Unu miliardo, aŭ pli, da poemoj estis verkitaj. La Esperantaj troviĝas dekstren de la komo, tuj apud la procentosigno. Se survoje vi renkontas poemon en Esperanto, salutu ĝin mianome.
Kategorio: poezio
Mi scias, ke iam vi perceptos, ke miaj mioj – tiuj de tiuj ĉi poemoj – estas vi; kaj miaj vioj estas mi. Sub mondaj murmuroj, mi aŭskultas obscenajn versojn kaj mi registras laŭlitere. Infanoj ne komprenas, sed ili jam sensas la trompon. De nun, patrinoj sentos ungojn en la internaj bordoj sub la ventro. […]
Kiam rido kaj gajeco generis maltrankvilon, ŝercoj ne efikis. Kiam teknologio nur pligrandigis la distancojn, proksimeco egalis baron. Kiam fiaskis ĉiuj provoj ŝanĝi la mondon. Kiam emocioj tumultis, sentojn ne eblis eksponi. Kiam la vivopaso saltis trans la tempo, po unu vendvalora memoro en ĉiu jardeko. Kiam infanoj ne komprenis la morton kaj malaperis sen komprenoserĉo; […]
Parabola flugo de tranĉilo. La klingo brilas kontraŭ la suno. Kion akra fero sekcos dum surteriĝo? Pinto kontraŭ ŝtono. Sparko, fajro, incendio. Ne ekzistas hidrantoj en ĉi tiu poemo.
Tiu ĉi poemo havas truon de la k o l o ĝis la genuo. Greftu karnon en la vakan lokon.
Tiu ĉi poemo transsaltis du murojn, du heĝojn kaj unu flakon; amis du hundojn, du katojn kaj unu hamstron; havis du sonĝojn, du koŝmarojn kaj unu revon; ricevis du frapojn, du batojn kaj unu skurĝon; liveris du demandojn, du dubojn kaj du… du rondajn interpretojn. Tiu ĉi poemo vidis la mondon naskiĝi sen dentoj kaj bebojn […]
Tiu ĉi poemo povus priskribi krude realisman fakton. Fotografaĵo jam faris tion. Ĝi povus froti sonon kontraŭ sono por krei duran melodion. En studio muzikinstrumentoj superis la intencon. Ekstravaganca estonteco kun teletransporto, kosmoŝipoj, inteligentaj eksterteranoj kaj tempvojaĝoj taŭgus por mirigi, se la kinematografio de banala televidserio disponus malpli da frenezaj scenaristoj kaj okultrompa teknologio. Pri […]
Ĉi tiu poemo devus doni suman respondon al viaj demandoj. Ĝi adicias nulon al nul kaj kontentiĝas per tio. Vi povus legi pri mondo sen problemoj, kie bonintencaj ismoj plenumas efektivajn socioŝanĝojn. Povus legi pri internacia paco multe pli ol oratora. Legi pri ĉiea respekto, evidenta en sia fakteco. Pri profunda amo por kiu vortaro […]
ĉi-foje ĉi tiu poemo tiuj versoj kiuj sekvas versojn frazoj kun frazoj vorto vorto vorto punkto jes, tiu afero antaŭ viaj okuloj verko aŭ skribo: io farita de literoj vere ĉi-foje ĉi tio estos malfacila malpura kaj dirta ĝi estos dificila griza, nebula, nervostreĉa la afero serioziĝas Neniu komprenos mian poemon ĉi-nokte. mia nokto estas […]
La poemo kiun mi devas verki daŭre pendas de mia langopinto. Mi disponas liston kun naŭcent kvardek sep vortoj, gramatikon kun dekses reguloj kaj du manojn pretajn uzi nacilingvan klavaron. La poemo kiun mi devas verki restas verkota. Mi estas lamulo kiu portas sian cerbon enmane kaj je ĉiu stumblo lasas la aferon fali. La […]
91,2% de miaj poemoj havas la vorton “kaj” komence de verso. 83,7% havas la vorton “ĉar” komence de verso. 67,3% havas la vorton “sed” komence de verso. Sed ĉi tiu verso komenciĝas tie ĉi, ĉar nur 1,2% de miaj poemoj havas umbilikon kaj pugon samflanke kaj maksimume 0,5% de ili finiĝas per komenco.
Ĉi tiu poemo diros ĉion necesan per unu verso. Sed jen jam verkiĝis dua, ĉar ne sufiĉis la unua. La antaŭa ne eniru la nombradon. Ĝi estis nur konstato. Ankaŭ la lasta ne validas. Estis averto ne nombri malĝustan verson. Nun venos la suka enhavo. Per unu, kaj nur unu, plia verso, kiu sekvas ĉi […]
Legi senpage la poemaron ĉe Google Books. Akiri paperan version ĉe Amazon.
Foje, vortoj nur bezonas buŝojn kiuj prononcu. Sen skribilo. Sen papero. Sen registro. Vortoj kiuj vivas nur la tempodaŭro de sonemisio. Venas la vento kaj ili jam foriras laŭflue. Mesaĝoj kiuj destiniĝas al unuopaj oreloj, monopoligitaj de unikaj alparoloj. Foje, ni nur bezonas vorton, ĉar la mondo apartenas al ni. Sed la vortoj restas en […]