Ĉi-somere, mi partoprenis la 103-an Universalan Kongreson (UK) en Lisbono, Portugalio kaj 73-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Badaĥozo, Hispanio. Ĉi tiuj estis miaj triaj UK kaj IJK en kvar jaroj (mi ne partoprenis la pasintan jaron). Mi havis bonegan sperton kaj plene suferis post-esperantan renkontiĝan sindromon por la tuta semajno post mia reveno. Do … Legi plu Kelkaj pensoj pri UK kaj IJK 2018 →
Kategorio: Hispanio
‘Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia’ (“La maté porque era mía”) estas konata hispana diraĵo, eble karikatureska. Kompreneble ĉi tiu elpensaĵo ne estas ekskluziva propraĵo de hispana kukturo, kaj ne plu validas nuntempe en tiu kulturo nek en aliaj… sed tamen ĝi reaperas iam tiam en sinteno de krimuloj. Legi plu →
Interese scii, ke ĝuste la centrisma regado de la inkaa kaj azteka imperioj faciligis la hispanan konkeron kompare kun la portugala konkero en la homamasoj malcentrisme troviĝantaj ekde la atlantika marbordo. La konkerantoj “amikiĝis” kun la imperiestroj por faligi la imperion per faligo de siaj estroj; taktiko kiun oni nomas “translatio imperii“. Laŭŝajne, ilia imperia […]