• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Fabeleca Esperanta feriumado en Sardujo

by Zośa on 19 Majo 201419 Majo 2014

Blanka, nia kunorganizanto, partoprenis IJF-n la duan fojon, vi povas legi ŝiajn spertojn sube:

Por mi la apogeo de la jaro 2014 estis sendube inter la 16a kaj 22a de aprilo, kiam la Internacia Junulara Festivalo okazis en Sardinio, en Castelsardo. Laŭ mi malfacile eblas elekti pli izolitan lokon ol ĉi tiu, por festivaloj. Jam de la komenco mi rimarkis, ke la organizantoj ege serioze pretiĝas por la evento, ne nur la perfekte redaktita, spektakla hejmpaĝo atestis tion, sed ankaŭ la daŭra fluo de informacioj pri eblecoj de rabatoj jam monatojn antaŭ la aranĝo. Tamen unuafoje la vojaĝplano ŝajnis vere komplika, ĉar oni ne trovas rektan flugon de Budapeŝto al Alghero. Mi tamen decidis ke mi nepre ĉeestos en la festivalo.
Aprilo ĉiam estas okupita periodo por mi, de la vidpunkto de miaj studoj. Tiel la dato de IJF fakte neniam taŭgas por mi. Lastjare mi devis ĉesi la skribadon de mia tezo pro la vojaĝo, kaj nun mia ŝtatekzameno atendis min post la renkontiĝo, sed tamen tio ne retenas min de tiuj nemaltrafindaj eventoj, ĉar mi certas, ke mi pripentus, se mi ne partoprenus. Ĉijare dank’ al IJFonduso mi partoprenis kiel memzorganto, kio estis nekutima por mi. Mi ne scias kiel la organizantoj sukcesis, sed la nombro de la partoprenantoj ĉijare estis ĉirkaŭ duoblo ol dum la lastjara aranĝo. Sed fakte kiun ne altiras Sardinio?! Kvankam unue mi estis malcerta, ekzakte la lastan tagon de la limdato de IJFonduso, la 31-an de januaro mi decidis ke mi aliĝos al la konkurso. Ekde la momento, kiam mi eksciis ke mi estas unu el la sukcesaj IJFonduso- gajnintinoj, mi atendegis la festivalon!
Kiel kutime, en la programero oni trovis ekskursojn, prelegojn, lingvokursojn, kaj koncertojn. La plej granda atrakcio estis la reunuiĝa koncerto de Amplifiki, kio estis historia momento. Ĉijare la kerna temo de IJF estis genro kaj egaleco, kvartaga TEJO seminario. Tiuj, kiuj partoprenis la seminarion, ricevis rabaton de la kotizoj. Kiel ĉiam, dum la tradicia trinkomanĝa nokto la tabloj estis plene de spacialaĵoj de la diversaj nacioj. ĉijare ni nur triope reprezentis Hungarion, sed ni prezentis multajn diversajn manĝajojn de nia lando, kaj kompreneble Pick salamo kaj Tokaji vino estis la plej popularaj sur nia tablo.
Malgraŭ la komenca senespero, ni sukcesis atingi la urbocentron de Castelsardo dufoje per buso. Oni devas scii ke en Sardujo bushaltejoj apenaŭ ekzistas kaj la temposkemo ne estas sufiĉe klara. Mi ĝojis ke finfine ni kaptis buson, ĉar verdire, estintus domaĝo, se ni maltrafas la belegan urbon. Ĉiuj devas vidi Castelsardon almenaŭ unufoje en la vivo! Mi alvenis du tagoj antaŭ la festivalo, kaj ekis hejmen du tagoj post la fino, nun mi pasigis pli ol unu semajnon eksterlande, ne kiel kutime dum E-renkontiĝoj. Unue ni flugis nur ĝis Bergamo kaj nur sekvatage ni veturis plue. Ni povis ĉirkaurigardi en ĉi tiu ĉarma urbo, kie ni devis ŝanĝi aviadilon al Bratislavo. Tio kompensis min por la tranoktado ĉe la flughaveno kaj ankaŭ pro la vidaĵo de Bergamo indis la komplika vojo. La kutima PKS (post-kongresa sindromo) atingis min denove, post kiam mi alvenis hejmen, mi daŭre multe pensis pri IJF, almenaŭ por unu semajno. Por mi la festivalo estis kiel frua somerumado, dum Pasko. 🙂 Kiel ĉiam, mia Esperanta ’vortaro’ denove riĉiĝis per kelkaj novaj vortoj, ankaŭ pro tio mi ŝategas la renkontiĝojn. 
Malgraŭ la malgrandaj mankoj, kiel varma akvo, kio estis raraĵo tie, la programkajero, aŭ la manko de kuirejo, kio malfaciligis la situacion de memzorgantoj, mi certas ke ankaŭ venontjare mi partoprenos IJF-n, ne gravas kie kaj kiam ĝi estos! Estus nur unu aĵo kion mi bedaŭras ankoraŭ, ke mi ne vidis la faman Elefant-rokon de Sardinio, sed eble venontfoje… 🙂

Nova statuto akceptita dum JER 2014, Horány

by Unknown on 13 Majo 201413 Majo 2014

HEJ akceptis novan statuton dum ĝia jarĉefkunveno dum la 22a de marto, 2014. La detaloj de la jarĉefkunveno, la nova statuto, la ŝanĝoj kaj ĉiuj aldonaj paperoj legeblas en la subaj dosieroj:

Protokolo de la jarĉefkunveno 2014
Aldonaĵoj al la protokolo 2014 (en la formato .rar)

by MIESZ, Magyar Ifjúsági Eszperantó Szövetség on 13 Majo 201413 Majo 2014

Novulo partoprenis JER-SPAMO-n

by Zośa on 27 Aprilo 201427 Aprilo 2014

Nia printempa aranĝo okazis fine de marto, legu la raporton de entuziasma partopreninto:

“Iomajn monatojn antaŭe mi estis en aviadilo, kaj dume mi legis “Vere aŭ Fantazie”. Sinjorino sidis maldekstre de mi, kaj, estante scivolema pri la stranga lingvo kiun mi estis leganta, al mi demandis angle ĉu mi estas eble portugala. Mi respondis ke ne, kaj ke ĉi tiu lingvo estas fakte Esperanto. “Ho, Esperanto!”, ŝi ekkriis. “Ĝi estas speco de framasona lingvo, ĉu?”.

Tiu estis nur unu el multaj pli aŭ malpli amuzaj epizodoj kio okazis, ekde mi eniris la Esperantmondon kvazaŭ ĉiun fojon mi ekparolis pri la internacia lingvo ekster la esperanta movado. Mi komencis studi la lingvon sole, kaj ĉie mi pridiskutis, kian imagon pri Esperanto havas la ĉirkaŭuloj: ludaĵo por intelektuloj, projekto fiaskinta, movado simila al la atestantoj de Jehovo. Kaj iomete tia percepto, antaŭ mi ekstudis, estis ankaŭ la mia.

Tiel, ĝuste dum la belo, la eleganto kaj la esprima povo de Esperanto mirigis min. En la sama tempo mirigis min ankaŭ la malproksimeco de ĉies percepto kompare kun kio Esperanto kaj la Esperanto movado – kiel mi ĝin ekkonis – vere estas. Sed eble ankaŭ mi, entuziasma komencanto, kiu ĝis tiam ne parolis kun multaj aliaj esperantistoj (kaj ĉiuj venis de la sama urbo), havis pri ĝi idealigitan kaj eble deformitan ideon. Tial mi jesis volonte kaj dankeme kiam la Esperanto klubo de mia urbo, donacis al mi la eblon por iri al renkontiĝo esperanta, precize al la Junulara Esperanto Renkontiĝo en Hungario. Tie mi povis plonĝi en la Esperantokomunumo unumomente.

La renkontiĝo konsistis de pli malpli kvindek homoj, de kiu la duono junaj, sociemaj diskutis dum la semajnfino en SPAMO. La bela vilaĝo Horány, kiu situas sur la Szentendreinsulo norde de Budapeŝto donis la hejmon por ambaŭ renkontiĝoj, el kiu JER okazas ĉiujare kaj estas organizata de la Hungara Esperanta Junularo.

Unua foje, la lingvo kiun pleje mi nur imagis en mia kapo aŭ legis silente, estis tute ĉirkaŭ mi, parolata de mateno ĝis vespero en la eta komunumo kiu tie formiĝis. Mi povis ĝin aŭdi kiel viva lingvo, por ŝerci, babili, argumenti, kanti kaj tiel plu. Mi babilis kun junuloj kiuj uzis vortajn konstruojnkiujn tiam mi povis kompreni, sed mi ne estus antaŭe povinta imagi, vidi kaj aŭdi, ke Esperanto povas tiel fleksiĝi kaj adaptiĝi por esprimi diversajn pensmanierojn. Tio estis tre emociiga por mi. Mi povis krome konstati ke esperantistoj ne estas framasonoj aŭ stranguloj, sed normalaj homoj. Eble malpli plenaj de iuj popularaj ideoj, kion ofte oni renkontas, pri la graveco de la malsamoj inter la popoloj. Anstataŭe: kelkaj el la partoprenantoj jam konis unu la alian, kaj estis bela rigardi homojn ĝoje brakumi kiam ili renkontiĝis, kiel grandaj amikoj, malgraŭ tio, ke ili loĝis for unu de la alia, kaj malgraŭ tio, ke ili venis de malsamaj nacioj.

Jen, kio min plej mirigis estas ke la koncepto de nacieco estis forgesita dum tiu semajnofino. Certe, ni sciis ke unu estas hungaro, la alia slovako kaj tiel plu, ĉar eble ni demandis farante konversaciojn, sed la afero ne havis gravecon plu ol de kiu urbo oni venis. Ni nur estis homoj kun aliaj homoj. Ni babiladis unu kun la alia nature (mi ne tre flue, vere…) kaj la interhomaj rilatoj povis formiĝi sen baroj.

La antaŭaj jaroj, kiam mi estis en la universitato, mi partoprenis iujn studentajn renkontiĝojn. Estas tre internacia universitato, do en la renkontiĝoj estis junuloj de la tuta mondo ankaŭ, kaj ni ĉiuj parolis angle. Sed en tiuj okazaĵoj ial neniam estis atingita tiom da spontaneco; baroj de la esprimo ekestis ĉiam. Tio okazis, malgraŭ tio, ke ni ĉiuj studis multe la anglan por komuniki internacie, kaj krome ni estis privilegiaj, ĉar multaj de niaj samaĝuloj devis resti hejme ĉar ne estis sufiĉe bonaj ĝin paroli. Kaj jen, mi spertis en la renkontiĝo la solvon de la problemo de la internacia komuniko, kaj ĝi mirinde estas solvo alirebla al ĉiuj.

La komunika spontaneco de la esperanta renkontiĝo memorigis min de kunvenoj inter homoj de la sama nacio. Mi estas italo, sed loĝas eksterlande ekde pluraj jaroj, kaj mi sentas la lingvan baron kiel reala estaĵo ĉiutage. Ankaŭ tial, mi min ĉirkaŭas ofte kun aliaj italoj en la privata vivo, kaj mi fakte ne estas la nura: alilande, italoj emas bandiĝi, tiel ke iam ĝenas la aŭtoktonoj. Ni ne faras tion ni ĉar estas ksenofoboj (male, la unuaj malestimantaj la italojn estas kvazaŭ ĉiam ni mem!), sed ĉar ni povas kompreni unu la alian plene. Krome, la kultura substrato, farita de idiomoj kaj kulturaj referencoj, igas nin dividi spertojn eĉ se ni ne konas unu la alian direkte. Ni interkompreniĝas tamen bone, iomete kiel amikoj kiuj renkontiĝas denove post multaj jaroj.

En ĉi tiu renkontiĝo mi ankoraŭ ne povis senti tiun apartecon, kaj Esperanto estis simple, por mi, kiel “neŭtrala” rendevuejo. Sed nu mi estas scivolema sperti ĉu oni formas, estante en la esperantujo, novan identitecon esperantan? Ne nacian, sed tutmondan! Tiuj eble estas banalaĵoj kaj evidentaĵoj, ene de la Esperantujo. Kiel komencanto, ĉio estis tamen entuziasmiga surprizo, kaj voligas min partopreni multajn de la venontaj renkontiĝoj.

Darjo Rasenna”

La lasta tago por aliĝi al IJS 25! en la plej favora periodo!

by Stela Besenyei-Merger on 25 Aprilo 201425 Aprilo 2014

Kara leganto,

Se vi jam partoprenis kaj bonfartis kun ni dum IJS kaj ŝatus revidi
viajn geamikojn en Hungario, ne hezitu aliĝi! Kaj se ankoraŭ ne, tiam
jen la ĝusta okazo por sperti la etoson. 😉 Hodiaŭ estas ja la lasta
ŝanco por kapti la unuan, plej favorprezan aliĝperiodon – ne maltrafu!

Se vi ne jam estas konvinkita, jen kelkaj kialoj: la akvobatalo ĉi-jare
mojosiĝos per nova defio, IJS festos sian 25-jariĝon per jubilea balo
kaj torto… Okazos pluraj ekscitaj kaj apenaŭ kostaj ekskursoj, estos
proksimega senkosta plaĝo, juna organiza teamo kun freŝaj ideoj. Kaj
kio tute mankos: ajnaj longaj prelegoj, malinteresaj muzeoj. Tion ni
promesas.

Detaloj kaj aliĝilo: ijs.hu/eo.

Esperante je via partopreno:
la teamo de IJS

Ps.: Ne forgesu, ke ĉi-jare eksterordinare multe da rabatoj helpas la
partoprenon de hungaraj gejunuloj. 😉 Tio signifas, ke HEJ pagas eĉ 25
aŭ 50%-ojn de via kotizo – por vidi la detalojn, vizitu nian
retpaĝon: http://ijs.hu/Az-IJS-rol/IJS-2014-Horany/Kedvezmeny.

Weekend « serein » du 8 au 12 mai

by Menjo on 13 Aprilo 2014

Envie de faire une pause en attendant les grandes vacances ? Du 8 au 12 mai aura lieu une rencontre d’espéranto dans le Vaucluse, sur le mont Serein, à 1400m d’altitude, non loin du fameux mont Ventoux, qui culmine à 1911m d’altitude. Cet événement se destine aux personnes qui ont envie, pendant quelques jours, de passer du temps entre espérantophiles et espérantophones afin de développer leur usage de l’espéranto et de soutenir notre association, JEFO. Au programme : activités manuelles, culinaires, (…)

–
En France

Celoj de JEFO

by bsubejr on 3 Marto 2014

JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo) estas franca asocio de junaj Esperantistoj. La celo de la asocio, fondita en la 1969, estas promocii la internacian lingvon inter ĉiu juna franco.
JEFO proponas al ĝiaj membroj larĝan gamon da servoj.

–
Kiuj ni estas ?

/
découvrir

Novjaro en Pollando – el la vidpunkto de hungara partopreninto

by Zośa on 21 Februaro 201421 Februaro 2014

Inter la 28-a de decembro kaj la 4-a de januaro estis organizita jam la kvina Junulara Esperanta Semajno, ĉifoje en Szczawno -Zdrój, en Pollando. Mi ĝojas ke JES okazis en ĉi tiu lando. Mi konsideras ĝin kiel Esperanta lando, ĉar Zamenhof, la patro de la lingvo naskiĝis ĉi tie, en Bialystok. Estis granda surprizo, kiam ni hazarde ekvidis straton nomita pri Zamenhof, irante al ekskurso per buso.
Kiel lastjare en Germanio, partoprenante mian unuan E-renkontiĝon, mi ne seniluziiĝis. Mi delonge ne havis tian bonegan novjarfeston kaj naskiĝtagon, kion mi festas la unuan de januaro. Kvankam la vojaĝo per trajno al Pollando estis ege longa kaj laciga, tamen vere indis veturi tiom longe. Antaŭe mi neniam vizitis Pollandon, do mi tuj sciis, ke mi devas partopreni en JES ĉijare ankaŭ, ĉar mi atendis samajn bonajn travivaĵojn kiel pasintjare.
Kiel kutime, la unuan vesperon ni pasigis per la tradicia interkona vespero, kiam ĉiuj partoprenantoj estas kune. Ni dancis, kantis, ludis, kaj bone amuziĝis, danke al la gvidado de Kimo, kiu ĉiam scias, kiel faru bonan etoson. Novula programo denove asekuris la ŝancon por novaj esperantistoj, kiuj partoprenis ilian unuan renkontiĝon, por ke ili konatiĝu kaj amikiĝu kun aliaj homoj kaj kun Esperanto dum amuzaj ludoj ĉiutage dum la festivalo. Tamen mi ne plu estas novulo, ĉar JES estis jam la kvara E-evento kion mi vizitis, mi volonte partoprenis la novula programojn.
Kiam mi iras al E-aranĝoj, mi neniam ellasas la eblojn de ekskursoj, ĉar tiuj estas bonaj okazoj por malkovri la landojn. ĉifoje ni vizitis la belegan urbon de Wroclaw (kiu estas konata pri la skulptaĵoj de gnomoj) dum tuttaga ekskurso. Krome ni havis ege ekscitan vojon al Osowka nokte, kie ni ĉirkaŭrigardis en la subtera urbo, kio estis konstruita dum la dua mondmilito. Tiu ĉi ekskurso estis kiel ni estintus en aventurparko kaj ĝi estis iomete timiga ankaŭ.

Oni povis elekti el kolora programero, el diskutoj, kunsidoj, debatoj, kaj prelegoj. La organizantoj zorgis pri tio, ke neniu enuu.

Kompreneble ne mankis la bonegaj noktaj koncertoj de famaj esperantistaj muzikistoj, kiuj ĉiam partoprenas la renkontiĝojn kaj zorgas pri la bona etoso.

Krome, inter la programoj oni povis trovi lingvokursojn, aŭ ili povis rigardi filmojn en la kinejo, aŭ partopreni ukulelo-kurson, kiu muzikilo iĝis kiel simbolo de ĉijare JES. Homoj povis aŭskulti bonegan koncerton de ukulelistoj, kiuj post mallonga lernado fariĝis veraj muzikistoj, dank’ al la bonaj instruistoj.

La 31-an de decembro ĉiuj prepariĝis ekscitite al la silvestra balo. Vespere granda bufedo atendis la homojn. Multaj el la manĝajoj estis faritaj de la partoprenantoj mem. Mi ne devas mencii, ke ĉiuj festis ĝis mateno.

Komparite al la pasintjara JES, nun pli malmultaj homoj partoprenis ĝin, ĉirkau 180 esperantistoj venis al Pollando. La renkontiĝo estis denove granda travivaĵo por mi, kion pruvas ke post kiam mi alvenis hejmen, mi daŭre pensis pri JES, almenaŭ por 2 semajnoj. Tiel mi malfacile povis koncentriĝi al miaj ekzamenoj kaj mia laboro. Post E-renkontiĝoj ĉiam estas malfacile, reiri al ĉiutagoj… Mi jam certas, ke mi iros al JES venontjare ankaŭ!

Blanka Csikós

FESTO 2014

by Menjo on 6 Februaro 2014

Cet été encore, comme chaque année, JEFO organise FESTO, la rencontre à ne pas manquer autour de la musique et de l’espéranto. Rendez-vous du 16 au 23 août à Pont-de-Barret, dans la Drôme, pour une semaine inoubliable ! La rencontre aura lieu dans un endroit tranquille, au milieu de la nature, où vous pourrez mêler détente, activités diverses et excursions dans la journée, et profiter d’un bon programme musical le soir. Pus d’informations apparaîtront bientôt sur le site officiel de FESTO : (…)

–
FESTO

Volontulu du monatojn en Francio!

by Zośa on 20 Januaro 201420 Januaro 2014

Ĉu vi deziras loĝi malmultekoste du monatojn en Tuluzo, malkovri belegan regionon, ĝui la vivon en vigla kaj agrabla urbo?

Ĉu vi pretas samtempe partopreni esperantajn aranĝojn kaj foje helpi en projektoplena esperanta asocio?

Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo gastigos vin en majo kaj junio 2014!

Nur unu volontulon aŭ volontulinon oni serĉas, malpli ol 30-jaraĝa, nefranclingvanon, kiu sufiĉe bone parolas esperanton.

– La Esperanto-Kultur-Centro pagos por la loĝado, la manĝoj, kaj la vojaĝkostoj en la regiono (kunlima sumo).

– VI pagos la vojaĝkostojn por veni kaj reiri.

ATENTU : Tiu volontula servo ne estos oficiala, ĝi estos interkonsento pri gastigado en Tuluzo kontraŭ helpo al nia asocio.

Kandidatiĝu antaŭ la 20a de februaro, pli da informoj:

http://www.esperanto-midipyrenees.org/esperanto/dossier.php?val=46_decouverte+pratique+esperanto

Aŭ skribu al Marion Quenut (respondeculino pri la projekto) :
marion.quenut@laposte.net

IJS 2014 – jam eblas aliĝi!

Gekaraj E-istoj!

Mi volas rekomendi al vi bonegan internacian aranĝon, la IJS-n:

La Internacia Junulara Semajno estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo, kaj unu el la plej grandaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo. La renkontiĝo ĝenerale okazas fine de julio aŭ komence de aŭgusto kaj ĝi daŭras dum unu semajno. Ĝi okazas ĉiam en malsama urbo de Hungario. Ĝi havas ĉirkaǔ 100 partoprenantojn el 10-20 landoj de la mondo, ĝenerale pli ol la duono de la partoprenantaro konsistas el eksterlandanoj, kiuj alvenas el Eŭropaj landoj kaj el kelkaj landoj ekster Eŭropo.

La renkontiĝo donas eblon al la partoprenantoj uzi Esperanton en medio ekster lingvokurso, kaj per ĝi ekkoni unu la alian kaj Hungarion, pli specife la gastigan urbon kaj sian regionon. La programo de la renkontiĝo konsistas el diversaj prelegoj kaj aliaj distraĵoj: lingvokursoj (de Esperanto, de la hungara lingvo por la eksterlandanoj, kaj foje de aliaj lingvoj), diskutrondoj (ĉefe pri la movado), trejnadoj (por aktivuloj), diskejo, sportoj, lagumadoj, ekskursoj ene de la urbo kaj al la vizitindaĵoj de la regiono. Kelkajn programerojn la partoprenantoj proponas kaj plenumas. Unu el la plej ŝatataj programeroj estas la tradicia akvobatalo, kie la partoprenantoj kaj la urbaj fajrobrigadistoj batalas unu kontraŭ la alia. Antaǔ kelkaj jaroj IJS havis ankaǔ grandan elegantetan balon, sed bedaǔrinde tiu tradicio jam malaperis el la programaro, sed okaze de la jubilea IJS en 2014, la organizantoj volas revivigi ĝin.

Nun ni elkore invitas vin al la sekva (la jubilea) IJS! La 25-a Internacia Junulara Semajno okazos de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aǔgusto en 2014 en Horány, Szigetmonostor, Hungario (nur 10 kilometrojn for de Budapeŝto). Kiel jam pasintjare denove estos libera lagumado dum la tuta semajno! Krom tio, ĉar temas pri la jubilea naskiĝtago de IJS, frapfrazo de la semajno estos: “De la tradicioj ek al la futuro!” Denove okazos granda akvobatalo, kaj post pluraj jaroj de paŭzo, ree balo kaj festa manĝo kun jubilea torto (mmm…, ĉeestinde)! Pliaj informoj baldaŭ sur la retpaĝo: http://www.ijs.hu/

Elkore,

La organizantoj

Decembra programo

by Zośa on 4 Decembro 20134 Decembro 2013

Ni elkore invitas vin ĉiujn, niaj karaj eksterlandaj amikoj al la decembra programo de HEJ, kion ni organizas la 14an je la 15:30 en Budapeŝto. Ni spektos filmon pri Esperanto, gustumos bongustajn kukojn, kaj parolos pri kutimoj de diversaj landoj rilate al Kristnasko kaj Sankta Nikolao. Se vi deziras provbaki vian kristnaskan recepton, vi bonvenas kunporti iun bongustaĵon por ni :).

La adreso estas: 1146 Budapest, Thököly út 58-60. teretaĝo Károly salono.
Vi povas atingi la lokon per la busoj 5, 7, 173. De ambaŭ direktoj vi devas veturi ĝis la haltejo Cházár András utca.

Se vi havas demandon, kontaktu: hej [punkto] estraro [heliko] gmail [punkto] hu aŭ +36304311132

Ni esperas, ke ni baldaŭ renkontiĝos!

La teamo de HEJ

Ni vizitis Vienon

by Zośa on 3 Decembro 20134 Decembro 2013

La lastan semajnfinon de novembro ni vizitis Vienon por rigardi la vidindaĵojn de la urbo kaj la Esperantan Muzeon de Vieno. La ekskurson inspiris vienaj esperantistoj, kiuj bedaŭrinde ne multnombre aperis por renkonti nin. Nia unua programo estis la Esperanta Muzeo, kun esperantlingva gvidado. Eĉ ni, kiuj estas sufiĉe spertaj pri la movado, eksciis kelkajn novajn aferojn en la moderna, altnivela, interaga muzeo. Nia gvidanto estis simpatia esperantisto, kiu post la gvidado tre pacience respondadis niajn demandojn. Post la muzeo ĉiuj libere povis esplori la urbon, tamen la plej granda parto de nia teamo restis kune. Nia franca amikino, kiun ni ekkonis dum JER atendis nin antaŭ la muzeo kaj ĉiĉeronis nin en la urbo dum la tuta tago. Bedaŭrinde ŝi ne kunportis la aliajn membrojn de la loka klubo. Nia unu vojo gvidis al la kristnaska bazaro, por varmigi nin per iom da varma vino kaj punĉo kaj por rigardi la donacojn kaj dolĉajojn, kiujn eblis aĉeti ĉe la budoj. Kiam la dolĉaĵ-amantoj sufiĉe aĉetumis por siaj familianoj, ni renkontiĝis kun la cetero de nia grupo ĉe Stephansdom, ni ekis al la Hundertwasser domo, kiu estas mia persona preferato. Bedaŭrinde malheliĝis sufiĉe frue, tiel ni povis nur mallonge admiri la unikan arkitekturon de la domo, sed rekompencis nin la “Kunst und Café”, kiu troviĝis en la domo. Trinkante varmajn trinkaĵojn ni povis spekti dokumentan filmon kun la komentoj de la posedanto de la kafejo, kaj ni povis plenigi la gastlibron, farante iom da reklamo por Esperanto (ne forgesu rigardi la unuan paĝon, kiam vi estos tie 😉 ). La tago pasis rapidege, kaj ĉiuj akiris multajn novajn memoraĵojn antaŭ la reveturo al Budapeŝto.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 46 Page 47

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • "Telefona aŭtomato"
    "Telefona aŭtomato" estas unu el la eroj de la kabaredo "Verda banano", kiun prezentis Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022.
  • Speciala oferto
    Ĉi-monate ni festas la 250-jariĝon (la 2an de majo) de la naskiĝo de la germana aŭtoro kaj filozofo Georg Philipp Friedrich Freiherr von Hardenberg (m. 1801), pli konata sub la nomo Novalis. Tiuokaze ni ofertas lian Elektitaj poemoj kaj fragmentoj (https://katalogo.uea.org/?inf=7477) kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: paco en la homa familio. Gazetara Komuniko 1036
    La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj ni ĉiuj kreskas kaj evoluas, lernas kaj instruas -- kaj ŝanĝas kaj konstruas niajn komunumojn kaj […]
  • Jomo, "La bambo"
    Jomo regalas la publikon per sia versio de "La bambo", en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta de la 29-a de aprilo ĝis la 3a de majo, en Comillas (Kantabrio).
  • Saša Pilipović kantas "Du gitaroj"
    Saša Pilipović kantas "Du gitaroj", en la 80a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas (Kantabrio) de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo. La tradukon de la kanto faris Mikaelo Bronŝtejn.
  • Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía"
    Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía" de la hispana sociologo Roberto Garvía, en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo en 2022.
  • UEAviva superis la markon de 250 mil spektoj!
    UEAviva superis la markon de 250 mil spektoj! Dankon al ĉiuj videofarantoj kaj abonantoj, kiuj kontribuas al tiu komuna projekto de la Esperanto-movado: se vi ne abonas, bonvenon tion fari senpage!https://www.youtube.com/ueaviva
  • "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko", Georgo Handzlik
    Georgo Handzlik komencis sian koncerton en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto per sia kutima "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko".
  • Norda vento (duonoficiala himno de Kantabrio)
    Jen "Norda Vento" (Viento del Norte), en tre speciala versio kantita de Feri Floro. Ĝi estas la duonoficiala himno de Kantabrio (Cantabria), la subŝtato de Hispanio en kiu okazis la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022. La kanto estis prezentita en la inaŭguro, kiun […]
  • UEA 114-jara
    UEA 114-jara: ni volas diri dankon! Al ĉiuj niaj membroj kaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj sincere laboras por pli justa, pli bona mondo. Ni fieras labori por Esperanto kun nelacigebla espero, ke inter la homoj regos solidareco kaj dialogado. Hodiaŭ ni bondeziras kuraĝon kaj bonan laboron al ĉiuj esperantistaj aktivuloj en la mondo! UEA estas […]
Copyright © 2022 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash