• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Lastaj novaĵoj pri Egalecen

by verdamaro on 11 Julio 2016

Karaj legantoj, kiel vi eble rimarkis, ekde iom da tempo ne aperis novaj artikoloj en nia blogo, kaj vi ne aŭdis multe da novaĵoj de ni. Fakte pro diversaj kialoj ni sufiĉe malaktivis en la lastaj monatoj. Aktivismo estas ofte … Legi plu →

La plej fidinda

by Paweł Fischer-Kotowski on 17 Junio 2016

Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. Aleksander Korĵenkov. 2-a eld. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. 359 p. ISBN 978-6099-5087-4-0. Prezo: Libroservo de UEA € 27,00; Retbutiko de FEL € 25,76. Aleksander Korĵenkov faris grandiozan laboron por la biografio de L.L. Zamenhof. En Homarano la faktoj estas bone dokumentitaj. Duonmilo da notoj provizas […]

Voĉdonu por la 3ª Muzika Konkurso de Kontakto!

by Rogener Pavinski on 9 Junio 201622 Junio 2016

Vi povas nun aŭskulti kaj voĉdoni por ĉiuj konkursaĵoj en la 3-a muzika konkurso de Kontakto! En ĝi partoprenas ĉi-jare 14 kantoj de diversaj konataj, profesiaj kaj amatoraj artistoj. Unuafoje venas konkursaĵoj en Afriko, kaj ne nur unu sed du. Unu de la jam veterana artisto Denis Rock Tamba kaj alia de novbakita esperantisto Boozy B

La duan fojon partoprenas la artistoj Tiu Ne Gravas, Jonny M kaj Barok-projekto, kiu gajnis 2-an premion en la 1-a konkurso. Vi trovos ankaŭ unufojajn konkursaĵojn de la konataj E-muzikistoj i.d.c kaj Patrik Austin kun tutnovaj kantoj. Kiel jam fariĝis kutimo ni ricevas ankaŭ kelkajn versiojn de nacilingvaj kantoj. Por ĉi tiu konkurso venis 3 el italaj kantistoj kaj unu el la brazilano Mikel Klav, kiu partoprenas jam la 3-an fojon!

En ĉiuj kantoj troviĝas la kantoteksto kaj informoj pri la kanto kaj artisto. Sufiĉas surklaki ĉiun unuopan kanton. La 14 artistoj konkursos por ricevi la 1-an kaj 2-an premion de la ĵurio, la Premion de la Publiko kaj la premio Nova Talento. Ĝuu kaj diskonigu!

Alklaku ĉi tie por voĉdoni por la premio de la publiko.
Atentu: Estos kalkulitaj nur validaj voĉoj. La voĉdonantoj por la rajtas voĉdoni unu fojon!
La limdato estas la 10-a de julio! Disvastigu la informon al viaj amikoj!

TEJO-aktuale: La plej freŝaj novaĵoj el Esperantujo

by TEJO-aktuale Archive Feed on 7 Junio 2016

96

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
2016-06-07, n-ro 426

Riĉa scienca programo en Nitro

Surbaze de rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la 18 ricevitaj proponoj por la ĉi-jara sesio de Internacia Kongresa Universitato, el kiuj ok estis alprenitaj kaj estos okazigitaj kadre de la Universala Kongreso en Nitro. Krome la estraro nomumis la slovakan profesorinon Eva Poláková rektoro de la IKU-sesio. Poláková, renoma sciencisto, kiu partoprenis al pli ol 20 esplorprojektoj kaj gastprelegis ĉe kelkaj eŭropaj universitatoj, aktivas en la Esperanto-movado ekde 1995, ĉefe ĉe la “Akademio Internacia de la Sciencoj” en San Marino. Por informiĝi pli detale, bonvolu legi la Gazetaran Komunikon ĉe: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Ricxa-scienca-programo-en-Nitro.

<!–

–>

Komitatanoj B sen balotoj

Estas jam konataj la nomoj de la komitatanoj B por la oficperiodo 2016-19, kiu komenciĝos en la unua tago de la 101-a Universala Kongreso en Nitra. Balotoj ne estis necesaj, ĉar el la ok kandidatoj por la ses lokoj, du poste retiris siajn dokumentojn. Rekte elektitaj al la Komitato de UEA, la supera organo de la asocio, estas do: Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio). Johan Derks (Serbio) kaj Roy McCoy (Nederlando) rezignis pri la kandidateco. Pliajn informojn bonvolu trovi ĉe: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Komitatanoj-B-sen-balotoj.

<!–

–>

Subteneblo por partopreni la UK-on

Danke al malavaraj donacintoj, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la UK en Nitro, kaj en esceptaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj. Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, povas kandidatiĝi. Sinproponoj estu sendataj al CO ĝis 10-06-2016 laŭ la Roterdama horzono.Kondiĉoj:

  • Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2016.
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn antaŭ, dum kaj post la UK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la organizantoj).

Se vi interesiĝas, bonvolu plenigi la jenan formularon .Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 617 (2016-06-02).

<!–

–>

Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso

Pliafoje la Esperanto-kurso ĉe Duolingo atingis mejloŝtonon: Proksimume unu jaron post la lanĉo de la kurso registriĝis la 400 000-a lernanto. “Libera Folio” kaptis tiun elstaran okazon por denove aranĝi intervjuon kun la fondinto kaj ĉefmotoro de la kurso, Chuck Smith. Smith interalie rakontas pri la sekvaj paŝoj (aparte pri la hispanlingva kurso baldaŭ lanĉota), pri siaj revaj atendoj antaŭ la lanĉo, kiuj poste estis eĉ superitaj, kaj pri la nova kurso de “edukado.net” celanta unuavice Duolingo-kursfinintojn, “Ekparolu”. Legu la tutan intervjuon ĉe: http://www.liberafolio.org/2016/pli-ol-400-000-lernantoj-ce-jubileanta-duolingo-kurso.

<!–

–>

Mark Fettes rekandidatas por la prezidanteco de UEA

Estis publikigita la raporto de la Elekta Komisiono al la Komitato de UEA. En ĝi aperas la nomoj de la kandidatoj, kiujn la komisiono dum la UK en Nitra proponos al la Komitato por estraraneco. Temas pri: Emilio Carlos Vaz Cid, Mark Fettes, Bharat Kumar Ghimire, Lee Jungkee, Stefan MacGill, Martin Schäffer, Maria Rosaria Spanò. La komisiono subtenas la intencon de la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, rekandidati por la posteno; pri la agadkampoj de ĉiuj ceteraj kandidatoj ne estas indiko. Por ekscii pliajn detalojn bonvolu legi la artikolon ĉe “Libera Folio”: http://www.liberafolio.org/2016/mark-fettes-rekandidatas-por-la-prezidanteco-de-uea.

Nova Pomego estos eĉ pli korekta

Kia estas “Plena Ilustrita Vortaro (PIV)” por la esperanta leksiko, tia estas “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko” (PMEG) por la esperanta gramatiko. Dum la prilaborado de la dua eldono de tiu referenca verko, Bertilo Wennergren, ĝia aŭtoro, renversis sian sintenon pri vortoj kiel “korekta” en la senco de “senerara”. Defendinta tian uzon en la unua eldono de lia ĉefverko, Wennergren nun konvinkiĝis, ke tamen la nereguleco de tiuj adjektivoj estas tro ĝena. Multajn pliajn interesajn detalojn vi povas malkovri legante la tutan intervjuon ĉe: http://www.liberafolio.org/2016/nova-pomego-estos-pli-korekta.

<!–

–>

TEJO serĉas EVS-volontulon

TEJO denove serĉas EVS-volontulon, kiu dum maksimume unu jaro deĵoros en la Centra Oficejo de UEA. Ne nur la organizaĵo profitos de viaj agadoj – la profitado estos ambaŭvoja! La volontulado signifas personan pliriĉigon: Vi laboros kore de la movado, kunlaboros al tre interesaj projektoj (ekzemple organizado de aranĝoj) kaj partoprenados konferencojn reprezentante TEJO-n. Se vi aĝas pli ol 18 kaj malpli ol 31 jarojn, nepre detale informiĝu pri tiu oportuno ĉe: http://tejo.org/2016/05/ni-sercas-evs-volontulon/

<!–

–>

Eŭrop-afrika kunlaboro plifirmiĝas

Grandega projekto pri sperto-interŝanĝoj inter Eŭropo kaj Afriko, kiun TEJO kunordigas, ĵus estis akceptita de Eŭropa Komisiono! Ene de la projekto okazos pluraj eventoj, interalie la 72-a Internacia Junulara Kongreso – IJK 2016 en Eŭropo kaj IJK 2017 en Afriko. Al la strategio de TEJO kiel tutmonda organizo apartenas subtenado de la movado en ĉiuj mondopartoj, kiun tiu subvencio faciligas.

<!–

–>

2-a Pokalo de Zamenhof

Kio laŭ vi estos la plej granda sporta spektaklo ĉi-jare? Ĉu eble la olimpiaj ludoj en Rio-de-Ĵanejro aŭ la Eŭropa Futbal-Ĉampionado en Francio? Por esperantisto certe nenio povas superi la 2-an Zamenhof-pokalon, kiu okazos kadre de la Universala Kongreso en Nitro. La selektitaro de Esperantujo ludos kontraŭ la selektitaro de ZMOS, loka organizaĵo en Nitro. Nepre ŝatu la Facebook-an paĝon de Tutmonda Esperanto Futbala Asocio (TEFA) por ĉiam esti ĝisdata!

<!–

–>

Venontaj renkontiĝoj

12 – 14. junio
69-a Studadsesio, pluklerigado – en Herzberg – La Esperanto-urbo, – Germanio. La studsemajnfino ĉe Germana Esperanto-Centro/ICH – Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg ofertas lingvan perfektigon, fakprelegojn kaj movadan spertiĝon
12 – 14. junio
Staĝo por komencantoj kaj perfektiga kurso – en Lille, Francio. Staĝo por veraj komencantoj kaj perfektiga kurso. Rezervita unuavice al fervojistoj kaj familianoj, tamen malfermata al ĉiuj laŭ restantaj lokoj. Inf.: FFEA, Franca Fervojista Esperanto-Asocio, AFCE (Association Française des Cheminots pour l’Espéranto) Stage Espéranto, 9 rue du Château-Landon, FR-75475 PARIS CEDEX 10, Francio. Rete: christian.dardenne@laposte.net
13. junio
Lima Renkontiĝo (LiRe 2015) – en Decin, Ĉehio (CZ). Komuna germana-ĉeha revido en landlima regiono, rendevuejo 12:00 h ĉefstacidomo en urbo Decin ĉe la fervoja linio inter Dresdeno kaj Prago, 12:30 h starto promenado al turista gastejo Pastyrska stena, poste tagmanĝo, babilado, kaforondo ktp., 17:00 h fino de aranĝo. Inf.: Esperanto-grupo Halle (Saale), Hans-Joachim Gunkel, Voss Str. 7, DE-06110 Halle, Germanio. Rete: HajoGunkel@t-online.de
13. junio
5-a E-Mentala Pikniko en Saksa Svislando – en Amtshainersdorf, Germanio. Interesa promeno kun bunta pikniko. Inf.: E-mental´ e-mentalprago@seznam.cz
19 – 21. junio
Nacia kongreseto de UME – en College theologique FJKM Ivato Antananarivo, Malgasio. Nacia kongreseto kun 20 partoprenontoj el diversaj regionoj de Malagasio. Krom lingvoinstruado kaj instrutrejnado, ni diskutos pri la eblecoj refortigi la agoniantan movadon lokan post persistema krizo politika. Inf.: Unuiĝo de Malgasaj Esperantistoj. lot IAH 32 bis Avaratsena MG-102 Ambohidrapeto Madagascar. Rete: henrielredtv@gmail.com
20 – 21. junio
63-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo – Kioto, Japanio. La bela, historia kaj kultura urbo Kioto atendas vian partoprenon en la kongreso kun kleriga, lingva, movada, muzika, turisma programeroj, malfermata ankaŭ al urbanoj sub la kongresa temo: Amikojn en la tuta mondo per Esperanto, lingvo sen landlimoj! Inf.: Esperanto-domo, Yawata-tyo 537-6, Nisinotoin-Gozyo-Agaru, Simogyo-ku, Kyoto-si, Japanio 600-8455. Rete: kek63kioto@gmail.com
20 – 27. junio
Somera Esperanto-Lernejo Iznik – en Iznik, Turkio. Ni kune lernos Esperanton inter la 09:30 a ĝis la 11:30a kaj post la tagmanĝo ni kune vizitos la proksimajn vilaĝojn kaj urbojn. Inf.: Murat Ozdizdar, Uskudar Amerikan Lisesi Vakif Sok. No:1, Baglarbasi, Istanbul, Turkio. Rete: mozdizdar@uaa.k12.tr
21. junio
Internacia Montara Renkonto – sur Granda Ĉantorio. Proksime al ĉeha urbeto Nýdek kaj pola urbeto Ustroń Polana okazas tradicia montara renkonto, kiu okazas je tria dimanĉo de junio, komence je 9:00, en Beskidy montaro apud landlimo de CZ, PL, ankaŭ proksime al SK. Libera renkonto, kontribuas multaj, neniu oficiala organizanto

21 – 25. junio

Elfriden – La longa ludo – en Dala-Floda, Svedio. Kurso pri ĉendancado en feroa maniero per baladoj el mezepoko kaj pagana tempo. Tendaro en tradicia paŝtejo en arbaro. Lastan tagon estos loka muzika festivalo kaj festena vespermanĝo. Tute senelektra. Inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE – 784 73 Borlänge, Svedio. Rete: martin.strid@gmail.com
 
21 – 27. junio
E-Feriado kaj Festivalo de Popol-muziko – en Svedio. La sveda muzika kaj informa projekto. Inf.: Martin Strid
21. junio – 4. julio
Elfriden – Sorparbo Internacia Spelmanslag – en Dala-Floda, Bingsjö kaj najbaraj vilaĝoj, Svedio. Formigo kaj ekzercado de internacia (popol)muzika grupo dum tendaro en tradicia paŝtejo arbara dum kvin tagoj, poste ties partopreno en popolmuzikaj festivaloj de Nås, Bingsjö, Östbjörka kaj Boda per dancomuziko kaj eble koncertoj. Tio estos okazo diskonigi la internacian lingvon al ĝenerala publika. Elekto de muziko de la grupo dependos je tio, kiuj venos. Inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE – 784 73 Borlänge, Svedio. Rete:martin.strid@gmail.com
 
25 – 28. junio
BET-51 – en Tallinn, Estonio. Tradicia ĉiusomera renkontiĝo laŭvice en Estonio, Litovio aŭ Latvio. Programo: somera universitato, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, diskutoj, forumoj, libroservo, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero k.a. Inf.: EAE, Väike 5-5, Vaida EE-75302 Harjumaa, Estonio. Rete: tonu.hirsik@vet.agri.ee
26 – 29. junio
Landkongresoj de Kanado kaj Usono – en Detrojto, Miŝigano, Usono. Ene de la evento la jarkunsido de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) okazos la 28-an. Por detaloj (de AAIE) bonvolu kontakri Ronald Glossop rglossop@mindsprinf.com
26. junio – 2. julio
IES (Internacia Esperanto-Semajno) – en Erevan, Armenio. Esperanto movado en Armenio havas multjaran historion, dum kiu en diversaj jaroj estis organizitaj Internaciaj Esperantaj renkontiĝoj. Gastema Armenia tero ĉiam pretas akcepti geamikojn. Inf.: AEU (Armenia Esperantista Unuiĝo), Erevan 0017, Sari-taĥ st. 19a – 5, Armenio. Rete:gajane.ae@mail.ru
27. junio
Turisma ŝipvojaĝo laŭ kanalo Elbląski inter urboj Buczyniec kaj Elbląg. Inf.: PEA-filio en Gdańsk, Mazur Mirosława +48 500 036 364
27. junio
3a intergeneracia kaj intergrupa festo esperanta en Ĝenevo – en Genève, Svisio. La vojaĝema esperanta familio Sans invitas vin al ĝeneva renkontiĝo. Bonvenaj estas ĉiuj Esperanto-emuloj en Ĝenevo kaj la regiono, sendepende de aĝo aŭ lingvo-nivelo
27. junio – 4. julio
Roskilde-Festivalo 2015 – en Roskilde, Danio. Partoprenu senpage en la plej granda muzikfestivalo de Eŭropo kun ĉ. 110.000 partoprenantoj, inter ili ĉirkaŭ cent (espereble) esperantistoj. Vi kiel volontulo laboros kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta semajno. Ni donas bazejon kun sofoj, senpagan manĝon dum tuta semajno kaj tendojn. inf.: FestoKlubo kaj Dana Esperantista Junulara Organizo roskildefestivalo@gmail.com
30. junio – 5. julio
Kino-Teatro-Festivalo – 2015 – samloke kaj parte samtempe kun NASK en Nord-Karolino. La Festivalo ĉi-jare fokusos je filmfarado. Ĉu por reklami, informi, eduki aŭ distri, sukcesa filmo devas enplekti diversajn kapablojn, metiojn kaj lertojn, pri kiuj malmultaj ricevis instruon. KTF/AMO donos enkondukon al diversaj aspektoj de sukcesa preparado kaj realigo de filmo. Aliĝilon vi trovas “ĉi tie“. Inf.: Eddy Ellen, rete: eddyellen@aol.com
30. junio – 9. julio
Nord-Amerika Somera Kursaro, NASK la plej granda Esperanto-aranĝo en Norda Ameriko – ĉi foje en la Universitato William Peace – en Raleigh, Nord-Karolino, Usono. Ok tagoj da lernado, amuzo, kaj esplorado de la mirindaj muzeoj, restoracioj, butikoj, kaj sidejoj de la registaro, ĉiuj piede atingeblaj de la universitata kampuso. Inf.: Ellen EddyEddyellen@aol.com aŭ Chuck Mays charles.o.mays@gamil.com

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

<!–

–>

rigardu pli ĉe tejo.org

<!–

–>

Kolofono

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale@tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: tejo.org/tejo-aktuale

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj

This email was sent to <<Retpoŝtadreso>>

why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by MailChimp

Sano kaj malsano

by Rogener Pavinski on 1 Junio 20161 Junio 2016

Ĉu eblas vivi plene sen malsanoj? La homa korpo estas tre komplika organismo, sed pli kaj pli novaj malkovroj helpas la homaron vivi pli longe dum en alia flanko kelkaj malsanoj daŭre afliktas nin.

Kiel havi bonajn sanajn kutimojn? Aŭ kiel travivi gravajn malsanojn? Jen temo-propono por Kontakto. Ĉu vi ŝatus verki prie? Kontaktu la redakcion kaj proponu artikolon pri la temo.

Nova estraro kaj novaj planoj post la kunveno de Pola Espranto-Junlaro

by LukiZ on 28 Majo 2016

En Varsovio ĵus finiĝis la kunveno de Pola Esperanto-Junularo. Dum tiuj du tagoj (26-a kaj 27-a de majo 2016) ne povis manki temo de Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu okazos julie enLegu pli…

TEJO-aktuale: La plej freŝaj novaĵoj el Esperantujo

by TEJO-aktuale Archive Feed on 24 Majo 2016

96

TEJO-aktuale: La plej freŝaj novaĵoj el Esperantujo

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
2016-04-29, n-ro 424

Premio Pirlot por sciencaj verko

Dum la UK en Nitro estos denove aljuĝota la Premio Germain Pirlot por la plej bonaj sciencaj verkoj. La Premio estis fondita en la jaro 1993 de s-ro  Germain Pirlot kaj organizita de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Lastfoje ĝi estis aljuĝita en la jaro 2001 (por “La Kosmo kaj Ni” de David Galadi  Enriquez kaj A.Wandel).

Ĉi-jare AIS decidis renovigi tiun tradician premion en nova vesto. Diference de la antaŭaj fojoj, la premio estos  disdonota ne nur al scienca libro, sed en kvar branĉoj: libro, artikolo, reta kurso kaj prelego (la lasta devas esti akompanata per skriba teksto). Povas partopreni verkoj originale komponitaj en Esperanto kaj publikigitaj en la jaroj 2010-2015.

La sumo de la premioj en la kvar branĉoj estos ĉirkaŭ 500 eŭroj, la detaloj de la disdivido kiel ankaŭ la prijuĝado estos deciditaj de AIS. La precizaj informoj aperos en la regularo baldaŭ trovebla en la AIS-retejo (http://www.ais-sanmarino.org). Proponojn oni sendu al AIS (informo@ais-sanmarino.org) ĝis la 15.6.2016.  La gajnintoj ricevos la premiojn dum la Scienca Forumo organizata de AIS por la UK en Nitro.

La talentoj de niaj artistoj estos premiitaj en tri kategorioj: “Kanto de la jaro”, “Premio de la publiko” kaj “Nova Talento”. En 2014 partoprenis 16 konkursaĵoj, kaj en 2015 la konkurso allogis 14 artistojn. Se vi interesiĝas pri tiu oportuno atentigi la esperantistan publikon pri via muziko, bonvolu informiĝi pri detaloj en la retpaĝo de Kontakto: http://kontakto.tejo.org/.

<!–

–>

Aperis nova kajero de Kontakto

Aperis la 2-a ĉi-jara numero de la revuo Kontakto. Ĝia ĉefartikolo La kaŝita katastrofo temas pri nukleara akcidento okazinta en la rusa Ozjorsk, pri kiu oni nun supozas, ke ĝi estis la plej grava nuklea katastrofo post Fukuŝima kaj Ĉernobilo. Leginte tiun ŝokan raporton vi plej verŝajne bezonos distriĝon: Alfoliumu do la paĝon 15, kie vi trovos tradukon de artikolo origine aperinta sur Buzzfeed: 15 aferoj, kiujn vi povas fari kiam vi sentas vin senutilaĉo. Se vi sekvis la vastajn diskutojn pri Duolingo, kiuj pasintjare superregis Esperantujon, kaj ankoraŭ ne scias, pri kio ekzakte temas, ne maltrafu la artikolon Duolingo: Amuzilo por lingvemuloj de Karina Oliveira, kiu klarigos al vi la funkcion kaj koncepton de la lingvolerna platformo. Ankaŭ ĉi-numere ne mankas la konstantaj rubrikoj: Tiel la mondo … de István Ertl kaj La blaga blogo de Viktoro Solé.

<!–

–>

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Familioj

La 15-a de majo estas proklamita de Unuiĝintaj Nacioj la Internacia Tago de la Familioj. Tiu tago respegulas, kiel gravaj la familioj estas por la internacia komunumo. Ĝi estas oportuno por konsciigado pri problemoj rilataj al familioj kaj por montri, kiom urĝe estas ilin solvi. Ĉiujare la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj elektas temon por la tago. Ĉi-jare ĝi estis dediĉita al Familioj, sanaj vivoj kaj daŭripova estonteco. Okaze de la Internacia Tago de Familioj, UEA elsendis mesaĝon en Gazetara Komuniko: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Mesagxo-de-Universala-Esperanto-Asocio-okaze-de-la-Internacia-Tago-de-Familioj.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 612 (2016-05-06).

<!–

–>

Afrika Kongreso de Esperanto

Jam la sesan fojon la afrika E-movado prepariĝas por celebri tion, kion multaj konsideras la plej grava ero de ĝia agado: La Afrikan Kongreson de Esperanto, kiu gastos de la 24-a ĝis la 31-a de decembro 2016 en la tanzania urbo Bunda. Partoprenontojn (bonvenaj estas eksplice ne nur afrikanoj) atendas ampleksa programo, kiu unuavice celas kunigi esperantistojn ĉirkaŭ belaj sonĝoj: kunlaboro interafrika por pliaj paŝoj kaj helpi disvastigi Esperanton, cele al la komuna progreso de Afriko. La kongreson okazigas kunlabore la Afrika Komisiono de UEA kaj la tanzaniaj aktivuloj, sub aŭspicio de UEA. Pliajn informojn vi trovu en la koncerna Gazetara Komuniko kaj ĉe: http://www.esperanto-afriko.org/.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 613 (2016-05-12).

<!–

–>

Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo

Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj (NROj), kaj UN-oficistoj kadre de simpozio okazinta en Novjorko de la 21-a ĝis 22-a de aprilo 2016 dediĉis sin al la temo Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluo. La simpozio okazis sub la aŭspicio de UEA kaj estis subvenciita de Esperantic Studies Foundation. Ĝi ekzamenis la rolon de lingvoj en la realigo de la celoj, sur kiuj baziĝas la laborprogramo de UN pri evoluigo dum la periodo 2015 – 2030. Por informiĝi pli detale pri tiu temo, bonvolu legi la koncernan Gazetaran Komunikon: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Lingva-simpozio-traktis-la-celojn-por-dauxripova-evoluigo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 611 (2016-05-03).

Nova rektmetoda kurso de Esperanto senpage elŝuteblas

Aldoniĝas nova aplikaĵo al la jam sufiĉe vigla merkato de lingvolerniloj por poŝtelefonoj. Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis tian, kiu baziĝas sur Esperanto per rekta metodo, furora Esperanto-kurso de Stano Marček jam tradukita al pli ol 30 lingvoj. Ĝi elŝuteblas en la Google-butiko por aplikaĵoj “Google Play” kaj sur la retpaĝo de la instituto. La aplikaĵo allogas per utilaj funkcioj. Ĝi enhavas interalie la desegnaĵojn de Linda Marčekova el la kursolibro kaj prononcregistraĵojn, kiuj aŭdigeblas per simpla tuŝo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 614 (2016-05-13).

<!–

–>

Esperanto-Tago 2016

En Esperantujo oni festas la 26-an de Julio kiel Esperanto-tagon aŭ Naskiĝtagon de Esperanto, oikaze de la datreveno de la publikigo de la Unua Libro. Honore al tiu tago, la teamo de linguistic-rights.org ĉiujare kreas afiŝojn por reklami la Lingvon Internacian al neesperanta publiko. Ĝis nun ĝi estis tradukita nur al ege malmultaj lingvoj, via kunlaboro do estas bonvena kaj bezonata! Pliajn informojn trovu ĉe: http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/esperanto-tago-2016.html#vialingvo.

<!–

–>

Literatura konkurso – gajnu bitlibran legilon!

Ĉi-jare la literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” estos okazigita por la tria fojo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro. La verkoj estu dediĉitaj al la temo “Elmigrintoj: mi, vi, li…” kaj ne ampleksu pli ol tri paĝojn. Sendu vian kontribuaĵon al la adreso de la Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ lasu ĝin ĉe la Esperanto-Libraro ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko. La limdato estas la 30-a de oktobro. La dek plej bonaj verkistoj estos premiitaj per bitlibraj legiloj. Krome, iliaj verkoj estos publikigitaj en “Bjalistokaj kajeroj n-ro 6” en du lingvaj versioj: pola kaj Esperanta. Pliajn detalojn bonvolu trovi ĉe: http://sezonoj.ru/2016/05/konkurso-3/.

<!–

–>

Karavano al Seulo

Ĉu vi serĉas aventuron? Ĉu vojaĝo laŭ la Trasiberia fervojo estas parto de via listo pri aferoj, kiujn vi nepre volas fari antaŭ ol vi iĝos tro olda? Ĉu vi eble eĉ volas konekti tiujn aferojn kun Esperantumado? Jen oportuno perfekta por vi! La Vojaĝo anoncis – okaziginte la karavanon al Bonaero en 2014 – novan projekton: Karavanon al Seulo, kiu, ekinte en Sankt-Peterburgo, itineros laŭ la Trasiberia fervojo. Pliajn informojn trovu ĉe: http://vojagxo.info/karavano-al-seulo/

<!–

–>

Venontaj renkontiĝoj

25 – 28. majo
AMO LIMA – en Les Brenets, Svislando. Aktivula maturigo por instruistoj kaj ne instruistoj. Gvidos ĝin K. Kováts, M. Molnár kaj M. Grosjean. Inf.: ILEI UEA, Mireille Grosjean, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. Rete: mirejo.mireille@gmail.com

26 – 29. majo
35-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso – en Łódź, Pollando. La kongreso estos pli turisma. En la unua tago ni partoprenos religian feston “Dia Korpo” en Łowicz, la sekva tago estos dediĉita al la urbo Zgierz kaj ĝia teksindustria historio. Sabate okazos ĝenerala kunveno de PEA-membroj. Dimanĉa mateno estos dediĉita al nova centro de Łódź. Inf.: Pola Esperanto-Asocio, Zarząd Główny, ul. Andersa 37 m. 59 a, PL-00-159 Warszawa, Pollando. Rete: estraro@esperanto.pl

27 – 29. majo
Renkontiĝo kaj konferenco de blindaj Esperantistoj – en Herzberg am Harz/Sieber, Germanio. Kunveno kaj faka konsultiĝo, spertointerŝanĝo de blindaj esperantistoj en la Esperanto-hotelo Zum Pass en Sieber, urboparto de Herzberg. Konatiĝo kun la Esperanto-urbo. inf.: Interkultura Centro Herzberg, klerigejo de GEA, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germnaio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

27 – 29. majo
50-an BOATADO – en Paluŝe, Litovio. Junulara Esperanto-klubo “Juneco” (urbo Vilno) organizas jam la 50an boatadon, kiu okazos en Paluŝe, situanta 5 km okcidenten de Ignalina, Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtaitija. Aliĝo: bonvolu aliĝu laŭ ebleco pli frue, se eblas ĝis 1-a de majo:, sendante aliĝilon al Marijus rete: mardi@takas.lt: Nomo, familnomo, dato de naskiĝo, lando, urbo, e-poŝto

27 – 30. majo
9-a Esperanto-Kongreso de Nordorienta Ĉinio – en Habrino. Ĉinio. La kongresa temo estas: Per interreto disvastigi Esperanton. Diskutoj primovadaj, turismaj programoj, urbo- kaj muzeovizitadoj, pliaj postkongresaj aranĝoj. Inf.: LKK: Prof. Song Ping, Tel.: +86-13945690826, rete: songheshu@126.com

28 – 29. majo
Ĝenerala Asembleo de SES – en Hülftegg, (ZH, SG) Svislando. Ĝenerala Asembleo de SES kaj ennatura migrado. Inf.: Svisa Esperanto-Societo, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. Rete: mirejo.mireille@gmail.com

29. majo
4a Roma Festivaleto – en Frascati (Romo), Italio. Kunigo de la esperantistoj de Romo kaj proksimaj regionoj (10.30-17.30). Bonvenaj estas ĉiuj esperantistoj de la mondo. Inf.: Roma Esperanto-Centro, F.E.I., rete: esperanto.roma@esperanto.it

29. majo
Limburga biciklado – en Genk, Belgio. Limburga biciklado laŭ panoramoj kaj minea historio. Inf.: Limburga Esperanto-Asocio kaj BEMI, Genkerweg 70, BE-3690 Zutendaal, Belgio. Rete: vivantano@yahoo.fr

31. majo – 11. junio
Vizitu Rumanion de Karpatoj ĝis la Delto de Danubo kaj la Nigra Maro! en Braŝovo, Rumanio. 12-taga tradicia somera aranĝo en Rumanio, dum kiu oni povas malkovri diversajn regionojn de la lando, ek de la ĉefurbo Bukareŝto kaj Transilvanio, trapasante Karpatojn, ĝis la unika Delto de Danubo. Inf.: Rodica TODOR, B-dul Valea Cetăţii 22, bl. B 24, sc. A, RO-500289-Braşov, Romania. Rete: rodica_todor@yahoo.com

Kunveno de Pola Esperanto-Junularo

by LukiZ on 8 Majo 2016

La ĉiujara kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazos ekde la 26-a ĝis la 29-a de majo en Varsovio. Dum la kunveno ni okupiĝos pri organizaĵaj aferoj, ĉefe pri tio kion faru PEJ postLegu pli…

La kaŝita katastrofo – Kontakto 2016:2 en la reto

by Rogener Pavinski on 27 Aprilo 201629 Aprilo 2016

Antaŭ 30 jaroj la mondo unuafoje gape konstatis la teroron, kiun akcidentoj en nukle-energiaj centraloj povas dissemi. La katastrofo en Ĉernobilo, Ukrainio, staras unualoke kiel la plej grava nuklea akcidento de la historio. Ne multe distance, sekvas ĝin alia bedaŭrinda akcidento, tiu de Fukuŝima, Japanio, en 2011. Sed ekzistas alia nuklea akcidento, pri kiu, kvankam nun taksata kiel la plej grava post tiuj du, oni ne multe scias.

Ĝi okazis en la jaro 1957 en la fermita rusa urbo Ozjorsk, kaj ekde tiam la aŭtoritatoj volas kaŝi ĝin kaj ĝiajn sekvojn. La artikolo de Marc Gallardo prezentas ankaŭ la aktivadon de Nadezhda Kutepova, virino kies batalo komenciĝs en la jaro 2000, kiam ŝi konsciiĝis pri la danĝero de la akcidento, kiu kaŭzis la morton de ŝiaj gepatroj kaj de multaj aliaj homoj ĉirkaŭe. Plu pri la temo kontribuas Oleg Ciganov, kiu rakontas pri sia persona interveno en Ĉernobilo. Li estis tie kun la laborbrigado, kiu manipulis per robotoj radioaktivegajn erojn.

 La dua virino sur nia kovrilo estas Jennifer Bondelid, kiu gastas ĉe nia intervjua rubriko. Ŝi estas la ĉeforganizanto de la 3ª Kino-Teatro-Festivalo okazonta en Usono, kune kun la tradicia Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK). La aranĝo estas tre bona oportuno por esperantistoj, kiuj volas disvolvi siajn artajn kapablojn. En Ĉinio okazis grava ŝanĝo en la politiko pri la familia planado. La regulo, kiu dum 35 jaroj malpermesis al gepatroj havi duan infanon, ne plu validas. Mi dankas al Ĝoja (Ping Zhang), de kiu mi “mendis” la artikolon kaj kiu tre atenteme pretigis ĝin por ni.

Ĉiuj el ni dum la vivo sentas nin deprimitaj fojfoje. Konsiloj por via sano: En la paĝo 15 jen 15 aferoj, kiujn vi povas fari por transpasi tiujn momentojn. En Recenzo vi trovos du novajn muzikajn albumojn el tute kontraŭaj stiloj ― la metalrokon de Barok- Projekto kaj la folkoran muzikon de Kajto. Legeblas ankaŭ trarigardo pri la funkciado de la abonklubo de Vinilkosmo.

La fenomenon Duolingo kun ĝiaj centmiloj da lernantoj de Esperanto esploras Karina Oliveira. En Facila ni prezentas veran anekdoton okazintan en Ugando, laŭ la rakonto de Honoré Sebuhoro. Ni ankoraŭ ne finis, certe vin allogos la konstantaj rubrikoj La Blaga Blogo, Tiel la Mondo kaj Tejo Tutmonde. Jen la plena revuo. Ĝuu!

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon!
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto 

Impresoj pri la 4-a Varsovia Bierfestivalo

by LukiZ on 15 Aprilo 2016

Antaŭ kelkaj tagoj okazis la 4-a Varsovia Bierfestivalo. Ĝi daŭris dum 3 tagoj (7-9 de aprilo) kaj estis la dua, kiun mi partoprenis, sed fakte la antaŭan, okazintan antaŭ duona jaro mi ĉeestis nur dum kelkaj horoj, dum ĉi-jare mi ĉeestis ĉiutage. Kiel aspektas tia festivalo? Ĉi tiu okazis en stadiono de varsovia piedpilka klubo […]

Inspiriĝo por la sekva ĉapitro

by St on 11 Aprilo 2016

Kompreneble mi nur ŝercis en mia antaŭa blogero. La IJF estis unu el la plej malbonaj E-renkontiĝoj de mia vivo, …

Legi plu →

Partoprenu la 3-an Muzikan Konkurson!

by Kontakto on 11 Aprilo 20161 Junio 2016

Post du sukcesaj realigoj, la revuo Kontakto, TEJO kun apogo de UEA relanĉas la 3ª Muzikan Konkurson de Kontakto! Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA kaj premii la talentojn de niaj artistoj. Denove la konkurso estas dividita en tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento.

En 2014 partoprenis 16 konkursaĵoj, kaj en 2015 la 2ª Konkurso allogis 14 artistojn. Eblas aliĝi ĝis la 1-a de junio. Pliajn detalojn kiel partopreni en la 3ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto vi trovos en la regularo! Disvastigu la informon!

Esperanto dum Slot en 2016

by piotr.holda on 6 Aprilo 2016

Esperanto aperis dum SLOT jam trifoje en lasta jaro: dum festivalo en Lubiąż, en Gdynia kaj en Vroclavo. Nun ni volas daŭrigi tiun fruktodonan kunlaboron kaj ni serĉas kunlaborantojn – eble vin?Legu pli…

Duelo: American Barley Wine (Birbant vs. Faktoria)

by LukiZ on 6 Aprilo 2016

Barley Wine apartenas al miaj plej ŝatataj stiloj, do tre volonte ĝian usonan version mi prezentos en ĉi tiu duelo de du bieroj. La stilo bedaŭrinde ne estas tre populara, do necesas iom ĉasi por trafi tian bieron. Des pli ĝojiga estas, ke mi sukcesis ĉasi du similajn en pli malpli sama tempo. Jen antaŭ […]

Restoracia bierfarejo Labirratorio

by LukiZ on 3 Aprilo 2016

Survoje de Pesaro al Romo, kune kun kelkaj amikoj, kiuj survojis al flughaveno ni havis kelkhoran halton en urbeto Falconara Marittima. Tie ni vizitis restoracian bierfarejon Labirratorio. Ĉi tiu mojosa nomo evidente estas kunmetaĵo de italaj vortoj laboratorio kaj birra (biero). Kvankam la restoracio troviĝas en distanco de ĉirkaŭ 10 minutoj piede de la stacidomo, […]

SĈNK – ŝanĝo al SĈNL

by St on 1 Aprilo 2016

Post la bonega semajno en la IJF, mi decidis ŝanĝi la temon de mia blogo. Tro da homoj diris al …

Legi plu →

Jarcxefkunveno

by Tóth Teodóra on 29 Marto 201629 Marto 2016

Ni elkore invitas vin al la eksterordinara jarĉefkunveno de Hungara
Esperanto-Junularo (sidejo 1133 Budapest, Pannnia u. 102.). La evento
okazos la 3an de aprilo (dimanĉo), 2016, je la 14a 30. La loko:
Dinnyési Templomkert és Hagyományőrző Turisztikai Központ, Gárdonyi Géza
utca 25. 2485 Gárdony, Dinnyés.

La planita tagordo:
1. Prezentado de la pasintjara HEJ-agado
2. Financa resumo de HEJ pri la pasinta jaro
3. Ceteraj demandoj

Voĉdoni rajtos ĉiuj HEJ-anoj (kun hungaria loĝloko, sub 30); opinion
rajtos diri, kompreneble, ĉiu ĉeestanto. Kaze de ne sufiĉe da
ĉeestantaj anoj (t. e. manko de decidi-povo) la dua jarĉefkunveno
okazus samloke, kun la sama tagordo, je la 14a horo 45. Tiu ĉi dua
kunveno estus ĉiukaze decidi-pova, sendepende de la nombro de
ĉeestantoj.

La jarĉefkunveno okazos kadre de (Junulara E-Renkontiĝo, 1-3a de
aprilo, proksime al Budapeŝto). Atendos vin internacia kaj juna
kompanio, ekskursoj, frenezumo, detektiveca rolludo kaj pli… Se ni
vekis vian intereson, aliĝu al la aranĝo: wwww.jer.hu.
Ni esperas renkonti vin ĉi tie baldaŭ.

Amike,
la estraro de HEJ

Ĉe la plaĝo en Pesaro | American IPA (Canediguerra)

by LukiZ on 28 Marto 2016

American IPA el bierfarejo Canediguerra (5,50 eŭroj en vendejo) estas la sekva biero trinkita dum la 40-a Internacia Junulara Festivalo en Pesaro. Ŝajnas ke ĉi tiu bierfarejo ne kutimas doni nomojn al siaj bieroj, sed simple nomas ilin laŭ la stiloj. Ĉiuj etikedoj de la bierfarejo havas similan karakteron – ili estas estetikaj kaj minimumismaj, […]

Fromaĝo kaj imperial porter dum IJF | Madiba (Lariano)

by LukiZ on 25 Marto 2016

Alveninte al Pesaro, la urbo kie okazas la 40-a Internacia Junulara Festivalo mi rapide trovis vendejon Grand Cru, kiu havas sufiĉe bonan elekton de metiejaj bieroj. Iom surprize, eble nur kvinono de vendejo estis italaj bieroj kaj cetero estis eksterlandaj. Tio estas kompleta malo de tio, kio estas en Pollando, kie en vendejoj estas ĉefe […]

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 42 Page 43 Page 44 … Page 48

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash