• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: ESPERANTISMO

FEK’ AL ZAMENHOF

by paulosilas90 on 16 Aŭgusto 2017 in ekscesoj, ESPERANTISMO, esperantistaro, esperantistoj, originala poemo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, Zamenhof

Fek’ al Zamenhof kaj lia anĝela aŭreolo! La junulo kiu mortis pro superdozo antaŭ ol fariĝi trikdekjaraĝa; ĉu li perdis ion? La mondo, parfumitaj vivamantoj, estas sterkamaso. Ĉu la homaro meritas epitafoverkon? Esperantistoj amas ampoemojn. Epitafo verkita de samideano parolus pri la floroj en la ĉerko, dum la karnoputreco restus necitita. Mi ofertos kuiritajn manojn […]

KANIBALA FINA VENKO

by paulosilas90 on 11 Julio 2017 in Brazilo, ESPERANTISMO, Fina Venko, KANIBALISMO, kanibalo, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Mi konsentus detranĉi etfingron, se tio kreus 100 mil brazilajn Esperanto-parolantojn. Mi konsentus detranĉi manon, se tio kreus 500 mil brazilajn Esperanto-parolantojn. Mi konsentus detranĉi brakon, se tio kreus 1 milionon da brazilaj Esperanto-parolantoj. Se, por transformi 10% da brazilanoj en Esperantajn fluparolantojn, oni bezonus makabran riton, mi konsentus esti ingredienco, distranĉita en mil pecojn. […]

REVOJ SENFUNDAMENTAJ

by paulosilas90 on 9 Julio 2017 in ESPERANTISMO, Esperanto, Originala poemo en Esperanto, Poemo, Zamenhof

Mi ne scias, kion pensi pri Esperanto kaj ĝiaj parolantoj. 130 jaroj kaj kio? Oni ankoraŭ aŭdacas paroli pri mondproblemo post jarcento! La lingvo mortis en 1917. Ni kolektu subskribojn kaj postulu. Ni kreu asocion, klubon, planon, projekton, itineron. Organizi organizaĵojn per organiza organizado. Ni planu, replanu, repensu, rediskutu, ree eltiru niajn harojn por malkovri […]

Literaturo + enkarniĝo + brazila spiritismo + esperantismo

by paulosilas90 on 7 Julio 2017 in ESPERANTISMO, literaturo, Opinio, reenkarniĝo, religieco, spiritismo

La fruaj originalaj romanoj kiuj parolas pri reenkarniĝo (kaj mi povas memori almenaŭ du kiujn mi legis antaŭnelonge: Lilio kaj Nova Sento) neniel helpas malkonstrui la ligon inter spiritismo kaj esperantismo. Mi eĉ eksupozas, ĉu tiu literatura religieco iel kontribuis, antaŭ pli ol cent jaroj, al ekalligo de la brazila spiritismo al esperantismo.

EKSCESO

by paulosilas90 on 11 Junio 2017 in ESPERANTISMO, Esperanto, esperanto-lernado, evangeliismo, junulaĝo, junulo, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Ofte junuloj stampas per ekscesoj sian koleron kontraŭ malsana mondo, homaro kiun regas maljusteco, malegaleco. Ili neas ĉion kaj kontraŭas ĉiujn. Rompi la tradicion kaj krei alternativan vivmanieron (kiun sekvaj generacioj same rompos siatempe). Lerni Esperanton estas mia plej ribela junulaĝa ago. Brazilaj evangeliismaj junuloj ne lernas lingvojn kiuj parolas pri toleremo. Ili edziĝas frue, […]

POEMO SEN SEKVOJ

by paulosilas90 on 29 Majo 2017 in Brazilo, ESPERANTISMO, Esperanto, morto, murdo, Originala poemo en Esperanto, Poemo, violento, Zamenhof

Tiu ĉi poemo povas plenumi nenion efektivan kontraŭ la tajdo. La akvodunoj invadas la kontinenton, perfortas la esperojn de generacioj post generacioj kaj dronigas homojn sen demandi ties nomojn. Eĉ se la kaatingo transformiĝus en maron kaj la kangasistoj estus piratoj, la temo ne diferencus. Kolerigas min la historiolibroj kun siaj gravaj okazaĵoj, siaj eminentuloj […]

PLENDOJ DE HOMO SEN LINGVO

by paulosilas90 on 17 Majo 2017 in ESPERANTISMO, esperantisto, Esperanto, identeco, lingvo, Originala poemo en Esperanto, Poemo

Se ĉi tiu lingvo estus mia, se mi havus ion komunan kun tiuj homoj kiuj artikulacias ĝin. Se en mia infanaĝo mi estus senscia pri ĝia strukturo. Se mi estus eluzinta la esprimeblojn sen kapabli bone difini kio estas substantivo aŭ verbo. Se en ĝi mi estus aŭskultinta infanajn rakontojn. Se miaj rememoroj emerĝus konvulsie […]

POEMO DUM KRIZA HORO

by paulosilas90 on 25 Aprilo 2017 in ESPERANTISMO, Esperanto, Originala poemo en Esperanto, Poemo, POEMO DUM KRIZA HORO, portugala

Se tiu ĉi poemo havus sencon, mi ne havus nomon. Se mi havus nomon, tiu ĉi poemo ne havus sencon. Mi ne havas sencon. Kaj la poemo havas min. Fajro por bruligi la leganton. Vi legis, ĉar vi volis. Tiu ĉi poemo havas dek portugalajn familinomojn kaj klarigos detale ĉiujn branĉojn de la arbo. Ĉu […]

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash