Antaŭ unu jaro dum JES, oni informis la komitaton de TEJO pri skandalo. La skandalo estis tiel grava, ke ĝi provokis voĉdonon pri la eksigo de estrarano. La komitatanoj estis tiel ŝokitaj ke ili voĉdonis por forstreki la tutan diskuton el la protokolo kaj petis ke neniu parolu pri ĝi. Sed nun mi opinias ke … Legi plu La sekreta skandalo →
Kategorio: Seksĝenado
Antaŭ kelkaj tagoj mi verkis artikolon pri seksĝenado en Esperantujo. Mi ja sciis ke ne ĉiuj konsentus kun la artikolo, bedaŭrinde iuj viroj opinias ke ĝi ne estas serioza problemo kaj virinoj troigas. Sed kutime viroj ne rekte denuncas ĝin, kutime ili preferas ĝentile plimalgrandigi la problemon. Tial mi estis surprizita kiam la unua komento … Legi plu Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon →
Esperantujo estas la plej progresema kaj tolerema komunumo kiun mi konas, sed ĝi ne estas perfekta. Ĝi ja estas tre amikema kaj malferma loko, multe pli ol eĉ progresemaj okcidentaj landoj. La junulara movado principe estas tre respektema al diverseco kaj ne estas nur klubo de malmodernaj viroj. Ĉiuj transgenruloj kiujn mi konas, mi renkontis … Legi plu Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton? →