Antaŭ nelonge mi spektis kuriozan videon, kie la scienco-populariganto Neil DeGrasse Tyson prezentis programon, nomata StarTalk, kaj li intervjuis la faman kantistinon Kate Perry. La esenco de la programero estas ĝuste paroli kun homoj kiuj ne havas rektan ligon kun scienco, kaj ankaŭ estas iel popularaj en la socio. Tiu ĉi programero igis min pensi, … Daŭrigi legadon “La sciencisto kaj la kantisto: ĉu leciono por lerni?”
Redunda pluralo en la portugala lingvo
Samkiel en Esperanto, la pluralo en la portugala lingvo estas redunde markita kaj ĉe substantivoj kaj ĉe adjektivoj. As casas verdes são bonitas. (La verdaj domoj estas belaj) Dum ĉiutaga rapida parolo, multaj brazilanoj ne prononcas la literojn ‘s’ de la pluralo en substantivoj kaj adjektivoj. Oni scias, ke temas pri la pluralo nur ĉar la finiĝo […]
Posedaj pronomoj en la portugala lingvo
Ekzistas du specoj de posedaj pronomoj: (1) tiuj kiuj funkcias kiel adjektivoj kaj tial nomiĝas adjektivaj posesivoj (possessivos adjetivos); kaj (2) tiuj kiuj anstataŭas substantivon kaj tial nomiĝas substantivaj posesivoj (possessivos substantivos). Laŭ formo, la substantivaj posesivoj ne diferencas de la adjektivaj. Ili diferencas nur laŭ la funkcio. A minha caneta está sobre a mesa. […]
MESAĜO TRANSDONITA AL ORELO DE FORVOJAĜONTO
Unu miliardo, aŭ pli, da poemoj estis verkitaj. La Esperantaj troviĝas dekstren de la komo, tuj apud la procentosigno. Se survoje vi renkontas poemon en Esperanto, salutu ĝin mianome.
NOTO AFIŜITA SUR FRIDUJOPORDO
Mi scias, ke iam vi perceptos, ke miaj mioj – tiuj de tiuj ĉi poemoj – estas vi; kaj miaj vioj estas mi. Sub mondaj murmuroj, mi aŭskultas obscenajn versojn kaj mi registras laŭlitere. Infanoj ne komprenas, sed ili jam sensas la trompon. De nun, patrinoj sentos ungojn en la internaj bordoj sub la ventro. […]
Artikoloj en la portugala lingvo
En la portugala lingvo, ekzistas difinaj artikoloj (artigos definidos) kaj nedifinaj artikoloj (artigos indefinidos). Ili varias laŭ genro (vira, ina) kaj nombro (singularo, pluralo). La difinaj artikoloj, samkiel en Esperanto, indikas aferon kiun ni jam citis aŭ jam konas. La nedifinaj artikoloj indikas aferon kiun ni ne citis ankoraŭ aŭ ne konas. Ĝiaj sencoj estas proksimaj al […]
Kia brazila registaro en 2018?
Oni ne sukcesos igi min fidi tiujn homojn kiuj eksigis Dilman kaj provas ajnamaniere malpermesi, ke Lula kaj lia partio revenu al la brazila registaro. Tiuj brazilanoj kiuj faras tion dum la lastaj jaroj estas aŭ (1) konservativuloj aŭ (2) homoj kiuj pensas ke milita interveno kaj diktaturo estus bona por Brazilo aŭ (3) homoj […]
Ĉion bonan al ni!
Hodiaŭ Egalecen festas sian trian naskiĝtagon! Ĉijare ni reaktiviĝis kaj faris multajn novajn aferojn, ekzemple ni kritikis la movadon, analizis literaturon, iris al pli profundaj kaj nuancaj niveloj de teorio, kaj plej freŝe, lanĉis nian podkaston! Krom niaj internaj projektoj, … Legi plu →
Trateratra! Egalecen havas podkaston!
Kun granda ĝojo ni anoncas la lanĉon de nia podkasto! Ĝi ankoraŭ ne havas fiksitan nomon, sed kiel la cetero de nia blogo, ĝi nature evoluos laŭ niaj voloj kaj bezonoj. Kaj ne nur estas la inaŭgura epizodo, sed estas la … Legi plu →
Kvanto da brazilaj lingvoj
En Brazilo, ekzistas duoble pli da aŭtoktonaj lingvoj ol en Eŭropo. La signifa diferenco estas en la procenta distribuo kaj en la prestiĝodono. 99% de la brazilanoj parolas la portugalan lingvon kiel denaskan kaj la plej parolata indiana lingvo havas nur 35 mil parolantojn. Krome, la indianaj lingvoj disponas malmulte da prestiĝo kaj riskas malaperi […]
Kvanto da brazilaj lingvoj
En Brazilo, ekzistas duoble pli da aŭtoktonaj lingvoj ol en Eŭropo. La signifa diferenco estas en la procenta distribuo kaj en la prestiĝodono. 99% de la brazilanoj parolas la portugalan lingvon kiel denaskan kaj la plej parolata indiana lingvo havas nur 35 mil parolantojn. Krome, la indianaj lingvoj disponas malmulte da prestiĝo kaj riskas malaperi […]
Partoprenu IJK-n – speciala okazo nur por afrikanoj
Partoprenu IJK-n – speciala okazo nur por afrikanoj estas plilongigita ĝis la 18-a de julio! Ankoraŭ vi povas aliĝi! Danke al donacoj de pluraj esperantistoj, TEJO sukcesis starigi specialan fonduson por ebligi multajn afrikajn gejunulojn partopreni la Internacian Junularan Kongreson de TEJO en Aneho, Togolando. Se vi estas aktiva junulo el ajna afrika lando krom Burundo, Benino, Togolando aŭ Kongo (Kinŝaŝa) kaj emas […]
The post Partoprenu IJK-n – speciala okazo nur por afrikanoj appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Partoprenu IJK-n – speciala okazo nur por afrikanoj
Partoprenu IJK-n – speciala okazo nur por afrikanoj estas plilongigita ĝis la 18-a de julio! Ankoraŭ vi povas aliĝi! Danke al donacoj de pluraj esperantistoj, TEJO sukcesis starigi specialan fonduson por ebligi multajn afrikajn gejunulojn partopreni la Internacian Junularan Kongreson de TEJO en Aneho, Togolando. Se vi estas aktiva junulo el ajna afrika lando krom Burundo, Benino, Togolando aŭ Kongo (Kinŝaŝa) kaj emas […]
The post Partoprenu IJK-n – speciala okazo nur por afrikanoj appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
La sesa grandskala formorto de la animaloj rapidiĝas!
En alarmega studo, sciencistoj konkludas ke la vertebruloj grandskale malantaŭenigas sur la Tero, samtempe laŭ la nombroj de aimaloj kaj laŭ geografiaj disvastiĝoj. Ili nomas tiun fenomenon “biologia neniigo ”. En 2015, la tri aŭtoroj jam publikigis artikolon kie ili kalkulis ke la malapero de la specioj estas 100-foje pli rapida ol en 1900, kaj … Daŭrigi legadon “La sesa grandskala formorto de la animaloj rapidiĝas!”
DORMIR E ACORDAR
Vou dormir. E só acordo quando todos tiverem morrido. Serei o único vivente deste planeta. No meu egoísmo sem proporções, substituirei o nome do planeta pelo meu. Colocarei uma placa na porta da frente: proibida a entrada de alienígenas e seres com pretensões divinas. Neste mundo eu serei deus. Ao bater de minhas palmas, os […]
Scienca sesio dum IJK 2017
Scienca sesio okazos dum IJK – Internacia Junulara Kongreso 2017 en Togolando! Junaj sciencistoj, esploristoj, fakuloj prezentos siajn kampojn en 5-10 minutoj! Prelegu ankaŭ vi! Sendu vian nomon kaj 3-frazan priskribon pri via temo ĝis la 28-a de julio al gro.ojetnull@afs! Ekzemple: La danĝeroj de intensiva bredado. Intensiva bredado de bestoj estas bezonata se la kreskanta […]
The post Scienca sesio dum IJK 2017 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
PENSO
Mi ne plu insistos pri esperantigado. Kiel homo tro laca pro siaj provoj konvinki, mi forlasos la unuajn intencojn kaj fermiĝos ĉirkaŭ mi. Sufiĉe integra en mi mem, mi proklamos la aferon tro alta al aliuloj. Mi pensos pri Esperanto, per Esperanto, tra Esperanto. Pensoj orbitas ĉirkaŭ pensoj. Pensoj apud pensoj. Pensoj ĉe pensoj. Pensoj […]
KANIBALA FINA VENKO
Mi konsentus detranĉi etfingron, se tio kreus 100 mil brazilajn Esperanto-parolantojn. Mi konsentus detranĉi manon, se tio kreus 500 mil brazilajn Esperanto-parolantojn. Mi konsentus detranĉi brakon, se tio kreus 1 milionon da brazilaj Esperanto-parolantoj. Se, por transformi 10% da brazilanoj en Esperantajn fluparolantojn, oni bezonus makabran riton, mi konsentus esti ingredienco, distranĉita en mil pecojn. […]
Legu po-ete
Jen hodiaŭ mi ricevis la libron Legu po-ete: krestomatio tradukaĵa el pluraj jardekoj, tradukita de Gerrit Berveling.
Aktivula Akademio de TEJO
Ĉu vi ŝatus lerni kiel agadi pli efike por Esperanto? Ni ĝojas anonci al vi la lanĉon de la Aktivula Akademio de TEJO, la plej enhavoplena platformo de kunlabora lernado por aktivuloj. Eblas trovi en ĝi kurson interalie pri teamlaboro kaj negocado, fotarojn, informilojn, liveraĵojn de trejnadoj, informojn pri projektoj kaj multon plian!
The post Aktivula Akademio de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Konsilo por aktivuloj
Miaj blogeroj kutime estas tre longaj. Kekfoje eble tro? Mi ne scias. Mi ŝatas preni la tempon kaj la spacon …
REVOJ SENFUNDAMENTAJ
Mi ne scias, kion pensi pri Esperanto kaj ĝiaj parolantoj. 130 jaroj kaj kio? Oni ankoraŭ aŭdacas paroli pri mondproblemo post jarcento! La lingvo mortis en 1917. Ni kolektu subskribojn kaj postulu. Ni kreu asocion, klubon, planon, projekton, itineron. Organizi organizaĵojn per organiza organizado. Ni planu, replanu, repensu, rediskutu, ree eltiru niajn harojn por malkovri […]
“PARENTEZO” kaj “PARÊNTESE”
La vorto ‘parentezo’ povas esti ‘falsa amiko’ por portugallingvanoj. La portugala vorto ‘parêntese’ signifas plej ofte rondan krampon, kvankam ankaŭ parentezon (la intermetitaĵo). Ne ekzistas en la portugala lingvo vorto specifa por la intermetita informo. PIV diras, ke la vorto ‘parentezo’ en Esperanto ankaŭ povas signifi “krampon”, sed la konfuzo povas daŭri por portugallingvanoj, ĉar […]
Literaturo + enkarniĝo + brazila spiritismo + esperantismo
La fruaj originalaj romanoj kiuj parolas pri reenkarniĝo (kaj mi povas memori almenaŭ du kiujn mi legis antaŭnelonge: Lilio kaj Nova Sento) neniel helpas malkonstrui la ligon inter spiritismo kaj esperantismo. Mi eĉ eksupozas, ĉu tiu literatura religieco iel kontribuis, antaŭ pli ol cent jaroj, al ekalligo de la brazila spiritismo al esperantismo.
Multo pri la lingvo, malpli pri l’etoso – Recenzo de “Bridge of Words”
(Ĉi tiu artikolo unue aperis en Beletra Almanko – februaro 2017) Esperanto ne estas konata aŭ populara temo, certe ne en la anglalingva mondo. Malofte aperas artikoloj kaj apenaŭ ekzistas libroj anglalingve, do kompreneble mi ekĝojis, kiam mi aŭdis pri la nova libro Bridge of Words (Ponto el vortoj). La libro estas la unua anglalingva … Legi plu Multo pri la lingvo, malpli pri l’etoso – Recenzo de “Bridge of Words” →
En Italujo, sesjaraĝa infano estis mortinta pro morbilo.
“En Italujo, sesjaraĝa infano trafita de leŭkemio mortis pro morbilo. Nek li, nek ties gefratoj estis vakcinitaj kontraŭ tiu malsano. Meze de internacia debato pri devigaj vakcinadoj por la infanoj, ekaperas tragika akcidento rememoriganta nin ke vakcino necesas. Aparte, la utileco de la vakcino MMR (Morbilo, Mumpso kaj Rubeolo): en Monza, Italujo, sesjaraĝa infano … Daŭrigi legadon “En Italujo, sesjaraĝa infano estis mortinta pro morbilo.”
Kiel vekiĝi ĝoje ĉiu tage? – intervjuo kun Aleks André
Se vi uzas tviteron en Esperanto, vi konas lin. Tiom simple. Li estas la aktivulo, kiu konstante engaĝiĝas kun interesiĝantoj …
Paulo Silas 2017-07-06 19:11:28
La decida fakto en la historio de Esperanto estis, ke ĝi transvivis sian kreinton. La morto de Zamenhof, anstataŭ malfortigi la movadon, ŝajnis streĉi ĉies energion… Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien, 1935, en la enkonduko al la unua eldono de Plena Analiza Gramatiko
Veganismo
En via familia kaj amika rondo certe troviĝas unu aŭ pliaj veganoj.
Eble vi mem fariĝis vegano lastatempe. La vivmaniero, kiu provas kiel eble plej eviti ĉiujn formojn de ekspluato kaj krueleco al bestoj por manĝaĵoj, vestoj kaj aliaj uzoj, fariĝas pli kaj pli populara.
Kiuj estas la kialoj por fariĝi vegano? Ĉu la vegana (pure vegetaĵa) dieto estas bongusta kaj sufiĉa por la korpaj bezonoj? Ĉu temas nur pri modo inter junuloj? Se vi estas vegano, dividu kun ni viajn spertojn! Verku por Kontakto!
Veganismo
En via familia kaj amika rondo certe troviĝas unu aŭ pliaj veganoj.
Eble vi mem fariĝis vegano lastatempe. La vivmaniero, kiu provas kiel eble plej eviti ĉiujn formojn de ekspluato kaj krueleco al bestoj por manĝaĵoj, vestoj kaj aliaj uzoj, fariĝas pli kaj pli populara.
Kiuj estas la kialoj por fariĝi vegano? Ĉu la vegana (pure vegetaĵa) dieto estas bongusta kaj sufiĉa por la korpaj bezonoj? Ĉu temas nur pri modo inter junuloj? Se vi estas vegano, dividu kun ni viajn spertojn! Verku por Kontakto!