• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

IJS 2014 – jam eblas aliĝi!

by Zośa on 20 Januaro 201420 Januaro 2014

Gekaraj E-istoj!

Mi volas rekomendi al vi bonegan internacian aranĝon, la IJS-n:

La Internacia Junulara Semajno estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo, kaj unu el la plej grandaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo. La renkontiĝo ĝenerale okazas fine de julio aŭ komence de aŭgusto kaj ĝi daŭras dum unu semajno. Ĝi okazas ĉiam en malsama urbo de Hungario. Ĝi havas ĉirkaǔ 100 partoprenantojn el 10-20 landoj de la mondo, ĝenerale pli ol la duono de la partoprenantaro konsistas el eksterlandanoj, kiuj alvenas el Eŭropaj landoj kaj el kelkaj landoj ekster Eŭropo.

La renkontiĝo donas eblon al la partoprenantoj uzi Esperanton en medio ekster lingvokurso, kaj per ĝi ekkoni unu la alian kaj Hungarion, pli specife la gastigan urbon kaj sian regionon. La programo de la renkontiĝo konsistas el diversaj prelegoj kaj aliaj distraĵoj: lingvokursoj (de Esperanto, de la hungara lingvo por la eksterlandanoj, kaj foje de aliaj lingvoj), diskutrondoj (ĉefe pri la movado), trejnadoj (por aktivuloj), diskejo, sportoj, lagumadoj, ekskursoj ene de la urbo kaj al la vizitindaĵoj de la regiono. Kelkajn programerojn la partoprenantoj proponas kaj plenumas. Unu el la plej ŝatataj programeroj estas la tradicia akvobatalo, kie la partoprenantoj kaj la urbaj fajrobrigadistoj batalas unu kontraŭ la alia. Antaǔ kelkaj jaroj IJS havis ankaǔ grandan elegantetan balon, sed bedaǔrinde tiu tradicio jam malaperis el la programaro, sed okaze de la jubilea IJS en 2014, la organizantoj volas revivigi ĝin.

Nun ni elkore invitas vin al la sekva (la jubilea) IJS! La 25-a Internacia Junulara Semajno okazos de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aǔgusto en 2014 en Horány, Szigetmonostor, Hungario (nur 10 kilometrojn for de Budapeŝto). Kiel jam pasintjare denove estos libera lagumado dum la tuta semajno! Krom tio, ĉar temas pri la jubilea naskiĝtago de IJS, frapfrazo de la semajno estos: “De la tradicioj ek al la futuro!” Denove okazos granda akvobatalo, kaj post pluraj jaroj de paŭzo, ree balo kaj festa manĝo kun jubilea torto (mmm…, ĉeestinde)! Pliaj informoj baldaŭ sur la retpaĝo: http://www.ijs.hu/

Elkore,

La organizantoj

Decembra programo

by Zośa on 4 Decembro 20134 Decembro 2013

Ni elkore invitas vin ĉiujn, niaj karaj eksterlandaj amikoj al la decembra programo de HEJ, kion ni organizas la 14an je la 15:30 en Budapeŝto. Ni spektos filmon pri Esperanto, gustumos bongustajn kukojn, kaj parolos pri kutimoj de diversaj landoj rilate al Kristnasko kaj Sankta Nikolao. Se vi deziras provbaki vian kristnaskan recepton, vi bonvenas kunporti iun bongustaĵon por ni :).

La adreso estas: 1146 Budapest, Thököly út 58-60. teretaĝo Károly salono.
Vi povas atingi la lokon per la busoj 5, 7, 173. De ambaŭ direktoj vi devas veturi ĝis la haltejo Cházár András utca.

Se vi havas demandon, kontaktu: hej [punkto] estraro [heliko] gmail [punkto] hu aŭ +36304311132

Ni esperas, ke ni baldaŭ renkontiĝos!

La teamo de HEJ

Ni vizitis Vienon

by Zośa on 3 Decembro 20134 Decembro 2013

La lastan semajnfinon de novembro ni vizitis Vienon por rigardi la vidindaĵojn de la urbo kaj la Esperantan Muzeon de Vieno. La ekskurson inspiris vienaj esperantistoj, kiuj bedaŭrinde ne multnombre aperis por renkonti nin. Nia unua programo estis la Esperanta Muzeo, kun esperantlingva gvidado. Eĉ ni, kiuj estas sufiĉe spertaj pri la movado, eksciis kelkajn novajn aferojn en la moderna, altnivela, interaga muzeo. Nia gvidanto estis simpatia esperantisto, kiu post la gvidado tre pacience respondadis niajn demandojn. Post la muzeo ĉiuj libere povis esplori la urbon, tamen la plej granda parto de nia teamo restis kune. Nia franca amikino, kiun ni ekkonis dum JER atendis nin antaŭ la muzeo kaj ĉiĉeronis nin en la urbo dum la tuta tago. Bedaŭrinde ŝi ne kunportis la aliajn membrojn de la loka klubo. Nia unu vojo gvidis al la kristnaska bazaro, por varmigi nin per iom da varma vino kaj punĉo kaj por rigardi la donacojn kaj dolĉajojn, kiujn eblis aĉeti ĉe la budoj. Kiam la dolĉaĵ-amantoj sufiĉe aĉetumis por siaj familianoj, ni renkontiĝis kun la cetero de nia grupo ĉe Stephansdom, ni ekis al la Hundertwasser domo, kiu estas mia persona preferato. Bedaŭrinde malheliĝis sufiĉe frue, tiel ni povis nur mallonge admiri la unikan arkitekturon de la domo, sed rekompencis nin la “Kunst und Café”, kiu troviĝis en la domo. Trinkante varmajn trinkaĵojn ni povis spekti dokumentan filmon kun la komentoj de la posedanto de la kafejo, kaj ni povis plenigi la gastlibron, farante iom da reklamo por Esperanto (ne forgesu rigardi la unuan paĝon, kiam vi estos tie 😉 ). La tago pasis rapidege, kaj ĉiuj akiris multajn novajn memoraĵojn antaŭ la reveturo al Budapeŝto.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 47 Page 48

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Comments on: EOS Cameras Support Download drivers, software, manuals

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2023 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash