 5 Marto 20206 Marto 2020

La elektronika cigaredo naskiĝis por savi la fumantojn el la mortigaj efikoj de la cigaredo sed nun la gigantaj tabako-korporacioj akaparis sian plej grandan rivalon. La plej granda akciulo de Juul – la plej vendita marko – estas nun tradicia cigaredo-kompanio. La infanoj nuntempe ĵetas monon al la samaj poŝoj, samaj poŝoj, kiujn plenigis la antaŭaj generacioj.

La gustumitaj nikotinaj kapsuloj esti malpermista post kiam ili fariĝis epidemio inter adoleskantoj en Usono. Ŝajne la modernaj cigaredoj tamen ne estas tute sekuraj. Kion vi pensas pri tio? Ĉu vi jam uzis ĝin? Verku por Kontakto!

La gajnintoj de Partoprenu IJK-n 2020

by Ariel on 3 Marto 2020

Ni ĝojas anonci la gajnintojn de ĉi-jara konkurso Partoprenu IJK-n!Dek homoj el ok diversaj landoj ricevos subtenon por partopreni la Internacian Junularan Kongreson IJK 2020 en Nederlando! Gratulojn al ĉiuj! Albert Stalin Garrido el Filipinoj Elena Blandino el Hispanio Ana Gómez Garrido el Hispanio Kamil Getka el Pollando Maria Sułkowska el Pollando Simon Higgins el […]

The post La gajnintoj de Partoprenu IJK-n 2020 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

PEJ-semajnfino en Triurbo – 27–29 marto 2020

by Tobiasz on 29 Februaro 2020

[ligilo al la aliĝilo] La unua PEJ-semajnfino ĉi-jare! Ni invitas vin ĝui la lastan martan semajnfinon kun esperantistoj ĉe la Balta Maro – la aranĝo okazos ekde la 27-a ĝis la 29-aLegu pli…

2020 Alvokas Vin! IREJO Freŝigas Komitaton.

by IREJO on 23 Februaro 2020

    Tutkore dankesperimante 2019-an komitatanaron, IREJO varme bonvenigas ĉiujn junajn verdemulojn (malpli-ol-35-jaraĝajn) en Irano, aktivadi kadre de sia komitato. Interesiĝantoj por kunlabori kun IREJO, povas alturniĝi al la peranto de IREJO kaj IREA, Hamed Sufi (telegrame: @HamedSufi, retpoŝte: sufihamed@yahoo.com). Menciinde, la alvoko por sinprezento finiĝos la 29-an de Februaro, 2020.  

Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?

by Robert Nielsen on 17 Februaro 2020

Eble unu el la plej polemikaj aferoj en Esperantujo estas Libera Folio, la sendependa gazeto kiu raportas la novaĵon pri la movado ekde 2003. Por iuj, ĝi estas necesa sendependa voĉo kiu aŭdacas paroli la nekomfortan veron kaj respondecigi la gravulojn por korekti erarojn. Por aliaj, ĝi estas skandalisma klaĉema gazetaĉo kiu kreas problemojn kaj … Legi plu Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon? →

Malantaŭ la kulisoj de IJK 2019

by Ariel on 12 Februaro 2020

La organizantoj de IJK 2019 en Slovakio rakontas pri la sperto organizi la Internacian Junularan Kongreson kaj donas valorajn konsilojn pri diversaj fakoj.Koran dankon al la tuta teamo: via kontribuo helpos al multaj venontaj organizantoj! 

The post Malantaŭ la kulisoj de IJK 2019 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La Esperanta Civito estas sensencaĵo

by Robert Nielsen on 27 Januaro 2020

Ĉu estas iu ajn en Esperantujo pli nekutima, malordinara kaj nekomprenebla ol la Esperanta Civito? Kiam mi unue aŭdis pri ĝi, mi ne povis kredi ke ĝi vere ekzistis. Kial? Kiel? Pro kio? Malmultaj el miaj esperantistaj amikoj eĉ konas la Civiton kaj kiam mi priskribas ĝin al ili, ili kutime pensas ke mi ŝercas. … Legi plu La Esperanta Civito estas sensencaĵo →

Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2020

by Ariel on 16 Januaro 2020

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La IJK 2020 okazos de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020 en Someren, Nederlando. Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon […]

The post Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2020 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma alvoko: Iĝu estrarano de TEJO

by Ariel on 8 Januaro 2020

Laŭ decido de la Komitato de TEJO la 31-an de decembro 2019, TEJO lanĉas malferman alvokon por kompletigi sian estraron. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2020 kaj esti naskita inter la 1-a de septembro 1984 kaj la 31-a de januaro 2002. Aliaj dezirindaj kvalitoj de kandidato estas […]

The post Malferma alvoko: Iĝu estrarano de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Nova numero de Revuo Kontakto: Tero – La Ludpilko de la Universo

by Ariel on 4 Januaro 2020

Jen la nova numero de Revuo Kontakto, kiu aperis tuj antaŭ la fino de la jaro. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. Enkonduko de la redaktoro Rogener Pavinski Jen ni alvenas al la fino de unu plia jaro! 2019 ne estis facila tamen. Ĉi-jare, eble plimulte ol en antaŭaj, venis en la mondon malnovaj sentoj […]

The post Nova numero de Revuo Kontakto: Tero – La Ludpilko de la Universo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Partoprenu Yo!Fest en Strasburgo nome de TEJO

by Ariel on 28 Decembro 2019

Yo!Fest 2020 estas junulara evento organizita de Forumo Junulara Eŭropa (FOJE) kunlabore kun la Eŭropa Parlamento kaj kadre de Eŭropa Junulara Okazaĵo 2020 (EJO 2020). Ĝi okazos la 29-an kaj 30-an de majo 2020 en Strasburgo, apud la Eŭropa Parlamento. La programo kaj enhavo de Yo!Fest estas proponata de pluraj partneroj, kiuj estas junularaj organizoj (inkluzive […]

The post Partoprenu Yo!Fest en Strasburgo nome de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Tero – La Ludpilko de la Universo

by Rogener Pavinski on 24 Decembro 201924 Decembro 2019

Saluton!
Jen ni alvenas al la fino de unu plia jaro! 2019 ne estis facila tamen. Ĉi-jare, eble plimulte ol en antaŭaj, venis en la mondon malnovaj sentoj kaj tra la mondo sonis malamaj voĉoj. Al glavo
sangon soifantaj, nun de loko flugas ili al loko, per flugiloj de rapida Interreto. La Espero, malkaŝas la internan ideon de Esperanto: Rondo familia, homa harmonio kaj interkompreno.

Sed kiam la ĉiutaga realeco montras al ni la malon, tio igas nin pripensi: Ĉu en la nuna mondo la bela sonĝo de l’ homaro iam efektiviĝos? Tutmonde, la socia kaj ekonomia malegalecoj daŭre kreskas iom post iom korodante demokration, kiu ankoraŭ fragilas en multaj landoj. Ĉu eblas paco kaj homa interkompreniĝo en tia brutala sistemo, en kiu kelkaj ekz. monprofitas el militoj?

 Se vi demandas kial mi skribas ĉi tion, se la
ĉefartikoloj de la nuna numero pritraktas la kosmon kaj universon, mi respondas ke kiam la realeco tro malfavoras kaj korpremas, ni instinkte turnas nin aliflanken. Tial ni rigardu la ĉielon, observu la astrojn kaj revu pri alia mondo, kie la idealoj de Esperanto jam efektiviĝis.

En tempoj, kiam “postveroj” kaj falsaj novaĵoj dubigas la popolon, parto permesas esti kaptitaj de frenezaj ideoj, vestitaj de skeptikismo, ekzemple, ke la Tero ne estas globa, sed plata. Tiucele, la artikolo de Frank Van Hertrooij helpas nin kompreni kiel la sciencistoj alvenis al konkludoj pri ĝiaj
movo kaj rotacio ene de nia sunsistemo.

Surtere tamen ni ne nur simbole, sed praktike agu por la paco, por interkompreniĝo kaj kleriĝo. Ĉi-ekzemple menciindas la artikolo pri la ribeluloj de la movado Ribelo Internacia. La movado naskiĝis sur la pontoj de Londono en Oktobro 2018. La movado agas neperforte, celante la ŝanĝon de la
registaraj sintenoj rilate al ekologiaj demandoj. Mi persone ĝojus se la movado pledus ankaŭ por pli egaleca socio.

Antaŭ kelkaj monatoj mi ricevis retleteron de Bertilo Wennergren demandanta ĉu la tekstoj de Kontakto povus esti parto de la kolekto en Tekstaro, kiun mi ankoraŭ ne konis tiam. Nun mi ofte uzas ĝin, kaj tiuj, kiuj ofte verkas en Esperanto, sendube trovas tie grandan utilon. Disponiginte la kolekton de Kontakto, kompreneble mi tuj kaptis la okazon por inviti lin al nia intervjua rubriko. Ja li estas unu el la plej konataj esperantistoj, kiun mi unue admiris pro la muzika kontribuo, sed pli kaj pli pro la gramatika kontribuo de la Internacia Lingvo.

Al vi ĉiuj, karaj legantoj kaj kunlaborantoj, mi kore dankas pro unu plia jaro kune. Sen vi, la laboro estus senutila. Tial mi invitas vin denove aboni nian karan revuon kaj donaci ĝian abonon al karuloj. Mi deziras al vi trankvilajn kaj belajn festotagojn.

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Agrablan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto

PEJ-studsemajnfino en Varsovio

by Tobiasz on 22 Decembro 2019

Pola Esperanto-Junularo invitas ĉiujn komencintojn al la semajnfina lingvokurso kiu okazos fine de februaro 2020 en Varsovio. Vi jam finis Esperanto-kurson en Duolingo aŭ lernu.net, aŭ eble vi jam lernis la lingvonLegu pli…

Ekkonu la TEJO-volontulinon Afroditi Konstantopoulou

by Ariel on 20 Decembro 2019

Ni ĝojas prezenti al vi nian volontulinon Afroditi Konstantopoulou! El kiu lando vi estas? Mi venas el Grekio. Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro? Mi studis Komunikadon kaj sociajn retojn en Grekio kaj Portugalio. Mi ŝatas filmi kaj foti kaj mi tre interesiĝas pri fotoĵurnalismo, dokumentarioj kaj dokumenta fotado. […]

The post Ekkonu la TEJO-volontulinon Afroditi Konstantopoulou appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Esperanto: Lingvo por la mondo – Zamenhofa Tago 2019

by Ariel on 18 Decembro 2019

Okaze de la Zamenhofa Tago, ni demandis al junaj esperantistoj kion ili volas diri al la mondo. Jen iliaj respondoj!Kunhavigu la videon kun viaj amikoj kaj rakontu al ili pri Esperanto!

The post Esperanto: Lingvo por la mondo – Zamenhofa Tago 2019 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Ni laboru nur tri tagojn semajne

by Robert Nielsen on 14 Decembro 2019

En 1930, la fama ekonomisto John Maynard Keynes proponis ke post 100 jaroj, ni laboros nur 15 horoj dum la semajno. Se la ekonomio iĝas pli kaj pli efika ĉiu jaro kaj ĉiu firmao daŭre iĝas pli kaj pli produktiva, finfine nia laboro iĝos tiel efika ke ni povos produkti ĉion kiun ni bezonas dum … Legi plu Ni laboru nur tri tagojn semajne →

Tiu ĉi “ĉolina” reĝinjo defias stereotipojn pri genro kaj folkloro el la argentina periferio

by verdamaro on 10 Decembro 2019

[Artikolo unue aperinta hispane ĉi tie, kaj en Esperanta traduko ĉi tie] Meze de granda rubodeponejo, ĉirkaŭata de nebulo, silueto en larĝa paŝtela rozkolora jupo, kun longaj harplektaĵoj, dancas vidalon [vidala, en la hispana], formon de tradicia poeziaĵo akompanata de … Legi plu →

Niĝeriaj aktivistoj por handikapulaj rajtoj asertas ke antaŭjuĝoj estas la plej granda baro al homaj rajtoj

by verdamaro on 10 Decembro 2019

[La originala versio de ĉi tiu artikolo, verkita en la angla de Adetomiwa Isiaka, aperis unue en la retejo Global Voices. Ĝia Esperanta traduko, de Manuela Ronco, aperis en Global Voices en Esperanto.] Irene Patrick-Ogbogu, 43-jaraĝa, ekuzis rulseĝon antaŭ sep … Legi plu →

Via mesaĝo al la mondo – Kontribuu al video de TEJO por la Zamenhofa Tago

by Ariel on 28 Novembro 2019

Partoprenu en la video de TEJO por ĉi-jara Zamenhofa Tago! Ni bezonas vian kontribuon kaj vian kreemon! Kaj ni volas amplifiki vian voĉon!  Esperantistoj loĝas en diversaj landoj, estas parto de malsamaj socioj kaj medioj, kaj havas diversajn zorgojn. Sed kompreneble ni ĉiuj havas komunan lingvon: Esperanto. Do ni uzu ĝin por komuniki kun la tuta […]

The post Via mesaĝo al la mondo – Kontribuu al video de TEJO por la Zamenhofa Tago appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Partoprenu nome de TEJO Ĝeneralan Asembleon de UNOY en Nederlando

by Ariel on 19 Novembro 2019

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO serĉas kandidatojn por partopreni la Ĝeneralan Asembleon de UNOY (United Network of Young Peacebuilders) en Nederlando! Ni serĉas homojn kiuj: Disponeblas por vojaĝi al Nederlando inter la 18-a kaj 24-a de junio 2020 (la vojaĝkostoj estos repagitaj de UNOY); Bone regas la anglan; Jam laboris pri UNOY, aŭ […]

The post Partoprenu nome de TEJO Ĝeneralan Asembleon de UNOY en Nederlando appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 7 Page 8 Page 9 … Page 48

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash