• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: redakcie

Literaturo – La temo de la ĉefartikoloj en Kontakto 2016:1

by Rogener Pavinski on 24 Februaro 201624 Februaro 2016 in 2016, 2016:1, redakcie

Saluton!

Fine de la jaro 2012, mi interkonsentis kun la brazila poeto Geraldo Mattos pri intervjuo al nia gazeto. Tiam li kompleze sendis al mi etan rakonton por mia legoĝuo. La intervjuo prokrastiĝis kaj bedaŭrinde, post iom pli ol jaro li forpasis. Okaze de la temo de la ĉefartikoloj de ĉi tiu numero, mi esploris kaj malkovris ke tiu rakonteto neniam antaŭe estis publikigita kaj decidis do profiti la okazon por doni al li tiun spacon en la revuo, kiun li devus havi pro la intervjuo.

La ideo fari el Literaturo la temon de la ĉefartikoloj en la nuna eldono venis per la artikolo ― unua kontribuaĵo al la revuo ― de Marc Gallargo el Francio, pri la pasintjara Nobelpremiito pri literaturo, Svetlana Aleksieviĉ. La ĉefartikoloj pritraktas ankaŭ aliajn verkistojn, sed koincide ― nur hungarojn.
Krom la “Vojaĝo al Hungara Literaturo” de la usonano Ralph Dumain, venis kontribuo de Sarolta Bagó, hungarino, pri alia hungara verkisto. Aldonu al tio la konstantan rubrikon de la hungaro István Ertl. Certe la hungara literaturo meritas atenton.

Se, samkiel mi, vi ĉiutage krozas la Interreton, vi eble trafis iujn el la videoj de Evildea ― kromnomo de Richard Delamore por populara videoblogo, kiun li vivigas. De kelkaj monatoj li afiŝadas novajn videojn preskaŭ ĉiutage. En ili li foje rakontas pri sia vivo, parolas pri la movado aŭ ridigas la spektantojn per frenezaj situacioj. En nia intervjua rubriko li rakontas pri ĉio malantaŭ liaj videoj.

Vi ĝuos ankaŭ la rubrikojn Blaga Blogo, KontakTEK kaj Tejo Tutmonde kun buntaj artikoloj pri la junulara movado. Ĝis la venonta numero, eble kun via propra kontribuaĵo? Skribu al ni! La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne abonis la revuon por 2016, vi povas tion fari per la jena ligilo. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon!
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto

Rezultoj de la 2ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto

by Rogener Pavinski on 28 Septembro 20151 Junio 2016 in mk, muzika konkurso, redakcie

Martin Wiese

Martin & La Talpoj kaj La Perdita Generacio estas la venkintoj en la kategorio “Kanto de la Jaro” de la 2ª Muzika Konkurso de Kontakto. La Princino, de Martin & La Talpoj ricevis la 1-
an lokon kaj La 100a Fojo de La Perdita Generacio ricevis la 2-an lokon en la voĉdonado far la ĵurio.

La Perdita Generacio

La venkinto en kategorio “Premio de la Publiko” estas estas la kanto “Tiu Brakumo Unika” de Lucio Avitabile kaj Roberto Pigro, kiu ankaŭ venkis la premion “Nova Talento”. Estis enkalkulitaj entute 196 voĉdonoj por la “Premio de la Publiko”. Partoprenis 14 konkursaĵoj el diversaj stiloj kaj el diversaj landoj, kiuj estis aŭskultitaj 7,900 fojojn.

Kelkaj konkursantoj partoprenis la duan fojon per novaj kantoj (La Perdita Generacio, kiu venkis pasintjare en “Kanto de la Jaro” kaj “Premio de la publiko”, Sepa kaj Asorti, Roberto Pigro k SoNori) kaj aliaj konataj  muzikistoj partoprenas la unuan fojon (Flávio Fonseca, Ĵomart kaj Natasa kaj Martin Wiese). Ankaŭ novaj artistoj kaj pli amatoraj muzikistoj volas konigi al la esperantistaro sian arton, kiel ekzemple Maragan’, Sonori kaj Tiu Ne Gravas.

Lucio Avitabile

La konkurso ĉi-jare proponis premiojn por tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento. La unua loko por la Kanto de la Jaro ricevos 200 EUR, la dua loko
100 EUR, la Premio de la Publiko 100 EUR kaj Nova Talento premios unu konkursaĵon per 100 EUR. Ĉiuj premiitoj devas ricevi diplomon/ateston.

La ĵurio en 2015 konsistis el: Barbara Pietrzak – Pollando [radio–ĵurnalisto, Estrarano de UEA pri kulturo], Stano Marĉek – Slovakio [instruisto, eldonisto, membro de Akademio de Esperanto], Kim J. Henriksen – Danio [muzikisto], Szilvási László – Hungario [entreprenisto, ĵurnalisto], Juliana Evandro – Brazilo [TEJO-estrarano pri kulturo].

La Muzika Konkurso de Kontakto estas organizita de la revuo Kontakto kaj de la kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo de UEA kaj disvastiga helpo de EUROKKA. Ĝi realiĝis unuafoje en 2014 kaj naskiĝis kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011.

Ĉiuj konkursaĵoj aŭskulteblas ĉe: https://soundcloud.com/revuo-kontakto/sets/2-muzika-konkurso-de-kontakto-2015

Voĉdonu por la 2ª Muzika Konkurso de Kontakto!

by Rogener Pavinski on 16 Julio 20151 Junio 2016 in mk, muzika konkurso, redakcie

Eblas jam aŭskulti kaj voĉdoni por siaj preferataj kantoj en la 2ª Muzika Konkurso de Kontakto. Ĉi-jare alvenis 14 konkursaĵoj el diversaj stiloj kaj el diversaj landoj. Kelkaj konkursantoj partoprenas la duan fojon per novaj kantoj (La Perdita Generacio, Sepa kaj Asorti, Roberto Pigro k SoNori) kaj aliaj konataj muzikistoj partoprenas la unuan fojon (Flávio Fonseca, Ĵomart kaj Natasa kaj Martin Wiese).

Ankaŭ novaj artistoj kaj pli amatoraj muzikistoj volas konigi al la esperantistaro sian arton, kiel ekzemple Maragan’, Sonori kaj Tiu Ne Gravas. La tuta kolekto de la kantoj estas aŭskultebla ĉe nia retejo. Ne forgesu voĉdoni kaj tiel kontribui al la “Premio de la publiko”. Ĉi-jare la konkurso estas dividita en tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento. La konkurson organizas revuo Kontakto kaj la kultura komisiono de TEJO kun apogo de UEA.

En ĉiuj trakoj troveblas la kanzonteksto kaj informoj pri la konkursaĵoj!
La voĉdonado eblos ĝis la fino de aŭgusto. Jen la voĉdonilo: http://esperanto.sk/demandaro/index.php/126714/lang/en

Feliĉan Novjaron!

by Rogener Pavinski on 29 Decembro 201429 Decembro 2014 in redakcie

Rezultoj de la 1ª Muzika Konkurso de Kontakto

by Rogener Pavinski on 28 Aŭgusto 20141 Junio 2016 in mk, muzika konkurso, redakcie

La Perdita Generacio kaj Barok’ estas la grandaj venkintoj en la 1ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. La sveda grupo LPG, kun la kanto “Ĉu vi kontentas” ricevis la unuan lokon en la voĉdonado de la ĵurio kaj ankaŭ en la premio de publiko. La brazila metalmuzika projekto Barok’ ricevas la duan lokon en la ĵurio kun la kanto “La plej bona ĉasisto”.

Por la konkurso Kanto de la Jaro alvenis entute 16 konkursaĵoj, kiuj estis alŝultitaj por publika aŭskultado en la retejo SoundCloud (https://soundcloud.com/revuo–kontakto/). La kantoj estis aŭskultitaj 5 694 fojojn. Por la premio de la pubiko venis 183 validaj voĉdonoj. La planita konkurso Albumo de la Jaro ne estis ne estis alĵuita pro malmutaj alvenitaj konkursaĵoj.

La 1ª Muzika Konkurso de Kontakto estas organizita de la revuo Kontakto kaj de la kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo en UEA kaj disvastiga helpo de Vinilkosmo/EUROKKA. Ĝi naskiĝis kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011. Jam estas diskutoj kaj proponoj pribonigi la konkurson por la sekva jaro!

Voĉdonu por la 1ª Muzika Konkurso de Kontakto!

by Rogener Pavinski on 13 Julio 20141 Junio 2016 in mk, muzika konkurso, redakcie

Bonvenon al la voĉdonilo por la 1ª Muzika Konkurso de Kontakto.

Laŭ la regularo de nia konkurso, por la premio de la publiko, en la konkurso Kanto de la Jaro, la ordinara publiko voĉdonos por sia plej ŝatata kanto, sen difinitaj kriterioj. La voĉdonantoj por la premio de la publiko rajtas voĉdoni unu fojon kaj devas liveri la necesajn informojn por garantii la validecon de la voĉdono.

Aŭskultu atente ĉiujn kantojn kelkfoje kaj elektu viajn plej ŝatatajn laŭ ordo de 1 ĝis 5. 
Ne hastu, vi havas ĝis la 1an de aŭgusto por voĉdoni.

Alklaku por la voĉdonillo

Create your free online surveys with SurveyMonkey , the world’s leading questionnaire tool.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 Page 2 Page 3

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash