• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: 2016:6

Sano kaj Malsano – Kontakto 2016:6 en la reto!

by Rogener Pavinski on 20 Februaro 201720 Februaro 2017 in 2016, 2016:6, numeroj

Saluton!
Unue mi volas esprimi mian dankon al ĉiuj, el kiuj kelkaj eĉ ne konanta min persone, sendis ian apogan mesaĝon al mi spure de la lasta redakcia enkonduko, en kiu mi informis pri la malfeliĉa okazaĵo fine de la pasinta jaro. Tiaj mesaĝoj estas ja helpaj psikologie. Kiam proksimulo spertas mortoperdon, ni ne scias kion diri, sed sufiĉas kelkaj amikaj vortoj por ke vi faru la amikon senti iomete pli bone kaj tia gesto ne estos forgesata.

Ne hazarde, nia nuna eldono prezentas la temon “Sano kaj Malsano” kiel ĉefartikolo. De Juan Carlos Monteiro el Kubo venas la artikolo pri kuracisto, kiu helpis la batalon kontraŭ la Ebola-disvastiĝo en Sieraleono. Li infektiĝis kaj grave malsaniĝis, sed post kuracado revenis por daŭrigi la laboron. El Ĉeĥio, Max Kašparů prezentas hipnoterapion kaj ĝian uzadon en medicinaj fakosferoj. Ana Ribeiro el Brazilo proprasperte asertas ke por bona sano gravas ne droniĝi en farendaĵoj kaj havi tempon por si mem. Laste pri la temo, patro, kiu perdis sian filinon pro komplika sanproblemo en juna aĝo, rememoras la tragedian situacion kaj meditas prie.

Nia gasto en la intervjua rubriko estas mia konato delonge, ĉar mi estas admiranto de lia muzika laboro sed, malgraŭ tio, mi konfesas ke ĝis ĉi tiu intervjuo, mi neniam êc provis prononci la familian nomon de Amir Hadžiahmetović, sed li malkovrigis al mi la sekreton: Haĝiahmetoviĉ. Kun la kunlaboro de multaj gastoj, Amir kiel gitaristo kaj kantisto de la bando Espo Despo lanĉis albumon per kiu li revizitas siajn muzikajn radikojn en Bosnio kaj Hercegovino.

TEJO-Tutmonde, sub la redaktorado de Massimo Ripani nun iĝis Movada Rubriko. KontakTEK speciale por ĉi tiu numero aperigis notojn nur rilatajn al medicino. En Recenzoj vi povas legi pri du KD-oj eldonitaj ankoraŭ en 2016. La Blaga Blogo rakontas pri “perfekta” murdoplanado; en Tiel la Mondo, István Ertl preferas ne prognozi pri tio, kion li verkos en 2017, ĉar neantaŭvideblaĵoj tro oftas en la mondo. Vizaĝojn de kelkaj homrajtaj herooj vi konos danke ankaŭ al Ertl, sed al Klara, filino de István. Eĉ kolorigitajn fotojn de la pli ol centjara Titanic vi trovos ĉi-numere. Mi esperas ke vin ne tro ĝenas la nuna malfrua apero de la numeroj. Mi promesas ke mi faros ĉion eblan, laŭ miaj ne tiom fidindaj fortoj, por akuratigi. Dum la jaro, mi esperas, mi fariĝos pli menskapabla por akurate liveri al vi la karan Kontakto.

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Laŭ la nova reguloj, homoj ĝis 35 jaroj daŭre estas TEJO-memboj. La “novaj junuloj” jam povas elŝuti Kontakto-n, sed kun nepra kondiĉo, ke en la datumbazo de UEA estu registrita ilia naskiĝdato. La elŝutado de Kontakto por 30-35-jaruloj estas funkciigita nur en la ĉefa retejo: uea.org/revuoj/

Kore
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-Jeunes
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa ESperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo

RSS Revuo Esperanto

  • La Vojo
    La Vojo, poemo de L. L. Zamenhof. Kantas Amira Chun dum la Internacia Arta Vespero de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando.
  • Humphrey Tonkin 80-jara!
    La Estraro de UEA kaj la redaktoroj de la Revuo Esperanto deziras al Humphrey Tonkin feliĉan naskiĝtagon. Humphrey Tonkin kutimas sendi brilajn tekstojn al UN okaze de ĉiuj festendaj tagoj. Venas hodiaŭ plia festenda tago... hodiaŭ escepte ni ne petos Humphrey Tonkin verki tekston :) Pri Humphrey Tonkin en VikipedioEsperanto kaj Unuiĝintaj Nacioj
  • La novembra numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage
    En la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la novembra numero de la revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas la 10-a en la jarkolekto 2019. Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne membras en UEA aŭ ne abonas la revuon, estas invitataj konatiĝi kun ĝia riĉa enhavo: novaĵoj, artikoloj, […]
  • Movada temo: UN 75-jariĝas: Esperanto bezonas Unuiĝintajn Naciojn, sed Unuiĝintaj Nacioj bezonas esperantistojn
    • Renato Corsetti Malgraŭ la disvastiĝo de po­ten­cegaj komunikaj iloj aŭ eble ankaŭ pro ili, la mondo restas ĉiam la sama, ĉar homoj restas samaj kun siaj vir­toj kaj malvirtoj. Certe ekzistas la es­perantistoj, kaj ilia toleremo kaj kom­prenemo por aliaj homoj kaj popoloj kaj ilia serĉo pri justeco, egaleco kaj paco. Sed samtempe ekzistas […]
  • Svjatogorovo. Vojaĝo al antikva rusa fabelo
    RusioHistorio • Merjan Pert Veturante nur 75 km norden de la ĉefurbo de Rusio Moskvo, vi trafos veran rusan fabelon! Ĉi tie, inter antikvaj historiaj urboj Sergijev Posad kaj Dmitrov estas veraj, mirakle konversitaj sovaĝaj arbaroj! La pentristoj kaj kulturaj agantoj nomas ĉi tiun lokon “Rezervejo de Rusa Pejzaĝo”. Tie, inter arbaroj kaj montetoj, ĉe […]
  • La nova numero
    Abonantoj jam povas elŝuti la decembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj La enhavlisto de la decembra numero: 243 | Malferme | D-ro L. L. Zamenhof vizitis Montrealon en 1910 244 | Kie loĝis Zamenhof en Montrealo? 245 | Impresoj pri Montrealo 246 | Historio: Ludoviko Zaleski-Zamenhof 248 | […]
  • UK 2020: aliĝu dum la unua, plej avantaĝa aliĝperiodo!
    © Tourisme Montréal, Stéphan Poulin Multaj personoj aliĝis al la UK-2020 en Montrealo, Kanado (de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020) jam dum la antaŭa UK en Lahtio, kaj nun la aliĝilo disponeblas por la plej malmultekosta aliĝperiodo. La prezo por aliĝo en tiu ĉi unua aliĝperiodo por individuaj membroj de UEA estas […]
  • Alvoko al la enlernejaj Esperanto-instruantoj
    • A. Andre; G. Camy; M. Juy, Franca komisiono «Esperanto-ĉe-abituro» Kiun el ni neniam iu demandis (aŭ kiu eĉ neniam sin demandis) kiom da Esperanto-parolantoj, kiom da Es­pe­­ran­to-kluboj aŭ kiom da Espe­ran­to-kur­soj en lernejoj estas nacie kaj tut­monde? Tiam, kion respondi krom, ĝena­te, “verdire, mi ne scias!”? Tamen, laŭ la kunteksto de la de­mando la […]
  • Vi faras videon, ni donas 100 eŭrojn kaj premion ĝis 500 eŭroj
    Antaŭnelonge UEA anoncis filmo-konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”, por diskonigi Esperanto-asociojn kaj lokajn kulturaĵojn. UEA decidis disdoni 100 eŭrojn kiel subvencion por ĉiu el la unuaj ricevitaj 10 filmoj, kaj ĉiuj filmoj kolektitaj havas ŝancon gajni premiojn ĝis 500 eŭroj. Bonvolu disvastigi la anoncon. Por partopreni en la konkurso necesas sendi mallongan (2- ĝis 10-minutan) […]
  • Speciala eldono de La Riverego
    Tiu ĉi estas speciala eldono de La Riverego, la eldonaĵo de Esperanto-Societo Kebekia en kunlaboro kun La Lumo, la eldonaĵo de Kanada Esperanto-Asocio, por informi kanadan kaj internacian publikon pri la 105-a UK-2020 en Montrealo. Kun diversaj eroj de tiuj specialaj eldonoj formiĝos la sekvaj numeroj de La Riverego kaj La Lumo en 2019-2020. Elŝutu […]
Copyright © 2019 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash