Fek’ al Zamenhof kaj lia anĝela aŭreolo! La junulo kiu mortis pro superdozo antaŭ ol fariĝi trikdekjaraĝa; ĉu li perdis ion? La mondo, parfumitaj vivamantoj, estas sterkamaso. Ĉu la homaro meritas epitafoverkon? Esperantistoj amas ampoemojn. Epitafo verkita de samideano parolus pri la floroj en la ĉerko, dum la karnoputreco restus necitita. Mi ofertos kuiritajn manojn […]
Aŭtoro: paulosilas90
Klimatiziloj en palaco de Braziljo donas komforton kontraŭ la tropika klimato de la Brazila Centra Altebenaĵo. Ĉe muroniĉo de la juĝejo, statueto de krucumita Kristo sin prezentas kiel viktimo. Sinjoroj superaj juĝistoj sidas sur ledtegitaj brakseĝoj kaj decidas, ĉu indianoj rajtas aŭ ne rajtas, povas aŭ ne povas. La justico de la venkintoj difinas, kio […]
La brazilaj grandbienuloj volas kredigi, ke la indianoj havas rajton pri siaj tradiciaj teroj, nur se ili vivis tie en 1988, je la publikigo de la aktuala brazila konstitucio. Ili forgesas, ke delonge oni invadas la indianajn terojn kaj la multaj indianaj triboj same delonge klopodas reakiri siajn tradiciajn terojn. Ili ankaŭ skandale flankenmetas la […]
Tenho uma bomba atômica no quintal. Eu mesmo plantei e reguei. É tão bonitinha. Eu disse pra ela: cresce, minha menininha. Um dia você consegue despedaçar um milhão de humanos. Ela sorriu com satisfação. Sabe que confio nela.
Tenho uma bomba atômica no quintal. Eu mesmo plantei e reguei. É tão bonitinha. Eu disse pra ela: cresce, minha menininha. Um dia você consegue despedaçar um milhão de humanos. Ela sorriu com satisfação. Sabe que confio nela.
Feliĉe por la homaro, ĉi tiu poemo eĉ rimon ne havas. Se ĝi havus aliron al atombomboj la atmosfero ne plu estus spirebla al homaj pulmoj. Feliĉe por feliĉuloj, ĉi tiu poemo ne regas la universon, ĉar, se ĝi regus, la universo estus punkto atendanta eksplodon. Feliĉe por kontentuloj, la noktomallumo kaŝas nenion novan. La […]
Malsame al la Esperantaj prepozicioj, la portugallingvaj prepozicioj ne havas ĉiam konstantan valoron/funkcion, kaj tial okazas ofte, ke pli ol unu prepozicio taŭgas por sama celo/senco: Ele veio de carro. | Ele veio no carro. | Ele veio com o carro. (Li venis per aŭto.) En la portugala lingvo, kunmetitaj vortoj ne estas tiom oftaj […]
Ili portis strangajn aĵojn sur la korpo. Mi ne komprenas, kial ili bezonis tion. Ni venis frumatene al la strando ĉar ni volis kapti fiŝojn por manĝi nokte. Sed tuj post la sunapero, ni ekvidis punkton sur la maro. La punkto iom post iom grandiĝis. Embiara, mia amiko, ankoraŭ volis fiŝkapti. Li preparis sian kanuon […]
Mi ne bezonas Esperanton kaj Esperanto ne bezonas min. Malgraŭ la parolado pri ŝrumpo de asociomembraroj, Esperanto ne bezonas pli da homoj por esti, kia ĝi estas: fakta efektivo, kun neforigeblaj ekzistopruvoj. La lingvo jam akiris por si piedestalon, kaj staras firme kiel monumento preta postvivi jarcentojn. Eĉ se nenio plu estus kreita en ĝi, […]
La amplekso de la homaj kulturoj estas tiom vasta, ke malfacilas krei liston de plej gravaj sciindaĵoj. Kiel kvalifiki? Kiel krei gravecorangon? Plej probable neniam ekzistos absoluta gravecorango, samkiel ne ekzistas absoluta graveco. Rilate individuojn, la listo ĉiam dependos de la personeco, kies individuecoj siavice dependas de multaj apartaj dumvivaj cirkonstancoj. Ankaŭ malfacilas trovi […]
Ĉu ĉi tiu poemo havas celon? Se ĝi havus dentojn, ĝi mordus la leganton. En kiom da brazilaj urbanguloj la morto gvatas por falĉi vivon? Se ĉi tiu poemo havus krifojn, ĝi vundus la leganton. La minimuma salajro nutras kvinmembran familion. Se ĉi tiu poemo havus valizon, ĝi elirus el Braziljo kun milionoj. Brazilo, via […]
La portugallingvaj kunmetoj pra(s)/pro(s), rezulte el para + o(s)/a(s), tre malofte aperas ĉe skribo. Kaj pri la kunmeto de ‘para’ kun nedifinaj artikoloj ni povas diri ke ili neniam okazas ĉe skribo. Tamen, ĉe prononco ili ja okazas (en kelkaj regionoj?). Mi resumas sube la prononcajn kunmetojn. Ĉu en via regiono okazas same? Evidente ne […]
Kiam en la 1960-aj jaroj la brazilaj konservativuloj (ĉiam deproksime sekvataj de la militistoj) ne ŝatis la elektiĝon de laborista maldekstrisma prezidento, ili premis kaj devigis parlamentismon al la brazila politikosistemo, por malfortigi tiel la prezidentan institucion. Nun, la historio ripetiĝas. Denove okazas sturmo far la konservativuloj, sekvata de deziro efektivigi parlamentismon en 2018. La […]
Então Temer quer parlamentarismo pra 2018, não é! O parlamento é quem deve dar as cartas, depois de já ter transformado a presidência da república em terra arrasada. E ainda ficam com raiva quando se fala em “golpe parlamentar”. Quer dizer que o atual parlamento brasileiro foi eleito pra tomar sobre si as rédeas do […]
Malgraŭ ke la skribo ankaŭ povas indiki komunikan baron, ĝia varieco estas unu el la trajtoj kiuj faras lingvodiversecon bela. Hieraŭ, pro scivolemo, mi eklernis la alfabeton (envere temas pri abugido) de la tamila lingvo, unu el la plej malnovaj lingvoj kun propra skribo. La desegna fasono, iel simila al la ĉinaj ideografiaĵoj, povas komence […]
La popoloj havas registarojn kiujn ili sukcesas elkrei. Se konservativa partio ekregas pro venko en balotado, ĉu la ne-konservativuloj rajtos repreni perforte? La popoloj havas la registarojn kiujn ili meritas. En plejparto de la homaraj socioj daŭre regas la antaŭjuĝoj (sociaj, etnaj, genraj…). Kio atendeblas krom ĉiamdaŭra (cikla) repreno de naciskalaj tagordoj sinkronigitaj kun tiuj […]
Onidire estas malpermesate paroli pri reformo ene de la plej granda Esperanta fb-grupo. Se tiu regulo ekzistas, ĝi estas idiota regulo! Reformismo mem estas parto de la Esperanta kulturo kaj ne eblas ĝin elsarki elde Esperanto. Ĉiuj diskutoj pri reformoj delonge enkadriĝas ene de Esperanto. Se Esperanto estas vera lingvo, oni neniel devus timi tian […]
En mia ekstravaganca imago, ĵurnaloj stampas grandliterojn memore al ĉi tiu tago. Mi vidas klare, per miaj inkandeskaj okuloj en malluma ĉambro, ke miloj da orkestroj ludas hodiaŭ, en diversaj urboj tra la mondo. Miaj haroj estas verdo kontraŭ verdo, po unu nuanco da verdo por ĉiu haro. Ondiĝantaj laŭ la marborda vento, la hararsusuro […]
Mi havas bordelon. La plej prestiĝa amoristino nomiĝas Zamenhofino. La mondo pereis en aprilo 1917.
OSSIO A., Juan M. Los indios del Peru : Juan M. Ossio. Madrid: MAPFRE, c1992. 304p. (Coleccion Indios de America) ISBN 8471002116. Páginas 27-28: En su recorrido de Noroeste a Sudeste la cordillera de los Andes crea, particulamente en su paso por el Perú actual, tres regiones muy marcadas que actualmente podemos asociar con tres grandes estilos culturales […]
Samkiel en Esperanto, la pluralo en la portugala lingvo estas redunde markita kaj ĉe substantivoj kaj ĉe adjektivoj. As casas verdes são bonitas. (La verdaj domoj estas belaj) Dum ĉiutaga rapida parolo, multaj brazilanoj ne prononcas la literojn ‘s’ de la pluralo en substantivoj kaj adjektivoj. Oni scias, ke temas pri la pluralo nur ĉar la finiĝo […]
Ekzistas du specoj de posedaj pronomoj: (1) tiuj kiuj funkcias kiel adjektivoj kaj tial nomiĝas adjektivaj posesivoj (possessivos adjetivos); kaj (2) tiuj kiuj anstataŭas substantivon kaj tial nomiĝas substantivaj posesivoj (possessivos substantivos). Laŭ formo, la substantivaj posesivoj ne diferencas de la adjektivaj. Ili diferencas nur laŭ la funkcio. A minha caneta está sobre a mesa. […]
Unu miliardo, aŭ pli, da poemoj estis verkitaj. La Esperantaj troviĝas dekstren de la komo, tuj apud la procentosigno. Se survoje vi renkontas poemon en Esperanto, salutu ĝin mianome.
Mi scias, ke iam vi perceptos, ke miaj mioj – tiuj de tiuj ĉi poemoj – estas vi; kaj miaj vioj estas mi. Sub mondaj murmuroj, mi aŭskultas obscenajn versojn kaj mi registras laŭlitere. Infanoj ne komprenas, sed ili jam sensas la trompon. De nun, patrinoj sentos ungojn en la internaj bordoj sub la ventro. […]
En la portugala lingvo, ekzistas difinaj artikoloj (artigos definidos) kaj nedifinaj artikoloj (artigos indefinidos). Ili varias laŭ genro (vira, ina) kaj nombro (singularo, pluralo). La difinaj artikoloj, samkiel en Esperanto, indikas aferon kiun ni jam citis aŭ jam konas. La nedifinaj artikoloj indikas aferon kiun ni ne citis ankoraŭ aŭ ne konas. Ĝiaj sencoj estas proksimaj al […]
Oni ne sukcesos igi min fidi tiujn homojn kiuj eksigis Dilman kaj provas ajnamaniere malpermesi, ke Lula kaj lia partio revenu al la brazila registaro. Tiuj brazilanoj kiuj faras tion dum la lastaj jaroj estas aŭ (1) konservativuloj aŭ (2) homoj kiuj pensas ke milita interveno kaj diktaturo estus bona por Brazilo aŭ (3) homoj […]
En Brazilo, ekzistas duoble pli da aŭtoktonaj lingvoj ol en Eŭropo. La signifa diferenco estas en la procenta distribuo kaj en la prestiĝodono. 99% de la brazilanoj parolas la portugalan lingvon kiel denaskan kaj la plej parolata indiana lingvo havas nur 35 mil parolantojn. Krome, la indianaj lingvoj disponas malmulte da prestiĝo kaj riskas malaperi […]
En Brazilo, ekzistas duoble pli da aŭtoktonaj lingvoj ol en Eŭropo. La signifa diferenco estas en la procenta distribuo kaj en la prestiĝodono. 99% de la brazilanoj parolas la portugalan lingvon kiel denaskan kaj la plej parolata indiana lingvo havas nur 35 mil parolantojn. Krome, la indianaj lingvoj disponas malmulte da prestiĝo kaj riskas malaperi […]
Vou dormir. E só acordo quando todos tiverem morrido. Serei o único vivente deste planeta. No meu egoísmo sem proporções, substituirei o nome do planeta pelo meu. Colocarei uma placa na porta da frente: proibida a entrada de alienígenas e seres com pretensões divinas. Neste mundo eu serei deus. Ao bater de minhas palmas, os […]