Mi ne scias, kiom multe la portugala lingvo apartenas al mi. Mi ne estas portugalo. Mia identeco, mia mio, memo kaj egoo havas konflikton preskaŭ nepacigeblan kun tiu lingvo. Esperanto devintus esti mia denaska. Por multaj, la koloniismo estas pasinta fakto, indulginda pro la tiuepoka pensprogreso. Por mi, ĝi estas vundo neniam cikatriĝinta, daŭre dolora […]
Kategorio: Portugala lingvo
Malsame al la Esperantaj prepozicioj, la portugallingvaj prepozicioj ne havas ĉiam konstantan valoron/funkcion, kaj tial okazas ofte, ke pli ol unu prepozicio taŭgas por sama celo/senco: Ele veio de carro. | Ele veio no carro. | Ele veio com o carro. (Li venis per aŭto.) En la portugala lingvo, kunmetitaj vortoj ne estas tiom oftaj […]
La portugallingvaj kunmetoj pra(s)/pro(s), rezulte el para + o(s)/a(s), tre malofte aperas ĉe skribo. Kaj pri la kunmeto de ‘para’ kun nedifinaj artikoloj ni povas diri ke ili neniam okazas ĉe skribo. Tamen, ĉe prononco ili ja okazas (en kelkaj regionoj?). Mi resumas sube la prononcajn kunmetojn. Ĉu en via regiono okazas same? Evidente ne […]
Samkiel en Esperanto, la pluralo en la portugala lingvo estas redunde markita kaj ĉe substantivoj kaj ĉe adjektivoj. As casas verdes são bonitas. (La verdaj domoj estas belaj) Dum ĉiutaga rapida parolo, multaj brazilanoj ne prononcas la literojn ‘s’ de la pluralo en substantivoj kaj adjektivoj. Oni scias, ke temas pri la pluralo nur ĉar la finiĝo […]
Ekzistas du specoj de posedaj pronomoj: (1) tiuj kiuj funkcias kiel adjektivoj kaj tial nomiĝas adjektivaj posesivoj (possessivos adjetivos); kaj (2) tiuj kiuj anstataŭas substantivon kaj tial nomiĝas substantivaj posesivoj (possessivos substantivos). Laŭ formo, la substantivaj posesivoj ne diferencas de la adjektivaj. Ili diferencas nur laŭ la funkcio. A minha caneta está sobre a mesa. […]
En la portugala lingvo, ekzistas difinaj artikoloj (artigos definidos) kaj nedifinaj artikoloj (artigos indefinidos). Ili varias laŭ genro (vira, ina) kaj nombro (singularo, pluralo). La difinaj artikoloj, samkiel en Esperanto, indikas aferon kiun ni jam citis aŭ jam konas. La nedifinaj artikoloj indikas aferon kiun ni ne citis ankoraŭ aŭ ne konas. Ĝiaj sencoj estas proksimaj al […]
La vorto ‘parentezo’ povas esti ‘falsa amiko’ por portugallingvanoj. La portugala vorto ‘parêntese’ signifas plej ofte rondan krampon, kvankam ankaŭ parentezon (la intermetitaĵo). Ne ekzistas en la portugala lingvo vorto specifa por la intermetita informo. PIV diras, ke la vorto ‘parentezo’ en Esperanto ankaŭ povas signifi “krampon”, sed la konfuzo povas daŭri por portugallingvanoj, ĉar […]
Ĉu nur al brazilanoj (ĉu nur al mi?) okazas ke la litero ‘s’ fine de vorto emas, dum rapida elparolado, kuniĝi kun alia litero ‘s’ de vorto kiu sekvas? …estis sen la libro = estisen la libro estis serioza = estiserioza dissemis = disemis
La personaj pronomoj en la portugala lingvo havas du formojn, unu por la nominativo (kiuj en la portugala lingvo nomiĝas pronomes retos) kaj la alia por la akuzativo (kiuj en la portugala nomiĝas pronomes oblíquos). Ĉi tie mi prezentas, krom la akuzativan, ankaŭ la dativan formon de la personaj pronomoj. En la gramatikoj de la portugala lingvo oni […]
La personaj pronomoj en la portugala lingvo havas du formojn, unu por la nominativo (kiuj en la portugala lingvo nomiĝas pronomes retos) kaj la alia por la akuzativo (kiuj en la portugala nomiĝas pronomes oblíquos). Ĉi tie mi prezentas la nominativan formon. En la portugala lingvo, la personaj pronomoj ne estas devigaj en la nominativo, ĉar […]
Dum voĉregistro mi perceptas, ke mi ne prononcas la verbfinaĵon -as kiel /as/ sed kiel ion similan al /əs/, /əz/. Kaj vere la angla vikipedio diras, rilate la portugalan lingvon, ke “In Brazil, [a] and [ɐ] are in complementary distribution: [ɐ ~ ə] occurs in word-final unstressed syllables“. Kiam mi klopodas bone malfermi la buŝon, ŝajnas, […]
Iam estis kudrilo, kiu diris al fadenvolvaĵo: — Kial vi ajnas tiel, tute fiera, tute volvita, por aspekti, ke vi valoras ion en tiu ĉi mondo? — Lasu min, sinjorino. — Mi lasu vin? Mi lasu vin, kial? Tial, ke mi diras al vi, ke vi havas ŝajnon netolereblan? Mi rejesas tion, kaj parolos ĉiufoje, […]
Iu sinjorino projektis fari surprizon al sia edzo, kiu ial ne akompanis ŝin al ŝia jara kamporestado. Antaŭ ŝia reveno ŝi aĉetis kaj alsendis al sia edzo seson da kokinoj, kiuj devus efektivigi ilian idealon: “Komenco de kortbirda komerco laŭ ĉiuj konsilindaj principoj de ekonomio”… Post du aŭ tri tagoj, okaze de la reveno de […]
Surge agora um novo sentimento, Pelo mundo corre um forte brado! Que nas asas de um propício vento, Pelo mundo seja divulgado. Esse ideal jamais verá na Terra Rubro sangue ou negra tirania; Às nações eternamente em guerra Só promete paz e harmonia. Sob o santo emblema da Esperança Vinde vós, ó nobres paladinos, E […]