• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: komitato

La sekreta skandalo

by Robert Nielsen on 11 Januaro 2021 in Esperanto, estraro, JES, komitato, movado, Seksĝenado, TEJO

Antaŭ unu jaro dum JES, oni informis la komitaton de TEJO pri skandalo. La skandalo estis tiel grava, ke ĝi provokis voĉdonon pri la eksigo de estrarano. La komitatanoj estis tiel ŝokitaj ke ili voĉdonis por forstreki la tutan diskuton el la protokolo kaj petis ke neniu parolu pri ĝi. Sed nun mi opinias ke … Legi plu La sekreta skandalo →

Ĉu la membraro de TEJO rekte elektu la prezidanton?

by Robert Nielsen on 3 Junio 2020 in demokratio, elektado, Esperanto, estraro, komitato, prezidanto, prezidento, TEJO, UEA, Voĉdonado

Dimanĉo estis la limdato de kandidatiĝo por la estraro de TEJO kaj la elektoj okazos venontmonate dum la (reta) IJK (mi estas unu el la kandidatoj). Sed pli ol 99% de la membroj de TEJO ne rajtos voĉdoni por la prezidanto aŭ iu membro de la estraro, anstataŭe nur malgranda grupo de homoj decidos. El … Legi plu Ĉu la membraro de TEJO rekte elektu la prezidanton? →

Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO

by Robert Nielsen on 25 Majo 2020 in Esperanto, estraro, komitatano, komitato, landa agado, TEJO

Mi verkas ĉi tiun artikolon por anonci mian kandidatiĝon al la estraro de TEJO, kiel estrarano respondeca por Landa kaj Faka Agado. Mi opinias ke landa agado estas tiel grava kaj la rilatoj inter la landaj sekcioj kaj TEJO estas tiel malfortaj, ke necesas havi unu estraranon kiu respondecas nur pri tiu unu fako. Ĉar … Legi plu Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO →

Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019

by Robert Nielsen on 24 Marto 2020 in Arturo Crespo, Esperanto, Joop Kiefte, komitatano, komitato, Roy McCoy, TEJO

Mi estas komitatano B de TEJO (eble vi jam scias) sed kion mi faras? Kion la komitato diskutas? Mi estas reprezento de la individuaj membroj de TEJO, do mi volas raporti al vi pri kio mi faris dum la jaro. La komunikado inter la kapo de TEJO kaj la membroj ne ĉiam estas bona, kaj … Legi plu Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019 →

2020 Alvokas Vin! IREJO Freŝigas Komitaton.

by IREJO on 23 Februaro 2020 in Esperanto en Irano, IREA, IREJO, IREJO-aj Aktivuloj, IREJO-aj Novaĵoj, komitato

    Tutkore dankesperimante 2019-an komitatanaron, IREJO varme bonvenigas ĉiujn junajn verdemulojn (malpli-ol-35-jaraĝajn) en Irano, aktivadi kadre de sia komitato. Interesiĝantoj por kunlabori kun IREJO, povas alturniĝi al la peranto de IREJO kaj IREA, Hamed Sufi (telegrame: @HamedSufi, retpoŝte: sufihamed@yahoo.com). Menciinde, la alvoko por sinprezento finiĝos la 29-an de Februaro, 2020.  

Miaj tri proponoj por la komitato de TEJO

by Robert Nielsen on 10 Junio 2019 in Elekta komisiono, Esperanto, Junaj Amikoj de Esperanto, komitatano, Komitatano C, komitatkunsido, komitato, membraro, membroj, Propono, TEJO

Dum la komitatkunsidoj de TEJO, ni diskutas la gravajn temojn kaj aferojn de la organizo kaj nia movado. Ni ankaŭ povas ŝanĝi la reglamenton kaj statuton por plibonigi la organizon, sed kutime nur du aŭ tri homoj faras preskaŭ ĉiujn proponojn. Sed mi ne estas kutima homo kaj mi ne aniĝis en la komitato por … Legi plu Miaj tri proponoj por la komitato de TEJO →

Kial ni eksigis estraranon de TEJO

by Robert Nielsen on 26 Februaro 2019 in Arturo Crespo, eksigo, Esperanto, estrarano, JES, komitatano, komitatkunsido, komitato, merkatiko, TEJO, Voĉdono

Okazis tre grava, historia kaj eble eĉ unika momento dum la komitatkunsido de TEJO, dum JES je la 31a de decembro. La komitato voĉdonis por eksigi la estraranon pri merkatiko, Arturo Crespo (mi ne scias ĉu iu alia estrarano iam estis eksigita). Sed kial kaj kiel ĝi okazis? Mi hezitis verki ĉi tiun artikolon ĉar … Legi plu Kial ni eksigis estraranon de TEJO →

Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?

by Robert Nielsen on 11 Februaro 2019 in Esperanto, IJK, JES, komitatano, komitato, TEJO

Dum la pasinta jaro, mi volis esti pli aktiva en TEJO. Dum kelkaj jaroj, mi estis aktive interrete, ĉe fejsbuko, redito, tvitero kaj kompreneble ĉi tie. Sed mi volis enĝagiĝi pli profunde en Esperantujo kaj decidis ke TEJO (la plej amikema, interesa kaj mojosa esperanta organizo) estas la plej bona loko. Apenaŭ ekzistas movado en … Legi plu Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras? →

IREJO Serĉas Aktivulojn Kadre de Sia Komitato

by IREJO on 25 Januaro 2019 in Ali Moradi, Ali Ranjpour, Esperanto en Irano, estraro, Hamed Sufi, Irana Esperanto-Asocio, IREJO, IREJO-aj Aktivuloj, IREJO-aj Novaĵoj, Junulara Movado, komitato, Nami Arjmandi, Shler Karimi

    Komence de la jaro 2019, jam alvenis tempo por elekti novan komitatanaron de la plej aktiva junurala organizo en Mezoriento. La pasintan periodon (2018) estris Ali Moradi (prezidanto), kunhelpe de Ali Ranjpour (respondeculo pri landa agado), Shler Karimi (kasisto), kaj Nami Arjmandi (Konsilanto pri komputila agado). Interesiĝantoj por kunlabori kun IREJO kadre de
Legu pli

Kelkaj pensoj pri UK kaj IJK 2018

by Robert Nielsen on 22 Aŭgusto 2018 in Badaĥozo, Badajoz, Esperanto, Hispanio, IJK, Internacia Junulara Kongreso, komitato, Libera Folio, Lisbon, Lisbono, Portugalio, Renkontiĝo, UK, universala kongreso

Ĉi-somere, mi partoprenis la 103-an Universalan Kongreson (UK) en Lisbono, Portugalio kaj 73-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Badaĥozo, Hispanio. Ĉi tiuj estis miaj triaj UK kaj IJK en kvar jaroj (mi ne partoprenis la pasintan jaron). Mi havis bonegan sperton kaj plene suferis post-esperantan renkontiĝan sindromon por la tuta semajno post mia reveno. Do … Legi plu Kelkaj pensoj pri UK kaj IJK 2018 →

Aŭtune ne nur la folioj mortas…

by Stela on 26 Septembro 2017 in aŭtuno, Esperanto, komitato, Pasporta Servo, ps, TEJO

..ankaŭ PS. Mi nostalgiemas. Relative ofte. Mi ja estas Esperantisto. Do, bone, sed tio okazis iom pli intense pasintsemajne, ĉar …

Legi plu →

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: paco en la homa familio. Gazetara Komuniko 1036
    La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj ni ĉiuj kreskas kaj evoluas, lernas kaj instruas -- kaj ŝanĝas kaj konstruas niajn komunumojn kaj […]
  • Jomo, "La bambo"
    Jomo regalas la publikon per sia versio de "La bambo", en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta de la 29-a de aprilo ĝis la 3a de majo, en Comillas (Kantabrio).
  • Saša Pilipović kantas "Du gitaroj"
    Saša Pilipović kantas "Du gitaroj", en la 80a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas (Kantabrio) de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo. La tradukon de la kanto faris Mikaelo Bronŝtejn.
  • Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía"
    Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía" de la hispana sociologo Roberto Garvía, en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo en 2022.
  • UEAviva superis la markon de 250 mil spektoj!
    UEAviva superis la markon de 250 mil spektoj! Dankon al ĉiuj videofarantoj kaj abonantoj, kiuj kontribuas al tiu komuna projekto de la Esperanto-movado: se vi ne abonas, bonvenon tion fari senpage!https://www.youtube.com/ueaviva
  • "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko", Georgo Handzlik
    Georgo Handzlik komencis sian koncerton en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto per sia kutima "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko".
  • Norda vento (duonoficiala himno de Kantabrio)
    Jen "Norda Vento" (Viento del Norte), en tre speciala versio kantita de Feri Floro. Ĝi estas la duonoficiala himno de Kantabrio (Cantabria), la subŝtato de Hispanio en kiu okazis la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022. La kanto estis prezentita en la inaŭguro, kiun […]
  • UEA 114-jara
    UEA 114-jara: ni volas diri dankon! Al ĉiuj niaj membroj kaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj sincere laboras por pli justa, pli bona mondo. Ni fieras labori por Esperanto kun nelacigebla espero, ke inter la homoj regos solidareco kaj dialogado. Hodiaŭ ni bondeziras kuraĝon kaj bonan laboron al ĉiuj esperantistaj aktivuloj en la mondo! UEA estas […]
  • La nova numero
    Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuojLa enhavlisto de la maja numero: 99 | Vojaĝo en Esperanton: Yves Desrosiers muzike kaj ekmovaden 101 | Informado: Kroata TV pri la datreveno de la morto de L. L. Zamenhof 102 | Opinio: Niaj malpacaj batalantoj 103 […]
  • La Antaŭkongresa Ekskurso de la 107-a Universala Kongreso
    La Antaŭkongresa Ekskurso de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo (2-5 aŭgusto 2022) komenciĝos en Toronto, la plej granda kanada urbo! Kongresanoj i.a. vizitos la faman Turon CN, la plej altan en la lando (553 metrojn!) kaj krozpromenos inter insuloj de la lago Ontario. Garantiu vian partoprenon, mendu ĝis 25 aprilo 2022: https://uea.org/kongresoj/mendilo Ĉiuj detaloj […]
Copyright © 2022 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash