Kion ĉi tiu poemo povas fari sen revolvero? Kugloj forpafiĝas apud oreloj. Ankoraŭ ne alvenis la tempo morti. La poemo portis al sieĝantoj homon kiel garantion. Kio estas la Tero sen vivo? Nenio, krom nulo, bulo girante sen celo. Ĝi tenas nin kiel ostaĝojn. Ankoraŭ ne alvenis la velkaĝo. Floroj insistas burĝoni sur la ŝoseanguloj […]
Kategorio: Brazilo
Interese scii, ke ĝuste la centrisma regado de la inkaa kaj azteka imperioj faciligis la hispanan konkeron kompare kun la portugala konkero en la homamasoj malcentrisme troviĝantaj ekde la atlantika marbordo. La konkerantoj “amikiĝis” kun la imperiestroj por faligi la imperion per faligo de siaj estroj; taktiko kiun oni nomas “translatio imperii“. Laŭŝajne, ilia imperia […]
8 ministroj, 25 senatanoj, 37 deputitoj, 3 ŝtatestroj kaj 1 juĝisto! Jen pri kiom da koruptaj brazilaj politikistoj la Supera Kortumo (STF) komencas proceson. Kaj tiu listo ankoraŭ ne estas kompleta. Oni ne komencis proceson kontraŭ la prezidento, ĉar la Konstitucio tute malpermesas. Kontraŭ prezidento povas nur eksigproceso, kio tamen ne okazos, ĉar tiu fiulo […]
Oni dismembrigu Brazilon en tiom da partoj kiom da popoloj mortis por ke ĝi ekzistu. Poste la partojn oni donu kiel manĝon al katartoj! La malbeno estas lanĉita.
La personaj pronomoj en la portugala lingvo havas du formojn, unu por la nominativo (kiuj en la portugala lingvo nomiĝas pronomes retos) kaj la alia por la akuzativo (kiuj en la portugala nomiĝas pronomes oblíquos). Ĉi tie mi prezentas la nominativan formon. En la portugala lingvo, la personaj pronomoj ne estas devigaj en la nominativo, ĉar […]
Mi estas brazilano kiel urso. Brazilano kiel ĝirafo kaj elefanto. Kiel amazona tigro mi roras. Mi pezas kiel brazila hipopotamo. La brazilaj transirejoj estas zebroj. Politikistoj mildas kiel brazilaj varanoj. Boacoj kun sledoj loĝas en Natalo. Leĝojn ni transsaltas kiel aŭtentikaj brazilaj kanguruoj en Cerado aŭ lemuroj el la Atlantika Arbaro. Kiel linkoj, ni sunumas […]
Kiam en 1500, la piedoj de maniokoblankaj poloj, sub la gvido de la marŝalo Marko Zamenhof Polo, tuŝis unuafoje nian plaĝon, ili donacis al ni Fundamenton kiu devus daŭri jarmilon. Ni reciprokis per ĉapelo el araoplumoj, kiu daŭrus eble unu semajnon. Kiam ili diris “saluton, bonaj indianetoj”, ni diris “mas o que é que esse […]
Liveri poemon kiel anoncon. Matene kiel headline en ĉiuj ĉefaj ĵurnaloj. Vivigi poemon kiel planon. Bazoj, fundamentoj, principoj, gvidlinioj. Ĉio pakita en poemo. Poemon kiel militdeklaron. La tankoj de la sudatlantikaj marbordoj portas bikinojn. Cic-elstaraĵoj estas ĵetotaj kugloj. Kiel kapoejran piedoflugon, krei frazordon de poemo paranauea. Poemon donaci kiel fiŝon en fosilia ŝtono. Kiu povas, tiu […]
Refondi Braziljon. Refondi Brazilon. Kiu ŝanĝos la leĝon? La moŝtaj deputitoj kaj senatanoj! Urĝas prepari nacian ĝeneralan balotadon. Novaj reprezentantoj por nova Brazilo. Remuldi la brazilan silueton. Kiu elektiĝos? La samaj. Aŭ similaj ŝtipkapuloj. La samaj malsanoj de malsanuloj kiuj insistas malsaniĝi. Ĉu la korupto kaŝiĝas ie inter la ostoj kaj la haŭto? Fiuloj! Idiotoj! […]
Ĉi tiu poemo komenciĝas kun kapibaro, kiu sunumas al si la harojn sur iu rio-de-ĵanejra strando. Kial kapibaro? Kial sunumo? Kial Rio-de-Ĵanejro? Ĉar ĉi tiu poemo bezonas paroli pri temo nekredeble nova. Kaj laŭ ĉiuj miaj esploroj, neniu alia Esperanta poeto aŭdacis verki pri rafinitaj ronĝuloj en strandoj de tropikaj civilizoj. Same taŭgus ĉi tie meksika kolibro, […]
Ĉu vi scias, Ke por ĉiuj mi en mondo Ne radias? Wiktor Elski, en la poemo DEMANDO Kiun sorton havos tiuj adoleskantoj, kiuj ludas futbalon sur la stratoj de ĉi tiu urboperiferio? Ili amuziĝas kun multe da bruo kaj fivortoj, sen zorgo pri studo, ĉar lernado estas nur pormomenta gepatra altrudo kiu finiĝos nepre post la […]
Iam estis kudrilo, kiu diris al fadenvolvaĵo: — Kial vi ajnas tiel, tute fiera, tute volvita, por aspekti, ke vi valoras ion en tiu ĉi mondo? — Lasu min, sinjorino. — Mi lasu vin? Mi lasu vin, kial? Tial, ke mi diras al vi, ke vi havas ŝajnon netolereblan? Mi rejesas tion, kaj parolos ĉiufoje, […]
Mi estas la sola Esperanto-parolanto en tiu ĉi strato, eĉ en la tuta kvartalo. Malbeninda estu la internacia deziro etigi homskalajn realojn. Hej, brazila ĉemara ĉefurbo, se mi parolus, nur manpleno komprenus. La esperantisto Demócrito Rocha kaj ĉiuj liaj samideanaj samtempuloj same senvaloraj eniros la analojn de la Esperanta Cearao. Mi ne havas antaŭulojn. Kie […]
Mi ne certas, ĉu mi volas lerni la anglan. Usonanoj loĝas en alia planedo. Kaj la lasta kosmoŝipo rustiĝas en garaĝo, atende de riparado kiun neniu scipovas plenumi. Hieraŭ, la murdanoncoj de la televidĵurnaloj ne estis en angla. La politika skandalo ne estis en la angla. La abismiĝantaj grafikaĵoj pri ekonomio, minacoj de armitaj banditoj, […]
Neniam ekzistis “subŝtato” en Brazilo. Ĉiam temis pri ŝtatoj aŭ, dum la imperia periodo, pri provincoj. Ene de Esperantujo iel kaj ial oni inventis tiun terminon. Unue mi ne povas konsenti, ke en Esperanto la termino “subŝtato” kun la signifo “federaciero” estas centprocente enradikiĝinta. “Subŝtato” ja povus signifi ŝtaton milite submetitan al fremda regado, tiel ke ĝi […]
Sango, Brazilo. La ruĝo sur la flago estas sango. Rektangulo, lozanĝo, cirklo. Sen falĉilo. Sen martelo. Kun ruĝo, tamen.