Nia printempa aranĝo okazis fine de marto, legu la raporton de entuziasma partopreninto:
“Iomajn monatojn antaŭe mi estis en aviadilo, kaj dume mi legis “Vere aŭ Fantazie”. Sinjorino sidis maldekstre de mi, kaj, estante scivolema pri la stranga lingvo kiun mi estis leganta, al mi demandis angle ĉu mi estas eble portugala. Mi respondis ke ne, kaj ke ĉi tiu lingvo estas fakte Esperanto. “Ho, Esperanto!”, ŝi ekkriis. “Ĝi estas speco de framasona lingvo, ĉu?”.
Tiu estis nur unu el multaj pli aŭ malpli amuzaj epizodoj kio okazis, ekde mi eniris la Esperantmondon kvazaŭ ĉiun fojon mi ekparolis pri la internacia lingvo ekster la esperanta movado. Mi komencis studi la lingvon sole, kaj ĉie mi pridiskutis, kian imagon pri Esperanto havas la ĉirkaŭuloj: ludaĵo por intelektuloj, projekto fiaskinta, movado simila al la atestantoj de Jehovo. Kaj iomete tia percepto, antaŭ mi ekstudis, estis ankaŭ la mia.
Tiel, ĝuste dum la belo, la eleganto kaj la esprima povo de Esperanto mirigis min. En la sama tempo mirigis min ankaŭ la malproksimeco de ĉies percepto kompare kun kio Esperanto kaj la Esperanto movado – kiel mi ĝin ekkonis – vere estas. Sed eble ankaŭ mi, entuziasma komencanto, kiu ĝis tiam ne parolis kun multaj aliaj esperantistoj (kaj ĉiuj venis de la sama urbo), havis pri ĝi idealigitan kaj eble deformitan ideon. Tial mi jesis volonte kaj dankeme kiam la Esperanto klubo de mia urbo, donacis al mi la eblon por iri al renkontiĝo esperanta, precize al la Junulara Esperanto Renkontiĝo en Hungario. Tie mi povis plonĝi en la Esperantokomunumo unumomente.
La renkontiĝo konsistis de pli malpli kvindek homoj, de kiu la duono junaj, sociemaj diskutis dum la semajnfino en SPAMO. La bela vilaĝo Horány, kiu situas sur la Szentendreinsulo norde de Budapeŝto donis la hejmon por ambaŭ renkontiĝoj, el kiu JER okazas ĉiujare kaj estas organizata de la Hungara Esperanta Junularo.
Unua foje, la lingvo kiun pleje mi nur imagis en mia kapo aŭ legis silente, estis tute ĉirkaŭ mi, parolata de mateno ĝis vespero en la eta komunumo kiu tie formiĝis. Mi povis ĝin aŭdi kiel viva lingvo, por ŝerci, babili, argumenti, kanti kaj tiel plu. Mi babilis kun junuloj kiuj uzis vortajn konstruojnkiujn tiam mi povis kompreni, sed mi ne estus antaŭe povinta imagi, vidi kaj aŭdi, ke Esperanto povas tiel fleksiĝi kaj adaptiĝi por esprimi diversajn pensmanierojn. Tio estis tre emociiga por mi. Mi povis krome konstati ke esperantistoj ne estas framasonoj aŭ stranguloj, sed normalaj homoj. Eble malpli plenaj de iuj popularaj ideoj, kion ofte oni renkontas, pri la graveco de la malsamoj inter la popoloj. Anstataŭe: kelkaj el la partoprenantoj jam konis unu la alian, kaj estis bela rigardi homojn ĝoje brakumi kiam ili renkontiĝis, kiel grandaj amikoj, malgraŭ tio, ke ili loĝis for unu de la alia, kaj malgraŭ tio, ke ili venis de malsamaj nacioj.
Jen, kio min plej mirigis estas ke la koncepto de nacieco estis forgesita dum tiu semajnofino. Certe, ni sciis ke unu estas hungaro, la alia slovako kaj tiel plu, ĉar eble ni demandis farante konversaciojn, sed la afero ne havis gravecon plu ol de kiu urbo oni venis. Ni nur estis homoj kun aliaj homoj. Ni babiladis unu kun la alia nature (mi ne tre flue, vere…) kaj la interhomaj rilatoj povis formiĝi sen baroj.
La antaŭaj jaroj, kiam mi estis en la universitato, mi partoprenis iujn studentajn renkontiĝojn. Estas tre internacia universitato, do en la renkontiĝoj estis junuloj de la tuta mondo ankaŭ, kaj ni ĉiuj parolis angle. Sed en tiuj okazaĵoj ial neniam estis atingita tiom da spontaneco; baroj de la esprimo ekestis ĉiam. Tio okazis, malgraŭ tio, ke ni ĉiuj studis multe la anglan por komuniki internacie, kaj krome ni estis privilegiaj, ĉar multaj de niaj samaĝuloj devis resti hejme ĉar ne estis sufiĉe bonaj ĝin paroli. Kaj jen, mi spertis en la renkontiĝo la solvon de la problemo de la internacia komuniko, kaj ĝi mirinde estas solvo alirebla al ĉiuj.
La komunika spontaneco de la esperanta renkontiĝo memorigis min de kunvenoj inter homoj de la sama nacio. Mi estas italo, sed loĝas eksterlande ekde pluraj jaroj, kaj mi sentas la lingvan baron kiel reala estaĵo ĉiutage. Ankaŭ tial, mi min ĉirkaŭas ofte kun aliaj italoj en la privata vivo, kaj mi fakte ne estas la nura: alilande, italoj emas bandiĝi, tiel ke iam ĝenas la aŭtoktonoj. Ni ne faras tion ni ĉar estas ksenofoboj (male, la unuaj malestimantaj la italojn estas kvazaŭ ĉiam ni mem!), sed ĉar ni povas kompreni unu la alian plene. Krome, la kultura substrato, farita de idiomoj kaj kulturaj referencoj, igas nin dividi spertojn eĉ se ni ne konas unu la alian direkte. Ni interkompreniĝas tamen bone, iomete kiel amikoj kiuj renkontiĝas denove post multaj jaroj.
En ĉi tiu renkontiĝo mi ankoraŭ ne povis senti tiun apartecon, kaj Esperanto estis simple, por mi, kiel “neŭtrala” rendevuejo. Sed nu mi estas scivolema sperti ĉu oni formas, estante en la esperantujo, novan identitecon esperantan? Ne nacian, sed tutmondan! Tiuj eble estas banalaĵoj kaj evidentaĵoj, ene de la Esperantujo. Kiel komencanto, ĉio estis tamen entuziasmiga surprizo, kaj voligas min partopreni multajn de la venontaj renkontiĝoj.
Darjo Rasenna”