Gekaraj E-istoj!
Mi volas rekomendi al vi bonegan internacian aranĝon, la IJS-n:
La Internacia Junulara Semajno estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo, kaj unu el la plej grandaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo. La renkontiĝo ĝenerale okazas fine de julio aŭ komence de aŭgusto kaj ĝi daŭras dum unu semajno. Ĝi okazas ĉiam en malsama urbo de Hungario. Ĝi havas ĉirkaǔ 100 partoprenantojn el 10-20 landoj de la mondo, ĝenerale pli ol la duono de la partoprenantaro konsistas el eksterlandanoj, kiuj alvenas el Eŭropaj landoj kaj el kelkaj landoj ekster Eŭropo.
La renkontiĝo donas eblon al la partoprenantoj uzi Esperanton en medio ekster lingvokurso, kaj per ĝi ekkoni unu la alian kaj Hungarion, pli specife la gastigan urbon kaj sian regionon. La programo de la renkontiĝo konsistas el diversaj prelegoj kaj aliaj distraĵoj: lingvokursoj (de Esperanto, de la hungara lingvo por la eksterlandanoj, kaj foje de aliaj lingvoj), diskutrondoj (ĉefe pri la movado), trejnadoj (por aktivuloj), diskejo, sportoj, lagumadoj, ekskursoj ene de la urbo kaj al la vizitindaĵoj de la regiono. Kelkajn programerojn la partoprenantoj proponas kaj plenumas. Unu el la plej ŝatataj programeroj estas la tradicia akvobatalo, kie la partoprenantoj kaj la urbaj fajrobrigadistoj batalas unu kontraŭ la alia. Antaǔ kelkaj jaroj IJS havis ankaǔ grandan elegantetan balon, sed bedaǔrinde tiu tradicio jam malaperis el la programaro, sed okaze de la jubilea IJS en 2014, la organizantoj volas revivigi ĝin.
Nun ni elkore invitas vin al la sekva (la jubilea) IJS! La 25-a Internacia Junulara Semajno okazos de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aǔgusto en 2014 en Horány, Szigetmonostor, Hungario (nur 10 kilometrojn for de Budapeŝto). Kiel jam pasintjare denove estos libera lagumado dum la tuta semajno! Krom tio, ĉar temas pri la jubilea naskiĝtago de IJS, frapfrazo de la semajno estos: “De la tradicioj ek al la futuro!” Denove okazos granda akvobatalo, kaj post pluraj jaroj de paŭzo, ree balo kaj festa manĝo kun jubilea torto (mmm…, ĉeestinde)! Pliaj informoj baldaŭ sur la retpaĝo: http://www.ijs.hu/
Elkore,
La organizantoj