Ĉimatene mi vidis la jenan reklamon de mia allaboreja buso: 30%a rabato sur ĉio en nia vendejo – Blua Lundo solvita! “ ‘Blua Lundo’?” mi pensis. “Ĉu estas iu nova Nigra Vendredo, pri kiu mi forgesis…?” Do mi guglis, kaj … Legi plu →
Blua Lundo – ĉu nova ferio?
Ĉimatene mi vidis la jenan reklamon de mia allaboreja buso: 30%a rabato sur ĉio en nia vendejo – Blua Lundo solvita! “ ‘Blua Lundo’?” mi pensis. “Ĉu estas iu nova Nigra Vendredo, pri kiu mi forgesis…?” Do mi guglis, kaj … Legi plu →
Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2019
Jam tradicie la fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson.La IJK 2019 okazos de la 27-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakio.Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio […]
Artikolo Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2019 aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
IJK 2020 okazos en Nederlando
Ni ĝojas anonci ke la IJK 2020 – 76-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020 en Someren, Nederlando! La eventon organizos NEJ – Nederlanda Esperanto-Junularo. La organiza teamo, kiu konsistas el 14 homoj (kaj unu koko), jam subskribis la kontrakton kun la IJK-ejo. La loko ofertas […]
Artikolo IJK 2020 okazos en Nederlando aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Iĝu Komitatano B de TEJO
Revenis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la mandato 2018-2020. La elektotoj oficos ĝis majo 2020. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO rajtas ankaŭ kandidatiĝi kiel […]
Artikolo Iĝu Komitatano B de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Querino Neto, la nova ĝenerala komisiito pri Landa Agado
Ni ĝojas prezenti al vi la novan ĝeneralan komisiiton pri Landa Agado: Querino Neto el Brazilo! José Querino de Macêdo Neto aĝas 21 jarojn kaj naskiĝis en Alagoaso, nordorienta subŝtato de Brazilo. Li eklernis Esperanton en 2013 kaj ekde 2016 aktiviĝis en BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo). Li jam rolis kiel fiska konsilanto (2016), sekretario […]
Artikolo Querino Neto, la nova ĝenerala komisiito pri Landa Agado aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Nova numero de Revuo Kontakto – Rifuĝintoj al Eŭropo
Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Rifuĝintoj al Eŭropo kaj la Mortolisto. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. En Movada Rubriko vi trovos artikolon pri Eventa Servo, intervjuon kun la estraro de PEJ kaj artikolon de Paulína Jalakšová pri TEJO kaj la Forumo Junulara Eŭropa. […]
Artikolo Nova numero de Revuo Kontakto – Rifuĝintoj al Eŭropo aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Malferma alvoko: Iĝu estrarano de TEJO
La 31-an de decembro 2018, la estrarano de TEJO Arturo Crespo eliris el la estraro kaj estis nomumita de la Komitato kiel komisiito. Sekve ni malfermas alvokon por kandidatiĝi kiel estrarano de TEJO. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2019 kaj esti naskita inter la 1-a de septembro […]
Artikolo Malferma alvoko: Iĝu estrarano de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Rifuĝintoj al Eŭropo kaj la Mortolisto
En la kerno de esperantismo estas, aŭ devus esti, certa grado de sennaciismo kaj de internacia frateco. Ja Zamenhof predikis: Kun internacia lingvo, “ĉiuj nacioj estus unuiĝintaj en komuna frateco”. Nu, Esperanto ankoraŭ estas for de tutmonda unuanimeco. Ĉu tio estus kialo por teorie klarigi la jam kelkjaran krizon de enmigrado en Eŭropo? Ĉu nur kiam la homaro vere rekonos sin loĝanta sur la sama tero, kaj vojaĝantaj sur la sama ŝipo, ili povus fariĝi pli fratecaj?
Naivecon for, fakto estas ke popoloj de ĉiam pilgrime migradis, temas pri la homa
karaktero, bazita sur la fakto ke ni atingis ĉiujn partetojn de la mondo. Sed kelkaj ―
sen agnoski sian evidentan rasismon ― asertas tamen ke kelkaj enmigrantoj estas pli
bonvenaj ol aliaj. Ekde 1993, la kontraŭrasisma reto UNITED kolektas datumojn pri
viktimoj de migrado. La listo enhavas 4 500 okazaĵon. Klára Ertl, kiu volontule laboras pri
ĝi, asertas: ne temas pri krizo de enmigrado, sed jes krizo de solidareco.
La landlimoj estas unu el la plej abstraktaj homaj kreitaĵoj. Rilate al migrado, sendube
ekzistas gravaj politikaj demandoj, sed ili neniam pravigus ŝovinismajn atakojn, precipe
en landoj, kiuj formiĝis danke al enmigrado, kiel Usono aŭ Brazilo. Dum la homoj dividos
sin per sociaj klasoj, religioj kaj nacioj, ili plu timos ĉion fremdan.
Ankaŭ en Esperantujo estas krizoj, sed ĉu ne la esperantistoj estas tiuj homoj, kiuj
ĉiam ilin defias? Nia intervjua gasto, Suso Moinhos, dediĉas sin al fako en nia kulturo,
kiu eble estas la plej defia, speciale en la nunaj tempoj: Literaturo. Malgraŭ tio, li plu
verkas kaj tradukas.
Same ni, en Kontakto plu laboros por vi! Jam la dua sinsekva eldono, en kiuj ni ĉefteme
parolas pri grava temo ― el homa kaj politika vidpunktoj. Ja Kontakto estas soci-kultura
revuo ― kaj ne nur por junuloj. Kiel vi scias, tio ne signifas ke ni havas pli distrajn erojn
(kiuj ege mojosas). Tio estas pruvo, ke juneca revuo povas esti kaj serioza kaj amuza.
Jam venis fino de unu plia jaro. Dankon al vi, kiu akompanis nin en 2018. Aplaŭdojn al
niaj kunlaborantoj, kiuj per riĉa enhavo regalis nin! Mi esperas ke vi ne forgesu reaboni
la revuon por la sekva jaro! Ĝis!
La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/
Agrablan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto

Clément Baleyte, la nova volontulo de TEJO
Ni ĝojas prezenti al vi la novan volontulon de TEJO Clément Baleyte! El kiu lando vi estas? Mi estas el Francio, precize el Bordozo. Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro? Mi studis kaj diplomiĝis pri arta historio kaj arĥeologio. Mi ankaŭ laboris en turismo, ĉefe kultura turismo. Viaj ĝisnunaj esperantaj […]
Artikolo Clément Baleyte, la nova volontulo de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Esperanto estas mojosa! – Zamenhofa Tago 2018
Feliĉan Zamenhofan Tagon 2018! Homoj el la tuta mondo sendis videojn al ni por rakonti kial Esperanto estas mojosa. Kunhavigu la filmeton kun viaj amikoj kaj parolu al ili pri Esperanto! Ni vere fieras pri la vigleco kaj diverseco de nia movado. #EsperantoEstasMojosa
Artikolo Esperanto estas mojosa! – Zamenhofa Tago 2018 aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Aperis artikolo de prezidanto de IREJO en Unesko Kuriero revuo
Unesko Kuriero estas la Esperanta versio de “Le Courrier” la fama Franca ĵurnalo kiu daŭre aperas ekde antaŭ 150 jaroj. Ankaŭ ĵus aperis la oficiala Esperanta ret-paĝo de la revuo, kiun oni povas viziti kaj tie elŝuti la eldonojn: http://kuriero.esperas.info En la plej aktuala numero de la revuo (4-a eldono de 2018) legeblas artikolo nome “Mosul,
Legu pli
TEJO partoprenis seminarion en Moskvo pri junulara politiko kaj laboro
Inter la 25-a kaj la 28-a de novembro okazis en Moskvo internacia faka seminario ”La aliro de junuloj al rajtoj: lerni kaj kundividi spertojn pri junulara politiko kaj junulara laboro”. La eventon kunorganizis la Junulara Departemento de la Konsilio de Eŭropo, la Ministerio pri Scienco kaj Alta Edukado de la Rusa Federacio kaj la Nacia […]
Artikolo TEJO partoprenis seminarion en Moskvo pri junulara politiko kaj laboro aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
74-a Internacia Junulara Kongreso
La gastiganto de la ĉi-jara IJK estis la hispana urbo Badaĥozo. Agrabla urbo ĉe la limo kun Portugalio kaj relative malfacile atingebla. Tio tamen ne…
ĈEJ AKTIVAS 2018/02
(oficiala informilo de ĈEJ redaktata de Václav ZOUZALÍK) Ekde la 14-a ĝis la 22-a de julio 2018 okazis la 12-a Somera Esperanto-Studado, ĉijare en la urbo Liptovský Mikuláš. Dum la renkontiĝo, kiun partoprenis pluraj el la membroj de ĈEj, okazis…
Manuela Burghelea, la nova volontulino de TEJO
Ekkonu la novan volontulinon de TEJO Manuela Burghelea! El kiu lando vi estas? Mi devenas de Rumanio, sed mi taksas min mondcivitanino. Kial vi decidis voluntuli en la Centra Oficejo en Nederlando? Esperanto estas mia ĉefa ŝatokupo ekde kiam mi eklernis ĝin, en 2015, kaj mi tre ĝojas ke mi nun povas labori per ĝi en la […]
Artikolo Manuela Burghelea, la nova volontulino de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Feminismo ankaŭ helpas virojn
Feminismo ne estas la plej populara temo, ĉefe inter viroj. Multaj opinias ke ĝi estas ideologio nur por virinoj kaj ne profitas virojn. Iuj tre malŝatas aŭ eĉ malamas ĝin kaj opinias ke ĝi estas kontraŭvirismo kiu celas helpi virinojn per la malhelpado de viroj. Oni diras ke feministoj malamas virojn kaj opinias ke ili … Legi plu Feminismo ankaŭ helpas virojn →

Kontribuu al video por la Zamenhofa Tago 2018
Partoprenu en la video de TEJO por ĉi-jara Zamenhofa Tago! Por festi la Zamenhofan Tagon kaj sciigi homojn pri Esperanto kaj la vigleco de nia movado, ni kreos videon kies temo estas “Esperanto estas mojosa!” Ni bezonas vian kontribuon kaj vian kreemon! Kiel kontribui? Kial Esperanto estas mojosa? Faru filmeton kaj diru al ni! Estu […]
Artikolo Kontribuu al video por la Zamenhofa Tago 2018 aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Nova numero de Revuo Kontakto – Brazilo Brulas
La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas Brazilo Brulas – La incendio en nacia muzeo kaj en politika konflikto al kiu Roger Waters ĵetis brulaĵon La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. En Movada Rubriko vi trovos Raporton pri IJK en Badajoz de Karina Oliveira kaj Hanso Becklin. La redaktoro de […]
Artikolo Nova numero de Revuo Kontakto – Brazilo Brulas aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Brazilo Brulas – La incendio en nacia muzeo kaj en politika konflikto al kiu Roger Waters ĵetis brulaĵon
Estas kanto, kiu diras en sia poezio ion kiel:”Ni antaŭeniras du paŝojn kaj revenas unu, sed ĉiam daŭrigas”. Se paroli pri la politika situacio en mia lando, Brazilo, triono de miaj samlandanoj konsentos ke ni ja retropaŝis, triono ke ni avancis, dum la alia parto tute ne pensas pri tio. Miasperte, militarismo kaj la giganta konservatismo, strebanta ĉesigi la nehaltigeblan homan progreson, estas sendube signo ke la paŝoj reen estis multaj.
Antaŭ du jaroj, Jair Bolsonaro estis apenaŭ konata nacia deputito. Li fakte nur ek(fi)famiĝis kiam, ĉe la voĉdono por la forigo de la eks-prezidantino Dilma, li parole omaĝis al eksa generalo, konata torturanto de nia ne tre fora militista diktaturo (1964-1985). Kiel homo, kiu diras tiom da absurdaĵoj, povas fariĝi prezidanto? Ne facilas respondi. Sed mi persone tion aŭguris jam ekde kiam D. Trump iĝis prezidanto de Usono.
Bolsonaro eĉ pli ruze uzis la saman retorikon kaj samajn metodojn. La incitoj kaj malrespekto al minoritatoj markis lian figuron. Dum la tuta mondo avertis pri la danĝero elekti homon kiel li, granda parto de la popolo kredis al, se ne mis-, almenaŭ certe troigitaj informoj disvastigitaj tra la reto, al la t.n. “post-veroj”, kiuj kreis la ideon de nepre venkonta malamiko (la komunistoj, la maldekstruloj), kie troviĝus la kialoj de ĉiuj niaj problemoj.
Dividita kaj elreviĝinta de la politika sistemo, en kiu li mem kreiĝis, la popolo volis venĝi sin, sed ne scias ke, se entute estas malamiko, ĝi devus esti la elito ― la posedantoj de la grundo kaj la financistoj ― kiu regas la landon (kaj la mondon). Tiuj, kiuj interesiĝas nur pri elsuĉado de niaj riĉaĵoj kiel eble plej multe kaj rapide. Ili estas kaŝitaj malantaŭ ĉiuj politikistoj. La amaskomunikiloj – vitrino de la kapitalo – ĵetas lumon nur sur la politikan kaĉon, kie la “malamiko” havas facile rekoneblan vizaĝon.
Nia fragila demokratio riskas. La kreskantaj atakoj kaj minacoj al indiĝenoj, nigruloj kaj al la GLAT-komununo demonstras tion, kion mia fratino al mi konfidis: Bolsonaro eble malfermis la pordojn de la infero, de kie eliras demonoj antaŭe kaŝitaj. Restas al ni rezisti kontraŭ tiom da maltoleremo kaj kune konstrui denove la ponton de respekto kune kun niaj amikoj, najbaroj kaj familianoj. Dividi kaj konkeri estas ilia moto, ni devas trovi mezan vojon.
“Pepe” Mujica, batalanto de la 1960 jaroj, eks-prizonulo, kiu poste fariĝis prezidanto de Urugvajo, nia najbara lando, diris: “La lukto por socia justeco estas solidareco kun tiuj, kiuj estas subpremataj. Sed finfine, ankaŭ por tiuj kiuj subpremas”.

TEJO Trejnista Renkontiĝo en Roterdamo
TEJO Trejnista Renkontiĝo okazis en Roterdamo la 10-an kaj 11-an de novembro. La trejnistoj pridiskutis la planon por la venontaj ses monatoj. Aldone, oni organizis atelierojn pri diversaj temoj por kunhavigi spertojn kaj ideojn pri plej bonaj praktikoj en trejnadliverado. Inter la traktitaj temoj estis trejnadaj bazoj kaj kongruaj metodoj, subvencipetoj, ilaro por aktivuloj kaj […]
Artikolo TEJO Trejnista Renkontiĝo en Roterdamo aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido de TEJO
Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido de TEJO dum JES (Junulara E-Semajno) 2018 en Storkow, Germanio! La Kunsidestro estas la homo, kiu je iu ajn momento, efektive kaj laŭrajte prezidas sesion de la komitatkunsido. Taskoj de la Kunsidestro estas gvidi la traktadon de la tagorderoj, la diskutojn kaj la voĉdonojn. Ordinare la Estraro proponas unu aŭ […]
Artikolo Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.