Pola Esperanto-Junularo kore invitas ĉiujn junajn esperantistojn el Pollando kaj najbaraj landoj partopreni ĝian ĉi-jaran Kunvenon, kiu okazos ekde la 6-a ĝis la 8-a de majo en Katovico, en suda Pollando. KadreLegu pli…
11
Tiu ĉi estas blogero kiun mi prokrastas de monatoj, preskaŭ jam jaro. Nuntempe mi povas diri, ke vere mi ne …
Rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito
En ĉi tiu teruriga tempo ni, nunaj kaj eksaj aktivuloj de E-movado en Rusio kaj estraranoj de la Rusia Esperantista Unio, sendas nian plej sinceran kunsenton kaj plej bonajn dezirojn al la ukrainiaj samideanoj. La eventoj kiuj okazas en Ukrainio…
Ĉu vi venas el Ukrainio? Kiel ni povas helpi al vi?
Esperantistoj el Ukrainio, kiuj venis en Ĉeĥion studi, labori aŭ kaŝi sin antaŭ la milito, kontaktu nin je retadreso cxej-estraro@esperanto.cz aŭ per nia FB-paĝo. Ni havas klubojn en Prago kaj Brno, pri konkreta helpo ni povas interkonsenti individue: ĉu vi…
Ukrainio: Kiel ni povas helpi
1. Havu sendependajn informojn: https://kyivindependent.com/ 2. Kontaktu viajn amikojn en/el Ukrainio por demandi kion ili bezonas kaj provu helpi rekte. 3. Helpu finance (specife por Ĉeĥio): https://www.cervenykriz.eu/aktuality/ukrajina-prevzata-dalsi-pomoc https://www.clovekvtisni.cz/darujte/jednorazove?amount=1000&accountId=7 https://www.darujme.cz/projekt/1205934 https://www.darujme.cz/projekt/1200773 https://svet.charita.cz/aktuality-svet-charita/vyhlasujeme-sbirku-charita-pro-ukrajinu/ 4. Serĉu por lokoj en via ĉirkaŭaĵo kiuj okazigas…
Kiam (ne) mankas la vortoj
Homoj kun multe da brila ŝminko promenas al eta placo kie laŭta-bonhumora muziko sonas. Estas festo, sed kiu volas festi …
Schwarzenegger: Klimata Aktivulo – Kontakto 2021:4 en la reto
Mi transprenas la revuon de Rogener Pavinski post lia 10-jara deĵoro kiel redaktoro. Lia heredaĵo estas kelkdeko da elstaraj kajeroj, kiuj alte metas mian startpunkton. Mi klopodos plu teni la nivelon kaj redaktopolitikon de mia antaŭulo, tamen kun freŝa entuziasmo kaj novaj ideoj. Kiel mia lumturo por la redaktado rolos la alstrebindaj kvalitoj de la artikoloj,
kiujn mi ŝatus publikigi – ili estu interesaj, klerigaj kaj lingve senriproĉaj. Kontakto donu okazon por distriĝo, informiĝo kaj lingvolernado. Aparte por komencantojkaj progresantoj, kiuj malfacile trovas sian niĉon inter la bonantaguloj kaj kvazaŭakademianoj.
Tial mi ŝatus revenigi la malnovan, sed belan, tradicion de Kontakto, en kiu Anna Löwenstein (tiam sub la nomo Anna Brennan) publikigis tekstojn en facila lingvaĵo. En ĉiu numero aperos almenaŭ unu tia artikolo, por ke ankaŭ la komencantoj trovu ion interesan. Kaj mi esperas, ke paŝon post paŝo, akcelataj de interesa enhavo kaj sia lingva progreso, ili legos pli kaj pli grandan parton de la revuo.
Kontakto estas unu el la plej fortaj argumentoj kontraŭ la plendo, ke la
esperantistoj scias paroli nur pri Esperanto. Ne! Ni scias kaj volas diskuti ankaŭ
aliajn temojn kaj Kontakto estas nia natura forumo por fari tion. Eble iuj diros, ke
la nacilingvaj gazetoj sufiĉas kaj ĉiu povas trovi legaĵon en sia propra lingvo. Eble
jes, sed ĉu oni scius rerakonti tion en Esperanto – la facila lingvo? Kontakto helpu
en la vastigo de la vortprovizo kaj akiro de la tiel nomata bela stilo.
“KONTAKTO antaŭsupozas du flankojn”, skribis la unua redaktoro de Kontakto,
Humphrey Tonkin, en unu el la unuaj numeroj de la revuo kaj alvokis por
kontribuaĵoj kaj abon-varbado. Preskaŭ sesdek jarojn poste mi povas ripeti
la alvokon. Viaj kontribuaĵoj kaj komentoj estas ĉiam bonvenaj. Vi scias mian
retadreson!
Fine, mi ŝatus danki al la Estraro de TEJO pro la fido, kiun ĝi metis sur min, kaj
al ĉiuj miaj amikoj, konatoj kaj nekonatoj pro la abundo da gratulmesaĝoj, kiun
mi ricevis. Mi klopodos ne trompi vian fidon kaj mi esperas vian kunlaboron.
La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/
Ĝuu la legadon!
Paweł FISCHER-KOTOWSKI
Ĉefredaktoro

TEJO en oficialaj konsultaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj
Post longa klopodado, TEJO ricevis Specialan Konsultan Statuson ĉe Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK) pere de kiuj ne-registaraj organizoj (NRO-j) estas reprezentitaj ĉe UN-instancoj. Ĝis nun TEJO kaj junaj esperantistoj povis atingi Unuiĝintajn Naciojn (UN) nur pere de UEA, kiu ankaŭ ricevis la konsultan statuson en 1998. TEJO nun estas ankaŭ reprezentita memstare kaj kune […]
The post TEJO en oficialaj konsultaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Esperanto-kurso por komencantoj – aŭtuno 2021
Ni rekomencas nian retan Esperanto-kurson por komencantoj! Pliajn informojn vi trovos en la pola versio de ĉi tiu afiŝo.
La Civito minacas procesi kontraŭ mi
En 2018 aperis anonco en HeKo (Heroldo Komunikas), la buŝo de la Esperanta Civito, pri la nova novembro eldono de la Heroldo de Esperanto. Diskutante la enhavon, ĝi anoncis ke estas: Granda spaco ankaŭ al TEJO, kies aktivuloj Robert Nielsen kaj Rogener Pavinski veas kontraŭ la malfacila situacio kaŭzita de Roterdamo, pro la malzorgoj pri … Legi plu La Civito minacas procesi kontraŭ mi →
Partoprenu TEJO-trejnadojn en Slovakio kaj Danio
Ni invitas vin partopreni en du diversaj TEJO-trejnadoj okazontaj en Slovakio kaj Danio!
The post Partoprenu TEJO-trejnadojn en Slovakio kaj Danio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Demandaro pri egaleco en la Esperanto-movado
Kiu estas via sperto pri egaleco en nia movado? Respondu la demandaron kaj helpu la komisionon de TEJO pri Egaleco kompreni la nunan staton de alireblo kaj inkluzivigo en diversaj aspektoj de nia movado. Viaj respondoj estos utilaj por krei pli taŭgajn gvidliniojn por venontaj retaj kaj fizikaj eventoj kaj ĝenerale analizi la problemojn kiuj […]
The post Demandaro pri egaleco en la Esperanto-movado appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Estraro de PEJ 2021-2022
Ekde la 10-a ĝis la 12-a de septembro 2021 en Triurbo (pli precize, en Gdansko kaj Sopoto) okazis ĉi-jara Kunveno de PEJ. Same kiel lastjare, ĝi estis prokrastita pro la emidemia situacioLegu pli…
Partoprenu trejnadon en Bratislavo pri intersekcia aliro
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Slovaka Esperanto-Junularo (SKEJ) organizas la trejnadon Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro. La trejnado donos la eblon al 20 aktivaj junuloj, junularaj laboristoj, NFE-trejnistoj kaj edukistoj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo esti trejnitaj pri la temo […]
The post Partoprenu trejnadon en Bratislavo pri intersekcia aliro appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Partoprenu trejnadon en Danio pri homaj rajtoj
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Dana Esperanto Junulara Organizo (DEJO) organizas la trejnadon ALT_HRE: Alternativa Aliro al Edukado pri Homaj Rajtoj. La trejnado donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo lerni pri la temo de edukado pri Homaj Rajtoj kaj […]
The post Partoprenu trejnadon en Danio pri homaj rajtoj appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Iĝu Komitatano B de TEJO
Pro vaka posteno ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatano B de TEJO por la restanta mandato ĝis la fino de aprilo 2022. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO […]
The post Iĝu Komitatano B de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Malferma alvoko por trejnistoj, “Diversa, sed Egala”
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Slovaka Esperanto-Junularo (SKEJ) organizas la trejnadon Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro. La trejnado donos la eblon al 20 aktivaj NFE-trejnistoj kaj edukistoj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo por esti trejnitaj pri la temo de intersekcieco […]
The post Malferma alvoko por trejnistoj, “Diversa, sed Egala” appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Malferma alvoko por trejnistoj
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO) organizas la trejnadon ALT_HRE: Alternativa Aliro al Edukado pri Homaj Rajtoj. La trejnado donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo por esti trejnita pri la temo de Edukado pri Homaj […]
The post Malferma alvoko por trejnistoj appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
10 jarojn en Kontakto – Kontakto 2021.3 en la reto
Ĝuste nun, verkantemian lastan redakcian enkondukon, subite mi ekmemoras, kiam mi verkislaunuan tekston por ĉi tiu spacoantaŭ 10 jaroj. Releginte mian kandidatiĝan proponon, mi ĝojas ke mi realigis plejmulton el tiom da ideoj kajplanoj, kiun mi havis por la revuo. Sed en 10 jaroj multo ŝanĝiĝis, la mondo estas alia, ankaŭ mi estas alia.
Kia mondo prezentiĝos antaŭ ni, kiam finiĝos la pandemio? Kun kiaj okuloj ni rigardos ĝin? Tute ne estas facile por mi diri adiaŭ. Dum 10 jaroj mian koron kaj vivon mi donacis al tiu ĉi laboro. Sed ĉio havas sian finon kaj post longa pripensado, mi prenis la decidon disponigi mian postenon al TEJO.
Do, lastfoje kiel redaktoro, mi petas permeson kundividi kun vi iom pri mia historio kun Kontakto. Mi kompilis erojn, kiuj plej markis tiujn 10 jarojn por mi. Espereble ili ne tedos vin, kaj ĉar mi rakontas la historion el mia perspektivo, do anticipe pardonpetas se vi legas tiom da “mi, mi, mi.” Sed mi pensas, tiu kompilo interesos la plejmulton de la legantoj, precipe tiujn, kiuj ŝatas movadan historion.
Mi deziras plenan sukceson al Paweł, la sekva redaktoro! Mi ĝojas pri lia elekto kaj certas ke Kontakto restos en bonaj manoj. Ni antaŭe jam kunlaboris kiam li estis TEJO-volontulo, kaj pli ol unufoje li aperigis artikolojn! Certe li vartos Kontaktonsame intense kiel mi. Mi ankoraŭ ĝis la fino de ĉi tiu jarkolekto restos kiel vic-redaktoro por ke la transiro de taskoj okazu trankvile kaj sen damaĝoj al la revuo.
Kaj por vi, kara leganto: eble ni revidu unu la alian en iu angulo de Esperantujo.
Rogener Pavinski
***

Surmetu viajn ĉapelojn! La Bona Usona Filmfestivalo okazas nun 🎬
En Usono oni vere rigardas filmetojn multe. Filmkreado, videoj, elsendoj abundas, kaj homoj volonte konsumas ilin. Se mi rigardas la …
Pli profunde pri aferoj kiuj estas la vivo
Mi ne povas haltigi la rapidan moviĝon de io malseka sur la ena parto de mia brako. Ĝi ekiras de …
Internacia Junulara Tago 2021
En 1999, la Ĝenerala Asembleo de UN (RES 54/120) aprobis «la rekomendon de la Monda Konferenco de Ministroj de Junularo (…), ke la 12-a de aŭgusto estu deklarita Internacia Junulara Tago». La starigo de tiu grava tago estis rimarkinda, ĉar ĝi emfazis la centran rolon de junuloj en la publika sfero kaj rilate al nuntempaj […]
The post Internacia Junulara Tago 2021 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
IJK 2021 en la reto
294 homoj partoprenis en IJK 2021, la Internacia Junulara Kongreso, kiu por la dua sinsekva jaro okazis en la reto. Por la unua fojo dum reta TEJO-evento, oni uzis la platformon kun luda interfaco Gather.town. TEJO dankas ĉiujn partoprenintojn kaj la organizan teamon de IJK 2021, Karlos’, Snehaĝa, Emerson, Batuhan kaj Marko, pro la senlaca […]
The post IJK 2021 en la reto appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Estraro de TEJO 2021-2022
La Komitato elektis la Estraron de TEJO por la mandato 2021-2022! La nova teamo ekoficos la 1-an de Septembro. Agrablan kunlaboron kaj sukcesan agadon! Prezidanto: Léon KamenickýVicprezidanto: Albert Stalin GarridoVicprezidanto: Inès KahinĜenerala Sekretario: Rogier Huurman (Roĉjo)Kasisto: Veronika VenislovasEstrarano: Valentin Ceretto-BergeratEstrarano: Matheus Arantes PachecoEstrarano: Uriel Gurdián Estrarano: Alexandre Raymond (Alekĉjo)
The post Estraro de TEJO 2021-2022 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Donaco
Nuntempe mi multe legas. Vere multe. Estas ĉiutaga bezono preni libron inter miaj manoj kaj enprofundiĝi en la historiojn kiujn …
PEJ-semajnfino en Krakovo (7–8 aŭgusto 2021)
Saluton Karaj! Ni havas la plezuron inviti vin al la baldaŭa PEJ-semajfino en Krakovo, kiu okazos jam la 7-an kaj la 8-an de aŭgusto 2021! Laŭ ĉiuj kalkuloj ni povos finfine renkontiĝiLegu pli…
Kandidatoj por la Estraro de TEJO 2021-2022
Jen la kandidatoj por la Estraro de TEJO 2021-2022! Komitatanoj de TEJO povas legi la plenan raporton de la Elekta Komisiono en la komitata listo. LÉON KAMENICKÝ Kandidato por la posteno de Prezidanto Pri mi“Mi estas preskaŭ 25-jaraĝa junulo kiu nuntempe vivas en Prago (Ĉeĥio). Tie mi havas plentempan laboron en la internacia firmao Ernst […]
The post Kandidatoj por la Estraro de TEJO 2021-2022 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2021-2022)
Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (antaŭe Eŭropa Volontula Servo) TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado […]
The post Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2021-2022) appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.