Mi ne plu insistos pri esperantigado. Kiel homo tro laca pro siaj provoj konvinki, mi forlasos la unuajn intencojn kaj fermiĝos ĉirkaŭ mi. Sufiĉe integra en mi mem, mi proklamos la aferon tro alta al aliuloj. Mi pensos pri Esperanto, per Esperanto, tra Esperanto. Pensoj orbitas ĉirkaŭ pensoj. Pensoj apud pensoj. Pensoj ĉe pensoj. Pensoj […]
Aŭtoro: paulosilas90
Mi konsentus detranĉi etfingron, se tio kreus 100 mil brazilajn Esperanto-parolantojn. Mi konsentus detranĉi manon, se tio kreus 500 mil brazilajn Esperanto-parolantojn. Mi konsentus detranĉi brakon, se tio kreus 1 milionon da brazilaj Esperanto-parolantoj. Se, por transformi 10% da brazilanoj en Esperantajn fluparolantojn, oni bezonus makabran riton, mi konsentus esti ingredienco, distranĉita en mil pecojn. […]
Jen hodiaŭ mi ricevis la libron Legu po-ete: krestomatio tradukaĵa el pluraj jardekoj, tradukita de Gerrit Berveling.
Mi ne scias, kion pensi pri Esperanto kaj ĝiaj parolantoj. 130 jaroj kaj kio? Oni ankoraŭ aŭdacas paroli pri mondproblemo post jarcento! La lingvo mortis en 1917. Ni kolektu subskribojn kaj postulu. Ni kreu asocion, klubon, planon, projekton, itineron. Organizi organizaĵojn per organiza organizado. Ni planu, replanu, repensu, rediskutu, ree eltiru niajn harojn por malkovri […]
La vorto ‘parentezo’ povas esti ‘falsa amiko’ por portugallingvanoj. La portugala vorto ‘parêntese’ signifas plej ofte rondan krampon, kvankam ankaŭ parentezon (la intermetitaĵo). Ne ekzistas en la portugala lingvo vorto specifa por la intermetita informo. PIV diras, ke la vorto ‘parentezo’ en Esperanto ankaŭ povas signifi “krampon”, sed la konfuzo povas daŭri por portugallingvanoj, ĉar […]
La fruaj originalaj romanoj kiuj parolas pri reenkarniĝo (kaj mi povas memori almenaŭ du kiujn mi legis antaŭnelonge: Lilio kaj Nova Sento) neniel helpas malkonstrui la ligon inter spiritismo kaj esperantismo. Mi eĉ eksupozas, ĉu tiu literatura religieco iel kontribuis, antaŭ pli ol cent jaroj, al ekalligo de la brazila spiritismo al esperantismo.
La decida fakto en la historio de Esperanto estis, ke ĝi transvivis sian kreinton. La morto de Zamenhof, anstataŭ malfortigi la movadon, ŝajnis streĉi ĉies energion… Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien, 1935, en la enkonduko al la unua eldono de Plena Analiza Gramatiko
Planedoj estas sableroj, aŭ ŝtonoj, ŝtonetoj… Se mi estus planedo, mi ne havus nomon. Ĉu la tuto de la buŝaj sonkombinoj kapablas doni apartan nomon al ĉiu aparta sablero de strando? Inter miliardoj da planedoj, havi nomon estas indiferente. Kial homoj ŝatas nomojn? Ĉu la vakuo povas havi konsiston? Homoj ne disponas tempon plene kompreni […]
Planedoj estas sableroj, aŭ ŝtonoj, ŝtonetoj… Se mi estus planedo, mi ne havus nomon. Ĉu la tuto de la buŝaj sonkombinoj kapablas doni apartan nomon al ĉiu aparta sablero de strando? Inter miliardoj da planedoj, havi nomon estas indiferente. Kial homoj ŝatas nomojn? Ĉu la vakuo povas havi konsiston? Homoj ne disponas tempon plene kompreni […]
La fakto ke ankoraŭ hodiaŭ latinamerikanoj havas grandajn organizojn kiuj okupiĝas esence pri la kristanigo de indianoj (daŭrigante la laboron de la malnovaj portugalaj kaj hispanaj klerikaroj de la 15-a, 16-a, 17-a jarcentoj…) montras, ke nia socio ne estas tiel diferenca de la iamaj. Ne ekzistis ĝis nun vera rompo en la historio. Kiel mi […]
La homa celo, amiko, la plej granda el ĉiuj, silentas kiam la vivo ĉesas. Morto egalu neekziston. Sen grizaj registroj sur ŝtonoj, papirusoj, paperoj, bitoj. Kiel birdoflugo! Homo estu kiel birdoflugo sur ĉielo. Kiu spuro restas? Kiun daŭrigon postulos la homoj antaŭ la universa panoramo? Sobriĝu, vermoj sur planedosurfaco! Idiotaj steloj multas mutaj ĉirkaŭe. La […]
Tiu ĉi poemo parolas pri punkto en la historio. Najlo en la muro, ŝnuro tra du truoj ĉe la supra parto de ŝtonplato kun fosilio. La pruvoj pendas kiel pentraĵoj en la vizitoĉambro. Homo fosiliiĝis dum spektado de televido. Sur la televidilekrano, homo skizas pentraĵon sur tolo. Sur la tolo, homo rigardas tra fenestro. La […]
p. 12, prólogo: Porque no hace falta quemar libros si el mundo empieza a llenarse de gente que no lee, que no aprende, que no sabe. p. 62: ¡Ea! Un libro es un arma cargada en la casa de al lado. Quémalo. Quita el proyectil del arma, domina la mente del hombre. ¿Quién sabe cuál podría […]
p. 12, prólogo: Porque no hace falta quemar libros si el mundo empieza a llenarse de gente que no lee, que no aprende, que no sabe. p. 62: ¡Ea! Un libro es un arma cargada en la casa de al lado. Quémalo. Quita el proyectil del arma, domina la mente del hombre. ¿Quién sabe cuál podría […]
“saluton, amikoj pardonon ĝeni la silenton de via vojaĝo mi nomiĝas José da Silva mi venis ĉi tien prezenti mian laboron antaŭe mi vivis sen dio mi konsumis drogon kvar kugloj trafis min iu el ili eniris ĉi tien [levas la ĉemizon kaj montras la lokon] kaj eliris en la alia flanko mi estis en […]
ŝafo –> carneiro ŝafaro –> rebanho de carneiros/ovelhas, carneirada, malhada Igualmente pode ser usado pra outros animais: bovo, bovaro –> rebanho de bois, manada, boiada fiŝo, fiŝaro –> cardume hundo, hundaro –> matilha lupo, luparo –> rebanho de lobos, alcatéia porko, porkaro –> rebanho de porcos, vara birdo, birdaro –> revoada/bando de pássaros akrido, akridaro […]
Ofte junuloj stampas per ekscesoj sian koleron kontraŭ malsana mondo, homaro kiun regas maljusteco, malegaleco. Ili neas ĉion kaj kontraŭas ĉiujn. Rompi la tradicion kaj krei alternativan vivmanieron (kiun sekvaj generacioj same rompos siatempe). Lerni Esperanton estas mia plej ribela junulaĝa ago. Brazilaj evangeliismaj junuloj ne lernas lingvojn kiuj parolas pri toleremo. Ili edziĝas frue, […]
Hodiaŭ dum mi dormis, en mia koŝmaro, mi manĝis sekan panon en biblioteko. Estis sabato kaj la loko preskaŭ senhomis. Sen konscii, sen percepti, mi lasis panerojn fali sur la plankon de la biblioteko, laŭ la direkto de mia libroserĉado. Kiam mia krimo malkovriĝis, bibliotekistino aperis kaj postulis plenpulme tujan klarigon al mia sensenca idiotaĵo. […]
Ĉu en via lando oni iam ajn parolis pri “diktaturo de la justico“? En Brazilo oni parolas pri tio, ĉar la juĝistoj ŝajnas havi pli da forto ol la tuta politika kasto. Ĉiuj partioj (desktraj kaj maldektraj, konservativaj kaj progresismaj) suferas enorman “procesado”. Estas vere ke iuj altrangaj ŝtatfunkciuloj agas laŭ tro persona sinteno, eĉ politika, […]
Li diris bonege. Mi diris dankon. Li diris nedankinde kaj mia mondo pereis, ĉar mi ne konis la vorton kiu devus sekvi. La repliko al la repliko. La lasta nemalhavebla esprimo. Mi sentis, ke ekzistis truo en la universokerno. Sekvoj ĉiam havas sekvojn kaj la lasta ĉiam atendas la unuan kio estas nenio alia ol […]
Ĉu al mi? Kion mi scias? Demandu al la sekva de la vico. Antaŭkambriaj ŝtonoj komprenas la mondon pli bone. Mi ne scias, ĉu la sukero same dolĉas en ĉiuj buŝoj. Mia certeco daŭras la vivolongon de libelo. Ĉu mi diris ion al vi? Forgesu tion, ĉar mi jam forgesis. Mi estas blufo en ludo, […]
Nek plene bonaj, nek plene malbonaj. Ĉu eblas konstrui mondon per la averaĝo kiun homoj disponas? La ideala homaro, kie latentaj homkapabloj disvolviĝas maksimume, perdiĝas en la plumpaj revoj de la raso. Kvereloj post kverelo, de la individua ĝis la socia amplekso. Ĉu la homoj meritas indulgon? Novan ŝanĉon reprovi? Kiam ili sukcesos kompreni sian […]
Zamenhof havis dudek sep jarojn kaj publikigis lingvon. Se mi al gajuloj iras, mi iras sen lingvoprojektoj. Mi publikigas ĉi tiun poemaĉon kaj havas preskaŭ dudek sep jarojn. En kiu punkto de tiu itinero mi perdis mian junecon? Mi vidas la junularon kaj ne trovas min ano. Iliaj korpoj allogas, sed la facila ridado, la […]
La uloj, (tiuj bastardoj!) kiuj vivas en la alia flanko de la galaksio estas tro stultaj, idiotaj, mensvakuaj. Kaj tial ili ne sukcesas vojaĝi ĉi tien, ĝis nia oaza planedo.
Tiu ĉi poemo povas plenumi nenion efektivan kontraŭ la tajdo. La akvodunoj invadas la kontinenton, perfortas la esperojn de generacioj post generacioj kaj dronigas homojn sen demandi ties nomojn. Eĉ se la kaatingo transformiĝus en maron kaj la kangasistoj estus piratoj, la temo ne diferencus. Kolerigas min la historiolibroj kun siaj gravaj okazaĵoj, siaj eminentuloj […]
Ĉu denove mi parolos pri infano en semaforo? La epilogo de la homaro finiĝas per “la specio malaperis”. Cikloj da progresiva degenerado. Se mi ankoraŭ estus naskiĝonta, mi elektus esti rano por kvaki sen teorio en la marĉo. La ŝanĝo kiun la homaro volas ne tuŝas la malegalecostrukturon. Nenio esperebla. La karitato de la registaro […]
En antaŭaj epokoj la ĉefa metodo por lerni lingvon estis la gramatikoeksplika metodo. Nun estas sciate, ke tiu metodo malfacilege (per tro kruda vojo) kondukas al flueco. La gramatikoeksplikado havas nur akcesoran, komplementan rolon. La moderna lingvoinstruado enfokusiĝas en situacioj, efektiva engrupa ekzercado. Por etnaj/naciaj/naturaj lingvoj ŝajnas eĉ ke la tradicia metodo estas tute neefika. […]
En tiu video, la eksprezidento Lula faras eksplican defendon de la egalrajteco por GLAT-anoj. Kaj ne la unuan fojon. Kaj ne per subjektivaj aŭ supraĵaj vortoj, sed rekteldira, kiel homo kiu tute ne hezitas defendi publike la tagordon de la GLAT-komunumo. Tio estas laŭ mi esenca diferenco de li, kaj de Dilma, rilate la opozicion […]
Se ĉi tiu lingvo estus mia, se mi havus ion komunan kun tiuj homoj kiuj artikulacias ĝin. Se en mia infanaĝo mi estus senscia pri ĝia strukturo. Se mi estus eluzinta la esprimeblojn sen kapabli bone difini kio estas substantivo aŭ verbo. Se en ĝi mi estus aŭskultinta infanajn rakontojn. Se miaj rememoroj emerĝus konvulsie […]