• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Estraro de TEJO 2021-2022

by Ariel on 6 Aŭgusto 2021

La Komitato elektis la Estraron de TEJO por la mandato 2021-2022! La nova teamo ekoficos la 1-an de Septembro. Agrablan kunlaboron kaj sukcesan agadon! Prezidanto: Léon KamenickýVicprezidanto: Albert Stalin GarridoVicprezidanto: Inès KahinĜenerala Sekretario: Rogier Huurman (Roĉjo)Kasisto: Veronika VenislovasEstrarano: Valentin Ceretto-BergeratEstrarano: Matheus Arantes PachecoEstrarano: Uriel Gurdián Estrarano: Alexandre Raymond (Alekĉjo)

The post Estraro de TEJO 2021-2022 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Donaco

by Stela on 3 Aŭgusto 2021

Nuntempe mi multe legas. Vere multe. Estas ĉiutaga bezono preni libron inter miaj manoj kaj enprofundiĝi en la historiojn kiujn …

Legi plu →

PEJ-semajnfino en Krakovo (7–8 aŭgusto 2021)

by Tobiasz on 30 Julio 2021

Saluton Karaj! Ni havas la plezuron inviti vin al la baldaŭa PEJ-semajfino en Krakovo, kiu okazos jam la 7-an kaj la 8-an de aŭgusto 2021! Laŭ ĉiuj kalkuloj ni povos finfine renkontiĝiLegu pli…

Kandidatoj por la Estraro de TEJO 2021-2022

by Ariel on 27 Julio 2021

Jen la kandidatoj por la Estraro de TEJO 2021-2022! Komitatanoj de TEJO povas legi la plenan raporton de la Elekta Komisiono en la komitata listo. LÉON KAMENICKÝ Kandidato por la posteno de Prezidanto Pri mi“Mi estas preskaŭ 25-jaraĝa junulo kiu nuntempe vivas en Prago (Ĉeĥio). Tie mi havas plentempan laboron en la internacia firmao Ernst […]

The post Kandidatoj por la Estraro de TEJO 2021-2022 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2021-2022)

by Ariel on 5 Julio 2021

Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (antaŭe Eŭropa Volontula Servo) TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado […]

The post Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2021-2022) appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

KODEJO 2020

by Ariel on 3 Julio 2021

La Kompleta Demandaro por Esperantaj Junularaj Organizoj (KODEJO) 2020 estas preta!  Ĉu vi estas landa aŭ faka sekcio de TEJO, nealiĝinta junulara organizo, aŭ landa referencpunkto? Kiel statis kaj evoluis via organizo en 2020? Kiel efikis la pandemio sur vian agadon? Respondu la demandarojn kaj helpu krei pli klaran bildon pri la junulara movado tutmonde! […]

The post KODEJO 2020 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Daŭripoveca Teamo

by Superadministranto on 1 Julio 2021

La Plano de TEJO pri Daŭripoveco: kontribuu ankaŭ vi!  Antaŭ nelonge TEJO ekis la kreadon de plano pri daŭripoveco, kiu celas ellabori paŝojn por daŭripovigi ĉiujn agadojn de nia organizo. Tiu plano estas paŝo-post-paŝa laboro, en kiu ankaŭ vi povas helpi! Kiel? Depende de via tempo-disponeblo, estas multaj ebloj: Respondi nian demandon pri kiu temo […]

The post Daŭripoveca Teamo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Iĝu komisiito por la ekstera agado de TEJO!

by Ariel on 21 Junio 2021

Ĉu vi ŝatus antaŭenigi la esperantistan junularan agadon ĉe la neesperantista publiko? Ĉu vi spertas aŭ ŝatus spertiĝi pri interorganizaj rilatoj? La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de TEJO bezonas vin! Ni nuntempe serĉas du komisiitojn: TEJO-aktivulojn, kiuj estos la kontaktpersonoj inter nia organizo kaj la Konsilio de Eŭropo (KdE), por unu el ili, kaj […]

The post Iĝu komisiito por la ekstera agado de TEJO! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Monda Tago de Rifuĝintoj 2021

by Ariel on 20 Junio 2021

Antaŭ kelkaj semajnoj foto de Luna, juna hispana volontulo brakumanta migranton, estis disvastigita interrete kaj ĝi kaptis la atenton de la tuta mondo. Dum la juna volontulo ricevis plurajn kritikojn, ŝi ankaŭ ricevis multajn kuraĝigojn. Tio reflektas la nunan rifuĝintan krizon. Ni ankoraŭ bezonas lerni, ke ĉiuj rajtas vivi en paco, sendepende de kie oni […]

The post Monda Tago de Rifuĝintoj 2021 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Verku por Tutmonda Egaleco

by Ariel on 14 Junio 2021

Jen du invitoj de la TEJO-Komisiono pri Talento, subbranĉo Tutmonda Egaleco! Ĉu vi ŝatus verki artikolon? La TEJO-Komisiono pri Talento, subbranĉo Tutmonda Egaleco invitas vin verki artikolon pri la subaj temoj. Temas pri artikolserio kiu aperos en la revuo Kontakto aŭ en aliaj kanaloj de TEJO. Ne zorgu pri via scipovo de Esperanto, ni provlegos […]

The post Verku por Tutmonda Egaleco appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

11 vortoj el la Esperanto-kurso en Duolingo kiujn eble vi ne konas

by Ariel on 14 Junio 2021

Ĉu vi lernas Esperanton per Duolingo? Eble vi aŭdis kelkajn vortojn tie, kiujn vi ne tuj komprenis. En tiu ĉi filmeto, la TEJO-estrarano Karina Oliveira klarigas la signifon de 11 apartaj vortoj el la Esperanto-kurso en Duolingo, kiujn eble vi ne konas! Pere de tiuj vortoj, vi malkovros multajn interesajn aferojn pri la Esperanto-komunumo! Teksto […]

The post 11 vortoj el la Esperanto-kurso en Duolingo kiujn eble vi ne konas appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La rideto

by Stela on 28 Majo 2021

– Tiun ĉi libron vi nepre devos legi! – krias mia patrino al mi malgraŭ tio, ke mi staras nur …

Legi plu →

Partoprenu la Virtualan Kongreson kaj mojosigu ĝian junularan programon!

by Ariel on 28 Majo 2021

La Virtuala Kongreso, kiu anstataŭas la nuligitan Universalan Kongreson de Belfasto, okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021. La evento estas organizata de Universala Esperanto-Asocio kunlabore kun TEJO, E@I kaj Vinilkosmo.  Kadre de la ĝi okazos bunta junulara programo, mallonge JuPo, prizorgata de teamo de volontuloj.  Se vi estas membro de TEJO/UEA, […]

The post Partoprenu la Virtualan Kongreson kaj mojosigu ĝian junularan programon! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Ni serĉas novan redaktoron de la revuo Kontakto

by Ariel on 21 Majo 2021

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto. Esti redaktoro signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed ankaŭ samtempe persone kaj movade pliriĉiĝi. Atendas vin memstara laboro kaj la eblo realigi viajn kreemajn ideojn. La redaktado okazas per interreto (laŭ la preferataj rimedoj de la dungito), do homoj el ĉiuj […]

The post Ni serĉas novan redaktoron de la revuo Kontakto appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio kaj Transfobio 2021

by Ariel on 17 Majo 2021

La Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio, Interseksfobio kaj Transfobio (angle, International Day Against Homophobia, Biphobia, Intersexphobia and Transphobia) estas tago por substreki la rajtojn de la GLAT-komunumo kaj por pliigi la konscion de ĉiuj pri la luktoj, kiujn la komunumo alfrontas por havi aliron al tiuj rajtoj. Hodiaŭ estas tago por emfazi la diversecon de […]

The post Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio kaj Transfobio 2021 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Partoprenu trejnadon en Roterdamo pri volontulado en Esperantujo

by Ariel on 13 Majo 2021

Komence de junio, kadre de projekto pri Volontulado kaj Asocia daŭripov-evoluo okazos trejnado pri interŝanĝo de bona praktikoj rilate al volontulado ĉe esperantaj organizoj. Pli precize, la trejnado traktos ĉefe la temojn sube listigitajn. La projekto kovros viajn vojaĝ-, loĝad- kaj manĝkostojn. Memkompreneble, pro nuna sansituacio en pliaj landoj ni ne garantias okazigon de ĉeesta […]

The post Partoprenu trejnadon en Roterdamo pri volontulado en Esperantujo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma alvoko por trejnistoj, “Diversa, sed Egala”

by Ariel on 10 Majo 2021

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Slovaka Esperanto-Junularo (SKEJ) organizas la trejnan kurson (TK) ‘Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro’. La trejnado donos la eblon al 20 aktivaj NFE-trejnistoj kaj edukistoj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo esti trejnitaj pri la temo de […]

The post Malferma alvoko por trejnistoj, “Diversa, sed Egala” appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

YVES DESROSIERS – Kuraĝa gesto [Kontakto 2021.2]

by Rogener Pavinski on 9 Majo 202122 Aŭgusto 2021

En la lasta numero ni parolis pri ladependeco de la modernaj poŝtelefonoj. Ĉi-eldone ni pritraktas alian dependecon. Ĉi tiu, malgraŭ siaj malnovaj radikoj, etendiĝas ĝis nuntempo: cigaredoj. Ĝis antaŭ nelonge, fumadoestis ege populara kaj akceptata kutimo ―ne hazarde eĉ LudovikoZamenhof fumis.

Ankaŭ mia patro fumadis cigaredojn. Lia patro ―mia avo ―samon faris. Sed mia avo fumadis en la korto, dum mia patro bruligis cigaredojn en la vizitĉambro antaŭ la televidilo. Kiam mi estis infano, mi kaj miaj gefratoj kunvivis kun tiu aĉa fumo ene de la domo. Tio daŭris kelkajn jarojn, ĝis li preskaŭ mortis pro pneŭmonio. Tiam li decidis forlasi la cigaredojn. Cigaredoj estas inter la aferoj, kiujn mi plej malestimas. Se la plej bela knabino en la mondo tenas cigaredon inter siaj fingroj, ŝi aŭtomate iĝas la plej malbela por mi. Eble tio ŝuldiĝas al mia patro ―Freud klarigas, ĉu?

Oni povas diri ke la socio evoluis tiukampe. Nuntempe multe malkreskis la nombro de fumantoj kaj Margaret Zaleski-Zamenhof ―pranepino de la fumanta Ludoviko ―dediĉas sin al profesia konsilado al tiuj, kiuj volas forlasi tiun malbonodoran kaj malsanigan kutimon. La elektronika cigaredo estis kreita kun la celo helpi fumantojn sendependiĝi, sed ĉar multaj el ni ne scias kiel ĝi funkcias, ni invitis ŝin klarigi ĉu e-cigaredoj estas ja maniero liberiĝi aŭ fari dependa de nova produkto.

En Usono, la e-cigaredoj disvastiĝis inter la junularo kiel fajro en seka herbaro; kaj la plej granda akciulo de la plej vendata marko estas nun la plej tradicia cigaredo-kompanio. Ĉu paradokse?

La revuo plenplenas de diverstemaj artikoloj. Inter ili elstaras la intervjuo de Fernando Maia Jr. kun la plurinstrumenta muzikisto Yves Desroides, kies nova albumo Nokta Ŝoforo ludiĝis plurfoje dum mi redaktis kaj la intervjuon kaj la revuon. Laste, ankoraŭ korpreme mi memoras ke la pandemio daŭre atakas en multaj landoj. Kiel statas la pandemio ĉe vi? Raportu pri la situacio en via lando. 

 La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

 Ĝuu la legadon!

 

 

YVES DESROSIERS – Kuraĝa gesto [Kontakto 2021.2]

by Rogener Pavinski on 9 Majo 202122 Aŭgusto 2021

En la lasta numero ni parolis pri ladependeco de la modernaj poŝtelefonoj. Ĉi-eldone ni pritraktas alian dependecon. Ĉi tiu, malgraŭ siaj malnovaj radikoj, etendiĝas ĝis nuntempo: cigaredoj. Ĝis antaŭ nelonge, fumadoestis ege populara kaj akceptata kutimo ―ne hazarde eĉ LudovikoZamenhof fumis.

Ankaŭ mia patro fumadis cigaredojn. Lia patro ―mia avo ―samon faris. Sed mia avo fumadis en la korto, dum mia patro bruligis cigaredojn en la vizitĉambro antaŭ la televidilo. Kiam mi estis infano, mi kaj miaj gefratoj kunvivis kun tiu aĉa fumo ene de la domo. Tio daŭris kelkajn jarojn, ĝis li preskaŭ mortis pro pneŭmonio. Tiam li decidis forlasi la cigaredojn. Cigaredoj estas inter la aferoj, kiujn mi plej malestimas. Se la plej bela knabino en la mondo tenas cigaredon inter siaj fingroj, ŝi aŭtomate iĝas la plej malbela por mi. Eble tio ŝuldiĝas al mia patro ―Freud klarigas, ĉu?

Oni povas diri ke la socio evoluis tiukampe. Nuntempe multe malkreskis la nombro de fumantoj kaj Margaret Zaleski-Zamenhof ―pranepino de la fumanta Ludoviko ―dediĉas sin al profesia konsilado al tiuj, kiuj volas forlasi tiun malbonodoran kaj malsanigan kutimon. La elektronika cigaredo estis kreita kun la celo helpi fumantojn sendependiĝi, sed ĉar multaj el ni ne scias kiel ĝi funkcias, ni invitis ŝin klarigi ĉu e-cigaredoj estas ja maniero liberiĝi aŭ fari dependa de nova produkto.

En Usono, la e-cigaredoj disvastiĝis inter la junularo kiel fajro en seka herbaro; kaj la plej granda akciulo de la plej vendata marko estas nun la plej tradicia cigaredo-kompanio. Ĉu paradokse?

La revuo plenplenas de diverstemaj artikoloj. Inter ili elstaras la intervjuo de Fernando Maia Jr. kun la plurinstrumenta muzikisto Yves Desroides, kies nova albumo Nokta Ŝoforo ludiĝis plurfoje dum mi redaktis kaj la intervjuon kaj la revuon. Laste, ankoraŭ korpreme mi memoras ke la pandemio daŭre atakas en multaj landoj. Kiel statas la pandemio ĉe vi? Raportu pri la situacio en via lando. 

 La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

 Ĝuu la legadon!

 

 

Nur se ili scius

by Stela on 7 Majo 2021

Mi rigardas mian grandan ventron kiun mi tre bone povas kaŝi, ĉar en tiuj retaj kunsidoj oni nur vidas la …

Legi plu →

Malferma alvoko – TEJO-estraranoj 2021/22

by Ariel on 26 Aprilo 2021

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2021 ĝis la 31-a de aŭgusto 2022. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato kiu ĉi-jare okazos rete, dum julio aŭ […]

The post Malferma alvoko – TEJO-estraranoj 2021/22 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Helpo

by Rogener Pavinski on 19 Aprilo 202119 Aprilo 2021

Ĉu vi scias kiel peti helpon? Kvazaŭ ni havus la tempon mem sperti kaj trovi ĉiujn solvojn sole al la defioj de nia vivo kaj la mondo. Ni estas sociaj bestoj kaj ni multe pli bonas kune kiam temas pri alfronti problemojn. Peti helpon estas lerteco kiun ni ĉiu devas lerni kaj uzi. Sed kial estas tamen tiom malfacile malfermi niajn buŝojn kaj eligi la frazojn: mi bezonas helpon. Mi ne scias kiel solvi tiun problemon. Ĉu vi povas helpi pri tio?

Ĉu vi post multe strebi sole nun majstras la arton de peti helpon? Ĉu vi povas doni elstaran konsilon al ni, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe bone scias kiel fari? Verku por Kontakto!

Helpo

by Rogener Pavinski on 19 Aprilo 202119 Aprilo 2021

Ĉu vi scias kiel peti helpon? Kvazaŭ ni havus la tempon mem sperti kaj trovi ĉiujn solvojn sole al la defioj de nia vivo kaj la mondo. Ni estas sociaj bestoj kaj ni multe pli bonas kune kiam temas pri alfronti problemojn. Peti helpon estas lerteco kiun ni ĉiu devas lerni kaj uzi. Sed kial estas tamen tiom malfacile malfermi niajn buŝojn kaj eligi la frazojn: mi bezonas helpon. Mi ne scias kiel solvi tiun problemon. Ĉu vi povas helpi pri tio?

Ĉu vi post multe strebi sole nun majstras la arton de peti helpon? Ĉu vi povas doni elstaran konsilon al ni, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe bone scias kiel fari? Verku por Kontakto!

Partoprenu en la reta seminario “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”

by Václav on 18 Aprilo 2021

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) organizas la interretan seminarion “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”. La seminario donos la ŝancon al 30 junuloj lerni pri la temoj de naturmedio kaj…

Partoprenu en la reta seminario “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”

by Ariel on 16 Aprilo 2021

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) organizas la interretan seminarion “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”. La seminario donos la ŝancon al 30 junuloj lerni pri la temoj de naturmedio kaj homaj rajtoj. Niaj partoprenantoj per la seminario havos la ŝancon : Lerni pli pri la […]

The post Partoprenu en la reta seminario “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco” appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Ĉu mi rajtas leki vin?

by Stela on 14 Aprilo 2021

Kompreneble se vi ne volas ke mi leku vin tiam nepre diru tion aŭ iel sciigu min. Mi volas certi, …

Legi plu →

Malferma alvoko: Teamanoj por organizi retan IJK-n

by Ariel on 13 Aprilo 2021

Pro la nuligo de la ĉijara fizika IJK, ni nun volas okazigi 2-an retan IJK-n. Sed ĝi ne realiĝos magie. Ni bezonas teamon, ni bezonas VIN! Ne gravas ĉu vi estas spertulo aŭ ĉu vi komencos lerni el tiu ĉi oportuno. Helpo estas bezonata kaj estas diversaj tipoj de taskoj por la homoj kiuj povas […]

The post Malferma alvoko: Teamanoj por organizi retan IJK-n appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Serĉata komisiito pri Edukado

by Ariel on 12 Aprilo 2021

TEJO serĉas komisiiton pri Edukado!  Edukado celas plibonigon de Esperanto-instruado kaj plioftigon de pritraktado, uzado kaj agnoskado de Esperanto en edukaj institucioj, praktikoj kaj materialoj. Cele al tio, ke edukado ne estu nura Esperanto-parolantigo, laboroj de la grupo laŭu tiujn celojn atente ankaŭ al la ĝeneralaj celoj de TEJO, t.e. konsciigo pri Esperanto kaj la […]

The post Serĉata komisiito pri Edukado appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

IJK 2021 en Kijivo ne okazos ĉeeste

by Ariel on 12 Aprilo 2021

Dum sia lasta kunsido, la estraro de TEJO decidis ne gastigi ĉeestan IJK-n 2021. La evento devintus okazi de la 26-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2021 en Kijivo, la ĉefurbo de Ukrainio. Ni scias ke malfacilas antaŭvidi la situacion fine de julio, sed ĉio indikas ke daŭre sufiĉe malfacilos vojaĝi eksterlanden. Plej […]

The post IJK 2021 en Kijivo ne okazos ĉeeste appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Nova studgrupo pri Interlingvistiko startos en septembro

by Václav on 11 Aprilo 2021

La Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj, ofertas tri-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko kaj esperantologio. La internacia kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto, sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la…

Navigado tra afiŝoj

Page 1 Page 2 Page 3 … Page 47

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • "Telefona aŭtomato"
    "Telefona aŭtomato" estas unu el la eroj de la kabaredo "Verda banano", kiun prezentis Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022.
  • Speciala oferto
    Ĉi-monate ni festas la 250-jariĝon (la 2an de majo) de la naskiĝo de la germana aŭtoro kaj filozofo Georg Philipp Friedrich Freiherr von Hardenberg (m. 1801), pli konata sub la nomo Novalis. Tiuokaze ni ofertas lian Elektitaj poemoj kaj fragmentoj (https://katalogo.uea.org/?inf=7477) kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: paco en la homa familio. Gazetara Komuniko 1036
    La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj ni ĉiuj kreskas kaj evoluas, lernas kaj instruas -- kaj ŝanĝas kaj konstruas niajn komunumojn kaj […]
  • Jomo, "La bambo"
    Jomo regalas la publikon per sia versio de "La bambo", en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta de la 29-a de aprilo ĝis la 3a de majo, en Comillas (Kantabrio).
  • Saša Pilipović kantas "Du gitaroj"
    Saša Pilipović kantas "Du gitaroj", en la 80a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas (Kantabrio) de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo. La tradukon de la kanto faris Mikaelo Bronŝtejn.
  • Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía"
    Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía" de la hispana sociologo Roberto Garvía, en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo en 2022.
  • UEAviva superis la markon de 250 mil spektoj!
    UEAviva superis la markon de 250 mil spektoj! Dankon al ĉiuj videofarantoj kaj abonantoj, kiuj kontribuas al tiu komuna projekto de la Esperanto-movado: se vi ne abonas, bonvenon tion fari senpage!https://www.youtube.com/ueaviva
  • "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko", Georgo Handzlik
    Georgo Handzlik komencis sian koncerton en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto per sia kutima "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko".
  • Norda vento (duonoficiala himno de Kantabrio)
    Jen "Norda Vento" (Viento del Norte), en tre speciala versio kantita de Feri Floro. Ĝi estas la duonoficiala himno de Kantabrio (Cantabria), la subŝtato de Hispanio en kiu okazis la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022. La kanto estis prezentita en la inaŭguro, kiun […]
  • UEA 114-jara
    UEA 114-jara: ni volas diri dankon! Al ĉiuj niaj membroj kaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj sincere laboras por pli justa, pli bona mondo. Ni fieras labori por Esperanto kun nelacigebla espero, ke inter la homoj regos solidareco kaj dialogado. Hodiaŭ ni bondeziras kuraĝon kaj bonan laboron al ĉiuj esperantistaj aktivuloj en la mondo! UEA estas […]
Copyright © 2022 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash