• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: Portugala lingvo

KIOM MULTE

by paulosilas90 on 17 Aŭgusto 2017 in Brazilo, egoo, identeco, KOLONIISMO, mio, Originala poemo en Esperanto, Poemo, Portugala lingvo, Portugalio

Mi ne scias, kiom multe la portugala lingvo apartenas al mi. Mi ne estas portugalo. Mia identeco, mia mio, memo kaj egoo havas konflikton preskaŭ nepacigeblan kun tiu lingvo. Esperanto devintus esti mia denaska. Por multaj, la koloniismo estas pasinta fakto, indulginda pro la tiuepoka pensprogreso. Por mi, ĝi estas vundo neniam cikatriĝinta, daŭre dolora […]

Prepozicioj en la portugala lingvo

by paulosilas90 on 10 Aŭgusto 2017 in gramatiko de la portugala lingvo, lerni la portugalan, Portugala lingvo, prepozicioj, prepozicioj de la portugala lingvo

Malsame al la Esperantaj prepozicioj, la portugallingvaj prepozicioj ne havas ĉiam konstantan valoron/funkcion, kaj tial okazas ofte, ke pli ol unu prepozicio taŭgas por sama celo/senco: Ele veio de carro. | Ele veio no carro. | Ele veio com o carro. (Li venis per aŭto.) En la portugala lingvo, kunmetitaj vortoj ne estas tiom oftaj […]

Prononcaj vort-kunmetoj

by paulosilas90 on 7 Aŭgusto 2017 in elparolo, elparolo de la portugala lingvo, portugala, Portugala lingvo, prepozicio, prononco, vortkunmeto

La portugallingvaj kunmetoj pra(s)/pro(s), rezulte el para + o(s)/a(s), tre malofte aperas ĉe skribo. Kaj pri la kunmeto de ‘para’ kun nedifinaj artikoloj ni povas diri ke ili neniam okazas ĉe skribo. Tamen, ĉe prononco ili ja okazas (en kelkaj regionoj?). Mi resumas sube la prononcajn kunmetojn. Ĉu en via regiono okazas same? Evidente ne […]

Redunda pluralo en la portugala lingvo

by paulosilas90 on 20 Julio 2017 in brazila prononco, Brazilo, pluralo, pluralo en la portugala lingvo, Portugala lingvo, prononco, redundeco

Samkiel en Esperanto, la pluralo en la portugala lingvo estas redunde markita kaj ĉe substantivoj kaj ĉe adjektivoj. As casas verdes são bonitas. (La verdaj domoj estas belaj) Dum ĉiutaga rapida parolo, multaj brazilanoj ne prononcas la literojn ‘s’ de la pluralo en substantivoj kaj adjektivoj. Oni scias, ke temas pri la pluralo nur ĉar la finiĝo […]

Posedaj pronomoj en la portugala lingvo

by paulosilas90 on 20 Julio 2017 in gramatiko de la portugala lingvo, Portugala lingvo, posedaj pronomoj, posedaj pronomoj de la portugala lingvo, posesivoj de la portugala lingvo

Ekzistas du specoj de posedaj pronomoj: (1) tiuj kiuj funkcias kiel adjektivoj kaj tial nomiĝas adjektivaj posesivoj (possessivos adjetivos); kaj (2) tiuj kiuj anstataŭas substantivon kaj tial nomiĝas substantivaj posesivoj (possessivos substantivos). Laŭ formo, la substantivaj posesivoj ne diferencas de la adjektivaj. Ili diferencas nur laŭ la funkcio. A minha caneta está sobre a mesa. […]

Artikoloj en la portugala lingvo

by paulosilas90 on 19 Julio 2017 in Artikoloj, artikoloj en la portugala lingvo, difinaj artikoloj, gramatiko de la portugala lingvo, nedifinaj artikoloj, Portugala lingvo

En la portugala lingvo, ekzistas difinaj artikoloj (artigos definidos) kaj nedifinaj artikoloj (artigos indefinidos). Ili varias laŭ genro (vira, ina) kaj nombro (singularo, pluralo). La difinaj artikoloj, samkiel en Esperanto, indikas aferon kiun ni jam citis aŭ jam konas. La nedifinaj artikoloj indikas aferon kiun ni ne citis ankoraŭ aŭ ne konas. Ĝiaj sencoj estas proksimaj al […]

“PARENTEZO” kaj “PARÊNTESE”

by paulosilas90 on 8 Julio 2017 in Esperanto, falsa amiko, interpunkcio, krampo, parentezo, Portugala lingvo, signoj

La vorto ‘parentezo’ povas esti ‘falsa amiko’ por portugallingvanoj. La portugala vorto ‘parêntese’ signifas plej ofte rondan krampon, kvankam ankaŭ parentezon (la intermetitaĵo). Ne ekzistas en la portugala lingvo vorto specifa por la intermetita informo. PIV diras, ke la vorto ‘parentezo’ en Esperanto ankaŭ povas signifi “krampon”, sed la konfuzo povas daŭri por portugallingvanoj, ĉar […]

Influo de la portugala lingvo

by paulosilas90 on 10 Majo 2017 in Brazilo, influo, nacia lingvo, Portugala lingvo, portugallingva influo

Ĉu nur al brazilanoj (ĉu nur al mi?) okazas ke la litero ‘s’ fine de vorto emas, dum rapida elparolado, kuniĝi kun alia litero ‘s’ de vorto kiu sekvas? …estis sen la libro = estisen la libro estis serioza = estiserioza dissemis = disemis

Johnny B. Goode (versio de Cidade Negra)(kun subtekstoj en Esperanto)

by paulosilas90 on 16 Aprilo 2017 in Brasil, brazila bando, Brazilo, Cidade Negra, Johnny B. Goode, kanto, Muziko, Portugala lingvo, Video

Personaj pronomoj en la portugala lingvo (akuzativo kaj dativo)

by paulosilas90 on 12 Aprilo 2017 in akuzativo, dativo, gramatiko de la portugala lingvo, personaj pronomoj, Portugala lingvo, pronomoj, pronomoj de la portugala lingvo

La personaj pronomoj en la portugala lingvo havas du formojn, unu por la nominativo (kiuj en la portugala lingvo nomiĝas pronomes retos) kaj la alia por la akuzativo (kiuj en la portugala nomiĝas pronomes oblíquos). Ĉi tie mi prezentas, krom la akuzativan, ankaŭ la dativan formon de la personaj pronomoj. En la gramatikoj de la portugala lingvo oni […]

Personaj pronomoj (nominativo) en la portugala lingvo

by paulosilas90 on 11 Aprilo 2017 in brazila portugala, Brazilo, gramatiko, gramatiko de la portugala lingvo, lerni la portugalan, personaj pronomoj, Portugala lingvo, pronomoj, pronomoj en la portugala lingvo

La personaj pronomoj en la portugala lingvo havas du formojn, unu por la nominativo (kiuj en la portugala lingvo nomiĝas pronomes retos) kaj la alia por la akuzativo (kiuj en la portugala nomiĝas pronomes oblíquos). Ĉi tie mi prezentas la nominativan formon.   En la portugala lingvo, la personaj pronomoj ne estas devigaj en la nominativo, ĉar […]

Prononco de la finaĵo -as far brazilanoj

by paulosilas90 on 9 Aprilo 2017 in brazila prononco, esperanta prononco, Esperanto, finaĵo -as, Portugala lingvo, prononco, verbfinaĵo

Dum voĉregistro mi perceptas, ke mi ne prononcas la verbfinaĵon -as kiel /as/ sed kiel ion similan al /əs/, /əz/. Kaj vere la angla vikipedio diras, rilate la portugalan lingvon, ke “In Brazil, [a] and [ɐ] are in complementary distribution: [ɐ ~ ə] occurs in word-final unstressed syllables“. Kiam mi klopodas bone malfermi la buŝon, ŝajnas, […]

La kudrilo kaj la fadeno (Apologo) – Machado de Assis

by paulosilas90 on 4 Januaro 2017 in apologo, brazila rakonto, Brazilo, elportugaligo, Ilustração Brasileira, Machado de Assis, Portugala lingvo, Rakonto, traduko, Traduko el la portugala lingvo, Um Apólogo

Iam estis kudrilo, kiu diris al fadenvolvaĵo: — Kial vi ajnas tiel, tute fiera, tute volvita, por aspekti, ke vi valoras ion en tiu ĉi mondo? — Lasu min, sinjorino. — Mi lasu vin? Mi lasu vin, kial? Tial, ke mi diras al vi, ke vi havas ŝajnon netolereblan? Mi rejesas tion, kaj parolos ĉiufoje, […]

Komenco de kortbirda komerco

by paulosilas90 on 21 Decembro 2016 in Anekdoto, Brazila Eserantisto, Portugala lingvo, republikigo

Iu sinjorino projektis fari surprizon al sia edzo, kiu ial ne akompanis ŝin al ŝia jara kamporestado. Antaŭ ŝia reveno ŝi aĉetis kaj alsendis al sia edzo seson da kokinoj, kiuj devus efektivigi ilian idealon: “Komenco de kortbirda komerco laŭ ĉiuj konsilindaj principoj de ekonomio”… Post du aŭ tri tagoj, okaze de la reveno de […]

A Esperança – L.L. Zamenhof

by paulosilas90 on 19 Decembro 2016 in esperantista, L.L. Zamenhof, La Espero, literaturo, poema esperantista, Poemo, Portugala lingvo, tradução do Esperanto, traduko

Surge agora um novo sentimento, Pelo mundo corre um forte brado! Que nas asas de um propício vento, Pelo mundo seja divulgado. Esse ideal jamais verá na Terra Rubro sangue ou negra tirania; Às nações eternamente em guerra Só promete paz e harmonia. Sob o santo emblema da Esperança Vinde vós, ó nobres paladinos, E […]

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • La nova numero
    Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuojLa enhavlisto de la juli-aŭgusta numero: 147 | Malferme: Pluraj historiaj jarkolektoj de la revuo Esperanto estas elŝuteblaj! 148 | La spirito de Esperanto en Unuiĝintaj Nacioj 149 | Landa agado: Eirenefest – festivalo de la libro por […]
  • Tutmonda Arbo-Plantado: sezono por plantado kaj donacalvoko. Gazetara Komuniko 1043
    Tutmonda Arbo-Plantado (TAP) estas kampanjo de UEA komenciĝinta fine de 2020 kun la celo plantigi minimume 1000 arbojn ĝis 2030 en ĉiuj kontinentoj. TAP ekis okaze de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj ĝia celo ligiĝas al la Tagordo 2030 de UN rilate la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo. Pri TAP aperis artikoloj […]
  • Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022. Gazetara Komuniko 1042
    La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 107-a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo (6-13 aŭgusto, antaŭkongreso 2-5 aŭgusto, postkongreso 13-16 aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://tinyurl.com/volontuloj2022. Bv. noti, ke nia buĝeto estas tre […]
  • "Dek klubanoj". Georgo Handzlik
    Georgo Handzlik ludas kun la publiko per sia amuza movadeca kanto "Dek klubanoj", en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas (Kantabrio) de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022.
  • Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022. Gazetara Komuniko 1041
    Laŭ lastatempa pritakso de Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de rifuĝintoj kaj dislokitaj personoj en la mondo nun superas 100 milionojn. Tio estas pli ol iam ajn antaŭe. Ili troviĝas en ĉiuj mondopartoj – ekzemple en Eritreo kaj Etiopio, en Jemeno kaj Sirio, en Mianmaro, en Kolombio, en Ukrainio kaj en ties najbaraj landoj. Oni fuĝas […]
  • Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon. Gazetara Komuniko 1039
    Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, MONATO kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos 4-monatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO dum unu jaro se vi loĝas en unu el la koncernaj […]
  • La sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, parolas ĝenerale pri la konkurso
    Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, parolas ĝenerale pri la konkurso, kadre de la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Comillas de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo.
  • La nova numero
    Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuojLa enhavlisto de la junia numero: 123 | Kelkaj demandoj al So Jinsu 128 | Greziljono sepdekjara! 129 | Oficiala Informilo 130 | Estrara Raporto pri la agado de UEA en 2021 138 | Faka agado: Spertoj de […]
  • Antaŭ 500 jaroj (Unua rondiro al la mondo). Lorenzo Noguero
    Lorenzo Noguero prelegas pri la unu kompleta ŝipvojaĝo ĉirkaŭ la mondo, en la 80a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas en 2022.
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj. Gazetara Komuniko 1037
    Kulturo ĉirkaŭvolvas nin kaj estas parto de nia identeco. Ĝi influas kion ni pensas pri ni mem kaj pri aliaj. Kuturo helpas nin kompreni la mondon kaj decidi kiel agi. Verdire, lingvoj kaj kulturoj peras ĉiujn homajn spertojn. Tiel, interkultura dialogo nepre necesas, por konstrui pacon kaj signifoplenan evoluigon. Ni memoru la Universalan Deklaracion de […]
Copyright © 2022 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash