• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: 2

Menstruo – Tabuo. Kiam ĉesos la kondamno? Kontakto 2019:2 en la reto!

by Rogener Pavinski on 25 Aprilo 201919 Majo 2020 in 2, 2019

Ĵus svarmis tra la amaskomuniloj la unua foto iam ajn faritade Nigra Truo. La atingo estis vaste kaj fiere festata de la scienca komunumo. La bildo estis kunmetita per la kunlaboro de teleskopoj de pluraj lokoj en la mondo kaj pruvas la teorion de relativeco de Einstein. Tamen, kio plej ĝojigis min, estis la fakto, ke malantaŭ tiu ĉi historia atingo estas la 29-jara Katie Bouman, virino, kiu en MIT (Teknologia Instituto de Massachusetts) partoprenis la kreadon de la programo, kiu produktis la bildon.

Sendube ŝi fariĝos ekzemplo de kapableco, el kiu multaj knabinoj tra la mondo povas inspirigi sin. Sed samtempe, kiam nun ni festas la atingon de Katie, en Irano Nasrin Sotoudeh, virino, pro la paca defendo de la rajtoj de virinoj en tiu lando, estis kruele kondamnita ricevi 148 vipbatojn kaj resti preskaŭ 40 jarojn en malliberejo. Kiom malsamaj la situacioj por virinoj en la mondo!

Ankoraŭ ne estas klare por ĉiuj, ke ne ekzistas pravigo por iu ajn seksa/genra diskriminacio. Kaj batali por tio estas unu el la multaj gravaj taskoj de la feminisma
movado. Dum virinoj en okcidentaj landoj pli kaj pli atingas prestiĝan socian pozicion, multloke en oriento la virinoj devas batali kontraŭ malkleraj tradicioj, kiuj ankoraŭ katenas ne nur la virinojn, sed la homan progreson ĝenerale.

En Barato al tiu progreso multe kontribuis la kreaĵo de A. Muruganantham, unu el
la 100 plej influhavaj personoj de la mondo, laŭ la revuo TIME en la jaro 2014. Konata
kiel Pad Men (Menstrutuka Viro), post multjara penado, li sukcese konstruis simplan
maŝinaron, per kiu eblas fabriki tre malmultkostajn menstruajn tukojn por la virinoj en
la tieaj komunumoj. Laŭ li, “la plej forta kreaĵo de la naturo estas ne leono, nek elefanto,
nek tigro. Estas la virino”.

“Kion ajn viroj faras, virinoj kapablas same, sangelfluigante”. Mi legis ĉi tiun frazon sur
t-ĉemizo ― ĝuste la temo de ĉefartikoloj en ĉi tiu numero. Kial menstruo ankoraŭ estas
tiom granda tabuo? Per du malsimilaj vivspertoj ni konatiĝos kun la zorgoj de virinoj en
okcidento kaj oriento rilate al menstruo. Ankaŭ nia intervjua gasto estas ekzemplo de la
virina povo kaj talento. Natalia MacMahon, krom reĝisoro, estas aktorino kaj tradukisto. Ŝi
antaŭ nelonge aperigis Malsano Nomata Amo, retserion kun 6 ĉapitroj en kiuj Esperanto
rolas kiel grava faktoro en la historio.

Ĉion ĉi pripensante, mi rezonis: La viroj rolis (almenaŭ li tiel sin prezentas) kiel
protagonisto en la monda historio. Kaj surbaze de perforto kaj konkurado ― laŭ la vira
modelo ― kulturoj formiĝis. Ĉu vi jam vin demandis, kia estus la mondo, se virinoj regus
ĝin? Mi ne dubas ke, por ke la estontaj generacioj pluvivu, necesas enkonduki la mondon
sur pli bonan vojon. Ĉu la virinoj montros la vojon?

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Agrablan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2022. Gazetara Komuniko 1055
    Indiĝenaj popoloj ludas gravan rolon en la konservado de naturaj resursoj, kaj estas portantoj de fundamentaj scioj por nia daŭripova ekzisto sur la Tero. Malgraŭ multaj baroj kaj atakoj al iliaj rajtoj, tiuj popoloj organiziĝas por daŭre plenumi siajn tradiciajn okupojn, konservi siajn kulturajn praktikojn, kaj aserti siajn rajtojn je siaj teroj. La lingvo estas […]
  • Koncerto "Nova Sento" dum la UK 2022: malferma al la publiko kaj vive elsendota. Gazetara Komuniko 1054
    Mardon la 9-an de aŭgusto 2022 je 17:00 okazos vive elsendata koncerto kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. La koncerto estos plia hibrida programero de la UK, aldone al jam menciitaj programeroj (IKU, Scienca Kafejo, Faka Forumo, Scienca Forumo, komitataj kunsidoj kaj forumoj, Esperantologia Konferenco https://uea.org/gk/1052) La kebekia pianisto Stefano (Étienne Laflamme) […]
  • Premiitoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2022
    En Montrealo okazis la disdono de premioj. Jen filmeto en kiu la BK-Prezidanto, Miguel Fernández, legas la liston de premiitaj verkoj kaj verkistoj.
  • Komenciĝis la UK en Montrealo kun nova Estraro kaj parte hibrida programo. Gazetara Komuniko 1052
    Sabate la 6-an de aŭgusto 2022 komenciĝis la 107-a Universala Kongreso en Montrealo kun 837 aliĝintoj el 56 landoj. La unua programero estis la kunsido de la Komitato, kiu unuafoje okazis hibride, kun preskaŭ 40 komitatanoj, ĉ. duono surloke kaj duono defore. La Komitato elektis ok-kapan novan estraron de UEA, kun prezidanto Duncan Charters, unua […]
  • La nova kanto de la konga artisto Joe Mo
    Temas pri muzikpeco, kiu prezentas surbaze de bildoj enkontinentan kongresan kronikon kun bela sono kaj alvokas ajnajn esperantistojn kaj simpatianojn tra la mondo aliĝi kaj partopreni la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto ĉi-jarfine en Senegalo.
  • Clay Magalhães finas sian laborperiodon ĉe UEA – KKS ŝanĝiĝas. Gazetara Komuniko 1051
    La kontrakto kun Clay Magalhães, kiu laboris ĉe UEA kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) dum 19 jaroj, finiĝas hodiaŭ, la 31-an de julio 2022. Clay ĉeforganizis la Universalajn Kongresojn (UK) ekde 2003, transpreninte la taskon de Nikola Rašić. Li estas la KKS, kiu dum plej longa periodo en UEA okupis tiun postenon, kaj jam antaŭe […]
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Amikeco, 30 julio 2022. Gazetara Komuniko 1049
    La 30-a de julio estas Amikeca Tago. Antaŭ dek unu jaroj, en 2011, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris tiun tagon la Internacia Tago de Amikeco, surbaze de la alvoko de Unesko, dek kvar jarojn pli frue, ke oni kreu Kulturon de Paco, t.e. “aron da valoroj, vidpunktoj kaj kondutoj kiuj malakceptas perforton kaj celas […]
  • Naturista ekskurso dum la Universala Kongreso en Montrealo
    Naturista ekskurso dum la Universala Kongreso en Montrealo! INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista), faka asocio de UEA, organizos ekskurson al la belega naturista centro nur unu horon for de Montrealo, merkredon, 10 aŭgusto: foriro je la 10-a matene (akurate) kaj reveturo al la kongresejo. Ĉu vi pretas sperti naturismon en amika #Esperanto-etoso? Venu kun INOE […]
  • Novaĵoj: cifereca Kongresa Libro de la 107-a UK kaj kongresa apo disponeblas. Gazetara Komuniko 1048
    La Kongresa Libro (KL) estas tradicia presaĵo de la Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu ankaŭ inspiras aliajn Esperanto-eventojn. Krom gravaj salutmesaĝoj kaj aldonaj informoj al tiuj antaŭe aperintaj en la Dua Bulteno, ĝi entenas la programon de la UK, kaj per ĝi kongresanoj povas organizi kiel ili planas ĝui la kongreson. Normale la Kongresa […]
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-tago, 26 julio 2022: amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Gazetara Komuniko 1047
    En 1887, L. L. Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto. Pro tio ni ĉiujare festas la 26-an de julio, la tagon de tiu eldono, kiel la naskiĝtagon de la internacia lingvo Esperanto. Zamenhof revis pri mondo kie la popoloj libere konatiĝu kaj komunikiĝu sur neŭtrala fundamento: "Terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj […]
Copyright © 2022 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash