Pasintsemajne, la komitato de TEJO elektis la novan estraron por la venonta jaro, sed estis tiel malmultaj kandidatoj ke ĉiuj estis elektitaj. La Elekta Komisiono raportis ke ili kontaktis pli ol 30 homoj sed nur 6 volis kandidatiĝi kaj ke “nun senteblas krizo pri emo aktivi en TEJO.” La problemo frapas ĉiun nivelon de TEJO. … Legi plu Kial malmultaj homoj volas esti aktivuloj en TEJO? →
Kategorio: estraro
Dum la pasintaj jaroj la estraro de TEJO suferis grandan problemon pro la malaktiveco de estraranoj. Multaj estraranoj estis elektita plene je energio kaj promesoj, sed baldaŭ ĉesis aktive labori kaj poste rezignis aŭ estis eksigitaj. Kial ĉiu estraro enhavis almenaŭ unu estrarano kiu foriris? Venontmonate okazos la elekto de nova estraro de TEJO. En … Legi plu Ĉu statistikoj klarigas kial tiom da homoj forlasis la TEJO-estraro? →
La 7-an de majo 2022 Kunveno de PEJ elektis la novan konsiston de la Estraro de PEJ por la oficperiodo 2022–2023. La estraranoj nun estas la jenaj: Rafał Darasz – prezidanto KonradLegu pli…
Ekde la 10-a ĝis la 12-a de septembro 2021 en Triurbo (pli precize, en Gdansko kaj Sopoto) okazis ĉi-jara Kunveno de PEJ. Same kiel lastjare, ĝi estis prokrastita pro la emidemia situacioLegu pli…
Antaŭ unu jaro dum JES, oni informis la komitaton de TEJO pri skandalo. La skandalo estis tiel grava, ke ĝi provokis voĉdonon pri la eksigo de estrarano. La komitatanoj estis tiel ŝokitaj ke ili voĉdonis por forstreki la tutan diskuton el la protokolo kaj petis ke neniu parolu pri ĝi. Sed nun mi opinias ke … Legi plu La sekreta skandalo →
Dum kelkaj jaroj mi estis tre aktiva en TEJO, mi estis membro de la komitato kaj ofte partoprenis diskutojn pri la organizo. Mi havis fortajn opiniojn pri la movado kaj eĉ revis ke iam mi povus esti la prezidanto. Mi estis unu el la plej parolemaj voĉoj en la komitato kaj mi ne timis kontraŭi … Legi plu Mia seniluziiĝo kiel TEJO-estrarano →
En la pasintsemajnfina Kunveno de PEJ elektiĝis nova Estraro de PEJ! En nekutimaj cirkonstancoj kaŭzitaj de la kronvirusa pandemio la Kunveno tamen okazis kaj ni sukcesis okazigi la baloton. La nova konsistoLegu pli…
Dimanĉo estis la limdato de kandidatiĝo por la estraro de TEJO kaj la elektoj okazos venontmonate dum la (reta) IJK (mi estas unu el la kandidatoj). Sed pli ol 99% de la membroj de TEJO ne rajtos voĉdoni por la prezidanto aŭ iu membro de la estraro, anstataŭe nur malgranda grupo de homoj decidos. El … Legi plu Ĉu la membraro de TEJO rekte elektu la prezidanton? →
Mi verkas ĉi tiun artikolon por anonci mian kandidatiĝon al la estraro de TEJO, kiel estrarano respondeca por Landa kaj Faka Agado. Mi opinias ke landa agado estas tiel grava kaj la rilatoj inter la landaj sekcioj kaj TEJO estas tiel malfortaj, ke necesas havi unu estraranon kiu respondecas nur pri tiu unu fako. Ĉar … Legi plu Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO →
La 1-an de junio en Varsovio okazis Kunveno de PEJ, en kiu elektiĝis nova Estraro de PEJ. Ĝi oficos dum unu jaro, ĝis la printempa Kunveno en la sekva jaro. Ĝiaj anojLegu pli…
Komence de la jaro 2019, jam alvenis tempo por elekti novan komitatanaron de la plej aktiva junurala organizo en Mezoriento. La pasintan periodon (2018) estris Ali Moradi (prezidanto), kunhelpe de Ali Ranjpour (respondeculo pri landa agado), Shler Karimi (kasisto), kaj Nami Arjmandi (Konsilanto pri komputila agado). Interesiĝantoj por kunlabori kun IREJO kadre de
Legu pli