• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: 2014:4

Ludi – Konkure aŭ kunlabore? Kontakto 2014:4 en la reto!

by Rogener Pavinski on 9 Septembro 20149 Septembro 2014 in 2014, 2014:4

Ekzistas nemombrebla kvanto da sportoj en la mondo. Ĉe la granda plejmulto, la celo estas ke la ludanto(j) nepre venku la alian(jn). Oni diras ke la konkura sportumado anstataŭis la militemon de la moderna homo, sed bedaŭrinde ni ne vidas malpliigon de la perforto en la mondo. Male, tio, kion ni rimarkas, estas ofta agresemo en la sportoj.

Mi mem ne estas sportema homo. Antaŭ televido tamen, mi vere aprezas la aŭto-kuradojn, precipe tiujn el F-1. Loĝanta en lando, kie futbalo atingas ne malofte kaj eĉ enkampe trajtojn de civila milito, mi delonge ne estas allogata al tiu sporto. Kiu kulpas? Ĉu eblas eduki la homojn al malpli konkuraj ludoj?

Niaj ĉefartikoloj pritraktas du flankojn de la ludoj. Raoni Souza el Brazilo klarigas kial li ĝojis pri la historia malvenko de la brazila teamo fronte al Germanio je 7×1 en la lasta futbala Mondpokalo, kiu finiĝis antaŭ nelonge en Brazilo. Por li futbalo ne estas nur ludo, sed bedaŭrinde entenas tro da fanatikeco. En la alia flanko, Manuela Ronco el Italio prezentas artikolon pri kunlaboraj ludoj, kio estas nova edukadformo celanta valorigi reciprokan respekton ĉe la infanoj.

Koincide aŭ ne, nia intervjua rubriko pritraktas la saman temon, ĉar nun Esperantujo rajtas havi sian propran oficialan futbalteamon. Ĝi naskiĝis okaze de la lasta Universala Kongreso en Argentino, kie ĝi ludis sian unuan matĉon. Nia ĉi-eldona gasto, Jorge Montanari, estis unu el la kreintoj kaj trejnistoj de nia teamo, kiu (iom atendite) suferis gollavangon. La apogantaro estis tamen feliĉaj ̶ almenaŭ pro la ŝanco krii “golo!” kelkfoje.

Ankoraŭ rilate al la laste okazinta UK, en Kontakto n-ro 260 ni prezentis artikolon pri la 70-jariĝo de la grimpado de Tibor Sekelj sur la monto Akonkagvo en Argentino. Por tiu artikolo ni pridemandis la esperantiston Amri Wandel, kiu faris la saman grimpadon pasintjare. Nun li verkis por vi pli detalan rakonton pri la kvar ekspedicioj, kiujn li faris ̶ de Nepalo ĝis Argentino. La unuan parton de tiu raporto vi legos ĉi-numere.

La nuna numero estas tre bunta laŭ al la deveno de la kontribuaĵoj. El Koreio venas raporto pri la sukceso de popularaj koreaj artistoj – la tendenco nomiĝas “Korea Ondo”. El Kazaĥio venas eta novelo, kiu uzas la variaĵon de Esperanto nomata Popido. Ĉu vi konas ĝin? Vi certe trovos ĝin interesa! La reta versio de nia revuo jam pretas por elŝutado! Espereble la papera versio vin atingos baldaŭ! Bonan legadon!

La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Rogener PAVINSKI

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • Deklaro de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado. Gazetara Komuniko 1057
    La 746 partoprenantoj - el 57 landoj - de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Montrealo, Kanado, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, traktis la kadran temon “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj.” Per teritoria agnosko en la malferma ceremonio de la Kongreso, ni esprimis nian profundan dankon al la […]
  • 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino: aliĝilo, temo, reĝisoro kaj LKK. Gazetara Komuniko 1056
    La 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023 en Torino, Italio. Jam eblas rete aliĝi: http://uk.esperanto.net/2023 - aliĝoj dum la unua aliĝperiodo (ĝis la 31-a de decembro 2022) ĝuas la plej bonajn rabatojn, do ĉiuj estas kuraĝigataj frue aliĝi. Individuaj membroj de UEA kalkulas […]
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2022. Gazetara Komuniko 1055
    Indiĝenaj popoloj ludas gravan rolon en la konservado de naturaj resursoj, kaj estas portantoj de fundamentaj scioj por nia daŭripova ekzisto sur la Tero. Malgraŭ multaj baroj kaj atakoj al iliaj rajtoj, tiuj popoloj organiziĝas por daŭre plenumi siajn tradiciajn okupojn, konservi siajn kulturajn praktikojn, kaj aserti siajn rajtojn je siaj teroj. La lingvo estas […]
  • Koncerto "Nova Sento" dum la UK 2022: malferma al la publiko kaj vive elsendota. Gazetara Komuniko 1054
    Mardon la 9-an de aŭgusto 2022 je 17:00 okazos vive elsendata koncerto kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. La koncerto estos plia hibrida programero de la UK, aldone al jam menciitaj programeroj (IKU, Scienca Kafejo, Faka Forumo, Scienca Forumo, komitataj kunsidoj kaj forumoj, Esperantologia Konferenco https://uea.org/gk/1052) La kebekia pianisto Stefano (Étienne Laflamme) […]
  • Premiitoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2022
    En Montrealo okazis la disdono de premioj. Jen filmeto en kiu la BK-Prezidanto, Miguel Fernández, legas la liston de premiitaj verkoj kaj verkistoj.
  • Komenciĝis la UK en Montrealo kun nova Estraro kaj parte hibrida programo. Gazetara Komuniko 1052
    Sabate la 6-an de aŭgusto 2022 komenciĝis la 107-a Universala Kongreso en Montrealo kun 837 aliĝintoj el 56 landoj. La unua programero estis la kunsido de la Komitato, kiu unuafoje okazis hibride, kun preskaŭ 40 komitatanoj, ĉ. duono surloke kaj duono defore. La Komitato elektis ok-kapan novan estraron de UEA, kun prezidanto Duncan Charters, unua […]
  • La nova kanto de la konga artisto Joe Mo
    Temas pri muzikpeco, kiu prezentas surbaze de bildoj enkontinentan kongresan kronikon kun bela sono kaj alvokas ajnajn esperantistojn kaj simpatianojn tra la mondo aliĝi kaj partopreni la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto ĉi-jarfine en Senegalo.
  • Clay Magalhães finas sian laborperiodon ĉe UEA – KKS ŝanĝiĝas. Gazetara Komuniko 1051
    La kontrakto kun Clay Magalhães, kiu laboris ĉe UEA kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) dum 19 jaroj, finiĝas hodiaŭ, la 31-an de julio 2022. Clay ĉeforganizis la Universalajn Kongresojn (UK) ekde 2003, transpreninte la taskon de Nikola Rašić. Li estas la KKS, kiu dum plej longa periodo en UEA okupis tiun postenon, kaj jam antaŭe […]
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Amikeco, 30 julio 2022. Gazetara Komuniko 1049
    La 30-a de julio estas Amikeca Tago. Antaŭ dek unu jaroj, en 2011, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris tiun tagon la Internacia Tago de Amikeco, surbaze de la alvoko de Unesko, dek kvar jarojn pli frue, ke oni kreu Kulturon de Paco, t.e. “aron da valoroj, vidpunktoj kaj kondutoj kiuj malakceptas perforton kaj celas […]
  • Naturista ekskurso dum la Universala Kongreso en Montrealo
    Naturista ekskurso dum la Universala Kongreso en Montrealo! INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista), faka asocio de UEA, organizos ekskurson al la belega naturista centro nur unu horon for de Montrealo, merkredon, 10 aŭgusto: foriro je la 10-a matene (akurate) kaj reveturo al la kongresejo. Ĉu vi pretas sperti naturismon en amika #Esperanto-etoso? Venu kun INOE […]
Copyright © 2022 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash