Blanka, nia kunorganizanto, partoprenis IJF-n la duan fojon, vi povas legi ŝiajn spertojn sube:
Por mi la apogeo de la jaro 2014 estis sendube inter la 16a kaj 22a de aprilo, kiam la Internacia Junulara Festivalo okazis en Sardinio, en Castelsardo. Laŭ mi malfacile eblas elekti pli izolitan lokon ol ĉi tiu, por festivaloj. Jam de la komenco mi rimarkis, ke la organizantoj ege serioze pretiĝas por la evento, ne nur la perfekte redaktita, spektakla hejmpaĝo atestis tion, sed ankaŭ la daŭra fluo de informacioj pri eblecoj de rabatoj jam monatojn antaŭ la aranĝo. Tamen unuafoje la vojaĝplano ŝajnis vere komplika, ĉar oni ne trovas rektan flugon de Budapeŝto al Alghero. Mi tamen decidis ke mi nepre ĉeestos en la festivalo.

Aprilo ĉiam estas okupita periodo por mi, de la vidpunkto de miaj studoj. Tiel la dato de IJF fakte neniam taŭgas por mi. Lastjare mi devis ĉesi la skribadon de mia tezo pro la vojaĝo, kaj nun mia ŝtatekzameno atendis min post la renkontiĝo, sed tamen tio ne retenas min de tiuj nemaltrafindaj eventoj, ĉar mi certas, ke mi pripentus, se mi ne partoprenus. Ĉijare dank’ al IJFonduso mi partoprenis kiel memzorganto, kio estis nekutima por mi. Mi ne scias kiel la organizantoj sukcesis, sed la nombro de la partoprenantoj ĉijare estis ĉirkaŭ duoblo ol dum la lastjara aranĝo. Sed fakte kiun ne altiras Sardinio?! Kvankam unue mi estis malcerta, ekzakte la lastan tagon de la limdato de IJFonduso, la 31-an de januaro mi decidis ke mi aliĝos al la konkurso. Ekde la momento, kiam mi eksciis ke mi estas unu el la sukcesaj IJFonduso- gajnintinoj, mi atendegis la festivalon!

Kiel kutime, en la programero oni trovis ekskursojn, prelegojn, lingvokursojn, kaj koncertojn. La plej granda atrakcio estis la reunuiĝa koncerto de Amplifiki, kio estis historia momento. Ĉijare la kerna temo de IJF estis genro kaj egaleco, kvartaga TEJO seminario. Tiuj, kiuj partoprenis la seminarion, ricevis rabaton de la kotizoj. Kiel ĉiam, dum la tradicia trinkomanĝa nokto la tabloj estis plene de spacialaĵoj de la diversaj nacioj. ĉijare ni nur triope reprezentis Hungarion, sed ni prezentis multajn diversajn manĝajojn de nia lando, kaj kompreneble Pick salamo kaj Tokaji vino estis la plej popularaj sur nia tablo.

Malgraŭ la komenca senespero, ni sukcesis atingi la urbocentron de Castelsardo dufoje per buso. Oni devas scii ke en Sardujo bushaltejoj apenaŭ ekzistas kaj la temposkemo ne estas sufiĉe klara. Mi ĝojis ke finfine ni kaptis buson, ĉar verdire, estintus domaĝo, se ni maltrafas la belegan urbon. Ĉiuj devas vidi Castelsardon almenaŭ unufoje en la vivo! Mi alvenis du tagoj antaŭ la festivalo, kaj ekis hejmen du tagoj post la fino, nun mi pasigis pli ol unu semajnon eksterlande, ne kiel kutime dum E-renkontiĝoj. Unue ni flugis nur ĝis Bergamo kaj nur sekvatage ni veturis plue. Ni povis ĉirkaurigardi en ĉi tiu ĉarma urbo, kie ni devis ŝanĝi aviadilon al Bratislavo. Tio kompensis min por la tranoktado ĉe la flughaveno kaj ankaŭ pro la vidaĵo de Bergamo indis la komplika vojo. La kutima PKS (post-kongresa sindromo) atingis min denove, post kiam mi alvenis hejmen, mi daŭre multe pensis pri IJF, almenaŭ por unu semajno. Por mi la festivalo estis kiel frua somerumado, dum Pasko. 🙂 Kiel ĉiam, mia Esperanta ’vortaro’ denove riĉiĝis per kelkaj novaj vortoj, ankaŭ pro tio mi ŝategas la renkontiĝojn.

Malgraŭ la malgrandaj mankoj, kiel varma akvo, kio estis raraĵo tie, la programkajero, aŭ la manko de kuirejo, kio malfaciligis la situacion de memzorgantoj, mi certas ke ankaŭ venontjare mi partoprenos IJF-n, ne gravas kie kaj kiam ĝi estos! Estus nur unu aĵo kion mi bedaŭras ankoraŭ, ke mi ne vidis la faman Elefant-rokon de Sardinio, sed eble venontfoje… 🙂