Hidroelektrejoj, ŝoseoj, arbhakado, urbkreado kaj politiko de hommigrado… La Amazona Arbaro povas fariĝi dezerto. Kaj hodiaŭ la brazila nelegitima registaro malfaris konservejon kaj liberigis ĝin al mineralelpreno. La areo estas pli granda ol Svisio, diras la novaĵoj. Kun tiu liberigo okazos tiuregione demografia eksplodo, krom tre probablaj konfliktoj kun indianaj popoloj, detruo de ekosistemoj… Esta […]
BLOGPOEMO
Ĉi tiun poemon mi tajpis en GoogleDocs. Ĉi tiu poemo aperas en blogo kaj en blogo ĝi ekzistas. Kio estas GoogleDocs? Blogo? Vi probable naskiĝis jarcentojn post la publikigo. Bonvolu konsulti historiolibron pri la dudekunua jarcento de la kristoreferenca erao. Ĉu mi arogas tro da vivperspektivo al mia poemo? Ekster interreto, ĝi ne havas sencon. […]
MERITOKRATIO
Indianoj segregitaj en kvartalo de Limo; homoj kiuj loĝas en la faveloj de la brazilaj ĉefurboj; netuŝeblaj barataj dalitoj; kaj vi ĉiuj kies vivovojon determinis la naskiĝocirkonstancoj, je la unua aŭskulto de la vorto meritokratio, pugnofrapu la parolanton.
Sklavkomerco kaj statuoj
Hodiaŭ estas La Internacia Tago por Rememoro de la Sklavkomerco kaj ties Abolicio. Por atentigi kaj pensigi pri ĉi tiu tago, mi prezentas liberan tradukon (liberan, ĉar la medioj de artikolo kaj pepĉeno estas malsamaj) de pepĉeno pri statuoj, kiuj reprezentas la sklavliberiĝon, originale farita de Samuel Sinyangwe, aktivisto pri nigraj rajtoj en Usono. Legi plu →
TIU ĈI PLACA POEMO
La sunradioj jam filtriĝas oblikve inter la branĉoj. Baldaŭ la astro malaperos malantaŭ la montaron kiu garnas la urbon. Mi sentas, ke mi ne apartenas al tiu vespero. Mi estas homo destinita spekti. Ŝajnas, ke la fortuno apartigis al mi nur parton de tiu realo. Tamen la malnovaj domoj kaj la preĝejo, kune kun la […]
IJS 2017
IJS (Internacia Junulara Semajno) finiĝis antaŭ semajno… certe estis ne nur la plej grava, sed ankaŭ la plej ĝua okazaĵo en la vivo de HEJ ĉi-jare.
Per jena ekskursa foto ni dankas ĉiujn ĉeestintojn, kiuj igis la eventon tiel bela! Espereble ĝis venontjare, kun eĉ pli da pompaj partoprenantoj!

IJS 2017
IJS (Internacia Junulara Semajno) finiĝis antaŭ semajno… certe estis ne nur la plej grava, sed ankaŭ la plej ĝua okazaĵo en la vivo de HEJ ĉi-jare.
Per jena ekskursa foto ni dankas ĉiujn ĉeestintojn, kiuj igis la eventon tiel bela! Espereble ĝis venontjare, kun eĉ pli da pompaj partoprenantoj!

IJS 2017
IJS (Internacia Junulara Semajno) finiĝis antaŭ semajno… certe estis ne nur la plej grava, sed ankaŭ la plej ĝua okazaĵo en la vivo de HEJ ĉi-jare.
Per jena ekskursa foto ni dankas ĉiujn ĉeestintojn, kiuj igis la eventon tiel bela! Espereble ĝis venontjare, kun eĉ pli da pompaj partoprenantoj!

IJS 2017
IJS (Internacia Junulara Semajno) finiĝis antaŭ semajno… certe estis ne nur la plej grava, sed ankaŭ la plej ĝua okazaĵo en la vivo de HEJ ĉi-jare.
Per jena ekskursa foto ni dankas ĉiujn ĉeestintojn, kiuj igis la eventon tiel bela! Espereble ĝis venontjare, kun eĉ pli da pompaj partoprenantoj!

NENIES
Mi ne scias, kiom multe la portugala lingvo apartenas al portugaloj. Ĉu ekzistas portugala etno? Oni ne parolu pri genetikaĵoj, ĉar tiam eĉ mi aperos duonportugala. Ĉu la lingvo parolu pli laŭte? Sed la portugala lingvo ne apartenas al si! Ĉu okcent jaroj da latina miksaĵo kreas unuon? Romana mano, de strata bubo kiu neniam […]
Tempoperdo laŭ Seneko
Mi laŭtlegis la portugallingvan tradukon de la ‘Mallongeco de la Vivo’, verkita de Seneko. Mi ne povas konsenti kun ĉio de li dirita. Li prezentas tro da certeco pri tio kio estas kaj ne estas tempoperdo. Kiu donis al li la lastan kaj plenrajtan decidon pri tio? Sed samtempe mi ne povas multe direkti mian […]
Kial parlamentismo ne estas bona por Brazilo?
Kiam en la 1960-aj jaroj la brazilaj konservativuloj (ĉiam deproksime sekvataj de la militistoj) ne ŝatis la elektiĝon de laborista maldekstrisma prezidento, ili premis kaj devigis parlamentismon al la brazila politikosistemo, por malfortigi tiel la prezidentan institucion. Nun, la historio ripetiĝas. Denove okazas sturmo far la konservativuloj, sekvata de deziro efektivigi parlamentismon en 2018. La […]
Liliputgranda stelo ne pli granda ol Saturno
600 lumjaroj far de la Tero, la stelo nomita EBLM J0555-57Ab povus neniam esti malkovrata pro sia grandeco, apenaŭ plia ol Saturno kaj sia maso, sub 10% de la sunmaso. Por stelo tio estas ekstreme maldike kaj se mankus nur kelkaj tonoj tiam la maso ne estus sufiĉa por ekigi la fuzion nuklean. Sed tiu … Daŭrigi legadon “Liliputgranda stelo ne pli granda ol Saturno”
ARJOJ
La plej bongustaj supoj uzas sodon kiel ingrediencon. Ankaŭ piproj helpas. La lango mem ruliĝas gorĝmalsupren, stomakdirekten. Se oni metas unu manon retumen kaj la alian buŝen, ĉu eblas pactraktaton ratifi per manpremo mezvoje? La poezieco de ĉi tiu poemo perdiĝis pro lakso. Ĉu Hitler havis anuson? Kun blondaj haroj?
LA PROGRESEMO DE LA PAPO
Kiom longas la sankta peniso de la amerika papo? Onidire kolombianoj havas penisojn tiel grandajn ke eblas uzi ilin kiel ramplon por atingi la ĉielon. Sed la sankta peniso estas argentina. La konklavo devus elekti papon laŭ penisolongo. Kiu alia pli kohera kaj konciza metodo uzindus? Mi timas, tamen, ke la papa petra peniso ne […]
MINACO KONTRAŬ LA 103-A UK
Ne timu la brazilajn E-spiritistojn, kiuj karne flugos al Portugalio. Ili estas bonuloj. La esperantistoj-spiritistoj, la peresperantaj perispiritaj anim-spermistoj, portos nur evoluintajn animojn al la lando de Camões. Eble eĉ unu el ili estos Camões mem, kamuflita en alia ŝelo. Ĉu neniu informis vin?! Spiritistoj ĉiam estas la enkarniĝoj de superaj animoj. Grandaj homoj de […]
KIOM MULTE
Mi ne scias, kiom multe la portugala lingvo apartenas al mi. Mi ne estas portugalo. Mia identeco, mia mio, memo kaj egoo havas konflikton preskaŭ nepacigeblan kun tiu lingvo. Esperanto devintus esti mia denaska. Por multaj, la koloniismo estas pasinta fakto, indulginda pro la tiuepoka pensprogreso. Por mi, ĝi estas vundo neniam cikatriĝinta, daŭre dolora […]
FEK’ AL ZAMENHOF
Fek’ al Zamenhof kaj lia anĝela aŭreolo! La junulo kiu mortis pro superdozo antaŭ ol fariĝi trikdekjaraĝa; ĉu li perdis ion? La mondo, parfumitaj vivamantoj, estas sterkamaso. Ĉu la homaro meritas epitafoverkon? Esperantistoj amas ampoemojn. Epitafo verkita de samideano parolus pri la floroj en la ĉerko, dum la karnoputreco restus necitita. Mi ofertos kuiritajn manojn […]
IJS – mia vivo (parto 2)
Mi komencis pripensi la daŭrigon de la historio inter mi kaj IJS, kaj relegante la pasintan blogeron mi denove konstatis …
LA JUSTECO DE LA JUSTICO
Klimatiziloj en palaco de Braziljo donas komforton kontraŭ la tropika klimato de la Brazila Centra Altebenaĵo. Ĉe muroniĉo de la juĝejo, statueto de krucumita Kristo sin prezentas kiel viktimo. Sinjoroj superaj juĝistoj sidas sur ledtegitaj brakseĝoj kaj decidas, ĉu indianoj rajtas aŭ ne rajtas, povas aŭ ne povas. La justico de la venkintoj difinas, kio […]
SES 2017 de la vidpunkto de gajnintoj de SES-fonduso
Kryštof Kleštil “Malĝis! Antaŭ mi komenciĝas pri Slovaka Esperanta Studado, mi volus priparoli min iomete, mi nomiĝas Kriŝtof kaj mi estas instruisto de la angla.…
Indianoj ne ekekzistis en 1988
La brazilaj grandbienuloj volas kredigi, ke la indianoj havas rajton pri siaj tradiciaj teroj, nur se ili vivis tie en 1988, je la publikigo de la aktuala brazila konstitucio. Ili forgesas, ke delonge oni invadas la indianajn terojn kaj la multaj indianaj triboj same delonge klopodas reakiri siajn tradiciajn terojn. Ili ankaŭ skandale flankenmetas la […]
LOGO LOGO NASCEM AS FLORES
Tenho uma bomba atômica no quintal. Eu mesmo plantei e reguei. É tão bonitinha. Eu disse pra ela: cresce, minha menininha. Um dia você consegue despedaçar um milhão de humanos. Ela sorriu com satisfação. Sabe que confio nela.
LOGO LOGO NASCEM AS FLORES
Tenho uma bomba atômica no quintal. Eu mesmo plantei e reguei. É tão bonitinha. Eu disse pra ela: cresce, minha menininha. Um dia você consegue despedaçar um milhão de humanos. Ela sorriu com satisfação. Sabe que confio nela.
IJK 2017
Ĉi-somere, ek de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto okazis la unua IJK en Afriko. Pli specife en la marborda urbo de Aného en…
LA MONDA SEKURECO
Feliĉe por la homaro, ĉi tiu poemo eĉ rimon ne havas. Se ĝi havus aliron al atombomboj la atmosfero ne plu estus spirebla al homaj pulmoj. Feliĉe por feliĉuloj, ĉi tiu poemo ne regas la universon, ĉar, se ĝi regus, la universo estus punkto atendanta eksplodon. Feliĉe por kontentuloj, la noktomallumo kaŝas nenion novan. La […]
Profesiiĝu kun ĈEJ – ni subskribis projektkontrakton kun Erasmus+!
Ni ŝatus informi vin ke ni sukcese ricevis subvencion por realigi projekton “BET – Best Practices on Teaching/Plej Bonaj Praktikoj en Instruado” kadre de Erasmus KA2, kies kunordiganto estos ĝuste ĈEJ Kia speca projekto ĝi estas? Ĉar ni estas organizo…
IJS – mia vivo (parto 1)
Se mi skribus biografion supozeble tiu titolo estus unu el la eblecoj por priskribi kiel mi pensas pri mia vivo. …
Laborplano donis nur hirtajn harojn
Fabrício Valle, la unua el la viceto da redaktoroj elektitaj de la Fettes-estraro(j), sur la kovrilo de sia unua numero de Esperanto demandis: “UEA… UEA… UEA… Kien vi iros?”. La demando restas aktuala ankaŭ nun, kiam la revuo aperas ĝustatempe kaj malhavas tian filozofiuman karakteron. La respondo tamen daŭre mankas. Ankoraŭ kelkajn semajnojn antaŭ la […]
Korvoj scias strategie agadi tiom bone kiom ĉimpanzoj
Vi certe jam spektis filmon de ruzaj birdoj kiuj sukcesas malfermi botelon kaj aliajn malfacilajn aranĝojn por ekhavi al si manĝaĵon. Malgraŭ tiuj videoj estas ofte amuzaj, ĝi kaŝas gravajn sciencajn supozojn pri animala inteligenteco, kaj konsekvence pri la nia. Inteligenteco estas malfacila por mezuri inter homoj, kaj ne pli facila por agnoski en animaloj. … Daŭrigi legadon “Korvoj scias strategie agadi tiom bone kiom ĉimpanzoj”