• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: 2020.2

Pandemio KOVIM-19 – Kontakto 2020.2 en la reto

by Rogener Pavinski on 7 Aprilo 20207 Aprilo 2020 in 2020, 2020.2

Saluton, karaj legantoj!

Ĉio okazis tiom rapide ke la mondo ŝajne kapturniĝis. Ĉio kio estis grava antaŭ du monatoj fariĝis superflua nun. Ĉio estis anstataŭigita per unusola, nova prodanĝera zorgo: La koronviruso. Komence neniu sciis ekzakte kiel agi, kion fari… La pandemio klare reliefigas la laboron de medicinistoj kaj sanlaboristoj, sur kies ŝultroj kuŝas la respondeco flegi infektitojn tra la mondo ― por kiuj ankoraŭ ne ekzistas kuracilo ― kaj klerigi la informavidan popolon pri la taŭgaj zorgoj rilate al la viruso.

Samtempe batalas ĉiu individuo kaj la tuta mondo, sed multaj ne havas plu armilojn por sin defendi. La Esperanto komunumo grandparte konsistas el pli aĝaj
homoj. Por tiuj la efikoj de la infektiĝoj estas pli drastaj. Kun bedaŭro, la viruso jam falĉis la vivon de esperantistoj. inter kiuj la geedza parto Julia Sigmond kaj Sen Rodin (Filippo Franceschi).Tutmondaj eventoj estas nuligitaj aŭ prokrastitaj.

Ĉi-momente ankoraŭ restas duboj pri la okazigo de la ĉi-jaraj IJK kaj UK (Ne plu pri la prokrastita UK). Malgraŭ la malbonaj novaĵoj, ni ne lasu nin deprimiĝi. Ni decidis do inviti kuraciston paroli pri la nuna situacio. La germana neŭrologo, psikoterapiisto kaj psikiatro Christoph Klawe estas ekde 2017 la prezidanto de UMEA ― Universala Medicina Esperanto-Asocio ― faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908.

Klawe afable akceptis nian peton kaj, meze de la krizo, li trovis tempon por respondi niajn demandojn kaj doni ankaŭ rekomendojn al niaj legantoj pri la sanstato. Vere ne nur pri sia fizika sano oni devas zorgi. La mensa stato de tiuj, kiuj restas hejme aŭ kiu havas konatojn malsanajn estas grava elemento en nuna situacio.

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Agrablan legadon!

Rogener Pavinski
La redaktoro 

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • La nova numero
    Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuojLa enhavlisto de la juli-aŭgusta numero: 147 | Malferme: Pluraj historiaj jarkolektoj de la revuo Esperanto estas elŝuteblaj! 148 | La spirito de Esperanto en Unuiĝintaj Nacioj 149 | Landa agado: Eirenefest – festivalo de la libro por […]
  • Tutmonda Arbo-Plantado: sezono por plantado kaj donacalvoko. Gazetara Komuniko 1043
    Tutmonda Arbo-Plantado (TAP) estas kampanjo de UEA komenciĝinta fine de 2020 kun la celo plantigi minimume 1000 arbojn ĝis 2030 en ĉiuj kontinentoj. TAP ekis okaze de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj ĝia celo ligiĝas al la Tagordo 2030 de UN rilate la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo. Pri TAP aperis artikoloj […]
  • Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022. Gazetara Komuniko 1042
    La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 107-a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo (6-13 aŭgusto, antaŭkongreso 2-5 aŭgusto, postkongreso 13-16 aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://tinyurl.com/volontuloj2022. Bv. noti, ke nia buĝeto estas tre […]
  • "Dek klubanoj". Georgo Handzlik
    Georgo Handzlik ludas kun la publiko per sia amuza movadeca kanto "Dek klubanoj", en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas (Kantabrio) de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022.
  • Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022. Gazetara Komuniko 1041
    Laŭ lastatempa pritakso de Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de rifuĝintoj kaj dislokitaj personoj en la mondo nun superas 100 milionojn. Tio estas pli ol iam ajn antaŭe. Ili troviĝas en ĉiuj mondopartoj – ekzemple en Eritreo kaj Etiopio, en Jemeno kaj Sirio, en Mianmaro, en Kolombio, en Ukrainio kaj en ties najbaraj landoj. Oni fuĝas […]
  • Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon. Gazetara Komuniko 1039
    Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, MONATO kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos 4-monatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO dum unu jaro se vi loĝas en unu el la koncernaj […]
  • La sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, parolas ĝenerale pri la konkurso
    Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, parolas ĝenerale pri la konkurso, kadre de la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Comillas de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo.
  • La nova numero
    Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuojLa enhavlisto de la junia numero: 123 | Kelkaj demandoj al So Jinsu 128 | Greziljono sepdekjara! 129 | Oficiala Informilo 130 | Estrara Raporto pri la agado de UEA en 2021 138 | Faka agado: Spertoj de […]
  • Antaŭ 500 jaroj (Unua rondiro al la mondo). Lorenzo Noguero
    Lorenzo Noguero prelegas pri la unu kompleta ŝipvojaĝo ĉirkaŭ la mondo, en la 80a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas en 2022.
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj. Gazetara Komuniko 1037
    Kulturo ĉirkaŭvolvas nin kaj estas parto de nia identeco. Ĝi influas kion ni pensas pri ni mem kaj pri aliaj. Kuturo helpas nin kompreni la mondon kaj decidi kiel agi. Verdire, lingvoj kaj kulturoj peras ĉiujn homajn spertojn. Tiel, interkultura dialogo nepre necesas, por konstrui pacon kaj signifoplenan evoluigon. Ni memoru la Universalan Deklaracion de […]
Copyright © 2022 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash