• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Aŭtoro: Rogener Pavinski

Transporto kaj Klimatŝanĝo – Kontakto 2021.6 en la reto

by Rogener Pavinski on 24 Majo 202224 Majo 2022 in 2021.6

Dum la du pasintaj jarcentoj la transporto multe ŝanĝiĝis. Iom ĉar aperis novaj veturiloj kiel aviadiloj, sed precipe ĉar veturiloj pligrandskaliĝis. Tio okazis dank’ al la paŝo el la renovigeblaj energifontoj (vento, ĉevalo, ligno ktp.) al la fosiliaj (karbo, nafto kaj gaso). Homoj kaj varoj nun povas moviĝi ĉien, pli rapide ol iam ajn. Ĉu tio povas longe daŭri?

Legu pri tio – kaj pri aliaj interesaj aferoj – en la nova numero de la revuo Kontakto! La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/ 

 Ĝuu la legadon!

Paweł FISCHER-KOTOWSKI
Ĉefredaktoro

Schwarzenegger: Klimata Aktivulo – Kontakto 2021:4 en la reto

by Rogener Pavinski on 20 Decembro 202120 Decembro 2021 in 2021, 2021.4

Mi transprenas la revuon de Rogener Pavinski post lia 10-jara deĵoro kiel redaktoro. Lia heredaĵo estas kelkdeko da elstaraj kajeroj, kiuj alte metas mian startpunkton. Mi klopodos plu teni la nivelon kaj redaktopolitikon de mia antaŭulo, tamen kun freŝa entuziasmo kaj novaj ideoj. Kiel mia lumturo por la redaktado rolos la alstrebindaj kvalitoj de la artikoloj,

kiujn mi ŝatus publikigi – ili estu interesaj, klerigaj kaj lingve senriproĉaj. Kontakto donu okazon por distriĝo, informiĝo kaj lingvolernado. Aparte por komencantojkaj progresantoj, kiuj malfacile trovas sian niĉon inter la bonantaguloj kaj kvazaŭakademianoj.

Tial mi ŝatus revenigi la malnovan, sed belan, tradicion de Kontakto, en kiu Anna Löwenstein (tiam sub la nomo Anna Brennan) publikigis tekstojn en facila lingvaĵo. En ĉiu numero aperos almenaŭ unu tia artikolo, por ke ankaŭ la komencantoj trovu ion interesan. Kaj mi esperas, ke paŝon post paŝo, akcelataj de interesa enhavo kaj sia lingva progreso, ili legos pli kaj pli grandan parton de la revuo.

Kontakto estas unu el la plej fortaj argumentoj kontraŭ la plendo, ke la
esperantistoj scias paroli nur pri Esperanto. Ne! Ni scias kaj volas diskuti ankaŭ
aliajn temojn kaj Kontakto estas nia natura forumo por fari tion. Eble iuj diros, ke
la nacilingvaj gazetoj sufiĉas kaj ĉiu povas trovi legaĵon en sia propra lingvo. Eble
jes, sed ĉu oni scius rerakonti tion en Esperanto – la facila lingvo? Kontakto helpu
en la vastigo de la vortprovizo kaj akiro de la tiel nomata bela stilo.

“KONTAKTO antaŭsupozas du flankojn”, skribis la unua redaktoro de Kontakto,
Humphrey Tonkin, en unu el la unuaj numeroj de la revuo kaj alvokis por
kontribuaĵoj kaj abon-varbado. Preskaŭ sesdek jarojn poste mi povas ripeti
la alvokon. Viaj kontribuaĵoj kaj komentoj estas ĉiam bonvenaj. Vi scias mian
retadreson!

Fine, mi ŝatus danki al la Estraro de TEJO pro la fido, kiun ĝi metis sur min, kaj
al ĉiuj miaj amikoj, konatoj kaj nekonatoj pro la abundo da gratulmesaĝoj, kiun
mi ricevis. Mi klopodos ne trompi vian fidon kaj mi esperas vian kunlaboron.

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

10 jarojn en Kontakto – Kontakto 2021.3 en la reto

by Rogener Pavinski on 26 Aŭgusto 202128 Aŭgusto 2021 in Senkategoria

Ĝuste nun, verkantemian lastan redakcian enkondukon, subite mi ekmemoras, kiam mi verkislaunuan tekston por ĉi tiu spacoantaŭ 10 jaroj. Releginte mian kandidatiĝan proponon, mi ĝojas ke mi realigis plejmulton el tiom da ideoj kajplanoj, kiun mi havis por la revuo. Sed en 10 jaroj multo ŝanĝiĝis, la mondo estas alia, ankaŭ mi estas alia.

Kia mondo prezentiĝos antaŭ ni, kiam finiĝos la pandemio? Kun kiaj okuloj ni rigardos ĝin? Tute ne estas facile por mi diri adiaŭ. Dum 10 jaroj mian koron kaj vivon mi donacis al tiu ĉi laboro. Sed ĉio havas sian finon kaj post longa pripensado, mi prenis la decidon disponigi mian postenon al TEJO.

Do, lastfoje kiel redaktoro, mi petas permeson kundividi kun vi iom pri mia historio kun Kontakto. Mi kompilis erojn, kiuj plej markis tiujn 10 jarojn por mi. Espereble ili ne tedos vin, kaj ĉar mi rakontas la historion el mia perspektivo, do anticipe pardonpetas se vi legas tiom da “mi, mi, mi.” Sed mi pensas, tiu kompilo interesos la plejmulton de la legantoj, precipe tiujn, kiuj ŝatas movadan historion.

Mi deziras plenan sukceson al Paweł, la sekva redaktoro! Mi ĝojas pri lia elekto kaj certas ke Kontakto restos en bonaj manoj. Ni antaŭe jam kunlaboris kiam li estis TEJO-volontulo, kaj pli ol unufoje li aperigis artikolojn! Certe li vartos Kontaktonsame intense kiel mi. Mi ankoraŭ ĝis la fino de ĉi tiu jarkolekto restos kiel vic-redaktoro por ke la transiro de taskoj okazu trankvile kaj sen damaĝoj al la revuo.

Kaj por vi, kara leganto: eble ni revidu unu la alian en iu angulo de Esperantujo.

Rogener Pavinski

 ***

YVES DESROSIERS – Kuraĝa gesto [Kontakto 2021.2]

by Rogener Pavinski on 9 Majo 202122 Aŭgusto 2021 in Senkategoria

En la lasta numero ni parolis pri ladependeco de la modernaj poŝtelefonoj. Ĉi-eldone ni pritraktas alian dependecon. Ĉi tiu, malgraŭ siaj malnovaj radikoj, etendiĝas ĝis nuntempo: cigaredoj. Ĝis antaŭ nelonge, fumadoestis ege populara kaj akceptata kutimo ―ne hazarde eĉ LudovikoZamenhof fumis.

Ankaŭ mia patro fumadis cigaredojn. Lia patro ―mia avo ―samon faris. Sed mia avo fumadis en la korto, dum mia patro bruligis cigaredojn en la vizitĉambro antaŭ la televidilo. Kiam mi estis infano, mi kaj miaj gefratoj kunvivis kun tiu aĉa fumo ene de la domo. Tio daŭris kelkajn jarojn, ĝis li preskaŭ mortis pro pneŭmonio. Tiam li decidis forlasi la cigaredojn. Cigaredoj estas inter la aferoj, kiujn mi plej malestimas. Se la plej bela knabino en la mondo tenas cigaredon inter siaj fingroj, ŝi aŭtomate iĝas la plej malbela por mi. Eble tio ŝuldiĝas al mia patro ―Freud klarigas, ĉu?

Oni povas diri ke la socio evoluis tiukampe. Nuntempe multe malkreskis la nombro de fumantoj kaj Margaret Zaleski-Zamenhof ―pranepino de la fumanta Ludoviko ―dediĉas sin al profesia konsilado al tiuj, kiuj volas forlasi tiun malbonodoran kaj malsanigan kutimon. La elektronika cigaredo estis kreita kun la celo helpi fumantojn sendependiĝi, sed ĉar multaj el ni ne scias kiel ĝi funkcias, ni invitis ŝin klarigi ĉu e-cigaredoj estas ja maniero liberiĝi aŭ fari dependa de nova produkto.

En Usono, la e-cigaredoj disvastiĝis inter la junularo kiel fajro en seka herbaro; kaj la plej granda akciulo de la plej vendata marko estas nun la plej tradicia cigaredo-kompanio. Ĉu paradokse?

La revuo plenplenas de diverstemaj artikoloj. Inter ili elstaras la intervjuo de Fernando Maia Jr. kun la plurinstrumenta muzikisto Yves Desroides, kies nova albumo Nokta Ŝoforo ludiĝis plurfoje dum mi redaktis kaj la intervjuon kaj la revuon. Laste, ankoraŭ korpreme mi memoras ke la pandemio daŭre atakas en multaj landoj. Kiel statas la pandemio ĉe vi? Raportu pri la situacio en via lando. 

Helpo

by Rogener Pavinski on 19 Aprilo 202119 Aprilo 2021 in temaro

Ĉu vi scias kiel peti helpon? Kvazaŭ ni havus la tempon mem sperti kaj trovi ĉiujn solvojn sole al la defioj de nia vivo kaj la mondo. Ni estas sociaj bestoj kaj ni multe pli bonas kune kiam temas pri alfronti problemojn. Peti helpon estas lerteco kiun ni ĉiu devas lerni kaj uzi. Sed kial estas tamen tiom malfacile malfermi niajn buŝojn kaj eligi la frazojn: mi bezonas helpon. Mi ne scias kiel solvi tiun problemon. Ĉu vi povas helpi pri tio?

Ĉu vi post multe strebi sole nun majstras la arton de peti helpon? Ĉu vi povas doni elstaran konsilon al ni, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe bone scias kiel fari? Verku por Kontakto!

Poŝtelefona Terapio – Kontakto 2021.1

by Rogener Pavinski on 13 Marto 202113 Marto 2021 in Senkategoria

La ŝagtelefonoj ―kiaj ili estas nun ―ne aperis subite en nia vivo, de unu tago al alia, kiel miraklo. Se tiel okazus, certe ili estus tre timigaj kaj eble danĝeraj aĵoj. Sed ne estis tiel, ili evoluis iom post iom, kaj ĉiu progreso kaj novaĵoj ravis nin kiel infanojn antaŭ dolĉaĵo-bretaro. Eble vi, samkiel mi, tre entuziasmis kiam unuafoje eblis fari fotojn – terure kvalitajn 0,3 MB-bildojn – per la poŝtelefonoj.

Ŝajnas ke dekomence, kiam aperas novaĵoj, ni ne klarvidas la tutan bildon kaj povas fari bonan prijuĝon nur kiam damaĝo jam estas. Nun, pli ol jardeko pasis de la unuaj ŝaĝtelefonoj, kaj nia rilato kun ili fariĝis multe pli forta kaj intima ― kio havas siajn kromefikojn.

Eble vi scias ke Koka-Kolao estis elpensita origine kiel kuracaĵo: revigliga trinkaĵo, ili diris. Nuntempe, malgraŭ ke ĝi delonge ne plu entenas kokainon, ni ĉiuj scias ke ĝi tute ne estas kuracaĵo, sed ja povas efiki tute male, se tro ofte konsumata. Hodiaŭ, pli kaj pli oni zorgas pri la rilato inter nia psika sano kaj la troa uzado de la portebla telefono, kun siaj tre diverscelaj apoj. Tiusence, la artikolo de Stela, kun la defio, kiun ĝi entenas, venas en bona momento ― ankaŭ por mi.

Estis kvazaŭ aŭtomata ago malbloki la telefonon kaj malfermi Instagramon. Mi, kvazaŭ dependulo, pasigis pli ol horon (se kalkuli la tutan tagon) rigardante aliulan vivon kaj apenaŭ konatajn vizaĝojn. Post la defio, mi fermis mian personan konton ĉe tiu socia reto. Du semajnojn antaŭe mi jam estis malinstalinta la apon de Facebook, kaj rimarkis kiom
multe pli rapida la telefono fariĝis. Mi surprize rimarkis ke la baterio de la telefono daŭras
2 plenajn tagojn (duoble pli da tempo ol antaŭe).

Samkiel al ĉiu dependeco, la apo-dependeco ne facile malfariĝas. Eĉ se vi ne plu deziras
uzi la apon, ĝi konstante invitas vin. Diable ĝi insistas kaj sendas sciigojn plurfoje dum la
tago. Kaj se vi ilin sukcese ignoras, ĝi sendas al vi retpoŝton. Firmdecida mi kontraŭatakis:
ekmalŝati la sciigojn. Sed ve! Tiom facile mi ne povis. La malamiko estas ruza kaj ĝia grundo
labirinta. Nur post 25 ekrantuŝoj mi povis liberiĝi de ĝiaj katenoj. La artikolo estas invito
por vi pripensi kaj plibonigi vian rilaton kun via telefono.

Fine, mi ne povus daŭrigi sen esprimi bedaŭron pro la ankoraŭ en multaj landoj vivofalĉa
sankrizo, kaj deziras ke por ĉiu estu kiel eble plej rapide efika vakcino.
Se vi emas kunhavigi viajn spertojn dum la pandemio, niaj paĝoj estas malfermaj al vi.
Restu sana!

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Rogener PAVINSKI

Kio estas Kulturo? – Kontakto 300 (2020.6)

by Rogener Pavinski on 6 Januaro 20216 Januaro 2021 in 2020, 2020:6, 300

La numero, kiun vi nun legas, aspektas simile kiel ĉiuj aliaj antaŭ ĝi. Sed se vi atente rigardas, vi rimarkas ke sur la kovrilo troviĝas la eldonnumero 300. Kial tio aparte gravas? Ĉar en 57-jara ekzisto aperigi 300 numerojn de Esperanta revuo estas tre bela atingo, ĉu ne? Kaj certe la vojo ĝis ĉi tiu atingo ne estis glata.

 Alveninte al tiu ronda kaj bela kaj esprimpova cifero “300”, mi petas permeson starigi paralelan komparon kun la historio de la 300 spartanaj soldatoj, kiuj brave batalis kontraŭ la invado fare dela persa imperio en la jaro 480 A.K. Imaguĉiujnnumerojnde nia revuo kvazaŭ simbolajnsoldatojnde batalantaro, kiuj defendas– ne sian patrujon, kiel la spartanoj – sed la Esperantan idealon, kiu ekde sia naskiĝo kaj ĝis nunestas mortminacata.

La tiama persa imperio nun povas esti iu alia pli moderna imperio, aŭ la mondo ĝenerale, kiu vidas en Esperanto ne nur neutilan utopion, sed ―kiel jam okazis ―forviŝindan danĝeran ideon. La batalo estas daŭretre malegaleca homnombre, sed simile al la spartanoj, esperantistoj multe pli vigle entuziasmas pri sia motiviĝo ol la persaj soldatoj, devigitaj batali jungitaj al la imperiestro Kserkso.  

La historio rakontas ke la perfidema greko Efialto, dum la nokto gvidis la malamikan armeon por surprizataki la spartanojn de malantaŭe. Ne tiom surprize, ni povas konstati ke la plej grandaj defioj por Esperanto venas sine de la movado mem. Ĉu ni havos la saman destinon? Laspartanoj estis finfine venkitaj, sed post2 500 jaroj la heroeca rakonto pri ili daŭre eĥas. Esperanto ankoraŭ ne tute venkis aŭ estis finvenkita, tamen ĝidaŭre rezistas. La 300-a Kontaktoestas pruvo.

Mi ĉesu pri batalo, ĉar samkielDennis Rock Tamba skribisen sia kanto, mi malbenas militon. Ideoj ne postulas armilojn, se ili povas amase konvinki.Tial mi deziras ke niaj armiloj restupor ĉiam ―se ne jam krajonoj kaj paperoj ―klavaro kaj ekrano, sed por ĉiam vortoj: ideoj por kiuj la 300 Kontaktoj estis, kaj longeestu, portantoj!

Tiu ĉi 300-a numero estas atingo ne nur de Kontakto, sed de la tuta movado, kiu donas sencon al ĝia ekzisto. Kaj speciale por tiu okazo ―celebre al tiu atingo ―interne vi trovos donaceton: ĉiujn kovrilojn (aŭ soldatojn)de ĝisnunajKontakto–numerojaperigitajen bela afiŝoformo. Samtempe, (ĉu harzarde?)mi celebras personan atingon: ĉi-numere mi kompletigas la rekordajn10 jarojn en la redaktado de Kontakto. Pri tio mi parolu pli detale en la sekva numero. Dume, meze de tiom da celebrado, vi festuankaŭ la novan jaron. Post tiom malfacila jaro, ke la nuna 2021estu pli milda por la mondo.

Surinamo – Nederlanda Spuro en Ameriko – Kontakto 2020.5

by Rogener Pavinski on 7 Novembro 20209 Novembro 2020 in Senkategoria
 
La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Rogener PAVINSKI
Ĉefredaktoro

Surinamo – Nederlanda Spuro en Ameriko – Kontakto 2020.5

by Rogener Pavinski on 7 Novembro 20209 Novembro 2020 in 2020.5 2020
 
La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Rogener PAVINSKI
Ĉefredaktoro

Heroo sen Mono – Kontakto 298 aperis!

by Rogener Pavinski on 25 Aŭgusto 202025 Aŭgusto 2020 in 2020

Eble por kelkaj estas ĝene ke mi, jam tra tri-sinsekvaj eldonoj, retuŝadas la saman temon en ĉi tiuj malmultaj linioj destinataj
al mi, sed prisilenti ne malaperigas  problemojn. Simple estas ne komforte al mi veni ĉi tien kaj skribi pri io alia ol la pandemia tragedio, kiu daŭre falĉas vivojn.

En la lasta numero mi menciis la 50 milojn da perditaj vivoj en Brazilo, cifero, kiu pli ol duobliĝis en la intervalo de unu eldono. Ne estos surprizo se, kiam tiu ĉi eldono atingos vian hejmon, jam 1 milionon da mortviktimojn faris jam tutmonde la nevidebla malamiko.

Ĉu en la nehaltigebla mondo ni kolektive funebros aŭ lernos iun lecionon pri la ĝisnuna
plej granda tragedio de la 21-a jarcento? Ĉu estos tempo por tio? mi demandas ĉar la
prognozo estas, ke post la koronviruso, longe ŝvebos plia peza nubo super niaj kapoj.
Ĝi estas ekonomia krizo. estas konate ke pro la pandemio multaj perdis sian laboron
kaj devas nun vivteni sin per multe pli malgranda enspezo. Tial estas oportune ke nia
ĉefartikolo prezentas valorajn indikojn pri mon-ŝparado.

Ĉu borsa investado estas eble elirejo por la krizo? Ne sen grandaj emocioj ― se
dependi de la ŝerca skeĉo Servi vin ― kiu komplementas la temon de la ĉefartikolo en
brila maniero kaj amuza tono.

Pro la pandemio la ĉi-jaraj ĉefaj esperanto-Ko ngresoj, nome UK kaj IJK, okazis virtuale
por la unua fojo en la historio. Ne senpene. La unua el ili estis la IJK kaj la ĉeforganizanto
rogier huurman donis al ni intervjuon, en kiu li parolas pri la trafoj kaj misoj.
Fine, mi ŝatus esprimi mian konsternon kaj solidarecon al la libana popolo, kiu
suferegas pro la nekredebla eksplodo de stokita nitrata amonio en sia haveno kaj kiu
nun havas milojn da vunditoj kaj centmilojn da senhejmuloj en la ĉefurbo.

Sub la flago de Bolsonarismo – Kontakto 2020.3

by Rogener Pavinski on 23 Junio 202023 Junio 2020 in 2020, 2020.3, redakcie

La faŝisma viruso.

Tri monatojn post la antaŭa numero ― en kiu mi priskribas malsanan periodon pro tre verŝajna kontaĝo de la koronviruso ― kaj nun plene resaniĝinta (sen morbrestaĵoj, espereble), ni pasis de la tiamaj 300 mil infektitoj al pli ol 450 mil mortintoj tutmonde.
Bedaŭrindaj konsekvencoj de la pandemio, kiu en kelkaj lokoj kiel en Brazilo, plu disvastiĝas helpe de la senrespondeca flanke de la aŭtoritatoj.

Sub la deliroj de la prezidanto Bolsonaro, Brazilo jam iĝis la dua plej trafita lando de la mondo kun 50 mil mortintoj pro KOVIM-19. Krom la pandemio, la brazilanoj devas ankaŭ kontraŭbatali alian pation: Bolsonarismon.

Laŭ la sociologo Jessé Souza, la konstruado de nacia identeco ne multe diferencas de fabeloj por plenkreskuloj. Ni homoj bezonas aparteni al grupoj kiel la familio, en kiu ni sentas nin protektataj. Nacia identeco tiam rolas kiel unuecigilo sed ankaŭ povas havi kromajn efikojn. Laŭ Umberto Eco, la kulto al la tradicio; timo pri renovigo; masklismo; rasismo; konstanta militemo estas karakterizoj de la “eterna faŝismo”.

Longe antaŭ la nova kronviruso, la viruso de novfaŝismo ekdisvastiĝis tutmonde. Ĝi
atingis lokojn antaŭe konsideratajn asepsaj por ĝia reproduktiĝo. En Brazilo ― lando kutime
prezentata kiel malferma al ĉies popoloj kaj kulturoj ― montriĝis fekunda grundo por ruze
torditaj ideoj, kiuj utiligas i.a. naciismon kiel metodon. Tia viruso ekloĝadis tie delonge, sed
kaŝe atendis lertan manipuladon por kaperi la gastiganton.

Se por brazilanoj kompreni la nunan politikan situacion estas ege komplika tasko, por
eksterlandanoj la defio estas ankoraŭ pli granda. Feliĉe mia amiko Raoni Sousa akceptis
la defion prezenti eron de la situacio ĉi tie por la esperantista tutmonda komunumo. La
aludoj al naziismo kaj militemo sur la kovriloj tute ne estas troigo, ili simple respegulas la
faktojn. Eĉ la nuna konstanta prifajfado de la koronvirusa pandemio ― kiu en Brazilo trafas
la plej malfavoratan socian tavolon ― oni povas rilatigi al iaspeca eŭgeniko.
Aliaj artikoloj de tiu ĉi numero, kvazaŭ interkonsentite, komplementas la enhavon de
la ĉefartikolo. La Blaga Blogo de Viktoro Solé pritraktas la kredantojn de teorioj ― ne nur
konspiraj, sed ankaŭ paranojaj ― kiel la plateco de la tero aŭ la neefikeco de vakcinoj.
Inter la partianoj de Bolsonarismo estas multnombraj la adeptoj de “konspiranojuloj”.
Filino de Ciroj de Saĝad Nezhad prezentas la centjaran bataladon por egaleco kaj libereco
por virinoj en Irano.

Kio okazas al la mondo? La rajto dubi pri “definitivaj veroj” estas aŭtentika, sed ŝajne
nun okazas “revolucio de la malklereco”, en kiu oni pridubas ĉiujn aŭtoritatojn, negrave
ĉu leĝaj aŭ sciencaj, kvazaŭ ili ĉiuj estus friponoj. Kiel homo kaj esperantisto, mi defendas
pacon. Dialogo gravas, kaj nia civilizacio jam multon konkeris per homaj rajtoj, scienca
kono, demokratio, justico, egaleco kaj libero. Certe, ankoraŭ malperfektaj, sed ni jam scias
kie ni estus sen ili.

Agrablan legadon!
Rogener Pavinski
La redaktoro

Tutmonda Kaptuka Arto [voĉlegita]

by Rogener Pavinski on 17 Aprilo 202017 Aprilo 2020 in Senkategoria

Voĉlegita artikolo de la ĉefartikolo de Kontakto 2020.1 kaj 2020.2 pri Tutmonda Kaptuka Arto, de Herman Dekeŭnink. La voĉlegadon faris Shler Karimi el Irano. Redaktis Luis Obando

Ĉu vi volas ankaŭ voĉlegi artikolojn por revuo Kontakto? Kontaktu nin!

Pandemio KOVIM-19 – Kontakto 2020.2 en la reto

by Rogener Pavinski on 7 Aprilo 20207 Aprilo 2020 in 2020, 2020.2

Saluton, karaj legantoj!

Ĉio okazis tiom rapide ke la mondo ŝajne kapturniĝis. Ĉio kio estis grava antaŭ du monatoj fariĝis superflua nun. Ĉio estis anstataŭigita per unusola, nova prodanĝera zorgo: La koronviruso. Komence neniu sciis ekzakte kiel agi, kion fari… La pandemio klare reliefigas la laboron de medicinistoj kaj sanlaboristoj, sur kies ŝultroj kuŝas la respondeco flegi infektitojn tra la mondo ― por kiuj ankoraŭ ne ekzistas kuracilo ― kaj klerigi la informavidan popolon pri la taŭgaj zorgoj rilate al la viruso.

Samtempe batalas ĉiu individuo kaj la tuta mondo, sed multaj ne havas plu armilojn por sin defendi. La Esperanto komunumo grandparte konsistas el pli aĝaj
homoj. Por tiuj la efikoj de la infektiĝoj estas pli drastaj. Kun bedaŭro, la viruso jam falĉis la vivon de esperantistoj. inter kiuj la geedza parto Julia Sigmond kaj Sen Rodin (Filippo Franceschi).Tutmondaj eventoj estas nuligitaj aŭ prokrastitaj.

Ĉi-momente ankoraŭ restas duboj pri la okazigo de la ĉi-jaraj IJK kaj UK (Ne plu pri la prokrastita UK). Malgraŭ la malbonaj novaĵoj, ni ne lasu nin deprimiĝi. Ni decidis do inviti kuraciston paroli pri la nuna situacio. La germana neŭrologo, psikoterapiisto kaj psikiatro Christoph Klawe estas ekde 2017 la prezidanto de UMEA ― Universala Medicina Esperanto-Asocio ― faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908.

Klawe afable akceptis nian peton kaj, meze de la krizo, li trovis tempon por respondi niajn demandojn kaj doni ankaŭ rekomendojn al niaj legantoj pri la sanstato. Vere ne nur pri sia fizika sano oni devas zorgi. La mensa stato de tiuj, kiuj restas hejme aŭ kiu havas konatojn malsanajn estas grava elemento en nuna situacio.

Tutmonda Kaptuka Arto – Kontakto 2020.1 aperis en la reto

by Rogener Pavinski on 6 Marto 20209 Marto 2020 in 2020, 2020.1

Kiel redaktoro de Kontakto, mi ĉiam ĝuis liberecon en plenumado de la laboro. Tio estas natura rezulto de multjara sindediĉo al la tasko. Ĉi-foje tamen, mi eble puŝis la liberclimojn pli longe ol kutime. La kialo estas simpla: Mi invitis personon, kiu ofte kritikas UEA-n ― la asocion, kiu eldonas ĉi tiun revuon. Iuj diras ke li ne laboras por la sama celo de la ordinaraj esperantistoj; kontraste, ankaŭ lia raŭmisma modelo ricevas kritikojn. Sendube Giorgio Silfer estas polemika persono. En la jaro 2001 okazis la promulgo de Konstitucia Ĉarto, kiu fondis la Esperantan
Civiton.

Multo estis diskutita kaj publikigita pri la Civito komence de la 2000-aj jaroj, kiam la afero estis freŝa. Tamen nun, preskaŭ 20 jarojn poste, nova generacio de junaj esperantistoj malmulte scias pri tiu kurioza organizaĵo, kiu laŭ la vortoj de Silfer estas “pli kaj pli influa kaj bonfarta”. Ĉu ne estus bona oportuno por koni iomete pli pri Silfer kaj la Civito? Certe multaj homoj protestos, tio estas atendita reago. Sed por mi estas interese, kiel ĵurnalisto, koni la motivojn kaj ambiciojn de tiu persono. Ĉu mi, enŝovante la nazon en fremdan vazon, tamen riskas baldaŭ fariĝi la kvina redaktoro, kiu ricevos la distingon “persona non grata” de la Civito? Silfer en amika, sed sufiĉe diskreta tono trakis min per “kolego” dum la interŝanĝo de priintervjuaj retmesaĝoj ― li ja redaktoris ĉi tiun revuon en la 1970-aj jaroj.

Eble eĉ pli polemikan, sed ankaŭ pli gravan temon pritraktas nia ĉefartikolo. La ideo pri ĝi naskiĝis antaŭ pli ol jaro, kiam ni ekkorespondis kun la aŭtoro, Herman Dekeŭnink. Tiam li tradukis ĉi-rilatajn tekstojn por la retejo Tutmondaj Voĉoj. Mi proponis ke li verku pri ĝi por Kontakto. Daŭris iom da tempo, sed nun li povas prezenti ege interesan, bone argumentitan artikolon, rezulton de tre bona esplorado pri fontoj. Kion diras niaj vestaĵoj pri ni? Ĉu virino ne estas pli ol sia kaptuko? Ĉu vualitaj virinoj kaŝas sekreton? Jen la demandoj, kiujn la artikolo esploras. Krome, laŭ mi ĝi konvinke pruvas ke ni devas celebri la kulturan diversecon pere de kaptukoj. Mi konfesas ke ĝi ŝanĝis mian propran antaŭan povran percepton pri la temo. La artikolo fariĝis tiom bunta ke ni devis apartigi ĝin je du partojn. Ĉi-numere vi legos la unuan parton.

Laste mi ŝatus mencii ke la artikolo Mi, vi kaj la kato, de Emerson Santos, sub la rubriko Facila ege kortuŝis min. Mi devis eĉ demandi la aŭtoron ĉu temas pri fikcio aŭ realo, ĉar la historio tre similas al mia reala historio. La rakonto ege belas en sia simpleco. Ne surprize mi estis tuŝita ― la situacion resumas frazo de Pablo Neruda, ĉilia poeto, kiu min trafis hodiaŭ: Tiom kurtas la amo kaj tiom longas la forgesiĝo.

Elektronikaj Cigaredoj

by Rogener Pavinski on 5 Marto 20206 Marto 2020 in temaro

La elektronika cigaredo naskiĝis por savi la fumantojn el la mortigaj efikoj de la cigaredo sed nun la gigantaj tabako-korporacioj akaparis sian plej grandan rivalon. La plej granda akciulo de Juul – la plej vendita marko – estas nun tradicia cigaredo-kompanio. La infanoj nuntempe ĵetas monon al la samaj poŝoj, samaj poŝoj, kiujn plenigis la antaŭaj generacioj.

La gustumitaj nikotinaj kapsuloj esti malpermista post kiam ili fariĝis epidemio inter adoleskantoj en Usono. Ŝajne la modernaj cigaredoj tamen ne estas tute sekuraj. Kion vi pensas pri tio? Ĉu vi jam uzis ĝin? Verku por Kontakto!

Tero – La Ludpilko de la Universo

by Rogener Pavinski on 24 Decembro 201924 Decembro 2019 in 2019, 2019.6, redakcie

Saluton!
Jen ni alvenas al la fino de unu plia jaro! 2019 ne estis facila tamen. Ĉi-jare, eble plimulte ol en antaŭaj, venis en la mondon malnovaj sentoj kaj tra la mondo sonis malamaj voĉoj. Al glavo
sangon soifantaj, nun de loko flugas ili al loko, per flugiloj de rapida Interreto. La Espero, malkaŝas la internan ideon de Esperanto: Rondo familia, homa harmonio kaj interkompreno.

Sed kiam la ĉiutaga realeco montras al ni la malon, tio igas nin pripensi: Ĉu en la nuna mondo la bela sonĝo de l’ homaro iam efektiviĝos? Tutmonde, la socia kaj ekonomia malegalecoj daŭre kreskas iom post iom korodante demokration, kiu ankoraŭ fragilas en multaj landoj. Ĉu eblas paco kaj homa interkompreniĝo en tia brutala sistemo, en kiu kelkaj ekz. monprofitas el militoj?

 Se vi demandas kial mi skribas ĉi tion, se la
ĉefartikoloj de la nuna numero pritraktas la kosmon kaj universon, mi respondas ke kiam la realeco tro malfavoras kaj korpremas, ni instinkte turnas nin aliflanken. Tial ni rigardu la ĉielon, observu la astrojn kaj revu pri alia mondo, kie la idealoj de Esperanto jam efektiviĝis.

En tempoj, kiam “postveroj” kaj falsaj novaĵoj dubigas la popolon, parto permesas esti kaptitaj de frenezaj ideoj, vestitaj de skeptikismo, ekzemple, ke la Tero ne estas globa, sed plata. Tiucele, la artikolo de Frank Van Hertrooij helpas nin kompreni kiel la sciencistoj alvenis al konkludoj pri ĝiaj
movo kaj rotacio ene de nia sunsistemo.

Surtere tamen ni ne nur simbole, sed praktike agu por la paco, por interkompreniĝo kaj kleriĝo. Ĉi-ekzemple menciindas la artikolo pri la ribeluloj de la movado Ribelo Internacia. La movado naskiĝis sur la pontoj de Londono en Oktobro 2018. La movado agas neperforte, celante la ŝanĝon de la
registaraj sintenoj rilate al ekologiaj demandoj. Mi persone ĝojus se la movado pledus ankaŭ por pli egaleca socio.

Antaŭ kelkaj monatoj mi ricevis retleteron de Bertilo Wennergren demandanta ĉu la tekstoj de Kontakto povus esti parto de la kolekto en Tekstaro, kiun mi ankoraŭ ne konis tiam. Nun mi ofte uzas ĝin, kaj tiuj, kiuj ofte verkas en Esperanto, sendube trovas tie grandan utilon. Disponiginte la kolekton de Kontakto, kompreneble mi tuj kaptis la okazon por inviti lin al nia intervjua rubriko. Ja li estas unu el la plej konataj esperantistoj, kiun mi unue admiris pro la muzika kontribuo, sed pli kaj pli pro la gramatika kontribuo de la Internacia Lingvo.

Al vi ĉiuj, karaj legantoj kaj kunlaborantoj, mi kore dankas pro unu plia jaro kune. Sen vi, la laboro estus senutila. Tial mi invitas vin denove aboni nian karan revuon kaj donaci ĝian abonon al karuloj. Mi deziras al vi trankvilajn kaj belajn festotagojn.

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Agrablan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto

Navigado tra afiŝoj

Page 1 Page 2 … Page 7

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash