En julio, la Nacia Partio de Irlando faris strangan deklaron. Laŭ oficala anonco de la partio, du gravaj membroj de la partio ŝtelis oron el la trezorejo de la partio. La prezidanto, Justin Barrett, forte kondamnis la agon ne nur kiel perfido de la partio sed ankaŭ perfido kontraŭ Irlando. La polico rapide kaptis la … Legi plu Kial irlanda ekstremdekstra partio havas grandan stokon da oro? →
Aŭtoro: Robert Nielsen
Ĉiu esperantisto jam multfoje aŭdis la kutimaj paroladoj pri paco dum esperantaj kongresoj. Ili estas tiel vagaj kaj banalaj ke ili vere signifas nenion. “Paco bonas, morto malbonas” la prelegisto *kuraĝe* diras dum la spektantoj senemocie aplaŭdas kaj rigardas sian poŝtelefonon. Sed kion faru kiam paco ne plu estas nur slogano? Dum mia tuta vivo, … Legi plu Kion faru pacisto en tempo de milito? →
Kongresoj estas gravaj partoj de Esperantujo, sed kutime la kongresaj raportoj estas banalaj kaj temas nur pri la oficiala programo kaj kiom da homoj partoprenis. Do, mi volas skribi iom pri IJK 2023 por konservi miajn pensojn kiel memoraĵo de la renkontiĝo. Kompreneble, ĉi-tiuj vortoj estas nur mia opinio kaj eble aliaj partoprenantoj havas tute … Legi plu La sukcesoj kaj malsukcesoj de IJK 2023 →
Pasintsemajne, la komitato de TEJO elektis la novan estraron por la venonta jaro, sed estis tiel malmultaj kandidatoj ke ĉiuj estis elektitaj. La Elekta Komisiono raportis ke ili kontaktis pli ol 30 homoj sed nur 6 volis kandidatiĝi kaj ke “nun senteblas krizo pri emo aktivi en TEJO.” La problemo frapas ĉiun nivelon de TEJO. … Legi plu Kial malmultaj homoj volas esti aktivuloj en TEJO? →
Pro la kovim pandemio, preskaŭ ĉiuj Esperanto-kongresoj estis nuligitaj dum 2020 kaj 2021. Anstataŭe, kongresoj okazis per la interreto. Sed nun la trudizoliĝo plejparte finiĝis (sed ne ĉie) kaj ĉeestaj kongresoj revenis (kiel IJK kaj UK). Do, ĉu ni daŭrigu la retajn kongresojn? Ĉu la retaj kongresoj estas valoraj aldonoj al nia komunumo kaj iĝos … Legi plu Ĉu retaj kongreso havos estontecon post kovim? →
Dum la pasintaj jaroj la estraro de TEJO suferis grandan problemon pro la malaktiveco de estraranoj. Multaj estraranoj estis elektita plene je energio kaj promesoj, sed baldaŭ ĉesis aktive labori kaj poste rezignis aŭ estis eksigitaj. Kial ĉiu estraro enhavis almenaŭ unu estrarano kiu foriris? Venontmonate okazos la elekto de nova estraro de TEJO. En … Legi plu Ĉu statistikoj klarigas kial tiom da homoj forlasis la TEJO-estraro? →
En 2018 aperis anonco en HeKo (Heroldo Komunikas), la buŝo de la Esperanta Civito, pri la nova novembro eldono de la Heroldo de Esperanto. Diskutante la enhavon, ĝi anoncis ke estas: Granda spaco ankaŭ al TEJO, kies aktivuloj Robert Nielsen kaj Rogener Pavinski veas kontraŭ la malfacila situacio kaŭzita de Roterdamo, pro la malzorgoj pri … Legi plu La Civito minacas procesi kontraŭ mi →
Antaŭ unu jaro dum JES, oni informis la komitaton de TEJO pri skandalo. La skandalo estis tiel grava, ke ĝi provokis voĉdonon pri la eksigo de estrarano. La komitatanoj estis tiel ŝokitaj ke ili voĉdonis por forstreki la tutan diskuton el la protokolo kaj petis ke neniu parolu pri ĝi. Sed nun mi opinias ke … Legi plu La sekreta skandalo →
Estas pli da flagoj ol maskoj ĉi tie, kvazaŭ ni ne scias en kiu lando ni loĝas. Fakte el la 50-100 homoj en la protesto, mi estas la sola kiu portas vizaĝ-maskon. Ili levas standardon “Nur sklavoj portas maskojn”. La virino kun la mikrofono parolas pri libereco. Ial ŝi krias sian subtenon por la IRA, … Legi plu Mi estas la sola mask-portanto ĉe kontraŭ maska protesto →
Dum kelkaj jaroj mi estis tre aktiva en TEJO, mi estis membro de la komitato kaj ofte partoprenis diskutojn pri la organizo. Mi havis fortajn opiniojn pri la movado kaj eĉ revis ke iam mi povus esti la prezidanto. Mi estis unu el la plej parolemaj voĉoj en la komitato kaj mi ne timis kontraŭi … Legi plu Mia seniluziiĝo kiel TEJO-estrarano →
Dimanĉo estis la limdato de kandidatiĝo por la estraro de TEJO kaj la elektoj okazos venontmonate dum la (reta) IJK (mi estas unu el la kandidatoj). Sed pli ol 99% de la membroj de TEJO ne rajtos voĉdoni por la prezidanto aŭ iu membro de la estraro, anstataŭe nur malgranda grupo de homoj decidos. El … Legi plu Ĉu la membraro de TEJO rekte elektu la prezidanton? →
Mi verkas ĉi tiun artikolon por anonci mian kandidatiĝon al la estraro de TEJO, kiel estrarano respondeca por Landa kaj Faka Agado. Mi opinias ke landa agado estas tiel grava kaj la rilatoj inter la landaj sekcioj kaj TEJO estas tiel malfortaj, ke necesas havi unu estraranon kiu respondecas nur pri tiu unu fako. Ĉar … Legi plu Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO →
Antaŭ kelkaj tagoj mi verkis artikolon pri seksĝenado en Esperantujo. Mi ja sciis ke ne ĉiuj konsentus kun la artikolo, bedaŭrinde iuj viroj opinias ke ĝi ne estas serioza problemo kaj virinoj troigas. Sed kutime viroj ne rekte denuncas ĝin, kutime ili preferas ĝentile plimalgrandigi la problemon. Tial mi estis surprizita kiam la unua komento … Legi plu Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon →
Esperantujo estas la plej progresema kaj tolerema komunumo kiun mi konas, sed ĝi ne estas perfekta. Ĝi ja estas tre amikema kaj malferma loko, multe pli ol eĉ progresemaj okcidentaj landoj. La junulara movado principe estas tre respektema al diverseco kaj ne estas nur klubo de malmodernaj viroj. Ĉiuj transgenruloj kiujn mi konas, mi renkontis … Legi plu Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton? →
Unu stranga afero pri mia blogo estas ke kiam mi unue kreis ĝin, mi diris ke ĝi ne diskutos la Esperanto-movadon. Nun tio estas la ĉefa temo de la blogo. Mi ne nur diskutas sed multfoje kritikas. Ankaŭ en la komitato de TEJO, mi estas la ĉefa kritikanto kaj kontraŭanto. Ofte oni diras al mi, … Legi plu Kial mi kritikas →
Antaŭ 40 jaroj, dum IJK 1980 en Raŭmo, Finnlando, okazis unu el la plej gravaj momentoj en la historio de la Esperanto-movado, la publikigo de la Manifesto de Raŭmo. El tio kreskis Raŭmismo, grava kaj influa ideologio. Sed kion precize ĝi signifas? Kiel la originalaj subskribintoj de la manifesto, mi estas aktivulo en TEJO kaj … Legi plu Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio? →
Mi estas komitatano B de TEJO (eble vi jam scias) sed kion mi faras? Kion la komitato diskutas? Mi estas reprezento de la individuaj membroj de TEJO, do mi volas raporti al vi pri kio mi faris dum la jaro. La komunikado inter la kapo de TEJO kaj la membroj ne ĉiam estas bona, kaj … Legi plu Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019 →
Eble unu el la plej polemikaj aferoj en Esperantujo estas Libera Folio, la sendependa gazeto kiu raportas la novaĵon pri la movado ekde 2003. Por iuj, ĝi estas necesa sendependa voĉo kiu aŭdacas paroli la nekomfortan veron kaj respondecigi la gravulojn por korekti erarojn. Por aliaj, ĝi estas skandalisma klaĉema gazetaĉo kiu kreas problemojn kaj … Legi plu Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon? →
Ĉu estas iu ajn en Esperantujo pli nekutima, malordinara kaj nekomprenebla ol la Esperanta Civito? Kiam mi unue aŭdis pri ĝi, mi ne povis kredi ke ĝi vere ekzistis. Kial? Kiel? Pro kio? Malmultaj el miaj esperantistaj amikoj eĉ konas la Civiton kaj kiam mi priskribas ĝin al ili, ili kutime pensas ke mi ŝercas. … Legi plu La Esperanta Civito estas sensencaĵo →
En 1930, la fama ekonomisto John Maynard Keynes proponis ke post 100 jaroj, ni laboros nur 15 horoj dum la semajno. Se la ekonomio iĝas pli kaj pli efika ĉiu jaro kaj ĉiu firmao daŭre iĝas pli kaj pli produktiva, finfine nia laboro iĝos tiel efika ke ni povos produkti ĉion kiun ni bezonas dum … Legi plu Ni laboru nur tri tagojn semajne →
Unu el la plej gravaj revuoj en Esperantujo estas “Monato”, la ĉiumonata internacia gazeto pri politiko, socio kaj kulturo. Ĝi celas diskuti la gravajn temojn ĉirkaŭ la mondo el loka vidpunkto, ĉar ĉiu korespondanto raportas pri sia propra lando. Alia grava regulo por la gazeto – ĝi estas “per” Esperanto ne “pri” Esperanto. Esperantujo jam … Legi plu Ĉu Monato estas aboninda? →
Antaŭ unu jaro, ideon havis mi. Mi ofte esperantumis kun junuloj el multaj landoj, sed neniam kun iuj el mia lando, Irlando. Ja ekzistas nacia asocio, sed ĝi nur havas unu klubon en tuta lando, kaj kiel multaj esperantaj kluboj ĝi estis malgranda kaj maljuna. Honeste, la monataj renkontiĝoj ne vere estis interesaj kaj mi … Legi plu Kiel mi malsukcesis krei junularan asocion por Irlando →
Oni ofte demandas min, Roberto kial vi ĉiam kritikas? Kial vi demandas, kontraŭas kaj postulas? Kial ne simple fidu kaj akceptu? Nu, pro kelkaj kialoj, sed mi volas al vi rakonti pri iu okazaĵo kiu grave influis min. Ĝi estis la unua fojo kiam mi publike kontraŭis potenculon pri afero kiu efikis multajn homojn kaj kaŭzis grandan … Legi plu Kiel mi malhelpis la ŝtelon de mono →
Kutima kritiko de Esperanto el neesperantistoj, estas ke ĝi neniam povus iĝi universala lingvo ĉar ĝi disiĝos al apartaj lingvetoj aŭ dialektoj. Oni diras ke eĉ se ĉiuj en la mondo scipovus Esperanton, la lingvo ankoraŭ malsukcesus ĉar ĝi neeviteble disiĝus al kelkaj nekompreneblaj lingvoj kaj la situacio estus la sama kiel la nuna mondo. … Legi plu Kial Esperanto ne disiĝos →
Dum la komitatkunsidoj de TEJO, ni diskutas la gravajn temojn kaj aferojn de la organizo kaj nia movado. Ni ankaŭ povas ŝanĝi la reglamenton kaj statuton por plibonigi la organizon, sed kutime nur du aŭ tri homoj faras preskaŭ ĉiujn proponojn. Sed mi ne estas kutima homo kaj mi ne aniĝis en la komitato por … Legi plu Miaj tri proponoj por la komitato de TEJO →
Ne ĉiuj ŝatas sindikatojn. Iuj homoj opinias ke ili protektas pigrulojn kaj mallaboremulojn, kreas senlaborecon kaj aliaj ekonomikaj problemoj. Sed oni ofte forgesas pri la avantaĝoj de sindikatoj kaj kiel ili helpas laboristojn. Ili plibonigas la laborspiriton, produktivecon kaj egalecon. Sindikatoj gravas ĉar ili donas voĉon al siaj membroj. Se laboristo havas plendon, ofte nenio … Legi plu Kial ni bezonas sindikatojn →
Feministoj opinias ke virinoj suferas en moderna socio pro seksa diskriminacio kaj unu el la plej grandaj problemoj estas ke virinoj gajnas pli malaltan salajron ol viroj. Sed konservativuloj kontraŭas tiun ideon kaj ili opinias ke la diferenco temas ne pri diskriminacio sed pro la agoj kaj decidoj de virinoj. Ili opinias ke viroj laboras … Legi plu Ĉu virinoj gajnas pli malaltan salajron pro diskriminacio? →
Okazis tre grava, historia kaj eble eĉ unika momento dum la komitatkunsido de TEJO, dum JES je la 31a de decembro. La komitato voĉdonis por eksigi la estraranon pri merkatiko, Arturo Crespo (mi ne scias ĉu iu alia estrarano iam estis eksigita). Sed kial kaj kiel ĝi okazis? Mi hezitis verki ĉi tiun artikolon ĉar … Legi plu Kial ni eksigis estraranon de TEJO →
Dum la pasinta jaro, mi volis esti pli aktiva en TEJO. Dum kelkaj jaroj, mi estis aktive interrete, ĉe fejsbuko, redito, tvitero kaj kompreneble ĉi tie. Sed mi volis enĝagiĝi pli profunde en Esperantujo kaj decidis ke TEJO (la plej amikema, interesa kaj mojosa esperanta organizo) estas la plej bona loko. Apenaŭ ekzistas movado en … Legi plu Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras? →
Esperantujo estas kiel granda domo kun multaj ĉambroj kaj oni ĉiam eltrovas novajn kaj malkutimajn aferojn. En unu el la ne bonaj konataj ĉambroj estas tre neatendita afero – esperantista politikpartio kiu celas disvastigi Esperanton. Mi estis tre surprizita kiam mi unue aŭdis pri tio, sed ankaŭ kurioza ĉar mi havas grandan intereson en politiko. … Legi plu Ni ne bezonas esperantistan politikpartion →