• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: 2014:5

Manĝkutimoj, manĝaĵoj kaj malsato – Kontakto 2014:5 en la reto!

by Rogener Pavinski on 17 Novembro 201418 Novembro 2014 in 2014, 2014:5

Io, kion ni ne povas nek devas neglekti fari ĉiutage, estas manĝi. Nutri la korpon estas natura bezono por la vivo. Malgraŭ la diversaj esploroj kaj ĝisnunaj konkludoj, ne ekzistas en la mondo vera interkonsento pri tio, kio estus saniga aŭ danĝera por nia nutrado.

Preskaŭ ĉiuj elektas mem sian dieton laŭ prefero aŭ sanstato. Antaŭ iom da tempo ekaperis la tendenco ne manĝi glutenon, la proteinon de tritiko kaj aliaj cerealoj. Ĉu tio estas sekvinda? Manuela Ronco, jam konstanta kunlaborantino de nia revuo, prezentas la sperton, kiun ŝi mem travivas: “Senglutena dieto: ne nur modo” rakontas pri la vivo de tiuj, kiuj ne havas elekton, ĉar ili simple ne povas manĝi glutenon – la celiakuloj.

Daŭre pri la ĉefartikoloj (aŭ ĉefpladoj), la ukraino Sergey Popatov subite decidis travivi unu semajnon sen konsumi kafeinon entute. Kiel la korpo reagos? Se por la plejmulto eblas diskuti pri tio, kion manĝi aŭ ne, unu el naŭ homoj sur la planedo malsatas. Ke la malsato havas diversajn vizaĝojn, vi legos en la artikolo de Felipe Queiroz el Brazilo.

Pasintjare finfine lanĉiĝis sur DVD la filmo Esperanto, produktita de la Eldona Fako Kooperativa de SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda. Ni ricevis kopion de la filmo kaj intervjuis unu el la ĉefaj produktantoj, la prezidanton de la Plenum-Komitato de SAT, Vinko Markovo. Se vi interesiĝas pri disvastigado de Esperanto kaj dokumentfilmoj, serĉu manieron havigi al vi ekzempleron.

Ĉar en la nuntempa teknologia erao la mondo ŝanĝiĝas tre rapide kaj ni ne povas resti tute fremdaj al tiaj novaĵoj, ni decidis malfermi novan rubrikon ― KontakTEK ― por prezenti al niaj legantoj la plej freŝajn novaĵojn el la teknologia mondo. Ĉu vi interesiĝas pri arto? El Japanio venas artikolo de Midori Matsumoto pri la naskiĝo de impresionismo. Plue, vi legos la duan parton de la vojaĝrakonto de Amri Wandel, ĉifoje pri la grimpado sur la montojn Kilimanĝaro kaj Akonkagvo. Niaj konstantaj rubrikoj (La Blaga Blogo, Varsovia Vento, Tiel la mondo… kaj TEJO Tutmonde) plus recenzoj de
la laste lanĉitaj muzikaj kodiskoj venas kiel deserto de la nuna eldono.

La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan apetiton!
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • Speciala oferto
    Ĉi-monate ni festas la 250-jariĝon (la 2an de majo) de la naskiĝo de la germana aŭtoro kaj filozofo Georg Philipp Friedrich Freiherr von Hardenberg (m. 1801), pli konata sub la nomo Novalis. Tiuokaze ni ofertas lian Elektitaj poemoj kaj fragmentoj (https://katalogo.uea.org/?inf=7477) kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: paco en la homa familio. Gazetara Komuniko 1036
    La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj ni ĉiuj kreskas kaj evoluas, lernas kaj instruas -- kaj ŝanĝas kaj konstruas niajn komunumojn kaj […]
  • Jomo, "La bambo"
    Jomo regalas la publikon per sia versio de "La bambo", en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta de la 29-a de aprilo ĝis la 3a de majo, en Comillas (Kantabrio).
  • Saša Pilipović kantas "Du gitaroj"
    Saša Pilipović kantas "Du gitaroj", en la 80a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas (Kantabrio) de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo. La tradukon de la kanto faris Mikaelo Bronŝtejn.
  • Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía"
    Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía" de la hispana sociologo Roberto Garvía, en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo en 2022.
  • UEAviva superis la markon de 250 mil spektoj!
    UEAviva superis la markon de 250 mil spektoj! Dankon al ĉiuj videofarantoj kaj abonantoj, kiuj kontribuas al tiu komuna projekto de la Esperanto-movado: se vi ne abonas, bonvenon tion fari senpage!https://www.youtube.com/ueaviva
  • "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko", Georgo Handzlik
    Georgo Handzlik komencis sian koncerton en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto per sia kutima "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko".
  • Norda vento (duonoficiala himno de Kantabrio)
    Jen "Norda Vento" (Viento del Norte), en tre speciala versio kantita de Feri Floro. Ĝi estas la duonoficiala himno de Kantabrio (Cantabria), la subŝtato de Hispanio en kiu okazis la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022. La kanto estis prezentita en la inaŭguro, kiun […]
  • UEA 114-jara
    UEA 114-jara: ni volas diri dankon! Al ĉiuj niaj membroj kaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj sincere laboras por pli justa, pli bona mondo. Ni fieras labori por Esperanto kun nelacigebla espero, ke inter la homoj regos solidareco kaj dialogado. Hodiaŭ ni bondeziras kuraĝon kaj bonan laboron al ĉiuj esperantistaj aktivuloj en la mondo! UEA estas […]
  • La nova numero
    Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuojLa enhavlisto de la maja numero: 99 | Vojaĝo en Esperanton: Yves Desrosiers muzike kaj ekmovaden 101 | Informado: Kroata TV pri la datreveno de la morto de L. L. Zamenhof 102 | Opinio: Niaj malpacaj batalantoj 103 […]
Copyright © 2022 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash