• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

BLK: ree havebla, nemalhavebla

by Paweł Fischer-Kotowski on 31 Majo 2020

Baza Literatura Krestomatio / kompilis kaj redaktis Vilmos Benczik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Russ Williams. — 4-a eldono, kompletigita. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2019. — 368 p. — ISBN 978-609-95087-7-1. — Prezo: Libroservo de UEA € 27,00 (sen varimposto); Retbutiko de FEL € 27,00 (inkl. la varimposton). Tridek tri jaroj pasis ekde la […]

Eleganta E-legado de PEJ

by Tobiasz on 29 Majo 2020

La kronvirusa pandemio kaŭzis gravajn ŝanĝojn en la mondo, ankaŭ en la mondo de esperantistoj – nuliĝis esperantistaj eventoj, kursoj kaj vojaĝoj. Tamen, la kvaranteno, kiu fariĝis deviga en pluraj landoj, estasLegu pli…

Iĝu Komitatano B de TEJO (2020-2022)

by Ariel on 26 Majo 2020

Revenis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la mandato 2020-2022. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO rajtas ankaŭ kandidatiĝi kiel Komitatano B kaj […]

The post Iĝu Komitatano B de TEJO (2020-2022) appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO

by Robert Nielsen on 25 Majo 2020

Mi verkas ĉi tiun artikolon por anonci mian kandidatiĝon al la estraro de TEJO, kiel estrarano respondeca por Landa kaj Faka Agado. Mi opinias ke landa agado estas tiel grava kaj la rilatoj inter la landaj sekcioj kaj TEJO estas tiel malfortaj, ke necesas havi unu estraranon kiu respondecas nur pri tiu unu fako. Ĉar … Legi plu Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO →

ĈEJ AKTIVAS 2020/01

by Václav on 21 Majo 2020

(oficiala informilo de ĈEJ redaktata de Václav ZOUZALÍK) Je la 14-a de septembro 2019 okazis en la Esperanto-muzeo en Svitavy inaŭguro de ekspozicio pri 50-jara datreveno de restarigo de Esperanto-movado en hodiaŭa Ĉeĥio kaj pri ĉeĥia junulara E-movado. Post la…

Kontribuu al video pri kronviruso kaj universitata vivo

by Ariel on 19 Majo 2020

Kontribuu al la kvara epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso! La limdato por sendi vian videon estas la 25-a de majo. Kiel la kronvirusa pandemio influas la universitatan vivon? La temo de la epizodo estas: Kiel la kronvirusa pandemio influas la universitatan vivon? Kiel la kronviruso influis la semestron? Ĉu la semestro entute okazis? Ĉu estis ŝanĝoj? Faru videon […]

The post Kontribuu al video pri kronviruso kaj universitata vivo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

n°464 | Aprilo  2020

by TEJO-aktuale Archive Feed on 10 Majo 2020


96

n°464 | Aprilo  2020

<!–


Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.


n°464 | Aprilo  2020


Facebook

Twitter

VKontakte

Link

YouTube

<!–


–>


<!–


–>


<!–


–>


Jen la nova numero de Revuo Kontakto!
La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo.

<!–


–>


<!–


–>


Venontaj eventoj


La diversaj limigoj pri kunvenoj kaj vojaĝado tute malebligas nun fizike ĉeesti, kaj tial por la unua fojo en historio ni organizos tute retan IJK-on.

Por pli da informoj, alklaku la bildon!

<!–


–>


Du novaj projektoj pri homaj rajtoj kaj socia inkludo estas entreprenataj de TEJO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo.

Por pli da informoj, alklaku la bildon!

<!–


–>


Pliajn eventojn vi trovos en Eventa Servo: eventaservo.org

<!–


–>


Facebook

Twitter

VKontakte

Link

YouTube


Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!


Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Afroditi Konstantopoulou
Kontribuanto de ĉi tiu numero: Clément Baleyte

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) •  tejo.org

Kopirajto © 2020 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda

Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojn aŭ malaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno
 

This email was sent to <<Retpoŝtadreso>>

why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2020-2021)

by Ariel on 8 Majo 2020

Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de […]

The post Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2020-2021) appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon

by Robert Nielsen on 7 Majo 2020

Antaŭ kelkaj tagoj mi verkis artikolon pri seksĝenado en Esperantujo. Mi ja sciis ke ne ĉiuj konsentus kun la artikolo, bedaŭrinde iuj viroj opinias ke ĝi ne estas serioza problemo kaj virinoj troigas. Sed kutime viroj ne rekte denuncas ĝin, kutime ili preferas ĝentile plimalgrandigi la problemon. Tial mi estis surprizita kiam la unua komento … Legi plu Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon →

Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton?

by Robert Nielsen on 2 Majo 2020

Esperantujo estas la plej progresema kaj tolerema komunumo kiun mi konas, sed ĝi ne estas perfekta. Ĝi ja estas tre amikema kaj malferma loko, multe pli ol eĉ progresemaj okcidentaj landoj. La junulara movado principe estas tre respektema al diverseco kaj ne estas nur klubo de malmodernaj viroj. Ĉiuj transgenruloj kiujn mi konas, mi renkontis … Legi plu Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton? →

Iĝu TEJO-estrarano 2020/21

by Ariel on 30 Aprilo 2020

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2020 ĝis la 31-a de aŭgusto 2021. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato dum la Internacia Junulara Kongreso, kiu ĉi-jare […]

The post Iĝu TEJO-estrarano 2020/21 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Kial mi kritikas

by Robert Nielsen on 27 Aprilo 2020

Unu stranga afero pri mia blogo estas ke kiam mi unue kreis ĝin, mi diris ke ĝi ne diskutos la Esperanto-movadon. Nun tio estas la ĉefa temo de la blogo. Mi ne nur diskutas sed multfoje kritikas. Ankaŭ en la komitato de TEJO, mi estas la ĉefa kritikanto kaj kontraŭanto. Ofte oni diras al mi, … Legi plu Kial mi kritikas →

Esperantistoj kaj kronviruso – Epizodo 3

by Ariel on 24 Aprilo 2020

Jen la nova epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso! Homoj el la tuta mondo rakontas pri kiel bone uzi la tempon hejme kaj kiel ili zorgas pri sia mensa kaj korpa sano.

The post Esperantistoj kaj kronviruso – Epizodo 3 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Vi mankas al mi

by Stela on 17 Aprilo 2020

En tiu ĉi momento mi devus esti en Anglio prepariĝante ĉe la Brita Kongreso, kien mi estis invitita por prelegi …

Legi plu →

Tutmonda Kaptuka Arto [voĉlegita]

by Rogener Pavinski on 17 Aprilo 202017 Aprilo 2020

Voĉlegita artikolo de la ĉefartikolo de Kontakto 2020.1 kaj 2020.2 pri Tutmonda Kaptuka Arto, de Herman Dekeŭnink. La voĉlegadon faris Shler Karimi el Irano. Redaktis Luis Obando

Ĉu vi volas ankaŭ voĉlegi artikolojn por revuo Kontakto? Kontaktu nin!

Tutmonda Kaptuka Arto [voĉlegita]

by Rogener Pavinski on 17 Aprilo 202017 Aprilo 2020

Voĉlegita artikolo de la ĉefartikolo de Kontakto 2020.1 kaj 2020.2 pri Tutmonda Kaptuka Arto, de Herman Dekeŭnink. La voĉlegadon faris Shler Karimi el Irano. Redaktis Luis Obando

Ĉu vi volas ankaŭ voĉlegi artikolojn por revuo Kontakto? Kontaktu nin!

Kontribuu al tria video pri la kronvirusa krizo

by Ariel on 14 Aprilo 2020

Kontribuu al la tria epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso! La limdato por sendi vian videon estas la 19-a de aprilo. Al nia rakonto pri la kronvirusa krizo partoprenis jam pli ol 50 esperantistoj el pluraj landoj de la mondo kaj ni vere ĝojas daŭrigi la serion.  En tiu ĉi epizodo, krom pri kiel progresas la […]

The post Kontribuu al tria video pri la kronvirusa krizo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

IREJO Okazigis Vebinaron por Enkondukado de Esperanto al la Ekstera Publiko.

by Hamid Akasheh on 11 Aprilo 2020

La konata irana esperantisto, s-ro Mamduhi estis nia honora preleganto, ankaŭ la virtuala akademio de “Elm24-7.com” helpis nin por okazigi vebinaro kaj pli ol 30 partoprenantoj ĉeestis en la vebinaro.

IREJO Okazigis Vebinaron por Enkondukado de Esperanto al la Ekstera Publiko.

by Hamid Akasheh on 11 Aprilo 2020

La konata irana esperantisto, s-ro Mamduhi estis nia honora preleganto, ankaŭ la virtuala akademio de “Elm24-7.com” helpis nin por okazigi vebinaro kaj pli ol 30 partoprenantoj ĉeestis en la vebinaro.

Revuo Kontakto: nova numero pri la kronvirusa pandemio

by Ariel on 10 Aprilo 2020

Aperis la nova numero de Revuo Kontakto. La ĉeftemo estas la kronvirusa pandemio.  Elŝutu ĉe: https://uea.org/revuoj/ Abonu ĉe: https://uea.org/alighoj/abonulo UEA-membroj aĝaj ĝis 35 (TEJO-membroj) ricevas aŭtomate: https://uea.org/alighoj/alighilo Enkonduko de la redaktoro Rogener Pavinski Ĉio okazis tiom rapide ke la mondo ŝajne kapturniĝis. Ĉio kio estis grava antaŭ du monatoj fariĝis superflua nun. Ĉio estis anstataŭigita per unusola, nova prodanĝera […]

The post Revuo Kontakto: nova numero pri la kronvirusa pandemio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Pandemio KOVIM-19 – Kontakto 2020.2 en la reto

by Rogener Pavinski on 7 Aprilo 20207 Aprilo 2020

Saluton, karaj legantoj!

Ĉio okazis tiom rapide ke la mondo ŝajne kapturniĝis. Ĉio kio estis grava antaŭ du monatoj fariĝis superflua nun. Ĉio estis anstataŭigita per unusola, nova prodanĝera zorgo: La koronviruso. Komence neniu sciis ekzakte kiel agi, kion fari… La pandemio klare reliefigas la laboron de medicinistoj kaj sanlaboristoj, sur kies ŝultroj kuŝas la respondeco flegi infektitojn tra la mondo ― por kiuj ankoraŭ ne ekzistas kuracilo ― kaj klerigi la informavidan popolon pri la taŭgaj zorgoj rilate al la viruso.

Samtempe batalas ĉiu individuo kaj la tuta mondo, sed multaj ne havas plu armilojn por sin defendi. La Esperanto komunumo grandparte konsistas el pli aĝaj
homoj. Por tiuj la efikoj de la infektiĝoj estas pli drastaj. Kun bedaŭro, la viruso jam falĉis la vivon de esperantistoj. inter kiuj la geedza parto Julia Sigmond kaj Sen Rodin (Filippo Franceschi).Tutmondaj eventoj estas nuligitaj aŭ prokrastitaj.

Ĉi-momente ankoraŭ restas duboj pri la okazigo de la ĉi-jaraj IJK kaj UK (Ne plu pri la prokrastita UK). Malgraŭ la malbonaj novaĵoj, ni ne lasu nin deprimiĝi. Ni decidis do inviti kuraciston paroli pri la nuna situacio. La germana neŭrologo, psikoterapiisto kaj psikiatro Christoph Klawe estas ekde 2017 la prezidanto de UMEA ― Universala Medicina Esperanto-Asocio ― faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908.

Klawe afable akceptis nian peton kaj, meze de la krizo, li trovis tempon por respondi niajn demandojn kaj doni ankaŭ rekomendojn al niaj legantoj pri la sanstato. Vere ne nur pri sia fizika sano oni devas zorgi. La mensa stato de tiuj, kiuj restas hejme aŭ kiu havas konatojn malsanajn estas grava elemento en nuna situacio.

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Agrablan legadon!

Rogener Pavinski
La redaktoro 

Pandemio KOVIM-19 – Kontakto 2020.2 en la reto

by Rogener Pavinski on 7 Aprilo 20207 Aprilo 2020

Saluton, karaj legantoj!

Ĉio okazis tiom rapide ke la mondo ŝajne kapturniĝis. Ĉio kio estis grava antaŭ du monatoj fariĝis superflua nun. Ĉio estis anstataŭigita per unusola, nova prodanĝera zorgo: La koronviruso. Komence neniu sciis ekzakte kiel agi, kion fari… La pandemio klare reliefigas la laboron de medicinistoj kaj sanlaboristoj, sur kies ŝultroj kuŝas la respondeco flegi infektitojn tra la mondo ― por kiuj ankoraŭ ne ekzistas kuracilo ― kaj klerigi la informavidan popolon pri la taŭgaj zorgoj rilate al la viruso.

Samtempe batalas ĉiu individuo kaj la tuta mondo, sed multaj ne havas plu armilojn por sin defendi. La Esperanto komunumo grandparte konsistas el pli aĝaj
homoj. Por tiuj la efikoj de la infektiĝoj estas pli drastaj. Kun bedaŭro, la viruso jam falĉis la vivon de esperantistoj. inter kiuj la geedza parto Julia Sigmond kaj Sen Rodin (Filippo Franceschi).Tutmondaj eventoj estas nuligitaj aŭ prokrastitaj.

Ĉi-momente ankoraŭ restas duboj pri la okazigo de la ĉi-jaraj IJK kaj UK (Ne plu pri la prokrastita UK). Malgraŭ la malbonaj novaĵoj, ni ne lasu nin deprimiĝi. Ni decidis do inviti kuraciston paroli pri la nuna situacio. La germana neŭrologo, psikoterapiisto kaj psikiatro Christoph Klawe estas ekde 2017 la prezidanto de UMEA ― Universala Medicina Esperanto-Asocio ― faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908.

Klawe afable akceptis nian peton kaj, meze de la krizo, li trovis tempon por respondi niajn demandojn kaj doni ankaŭ rekomendojn al niaj legantoj pri la sanstato. Vere ne nur pri sia fizika sano oni devas zorgi. La mensa stato de tiuj, kiuj restas hejme aŭ kiu havas konatojn malsanajn estas grava elemento en nuna situacio.

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Agrablan legadon!

Rogener Pavinski
La redaktoro 

Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio?

by Robert Nielsen on 5 Aprilo 2020

Antaŭ 40 jaroj, dum IJK 1980 en Raŭmo, Finnlando, okazis unu el la plej gravaj momentoj en la historio de la Esperanto-movado, la publikigo de la Manifesto de Raŭmo. El tio kreskis Raŭmismo, grava kaj influa ideologio. Sed kion precize ĝi signifas? Kiel la originalaj subskribintoj de la manifesto, mi estas aktivulo en TEJO kaj … Legi plu Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio? →

Esperantistoj kaj kronviruso – Epizodo 2

by Ariel on 4 Aprilo 2020

En la dua epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso, pli ol 30 homoj el 17 landoj rakontas pri kiel progresas la situacio rilate al la kronviruso – COVID-19 kaj kiel ilia ĉiutaga vivo ŝanĝiĝis. La pandemio estas afero ne nur de publika sano; ĝi afekcias ĉiutagan vivon, laborkondiĉojn kaj en kelkaj landoj ĝi estas ankaŭ politika […]

The post Esperantistoj kaj kronviruso – Epizodo 2 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

IREJO kreis sistemon por sugestoj kaj kritikoj:

by Hamid Akasheh on 31 Marto 2020

Estimataj iranaj esperantistoj povas sendi siajn sugestojn kaj kritikojn al IREJO tekstmesaĝe al numero de “5000260525”, kaj retmesaĝe al “komitato.de.irejo@gmail.com”. Fakte viaj valoraj sugestoj kaj kritikoj ĉiam helpis nin por progresigo de nia junulara movado! Do ni antaŭĝojas ricevi viajn ideojn, sugestojn, kritikojn, ktp. Sincere via Hamid Babadi Akasheh Prezidanto de IREJO

Kontribuu al nova video pri kronviruso

by Ariel on 27 Marto 2020

Post la sukceso de nia video en kiu esperantistoj de la tuta mondo rakontas pri la situacio en siaj landoj rilate al kronviruso, ni decidis kolekti novajn kontribuojn por fari duan epizodon. La situacio rapide ŝanĝiĝas kaj diversaj partoj de la mondo estas malsame afekciataj. En nia unua video, ni aparte aprezis la diversecon de […]

The post Kontribuu al nova video pri kronviruso appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO lanĉas du novajn projektojn en 2020 kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo

by Ariel on 26 Marto 2020

Du novaj projektoj pri homaj rajtoj kaj socia inkludo estas entreprenataj de TEJO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo. Centro de Edukistoj pri Homaj Rajtoj: estu aktoro de ŝanĝo! Ĉi tiu projekto estas kunfinancata de la Junulara Fako de la Konsilio de Eŭropo kaj estas en la kadro de la programo “Junularo por Demokratio” de […]

The post TEJO lanĉas du novajn projektojn en 2020 kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019

by Robert Nielsen on 24 Marto 2020

Mi estas komitatano B de TEJO (eble vi jam scias) sed kion mi faras? Kion la komitato diskutas? Mi estas reprezento de la individuaj membroj de TEJO, do mi volas raporti al vi pri kio mi faris dum la jaro. La komunikado inter la kapo de TEJO kaj la membroj ne ĉiam estas bona, kaj … Legi plu Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019 →

Esperantistoj kaj kronviruso

by Ariel on 23 Marto 2020

Esperantistoj el la tuta mondo rakontas pri la situacio en siaj landoj rilate al la kronviruso – Covid-19. Antaŭ kelkaj tagoj ni publikigis alvokon en kiu ni petis ke homoj sendu al ni rakontojn de sia sperto en tiu malfacila momento por la tuta mondo. Kontribuis dekoj da esperantistoj el plej diversaj partoj de la […]

The post Esperantistoj kaj kronviruso appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Oficiala Raporto pri Nova Estraro de IREJO

by IREJO on 17 Marto 2020

  Jen raporto pri nova estraro de IREJO: Individuaj membroj de IREJO voĉdonis por elekti kvar komitatanojn por periodo 2020-2021. La elektitaj kandidatoj estas Hamid Babadi Akasheh, Ali Ranjpour, Seyed Mojtaba Jafari kaj Sarah khorshidi. Tiel la nova prezidanto de IREJO estas s-ro Hamid Babadi Akasheh, la nova vicprezidanto estas s-ro Ali Ranjpour; kaj s-ro
Legu pli

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 6 Page 7 Page 8 … Page 48

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash