• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: redakcie

Sub la flago de Bolsonarismo – Kontakto 2020.3

by Rogener Pavinski on 23 Junio 202023 Junio 2020 in 2020, 2020.3, redakcie

La faŝisma viruso.

Tri monatojn post la antaŭa numero ― en kiu mi priskribas malsanan periodon pro tre verŝajna kontaĝo de la koronviruso ― kaj nun plene resaniĝinta (sen morbrestaĵoj, espereble), ni pasis de la tiamaj 300 mil infektitoj al pli ol 450 mil mortintoj tutmonde.
Bedaŭrindaj konsekvencoj de la pandemio, kiu en kelkaj lokoj kiel en Brazilo, plu disvastiĝas helpe de la senrespondeca flanke de la aŭtoritatoj.

Sub la deliroj de la prezidanto Bolsonaro, Brazilo jam iĝis la dua plej trafita lando de la mondo kun 50 mil mortintoj pro KOVIM-19. Krom la pandemio, la brazilanoj devas ankaŭ kontraŭbatali alian pation: Bolsonarismon.

Laŭ la sociologo Jessé Souza, la konstruado de nacia identeco ne multe diferencas de fabeloj por plenkreskuloj. Ni homoj bezonas aparteni al grupoj kiel la familio, en kiu ni sentas nin protektataj. Nacia identeco tiam rolas kiel unuecigilo sed ankaŭ povas havi kromajn efikojn. Laŭ Umberto Eco, la kulto al la tradicio; timo pri renovigo; masklismo; rasismo; konstanta militemo estas karakterizoj de la “eterna faŝismo”.

Longe antaŭ la nova kronviruso, la viruso de novfaŝismo ekdisvastiĝis tutmonde. Ĝi
atingis lokojn antaŭe konsideratajn asepsaj por ĝia reproduktiĝo. En Brazilo ― lando kutime
prezentata kiel malferma al ĉies popoloj kaj kulturoj ― montriĝis fekunda grundo por ruze
torditaj ideoj, kiuj utiligas i.a. naciismon kiel metodon. Tia viruso ekloĝadis tie delonge, sed
kaŝe atendis lertan manipuladon por kaperi la gastiganton.

Se por brazilanoj kompreni la nunan politikan situacion estas ege komplika tasko, por
eksterlandanoj la defio estas ankoraŭ pli granda. Feliĉe mia amiko Raoni Sousa akceptis
la defion prezenti eron de la situacio ĉi tie por la esperantista tutmonda komunumo. La
aludoj al naziismo kaj militemo sur la kovriloj tute ne estas troigo, ili simple respegulas la
faktojn. Eĉ la nuna konstanta prifajfado de la koronvirusa pandemio ― kiu en Brazilo trafas
la plej malfavoratan socian tavolon ― oni povas rilatigi al iaspeca eŭgeniko.
Aliaj artikoloj de tiu ĉi numero, kvazaŭ interkonsentite, komplementas la enhavon de
la ĉefartikolo. La Blaga Blogo de Viktoro Solé pritraktas la kredantojn de teorioj ― ne nur
konspiraj, sed ankaŭ paranojaj ― kiel la plateco de la tero aŭ la neefikeco de vakcinoj.
Inter la partianoj de Bolsonarismo estas multnombraj la adeptoj de “konspiranojuloj”.
Filino de Ciroj de Saĝad Nezhad prezentas la centjaran bataladon por egaleco kaj libereco
por virinoj en Irano.

Kio okazas al la mondo? La rajto dubi pri “definitivaj veroj” estas aŭtentika, sed ŝajne
nun okazas “revolucio de la malklereco”, en kiu oni pridubas ĉiujn aŭtoritatojn, negrave
ĉu leĝaj aŭ sciencaj, kvazaŭ ili ĉiuj estus friponoj. Kiel homo kaj esperantisto, mi defendas
pacon. Dialogo gravas, kaj nia civilizacio jam multon konkeris per homaj rajtoj, scienca
kono, demokratio, justico, egaleco kaj libero. Certe, ankoraŭ malperfektaj, sed ni jam scias
kie ni estus sen ili.

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Agrablan legadon!
Rogener Pavinski
La redaktoro

Tero – La Ludpilko de la Universo

by Rogener Pavinski on 24 Decembro 201924 Decembro 2019 in 2019, 2019.6, redakcie

Saluton!
Jen ni alvenas al la fino de unu plia jaro! 2019 ne estis facila tamen. Ĉi-jare, eble plimulte ol en antaŭaj, venis en la mondon malnovaj sentoj kaj tra la mondo sonis malamaj voĉoj. Al glavo
sangon soifantaj, nun de loko flugas ili al loko, per flugiloj de rapida Interreto. La Espero, malkaŝas la internan ideon de Esperanto: Rondo familia, homa harmonio kaj interkompreno.

Sed kiam la ĉiutaga realeco montras al ni la malon, tio igas nin pripensi: Ĉu en la nuna mondo la bela sonĝo de l’ homaro iam efektiviĝos? Tutmonde, la socia kaj ekonomia malegalecoj daŭre kreskas iom post iom korodante demokration, kiu ankoraŭ fragilas en multaj landoj. Ĉu eblas paco kaj homa interkompreniĝo en tia brutala sistemo, en kiu kelkaj ekz. monprofitas el militoj?

 Se vi demandas kial mi skribas ĉi tion, se la
ĉefartikoloj de la nuna numero pritraktas la kosmon kaj universon, mi respondas ke kiam la realeco tro malfavoras kaj korpremas, ni instinkte turnas nin aliflanken. Tial ni rigardu la ĉielon, observu la astrojn kaj revu pri alia mondo, kie la idealoj de Esperanto jam efektiviĝis.

En tempoj, kiam “postveroj” kaj falsaj novaĵoj dubigas la popolon, parto permesas esti kaptitaj de frenezaj ideoj, vestitaj de skeptikismo, ekzemple, ke la Tero ne estas globa, sed plata. Tiucele, la artikolo de Frank Van Hertrooij helpas nin kompreni kiel la sciencistoj alvenis al konkludoj pri ĝiaj
movo kaj rotacio ene de nia sunsistemo.

Surtere tamen ni ne nur simbole, sed praktike agu por la paco, por interkompreniĝo kaj kleriĝo. Ĉi-ekzemple menciindas la artikolo pri la ribeluloj de la movado Ribelo Internacia. La movado naskiĝis sur la pontoj de Londono en Oktobro 2018. La movado agas neperforte, celante la ŝanĝon de la
registaraj sintenoj rilate al ekologiaj demandoj. Mi persone ĝojus se la movado pledus ankaŭ por pli egaleca socio.

Antaŭ kelkaj monatoj mi ricevis retleteron de Bertilo Wennergren demandanta ĉu la tekstoj de Kontakto povus esti parto de la kolekto en Tekstaro, kiun mi ankoraŭ ne konis tiam. Nun mi ofte uzas ĝin, kaj tiuj, kiuj ofte verkas en Esperanto, sendube trovas tie grandan utilon. Disponiginte la kolekton de Kontakto, kompreneble mi tuj kaptis la okazon por inviti lin al nia intervjua rubriko. Ja li estas unu el la plej konataj esperantistoj, kiun mi unue admiris pro la muzika kontribuo, sed pli kaj pli pro la gramatika kontribuo de la Internacia Lingvo.

Al vi ĉiuj, karaj legantoj kaj kunlaborantoj, mi kore dankas pro unu plia jaro kune. Sen vi, la laboro estus senutila. Tial mi invitas vin denove aboni nian karan revuon kaj donaci ĝian abonon al karuloj. Mi deziras al vi trankvilajn kaj belajn festotagojn.

Agrablan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto

Dormu Milde – Kontakto 2019.5 aperis

by Rogener Pavinski on 7 Novembro 20197 Novembro 2019 in 2019, 2019.5, redakcie

Ni pasas trionon de nia tempo dormante ― aŭ almenaŭ
tion devus fari. Ja multaj homoj suferas pro maldormemo, sed ĉiu havas apartan rilaton kun la dormo. Iuj volas resti pliajn 5 minutojn en la lito ĉiumatene; aliaj ne kapablas dormi kiam ili ekkuŝas surlite; iuj ne havas ripozigan trankvilan dormon dum
aliaj deziras dormi por ĉiame.

Mia juna amikino ĵuras ke ŝi sukcesas vekiĝi nur post la rigardado de la poŝtelefono. Ne hazarde mi legis ke esploristo komparis tiun aparaton kun cigaredoj ― ĉu ne fumantoj vekiĝas nur post la unua fumenspirado? Certe la kvalito de nia dormo estas tre grava por nia ĝenerala vivkvalito kaj sano. Ĉu metodoj povas helpi naturan proceson kiel la dormo? Certe jes!

Niaj modernaj kutimoj malhelpas nin taŭge dormi
kaj konsekvence havi pli sanan vivon. Do jen la kialoj por prezenti al vi ĉi-numere konsilojn por pli bona dormado.

En nia intervjua rubriko, Tali Wandel rakontas al Alessandra Madella pri Eŭritmio, ne tre konata movarto, kiu videbligas la paroladon kaj muzikon. Tali estas israela esperantistino kaj instruistino pri Eŭritmio en la Valdorfa lernejo, kie ĝi estas baza fako.
Krome, ŝi agadas por disvastigi Eŭritmion en la Esperantan movadon.

La solvado de konfliktoj devus esti lerneja studobjekto ― tion proponas Franz-Joseph Geidel – ni konsentas. Ĉu la mondo plu militos se ni, kiam infanoj, lernus pri la solvado de konfliktoj? Nu, ĉiam estas tempo lerni pri tio. La temo pri ĉifromono revenas por prezenti novajn alternativojn, kiuj povas utili al (sed ne nur) afrikanoj. La problemo en Pakistano estas ne la mono mem, sed la rilato kun la labor-merkato. La Blaga Blogo, Tiel la Mondo kaj la Movada Rubriko pliriĉigas nian enhavon dum alia tre ŝatata rubriko KontaTEK revenas por prezenti interesajn teknologiajn novaĵojn.

Kun granda ĝojo, ĉi-eldone mi kompletigas 9 jarojn ĉe la redaktorado de tiu ĉi revuo. Neimageble! Ja tio estas rekordo en la historio de Kontakto. Sed post tiom da tempo, ĉu eble alpromiksiĝas miaj lastaj numeroj kiel ĉefredaktoro? Mi estos korŝirita forlasi Kontakto-n, sed estas necese renovigi kaj doni spacon al aliaj, kiuj povas fari ankoraŭ pli por nia revuo. Tamen mi tre esperas resti ĝis la 10-jara jubileo por ĝin festi kune  kun vi.

Ĉukpilko – La sporto de la paco

by Rogener Pavinski on 1 Marto 20191 Marto 2019 in 2019, 2019.1, redakcie

    “Konsento konstruas, malpaco detruas(1)”. Kvankam ankoraŭ nun en multaj lokoj regas la terura etoso de malpaco ― vidu la situacion de Venezuelo, ekzemple ― mi kuraĝas diri ke nuntempe la homaro strebas eviti militon pli ol antaŭe. Ĉu tiu aserto pravas laŭ vi? Kaj plie, ĉu eble la sporto, en siaj diversaj manifestacioj, favoras al pli pacema mondo? Kvankam nemalofte, sporto estas puŝata de emocioj disputaj kaj batalemo propraj de militemo ― tre konata estas la agresemo en piedpilko ekzemple ― ili laŭ mi, iom post iom rafiniĝis en sporto. Eble tial taĉmentoj fariĝis teamoj. Sed ne ĉiuj sportoj estas similaj.

    Simile al nia Lingvo Internacia, homo elpensis sporton, kiu siaflanke celas esti plezuriga, saniga kaj malperfortema. Ĝia nomo estas Ĉukpilko (Tchoukball) kaj ĝia kreinto estas la sviso Hermann Brandt. Ĉukpilkon, nun rekonatan kiel sporto de la paco, li kreis en 1970. Mi konis la sporton en la jaro 2002 okaze de la IJK en Brazilo, kiam la aŭtoro de la nuna ĉefartikolo, Julio Calegari, organizis tieajn surlokajn matĉojn kaj instruadon, en kiuj mi povis partopreni.
    Mi persone, kiu ne estas tre sportema, povas atesti: La ludo estas vere ĝuinda. La rememoro pri tiu okazaĵo igis min pensi la jenon: De kelkaj jaroj kadre la Universalaj Kongresoj okazas futbal-matĉo de la Esperanta Futbal-teamo. Kial de nun, kadre la IJK-oj oni ne ekorganizu ĉukpilkajn instruadojn cele al kreo de internacia Esperanta Ĉukpilka teamo, kiu ludu matĉojn dum la Internaciaj Junularaj Kongresoj? Jen ideo por la organizantoj de la ĉi-jara IJK.

    Ĉar mi ĵus revenigis al miaj pensoj tiun jam foran, tamen neforgeseblan, sperton de la IJK en 2002, mi donu spacon al alia rememoro. Tie mi havis unuafoje la ŝancon trovi originalajn diskojn de Esperanto-muziko. Kiel granda entuziasmulo de muziko (tiam precipe de rokmuziko) mi tuj aĉetis tri KD-ojn, inter kiuj Ŝako, de la grupo La Porkoj. La unua disko de Alejandro Cossavella multe diferencas stile de lia plej lasta Tro, albumo lanĉita partnere kun la muzikgrupo Vojaĝo, tamen la esenco restas sama. En la intervjuo kun li vi povos koni iom pli pri la maniero, kiel li laboras kaj pri lia kariero.

Kontakto
estas kunlabora revuo. Via abono, samkiel kunlaboro en formo de artikoloj, estas tre bonvenaj kaj bezonataj. Helpu nin sendante proponojn pri temoj, kiujn vi ŝatus legi, sed ankaŭ diskonigu ĝin al viaj konatoj.  Ni antaŭdankas. Ĝis la sekva numero!

(1)zamenhofa proverbo

Rifuĝintoj al Eŭropo kaj la Mortolisto

by Rogener Pavinski on 22 Decembro 201829 Decembro 2018 in 2018, 2018:6, redakcie

En la kerno de esperantismo estas, aŭ devus esti, certa grado de sennaciismo kaj de internacia frateco. Ja Zamenhof predikis: Kun internacia lingvo, “ĉiuj nacioj estus unuiĝintaj en komuna frateco”. Nu, Esperanto ankoraŭ estas for de tutmonda unuanimeco. Ĉu tio estus kialo por teorie klarigi la jam kelkjaran krizon de enmigrado en Eŭropo? Ĉu nur kiam la homaro vere rekonos sin loĝanta sur la sama tero, kaj vojaĝantaj sur la sama ŝipo, ili povus fariĝi pli fratecaj?

Naivecon for, fakto estas ke popoloj de ĉiam pilgrime migradis, temas pri la homa
karaktero, bazita sur la fakto ke ni atingis ĉiujn partetojn de la mondo. Sed kelkaj ―
sen agnoski sian evidentan rasismon ― asertas tamen ke kelkaj enmigrantoj estas pli
bonvenaj ol aliaj. Ekde 1993, la kontraŭrasisma reto UNITED kolektas datumojn pri
viktimoj de migrado. La listo enhavas 4 500 okazaĵon. Klára Ertl, kiu volontule laboras pri
ĝi, asertas: ne temas pri krizo de enmigrado, sed jes krizo de solidareco.

La landlimoj estas unu el la plej abstraktaj homaj kreitaĵoj. Rilate al migrado, sendube
ekzistas gravaj politikaj demandoj, sed ili neniam pravigus ŝovinismajn atakojn, precipe
en landoj, kiuj formiĝis danke al enmigrado, kiel Usono aŭ Brazilo. Dum la homoj dividos
sin per sociaj klasoj, religioj kaj nacioj, ili plu timos ĉion fremdan.

Ankaŭ en Esperantujo estas krizoj, sed ĉu ne la esperantistoj estas tiuj homoj, kiuj
ĉiam ilin defias? Nia intervjua gasto, Suso Moinhos, dediĉas sin al fako en nia kulturo,
kiu eble estas la plej defia, speciale en la nunaj tempoj: Literaturo. Malgraŭ tio, li plu
verkas kaj tradukas.

Same ni, en Kontakto plu laboros por vi! Jam la dua sinsekva eldono, en kiuj ni ĉefteme
parolas pri grava temo ― el homa kaj politika vidpunktoj. Ja Kontakto estas soci-kultura
revuo ― kaj ne nur por junuloj. Kiel vi scias, tio ne signifas ke ni havas pli distrajn erojn
(kiuj ege mojosas). Tio estas pruvo, ke juneca revuo povas esti kaj serioza kaj amuza.
Jam venis fino de unu plia jaro. Dankon al vi, kiu akompanis nin en 2018. Aplaŭdojn al
niaj kunlaborantoj, kiuj per riĉa enhavo regalis nin! Mi esperas ke vi ne forgesu reaboni
la revuon por la sekva jaro! Ĝis!

Brazilo Brulas – La incendio en nacia muzeo kaj en politika konflikto al kiu Roger Waters ĵetis brulaĵon

by Rogener Pavinski on 14 Novembro 201814 Novembro 2018 in 2018, 2018:5, numeroj, redakcie

Estas kanto, kiu diras en sia poezio ion kiel:”Ni antaŭeniras du paŝojn kaj revenas unu, sed ĉiam daŭrigas”. Se paroli pri la politika situacio en mia lando, Brazilo, triono de miaj samlandanoj konsentos ke ni ja retropaŝis, triono ke ni avancis, dum la alia parto tute ne pensas pri tio. Miasperte, militarismo kaj la giganta konservatismo, strebanta ĉesigi la nehaltigeblan homan progreson, estas sendube signo ke la paŝoj reen estis multaj.

Antaŭ du jaroj, Jair Bolsonaro estis apenaŭ konata nacia deputito. Li fakte nur ek(fi)famiĝis kiam, ĉe la voĉdono por la forigo de la eks-prezidantino Dilma, li parole omaĝis al eksa generalo, konata torturanto de nia ne tre fora militista diktaturo (1964-1985). Kiel homo, kiu diras tiom da absurdaĵoj, povas fariĝi prezidanto? Ne facilas respondi. Sed mi persone tion aŭguris jam ekde kiam D. Trump iĝis prezidanto de Usono.

Bolsonaro eĉ pli ruze uzis la saman retorikon kaj samajn metodojn. La incitoj kaj malrespekto al minoritatoj markis lian figuron. Dum la tuta mondo avertis pri la danĝero elekti homon kiel li, granda parto de la popolo kredis al, se ne mis-, almenaŭ certe troigitaj informoj disvastigitaj tra la reto, al la t.n. “post-veroj”, kiuj kreis la ideon de nepre venkonta malamiko (la komunistoj, la maldekstruloj), kie troviĝus la kialoj de ĉiuj niaj problemoj.

Dividita kaj elreviĝinta de la politika sistemo, en kiu li mem kreiĝis, la popolo volis venĝi sin, sed ne scias ke, se entute estas malamiko, ĝi devus esti la elito ― la posedantoj de la grundo kaj la financistoj ― kiu regas la landon (kaj la mondon). Tiuj, kiuj interesiĝas nur pri elsuĉado de niaj riĉaĵoj kiel eble plej multe kaj rapide. Ili estas kaŝitaj malantaŭ ĉiuj politikistoj. La amaskomunikiloj – vitrino de la kapitalo – ĵetas lumon nur sur la politikan kaĉon, kie la “malamiko” havas facile rekoneblan vizaĝon.

Nia fragila demokratio riskas. La kreskantaj atakoj kaj minacoj al indiĝenoj, nigruloj kaj al la GLAT-komununo demonstras tion, kion mia fratino al mi konfidis: Bolsonaro eble malfermis la pordojn de la infero, de kie eliras demonoj antaŭe kaŝitaj. Restas al ni rezisti kontraŭ tiom da maltoleremo kaj kune konstrui denove la ponton de respekto kune kun niaj amikoj, najbaroj kaj familianoj. Dividi kaj konkeri estas ilia moto, ni devas trovi mezan vojon.

“Pepe” Mujica, batalanto de la 1960 jaroj, eks-prizonulo, kiu poste fariĝis prezidanto de Urugvajo, nia najbara lando, diris: “La lukto por socia justeco estas solidareco kun tiuj, kiuj estas subpremataj. Sed finfine, ankaŭ por tiuj kiuj subpremas”.

Sporto: Ĉu vere socie virta? Kontakto 2018:3 en la reto!

by Rogener Pavinski on 1 Julio 20181 Julio 2018 in 2018, 2018:4, redakcie

Ni preparas ĉi tiun numeron dum okazas la Futbala Mondpokalo en Rusio. Por la plejmulto de la homoj ĝi estas festo, kiu ligas multajn naciojn danke al la sporto. Mi supozas ke por multaj, tiaj internaciaj sportaj eventoj estas unu el la malmultaj ŝancoj, kie oni povas iom koni pri aliaj nacioj kaj sperteti, ĉefe per televido, internaciecon. Ili ne konas la eblojn, kiujn prezentas Esperanto rilate al internaciumado.

Sendube sporto ebligas grandajn emociajn festojn por la popolo. Ĉu sportoj havas tamen nur virtecon? La artikolo de Luc Gouverneur prezentas alian flankon de la sportoj. Flanko, kiun malofte oni emas pritrakti, ĉar ĝi montras ke sporto estas nek sankta nek bona por la socio, kiel foje ĝi emas aspekti. Ne antaŭjuĝu nin, ke ni estas kontraŭ sportoj kaj ke ni volas frakasi la popolan festemon kaj feliĉon per niaj kritikoj. Ni jam publikigis
artikolojn, kiuj omaĝas la bonajn ecojn de sportoj (vidu ekz. n-rojn 249 k 262). Sed ĉar nenio estas simpleca se ni atente rigardas, ni ankaŭ bonvenigas malsimilajn vidpunktojn de la aferoj kaj ni certas ke ĉiuj gajnos el tiu pripensado.

Nia gasto en la intervjua rubriko estas homo, kiu estas ligita al ĉiuj numeroj de ĉi tiuj revuo dum la lastaj jaroj, en kiu mi redaktoris ĝin. Rob Moerbeek estis voĉe intervjuita de Stela Besenyei-Merger por sia bonega podkasto La Bona Renkontiĝo, kiu certe
meritas vian viziton. Mi ĝoje transskribis la rezulton por vi! Kiel prezentite en la titolo, Rob volontule provlegas kaj revizias ĉiujn vortojn de nia revuo kaj danke al li, nia lingva nivelo estas ĉiam sur akceptebla nivelo.

La Blaga Blogo pristudas interesajn konceptojn kaj havas novaĵon: nia delonga kunlaboranto, Simmon K. Barney, kiu dum 7 jaroj kunlaboris per bildoj por la rubriko de Viktoro Solé, devis transdoni la torĉon al novaj artistoj. Pasintnumere desegnis Tihomir Lovrić kaj ĉi-numere Max Elbo. Koran dankon al Simono pro tiom da jaroj en bonega kunlabora rilato kaj bonvenon al la novaj artistoj! La Movadan Rubrikon zorgas ekde la pasinta numero mia samlandano Marcionildo Vasconcelos.

Kun du-monata aperritimo, ni ofte devas ŝovi kiel eble plej multe da interesaj kontribuoj, sed rezulte niaj paĝoj kutime enhavas tro da tekstoj. Ni provas iom ŝanĝi tion ekde nun por ke la legado estu pli agrabla. Ĉu vi ŝatas tiel? Sciigu nin kaj ne maltrafu la ŝancon verki por la tutmonda esperantistaro per kontribuo al Kontakto! Ni atendas vin!

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Laŭ la nova reguloj, homoj ĝis 35 jaroj daŭre estas TEJO-memboj. La “novaj junuloj” jam povas elŝuti Kontakto-n, sed kun nepra kondiĉo, ke en la datumbazo de UEA estu registrita ilia naskiĝdato. Por elŝuti Kontakto: uea.org/revuoj/

Agrablan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto

Rogener PAVINSKI

Homeopatio kaj la debato pri la scienca scio! Kontakto 2018:2 en la reto!

by Rogener Pavinski on 2 Majo 20185 Majo 2018 in 2018, 2018:2, redakcie

Saluton!

En la jaro 2010, nelonge antaŭ mia redaktoriĝo, aperis en Kontakto artikoloj pri Medicino (n-roj 236 kaj 237 ―  vi povas ilin elŝuti en la retejo de UEA), inter kiuj la bonega “Homeopatio: la diluita medicino” de Aleksej Vodovozov, Rusio, kiun tradukis kaj aperigis la tiama redaktoro, Paŭlo Mojaĵev. La tempo pasis kaj fine de la pasinta jaro mi ricevis novan artikolon pri homeopatio, ĉi-foje originale verkitan de Matthieu Desplantes. Denove la sama temo, pli-malpli samaj konkludoj: Ĝi ne funkcias!

Legante ĝin, mi tuj memoris pri la malnovaj numeroj kaj pensis ke ĉi-foje estus bone havi artikolon, kiu povus doni alian vidpunkton al la afero pri alternativaj kuracmetodoj. Tamen la klopodo ne vere sukcesis, anstataŭe, ne mankis kritikoj al la temo kaj ĉefe al homeopatio. Do mi decidis fari nekutiman aferon. Ĉar sano interesas min multe, mi faris esploron kaj verkis mem artikolon. Kaj en ĝi, mi klopodis informi iom pri la historio de la scienco kaj iom inversigis la demandon: Kial tiom da skeptiko? Kiel statas la ordinara kuraca sistemo? Ĉu ĝi estas tiom prifierinda kiel ĝi sin montras?

Daŭre pri mia artikolo pri sano, tiu elpaŝo sukcesis nur ĉar mi ne devis multe zorgi pri la intervjua rubriko, ĉar ĉi-numere faris tion Kévin Morel-Fourrier, kiu mem havis la iniciaton intervjui Romain Filstroff, kromnome Monté, kiu havas video-kanalon nomatan Linguisticae. Ĝi specifas pri lingvoj kaj lingvoscienco.

KontakTEK, nia rubriko pri teknologio, revenas ĉi-eldone, kaj du-foje sinsekve Jonas Marx plezurigas nin per videoludaj novaĵoj. La Blaga Blogo firme markas sian ĉeeston kaj István Ertl  ― evidente ankoraŭ korkreva ―  revenas al sia Tiel La Mondo. Mi persone dankas al li pro la klopodo daŭre kontribui al nia modesta magazino. Mi pensas ke verkado povas esti efika helpo en tiuj mornaj situacioj. Al mi tio helpis kaj daŭre helpas, kvankam mi kompreneble ankoraŭ fojfoje revenas al la dezerto de soleco kaj doloro. Dankon al ĉiuj, kiuj verkis, verkas kaj ankoraŭ verkos por Kontakto!

Pluramemo – Novaj difinoj kaj defioj en amrilatoj. Kontakto 2018.1 en la reto!

by Rogener Pavinski on 26 Februaro 201826 Februaro 2018 in 2018, 2018.1, redakcie

Mi nuntempe legas libron de la 1990-aj jaroj nomatan Mi pensas, do mi trompiĝas, de Jean-Pierre Lentin. Ĝi parolas pri la eraroj de la plej eminentaj scienculoj. Pitagoro, Pasteur, Newton, Einstein kaj multaj aliaj, ĉiuj ― en iu punkto de sia vivo  ―  faris gigantajn erarojn. Tamen, eraro estas nepra, esenca. Per multaj eraroj kaj sukcesoj progresas la scienco.  Ankaŭ la kulturo, la moroj kaj kutimoj progresas laŭ la tempo. Ĉu ne devas iel same evolui niaj homaj kaj amrilatoj? 

Ĝuste tiun temon tuŝas la ĉefartikoloj en la nuna numero. Ĉar ĝi tiklas niajn plej intimajn arojn da sentoj ― nome la amo ― ĝi estas polemika kaj iom tabua. Alice Andrès el Francio klarigas kio ĝi estas, kaj ke ekzistas pluraj tipoj de pluarmemaj rilatoj. Ŝi ankaŭ prezentas la defiojn, kiujn alfrontas la pluramemuloj. Aliflanke,  Nadia Rie Kondo (plumnome Nadipedia) el Pakistano dubas pri la praktika eblo rilati plurameme kadre de siaj viv-kutimoj. Des pli bone ke pri tiu temo verkas du virinoj – laŭ mi gravas reliefigi la historie subkonsideratajn opiniojn de la virinoj, precipe en tia amrilata kunteksto. 

La ĉi-numera intervjuo ĝojigas min. Mi jam intervjuis preskaŭ ĉiujn de mi ŝatatajn artistojn dum la 7 jaroj, en kiuj mi estas redaktoro de Kontakto. Sed Ĵomart kaj Nataŝa ― du el la plej konataj kaj ŝatataj artistoj de nia movado ― ankoraŭ ne estis aperintaj en tiu ĉi rubriko, ĉar mi estis atendanta novan albumon ilian por konkretigi la intervjuon. Tamen mi ne povas atendi senfine, ili ne lanĉis albumon, sed ili konstante aperigas novajn kantojn en la reto, tiel ke tio estas tute pravigebla okazo por intervjuo.

Ankaŭ tabua kaj polemika ― en  alia senco ― estas la libroeldonado en Esperanto. 
Ni aperigas artikolon, kiu levas la demandon: Ĉu tia strebado finfine utilas, se nia lingvanaro ne plu legemas? Ĉi-numere vi ankaŭ trovos artikolon pri la 200-jara historio de la biciklo. Fakte ĝi estis planata por aperi pasintjare, ĉar nun fakte ĝi jam 201-jariĝis, sed ne estis spaco por ĝi kaj certe vi indulgos nin, ĉar ĝi estas tre interesa artikolo. Novan rubikron inaŭguras Jonax Marx ― jes, la kantisto! ― sed ne pri muziko,  pri videoludoj. La Blaga Blogo ne blagas, sed iom filozofas kaj omaĝas al alia esperantisto!

Omaĝas al Fabienne Berthelot-Ertl, la edzino de nia konstanta kunlaboranto kaj iama redaktoro de Kontakto István Ertl, Tiel la Mondo republikigas malnovan tekston de István, kiu rakontas kiel ili ekkonis unu la alian. Ni brakumas la familion en tiu malfacila momento. Massimo Ripani ne plu redaktas la Movadan Rubrikon, kaj dum TEJO-estraro ne trovas novan posteulon por li, Łukasz Żebrowski nin helpis pri ĝi ĉi-eldone.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 Page 2 Page 3

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash