• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Aŭtoro: Rogener Pavinski

Manĝkutimoj, manĝaĵoj kaj malsato – Kontakto 2014:5 en la reto!

by Rogener Pavinski on 17 Novembro 201418 Novembro 2014 in 2014, 2014:5

Io, kion ni ne povas nek devas neglekti fari ĉiutage, estas manĝi. Nutri la korpon estas natura bezono por la vivo. Malgraŭ la diversaj esploroj kaj ĝisnunaj konkludoj, ne ekzistas en la mondo vera interkonsento pri tio, kio estus saniga aŭ danĝera por nia nutrado.

Preskaŭ ĉiuj elektas mem sian dieton laŭ prefero aŭ sanstato. Antaŭ iom da tempo ekaperis la tendenco ne manĝi glutenon, la proteinon de tritiko kaj aliaj cerealoj. Ĉu tio estas sekvinda? Manuela Ronco, jam konstanta kunlaborantino de nia revuo, prezentas la sperton, kiun ŝi mem travivas: “Senglutena dieto: ne nur modo” rakontas pri la vivo de tiuj, kiuj ne havas elekton, ĉar ili simple ne povas manĝi glutenon – la celiakuloj.

Daŭre pri la ĉefartikoloj (aŭ ĉefpladoj), la ukraino Sergey Popatov subite decidis travivi unu semajnon sen konsumi kafeinon entute. Kiel la korpo reagos? Se por la plejmulto eblas diskuti pri tio, kion manĝi aŭ ne, unu el naŭ homoj sur la planedo malsatas. Ke la malsato havas diversajn vizaĝojn, vi legos en la artikolo de Felipe Queiroz el Brazilo.

Pasintjare finfine lanĉiĝis sur DVD la filmo Esperanto, produktita de la Eldona Fako Kooperativa de SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda. Ni ricevis kopion de la filmo kaj intervjuis unu el la ĉefaj produktantoj, la prezidanton de la Plenum-Komitato de SAT, Vinko Markovo. Se vi interesiĝas pri disvastigado de Esperanto kaj dokumentfilmoj, serĉu manieron havigi al vi ekzempleron.

Ĉar en la nuntempa teknologia erao la mondo ŝanĝiĝas tre rapide kaj ni ne povas resti tute fremdaj al tiaj novaĵoj, ni decidis malfermi novan rubrikon ― KontakTEK ― por prezenti al niaj legantoj la plej freŝajn novaĵojn el la teknologia mondo. Ĉu vi interesiĝas pri arto? El Japanio venas artikolo de Midori Matsumoto pri la naskiĝo de impresionismo. Plue, vi legos la duan parton de la vojaĝrakonto de Amri Wandel, ĉifoje pri la grimpado sur la montojn Kilimanĝaro kaj Akonkagvo. Niaj konstantaj rubrikoj (La Blaga Blogo, Varsovia Vento, Tiel la mondo… kaj TEJO Tutmonde) plus recenzoj de
la laste lanĉitaj muzikaj kodiskoj venas kiel deserto de la nuna eldono.

La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan apetiton!
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto

Ludi – Konkure aŭ kunlabore? Kontakto 2014:4 en la reto!

by Rogener Pavinski on 9 Septembro 20149 Septembro 2014 in 2014, 2014:4

Ekzistas nemombrebla kvanto da sportoj en la mondo. Ĉe la granda plejmulto, la celo estas ke la ludanto(j) nepre venku la alian(jn). Oni diras ke la konkura sportumado anstataŭis la militemon de la moderna homo, sed bedaŭrinde ni ne vidas malpliigon de la perforto en la mondo. Male, tio, kion ni rimarkas, estas ofta agresemo en la sportoj.

Mi mem ne estas sportema homo. Antaŭ televido tamen, mi vere aprezas la aŭto-kuradojn, precipe tiujn el F-1. Loĝanta en lando, kie futbalo atingas ne malofte kaj eĉ enkampe trajtojn de civila milito, mi delonge ne estas allogata al tiu sporto. Kiu kulpas? Ĉu eblas eduki la homojn al malpli konkuraj ludoj?

Niaj ĉefartikoloj pritraktas du flankojn de la ludoj. Raoni Souza el Brazilo klarigas kial li ĝojis pri la historia malvenko de la brazila teamo fronte al Germanio je 7×1 en la lasta futbala Mondpokalo, kiu finiĝis antaŭ nelonge en Brazilo. Por li futbalo ne estas nur ludo, sed bedaŭrinde entenas tro da fanatikeco. En la alia flanko, Manuela Ronco el Italio prezentas artikolon pri kunlaboraj ludoj, kio estas nova edukadformo celanta valorigi reciprokan respekton ĉe la infanoj.

Koincide aŭ ne, nia intervjua rubriko pritraktas la saman temon, ĉar nun Esperantujo rajtas havi sian propran oficialan futbalteamon. Ĝi naskiĝis okaze de la lasta Universala Kongreso en Argentino, kie ĝi ludis sian unuan matĉon. Nia ĉi-eldona gasto, Jorge Montanari, estis unu el la kreintoj kaj trejnistoj de nia teamo, kiu (iom atendite) suferis gollavangon. La apogantaro estis tamen feliĉaj ̶ almenaŭ pro la ŝanco krii “golo!” kelkfoje.

Ankoraŭ rilate al la laste okazinta UK, en Kontakto n-ro 260 ni prezentis artikolon pri la 70-jariĝo de la grimpado de Tibor Sekelj sur la monto Akonkagvo en Argentino. Por tiu artikolo ni pridemandis la esperantiston Amri Wandel, kiu faris la saman grimpadon pasintjare. Nun li verkis por vi pli detalan rakonton pri la kvar ekspedicioj, kiujn li faris ̶ de Nepalo ĝis Argentino. La unuan parton de tiu raporto vi legos ĉi-numere.

La nuna numero estas tre bunta laŭ al la deveno de la kontribuaĵoj. El Koreio venas raporto pri la sukceso de popularaj koreaj artistoj – la tendenco nomiĝas “Korea Ondo”. El Kazaĥio venas eta novelo, kiu uzas la variaĵon de Esperanto nomata Popido. Ĉu vi konas ĝin? Vi certe trovos ĝin interesa! La reta versio de nia revuo jam pretas por elŝutado! Espereble la papera versio vin atingos baldaŭ! Bonan legadon!

La unua golo de la Esperanto-teamo

by Rogener Pavinski on 3 Septembro 20143 Septembro 2014 in Senkategoria

La unua golo de la Esperanta piedpilka teamo dum la unua historia matĉo de nia teamo kontraŭ la Argentinarmena komunumo.
Farita de la argentina esperantisto Alejandro Demasi.
Filmita de Rogener Pavinski

Rezultoj de la 1ª Muzika Konkurso de Kontakto

by Rogener Pavinski on 28 Aŭgusto 20141 Junio 2016 in mk, muzika konkurso, redakcie

La Perdita Generacio kaj Barok’ estas la grandaj venkintoj en la 1ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. La sveda grupo LPG, kun la kanto “Ĉu vi kontentas” ricevis la unuan lokon en la voĉdonado de la ĵurio kaj ankaŭ en la premio de publiko. La brazila metalmuzika projekto Barok’ ricevas la duan lokon en la ĵurio kun la kanto “La plej bona ĉasisto”.

Por la konkurso Kanto de la Jaro alvenis entute 16 konkursaĵoj, kiuj estis alŝultitaj por publika aŭskultado en la retejo SoundCloud (https://soundcloud.com/revuo–kontakto/). La kantoj estis aŭskultitaj 5 694 fojojn. Por la premio de la pubiko venis 183 validaj voĉdonoj. La planita konkurso Albumo de la Jaro ne estis ne estis alĵuita pro malmutaj alvenitaj konkursaĵoj.

La 1ª Muzika Konkurso de Kontakto estas organizita de la revuo Kontakto kaj de la kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo en UEA kaj disvastiga helpo de Vinilkosmo/EUROKKA. Ĝi naskiĝis kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011. Jam estas diskutoj kaj proponoj pribonigi la konkurson por la sekva jaro!

Voĉdonu por la 1ª Muzika Konkurso de Kontakto!

by Rogener Pavinski on 13 Julio 20141 Junio 2016 in mk, muzika konkurso, redakcie

Bonvenon al la voĉdonilo por la 1ª Muzika Konkurso de Kontakto.

Laŭ la regularo de nia konkurso, por la premio de la publiko, en la konkurso Kanto de la Jaro, la ordinara publiko voĉdonos por sia plej ŝatata kanto, sen difinitaj kriterioj. La voĉdonantoj por la premio de la publiko rajtas voĉdoni unu fojon kaj devas liveri la necesajn informojn por garantii la validecon de la voĉdono.

Aŭskultu atente ĉiujn kantojn kelkfoje kaj elektu viajn plej ŝatatajn laŭ ordo de 1 ĝis 5. 
Ne hastu, vi havas ĝis la 1an de aŭgusto por voĉdoni.

Alklaku por la voĉdonillo

Create your free online surveys with SurveyMonkey , the world’s leading questionnaire tool.

Minoritatoj kaj diskriminacio en fikciaj universoj – Kontakto 2014:3 en la reto!

by Rogener Pavinski on 10 Junio 201410 Junio 2014 in 2014, 2014:3

“La vivo imitas la arton multe pli ol la arto imitas la vivon”. Ĉu validas la aserto de Oscar Wilde, la irlanda verkisto, por nia nuntempo? Ĉiam kaj ree la mondo devas alfronti problemojn kiel separatismo, enmigrado kaj rifuĝintoj samkiel diskriminacio kaj minoritatoj. Ĉi-numere, la du ĉefartikoloj prezentas tiujn sociajn problemojn, sed el la vidpunkto de la fikcio. André Müller kaj Clarissa Lohr analizas la fikciajn seriojn Star Trek kaj Harry Potter, kaj plukas el ĝi diskriminaciajn situaciojn kaj minoritatajn problemojn, kiuj, spegule de nia reala mondo, retroveblas en tiuj verkoj. En tiuj kazoj, sendube la arto imitas la vivon.

En la lasta JES (Junulara E-Semajno) okazinta jarfine en Pollando, prezentiĝis nova muzikgrupo kun tre interesa sonpropono. Temas pri Ŝanĝo el Pollando   ̶ ĝi ludas mondmuzikon, precipe instrumentan. Romualda Jeriorowska tiom ŝatis la koncerton, ke ŝi konfidis al Kontakto la intervjuon, kiun ŝi faris kun la gvisdisto de la grupo. Ni kompreneble publikigas ĉi-eldone tiun legindan kontribuon!

Ni vere ŝatas kiam niaj legantoj estime konfidas al ni siajn artikolojn. Estas plezuro por ni publikigi ilin. Sed kio pri la familio en Ĉinio, kiu konfide konservas ĉe si privatan bibliotekon jam de 70-jaroj? Legu en nia rubriko “El Ĉinio”. Daŭre pri publikigo; kvankam ni ne havas la saman statuson kiel sciencaj revuoj, kiuj estas avide postkurataj de la sciencistoj, ni donas nian etan kontribuon al la temo. La sciencistoj devas, krom dediĉi sin al esploradoj, zorgi pri ilia publikigado. Pri la temo legu la artikolon “Publikigu aŭ pereu” de Verokina Poór.

Vi ekkonos la historion pri statuo de iu forpasinta viro, situanta en Kubo, kiun oni nomas la “Pariza Kavaliro”. Veran “postmortan” historion  alportas La Blaga Blogo kaj iel pri la sama temo sent-eme rakontas István Ertl en sia rubrilko. Varsovia Vento finplenigas niajn “ne-movadajn” paĝojn.

La movada TT-rubriko, rezulto de la dediĉema Massimo Ripani, troveblas en nia tria eldono de 2014. Dankon al vi, legantoj kaj kunlaborantoj, kiuj konfidas al ni viajn verkaĵojn. Ni esperas ke ni kontentigas vin per nia simpla, tamen elkora laboro.
   
 La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 6 Page 7

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash