• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: 2019.1

Ĉukpilko – La sporto de la paco

by Rogener Pavinski on 1 Marto 20191 Marto 2019 in 2019, 2019.1, redakcie

    “Konsento konstruas, malpaco detruas(1)”. Kvankam ankoraŭ nun en multaj lokoj regas la terura etoso de malpaco ― vidu la situacion de Venezuelo, ekzemple ― mi kuraĝas diri ke nuntempe la homaro strebas eviti militon pli ol antaŭe. Ĉu tiu aserto pravas laŭ vi? Kaj plie, ĉu eble la sporto, en siaj diversaj manifestacioj, favoras al pli pacema mondo? Kvankam nemalofte, sporto estas puŝata de emocioj disputaj kaj batalemo propraj de militemo ― tre konata estas la agresemo en piedpilko ekzemple ― ili laŭ mi, iom post iom rafiniĝis en sporto. Eble tial taĉmentoj fariĝis teamoj. Sed ne ĉiuj sportoj estas similaj.

    Simile al nia Lingvo Internacia, homo elpensis sporton, kiu siaflanke celas esti plezuriga, saniga kaj malperfortema. Ĝia nomo estas Ĉukpilko (Tchoukball) kaj ĝia kreinto estas la sviso Hermann Brandt. Ĉukpilkon, nun rekonatan kiel sporto de la paco, li kreis en 1970. Mi konis la sporton en la jaro 2002 okaze de la IJK en Brazilo, kiam la aŭtoro de la nuna ĉefartikolo, Julio Calegari, organizis tieajn surlokajn matĉojn kaj instruadon, en kiuj mi povis partopreni.
    Mi persone, kiu ne estas tre sportema, povas atesti: La ludo estas vere ĝuinda. La rememoro pri tiu okazaĵo igis min pensi la jenon: De kelkaj jaroj kadre la Universalaj Kongresoj okazas futbal-matĉo de la Esperanta Futbal-teamo. Kial de nun, kadre la IJK-oj oni ne ekorganizu ĉukpilkajn instruadojn cele al kreo de internacia Esperanta Ĉukpilka teamo, kiu ludu matĉojn dum la Internaciaj Junularaj Kongresoj? Jen ideo por la organizantoj de la ĉi-jara IJK.

    Ĉar mi ĵus revenigis al miaj pensoj tiun jam foran, tamen neforgeseblan, sperton de la IJK en 2002, mi donu spacon al alia rememoro. Tie mi havis unuafoje la ŝancon trovi originalajn diskojn de Esperanto-muziko. Kiel granda entuziasmulo de muziko (tiam precipe de rokmuziko) mi tuj aĉetis tri KD-ojn, inter kiuj Ŝako, de la grupo La Porkoj. La unua disko de Alejandro Cossavella multe diferencas stile de lia plej lasta Tro, albumo lanĉita partnere kun la muzikgrupo Vojaĝo, tamen la esenco restas sama. En la intervjuo kun li vi povos koni iom pli pri la maniero, kiel li laboras kaj pri lia kariero.

Kontakto
estas kunlabora revuo. Via abono, samkiel kunlaboro en formo de artikoloj, estas tre bonvenaj kaj bezonataj. Helpu nin sendante proponojn pri temoj, kiujn vi ŝatus legi, sed ankaŭ diskonigu ĝin al viaj konatoj.  Ni antaŭdankas. Ĝis la sekva numero!

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Agrablan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto

(1)zamenhofa proverbo

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2022. Gazetara Komuniko 1055
    Indiĝenaj popoloj ludas gravan rolon en la konservado de naturaj resursoj, kaj estas portantoj de fundamentaj scioj por nia daŭripova ekzisto sur la Tero. Malgraŭ multaj baroj kaj atakoj al iliaj rajtoj, tiuj popoloj organiziĝas por daŭre plenumi siajn tradiciajn okupojn, konservi siajn kulturajn praktikojn, kaj aserti siajn rajtojn je siaj teroj. La lingvo estas […]
  • Koncerto "Nova Sento" dum la UK 2022: malferma al la publiko kaj vive elsendota. Gazetara Komuniko 1054
    Mardon la 9-an de aŭgusto 2022 je 17:00 okazos vive elsendata koncerto kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. La koncerto estos plia hibrida programero de la UK, aldone al jam menciitaj programeroj (IKU, Scienca Kafejo, Faka Forumo, Scienca Forumo, komitataj kunsidoj kaj forumoj, Esperantologia Konferenco https://uea.org/gk/1052) La kebekia pianisto Stefano (Étienne Laflamme) […]
  • Premiitoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2022
    En Montrealo okazis la disdono de premioj. Jen filmeto en kiu la BK-Prezidanto, Miguel Fernández, legas la liston de premiitaj verkoj kaj verkistoj.
  • Komenciĝis la UK en Montrealo kun nova Estraro kaj parte hibrida programo. Gazetara Komuniko 1052
    Sabate la 6-an de aŭgusto 2022 komenciĝis la 107-a Universala Kongreso en Montrealo kun 837 aliĝintoj el 56 landoj. La unua programero estis la kunsido de la Komitato, kiu unuafoje okazis hibride, kun preskaŭ 40 komitatanoj, ĉ. duono surloke kaj duono defore. La Komitato elektis ok-kapan novan estraron de UEA, kun prezidanto Duncan Charters, unua […]
  • La nova kanto de la konga artisto Joe Mo
    Temas pri muzikpeco, kiu prezentas surbaze de bildoj enkontinentan kongresan kronikon kun bela sono kaj alvokas ajnajn esperantistojn kaj simpatianojn tra la mondo aliĝi kaj partopreni la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto ĉi-jarfine en Senegalo.
  • Clay Magalhães finas sian laborperiodon ĉe UEA – KKS ŝanĝiĝas. Gazetara Komuniko 1051
    La kontrakto kun Clay Magalhães, kiu laboris ĉe UEA kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) dum 19 jaroj, finiĝas hodiaŭ, la 31-an de julio 2022. Clay ĉeforganizis la Universalajn Kongresojn (UK) ekde 2003, transpreninte la taskon de Nikola Rašić. Li estas la KKS, kiu dum plej longa periodo en UEA okupis tiun postenon, kaj jam antaŭe […]
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Amikeco, 30 julio 2022. Gazetara Komuniko 1049
    La 30-a de julio estas Amikeca Tago. Antaŭ dek unu jaroj, en 2011, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris tiun tagon la Internacia Tago de Amikeco, surbaze de la alvoko de Unesko, dek kvar jarojn pli frue, ke oni kreu Kulturon de Paco, t.e. “aron da valoroj, vidpunktoj kaj kondutoj kiuj malakceptas perforton kaj celas […]
  • Naturista ekskurso dum la Universala Kongreso en Montrealo
    Naturista ekskurso dum la Universala Kongreso en Montrealo! INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista), faka asocio de UEA, organizos ekskurson al la belega naturista centro nur unu horon for de Montrealo, merkredon, 10 aŭgusto: foriro je la 10-a matene (akurate) kaj reveturo al la kongresejo. Ĉu vi pretas sperti naturismon en amika #Esperanto-etoso? Venu kun INOE […]
  • Novaĵoj: cifereca Kongresa Libro de la 107-a UK kaj kongresa apo disponeblas. Gazetara Komuniko 1048
    La Kongresa Libro (KL) estas tradicia presaĵo de la Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu ankaŭ inspiras aliajn Esperanto-eventojn. Krom gravaj salutmesaĝoj kaj aldonaj informoj al tiuj antaŭe aperintaj en la Dua Bulteno, ĝi entenas la programon de la UK, kaj per ĝi kongresanoj povas organizi kiel ili planas ĝui la kongreson. Normale la Kongresa […]
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-tago, 26 julio 2022: amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Gazetara Komuniko 1047
    En 1887, L. L. Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto. Pro tio ni ĉiujare festas la 26-an de julio, la tagon de tiu eldono, kiel la naskiĝtagon de la internacia lingvo Esperanto. Zamenhof revis pri mondo kie la popoloj libere konatiĝu kaj komunikiĝu sur neŭtrala fundamento: "Terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj […]
Copyright © 2022 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash