• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: Malfermaj alvokoj

Iĝu Komitatano B de TEJO (2020-2022)

by Ariel on 26 Majo 2020 in Malfermaj alvokoj

Revenis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la mandato 2020-2022. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO rajtas ankaŭ kandidatiĝi kiel Komitatano B kaj […]

The post Iĝu Komitatano B de TEJO (2020-2022) appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Kontribuu al video pri kronviruso kaj universitata vivo

by Ariel on 19 Majo 2020 in Malfermaj alvokoj

Kontribuu al la kvara epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso! La limdato por sendi vian videon estas la 25-a de majo. Kiel la kronvirusa pandemio influas la universitatan vivon? La temo de la epizodo estas: Kiel la kronvirusa pandemio influas la universitatan vivon? Kiel la kronviruso influis la semestron? Ĉu la semestro entute okazis? Ĉu estis ŝanĝoj? Faru videon […]

The post Kontribuu al video pri kronviruso kaj universitata vivo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2020-2021)

by Ariel on 8 Majo 2020 in Malfermaj alvokoj

Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de […]

The post Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2020-2021) appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Iĝu TEJO-estrarano 2020/21

by Ariel on 30 Aprilo 2020 in Malfermaj alvokoj

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2020 ĝis la 31-a de aŭgusto 2021. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato dum la Internacia Junulara Kongreso, kiu ĉi-jare […]

The post Iĝu TEJO-estrarano 2020/21 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2020

by Ariel on 16 Januaro 2020 in Malfermaj alvokoj

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La IJK 2020 okazos de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020 en Someren, Nederlando. Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon […]

The post Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2020 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma alvoko: Iĝu estrarano de TEJO

by Ariel on 8 Januaro 2020 in Malfermaj alvokoj

Laŭ decido de la Komitato de TEJO la 31-an de decembro 2019, TEJO lanĉas malferman alvokon por kompletigi sian estraron. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2020 kaj esti naskita inter la 1-a de septembro 1984 kaj la 31-a de januaro 2002. Aliaj dezirindaj kvalitoj de kandidato estas […]

The post Malferma alvoko: Iĝu estrarano de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO serĉas partnerajn organizojn por projekto pri genra egaleco

by Ariel on 26 Oktobro 2019 in Malfermaj alvokoj

TEJO serĉas partnerajn organizojn por subvencio de Konsilio de Eŭropo por promocii la batalon kontraŭ seksismo.  La projekto devus okazi inter Februaro kaj Septembro 2020 kun financa subvencio de 40000 eŭroj entute. Ĝi devas havi nacian fokuson sed influi almenaŭ 10 membrajn landojn de la Konsilio de Eŭropo. Pro tio ni ŝatus trovi 10 organizojn, […]

The post TEJO serĉas partnerajn organizojn por projekto pri genra egaleco appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

IJK 2021 en via lando!

by Ariel on 15 Oktobro 2019 in Malfermaj alvokoj

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 77-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj ni proponas du etapojn por sendi al ni viajn proponojn. Kial ni faras tiel? Ĉar ni rimarkis ke kelkfoje vi bezonas pli da helpo pri viaj kandidatiĝoj. Ni deziras havi detalajn proponojn, […]

The post IJK 2021 en via lando! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO serĉas partnerojn por Erasmus+ projekto

by Ariel on 12 Septembro 2019 in Malfermaj alvokoj

Alproksimiĝas la limdato por kandidatiĝi por Erasmus+ projektoj (1-a de Oktobro). TEJO serĉas organizojn, kiuj interesiĝus iĝi partneroj kaj pretus helpi ankaŭ kun la kandidatiĝo mem.  La projekto estus en la KA1 kategorio (Lernado kaj moviĝeblo de individuoj) kun la temo de toleremo kaj inkluziva socio. Pli da informoj vi povas trovi ĉi-tie. La projekto […]

The post TEJO serĉas partnerojn por Erasmus+ projekto appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Fotokonkurso dum IJK 2019

by Ariel on 22 Junio 2019 in Malfermaj alvokoj

Dum IJK 2019 Internacia Junulara Kongreso en Slovakio okazos fotokonkurso kies temo estas Esperanta etoso! Ĉiu rajtas sendi unu foton. La plej belaj fotoj aperos en la ekspozicio kaj tri fotoj ricevos premion en tri kategorioj :  – 1 premio de la LKK– 1 premio de la urbo– 1 premio de la publiko Por partopreni, […]

The post Fotokonkurso dum IJK 2019 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Kontribuu al video por la malfermo de IJK 2019 en Slovakio!

by Ariel on 7 Junio 2019 in Malfermaj alvokoj

Okaze de la 75-a IJK en Liptovský Hrádok (Slovakio), ni invitas vin sendi videojn por krei la bonvenigan filmeton, kiun ni projekcios dum la solena malfermo de la kongreso. En via mallonga video (maksimume 15 sekundoj), vi rapide prezentu vin (diru vian nomon kaj de kiu lando vi venas) kaj diru viajn bonajn dezirojn al […]

The post Kontribuu al video por la malfermo de IJK 2019 en Slovakio! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2019-2020)

by Ariel on 30 Majo 2019 in Malfermaj alvokoj

Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio […]

The post Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2019-2020) appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido dum IJK 2019

by Ariel on 24 Majo 2019 in Malfermaj alvokoj

Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido de TEJO dum IJK 2019 en Slovakio! La Kunsidestro estas la homo, kiu je iu ajn momento, efektive kaj laŭrajte prezidas sesion de la komitatkunsido. Taskoj de la Kunsidestro estas gvidi la traktadon de la tagorderoj, la diskutojn kaj la voĉdonojn. Ordinare la Estraro proponas unu aŭ pli da eblaj […]

The post Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido dum IJK 2019 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma alvoko – TEJO-estraranoj 2019/20

by Ariel on 4 Majo 2019 in Malfermaj alvokoj

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2019 ĝis la 31-a de aŭgusto 2020. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato dum la Internacia Junulara Kongreso, kiu ĉi-jare […]

The post Malferma alvoko – TEJO-estraranoj 2019/20 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Reprezentu TEJO-n en la komitato de UEA

by Ariel on 8 Aprilo 2019 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi ŝatus reprezenti TEJO-n en la komitato de UEA? La 20-an de julio komenciĝos nova trijara komitata periodo, kaj TEJO, kiel reprezentanto de la junaj esperantistoj, rajtas havi 2 komitatanojn A en la komitato de UEA. Jes, sonas interese, sed kiel tio funkcias? Ĉu ĝi funkcias simile al la komitato de TEJO?La rolo de […]

The post Reprezentu TEJO-n en la komitato de UEA appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO serĉas programistojn

by Ariel on 27 Marto 2019 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi ŝatas programi kaj scipovas verki kodon en NodeJS, JavaScript, kaj SQLite? Se jes, helpu TEJO-n disvolvigi ĝian internan kunlaborplatformon, la Centran Reton! Ni serĉas programistojn, kiuj ŝatus volontule kunlabori kune por krei pli kaj pli da servoj kadre de la Centra Reto. Se vi jam interesiĝas, legu ĝian kodon ĉe GitHub, lernu pri […]

The post TEJO serĉas programistojn appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO kaj UEA dungas oficiston pri Eksteraj Rilatoj

by Ariel on 20 Marto 2019 in Malfermaj alvokoj

Per sia agado pri Eksteraj Rilatoj, UEA kaj TEJO celas levi la profilon de Esperanto en internaciaj medioj, kultivi pozitivan sintenon al la lingvo kaj movado ĉe diversaj influuloj kaj decidfarantoj, konsciigi pri diversaj aspektoj de la lingva problemo en internaciaj kaj interkulturaj rilatoj kaj en la daŭripova evoluigo de la monda socio, kaj kunlabori […]

Artikolo TEJO kaj UEA dungas oficiston pri Eksteraj Rilatoj aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2019-2020)

by Ariel on 16 Marto 2019 in Malfermaj alvokoj

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de […]

Artikolo Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2019-2020) aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Partoprenu UNITED-Konferencon en Albanio nome de TEJO!

by Ariel on 11 Marto 2019 in Malfermaj alvokoj

TEJO membras en la tuteŭropa reto UNITED, kiu kunigas ĉ. 560 volontulajn organizojn rilate al kontraŭ-rasisma kaj kontraŭ-faŝisma agado, subteno de migrantoj kaj minoritatoj, kaj interkultura agado. Dufoje jare, ĝi organizas konferencojn, en kiuj TEJO partoprenas jam de multaj jaroj. La sekvonta UNITED-konferenco okazos inter la 15-a kaj 20-a de majo en Albanio, ĉirkaŭ la temo […]

Artikolo Partoprenu UNITED-Konferencon en Albanio nome de TEJO! aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO-studsesio por landaj kaj fakaj sekcioj

by Ariel on 19 Februaro 2019 in Malfermaj alvokoj

La TEJO-studsesioj estas specialaj kapabligaj kaj junulargvidataj programoj por niaj landaj kaj fakaj sekcioj. Ĉi-jare ni celas organizi la studsesion en partneriĝo kun la Junulara Departemento de la Eŭropa Konsilio. Tio signifas ke la landaj kaj fakaj sekcioj devas registriĝi kiel partneroj por la studsesio antaŭ la sendado de la kandidatiĝo por financado. Ni pretigis […]

Artikolo TEJO-studsesio por landaj kaj fakaj sekcioj aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Juro

by Ariel on 12 Februaro 2019 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi ŝatus helpi al TEJO kreski en sia junulara agado ene de jurbazitaj kaj laŭleĝaj kadroj? Ĉu vi interesiĝas pri la reguloj, la rajtoj kaj la devoj de internacie funkcianta organizo? Ĉu vi volas interŝanĝi kaj helpi en la kreado de bonaj juraj praktikoj en internacia kunteksto? Aliĝu al nia grupo pri juro kaj […]

Artikolo Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Juro aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Projektoj kaj Subvencipetoj

by Ariel on 11 Februaro 2019 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi volas helpi al TEJO kaj ĝiaj landaj sekcioj kreski en sia junulara agado per subvenciitaj projektoj? Ĉu vi interesiĝas pri financaj ebloj por TEJO kiel internacie funkcianta organizo kaj pri specifaj fondusoj disponeblaj por antaŭenigi la projektojn de via organizaĵo? Ĉu vi volas interŝanĝi ideojn kaj helpi en la kreado de bonaj praktikoj […]

Artikolo Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Projektoj kaj Subvencipetoj aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Konkurso por partopreni Komunan Seminarion 2019 en Vjetnamio

by Ariel on 9 Februaro 2019 in Malfermaj alvokoj

Komuna Seminario estas la plej granda kaj grava junulara Esperanto-evento en Azio. En 2019 la evento estos okazigota de VEJO en la marurbo Danang, Vjetnamio, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, kun la ĉeftemo “Man-en-man protektu marmedion”. Por ebligi la partoprenon de pli da junuloj en tiu tradicia evento, KEAM, TEJO, […]

Artikolo Konkurso por partopreni Komunan Seminarion 2019 en Vjetnamio aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Genra Egaleco

by Ariel on 28 Januaro 2019 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi interesiĝas pri la ligoj inter genro kaj junularaj problemoj? Ĉu vi ŝatus esplori pri kiel liberigi nin de genraj ŝablonaĵoj en junulara agado? Ĉu vi volas interŝanĝi kaj helpi en la kreado de bonaj praktikoj en internacia kunteksto? Aliĝu al nia grupo pri genro kaj esploru pri kiel inkludi genran perspektivon en junulara […]

Artikolo Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Genra Egaleco aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Partoprenu UN-festivalon pri daŭripova evoluigo en Bonn!

by Ariel on 23 Januaro 2019 in Malfermaj alvokoj

La Tutmonda Festivalo pri Agado rilate al la Celoj por Daŭripova Evoluigo estas evento organizata de la Unuiĝintaj Nacioj, kadre de la Kampanjo por Aktivado. La festivalo okazas ĉiujare en Bonn kaj kunigas registaranojn, lokajn estrojn, internaciajn organizojn, civitanan socion, aktivulojn, junajn porbatalantojn, kreeman industrion kaj la privatan sektoron. Ĉi-jare, la evento okazos inter la […]

Artikolo Partoprenu UN-festivalon pri daŭripova evoluigo en Bonn! aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2019

by Ariel on 17 Januaro 2019 in Malfermaj alvokoj

Jam tradicie la fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson.La IJK 2019 okazos de la 27-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakio.Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio […]

Artikolo Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2019 aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma alvoko: Iĝu estrarano de TEJO

by Ariel on 2 Januaro 2019 in Malfermaj alvokoj

La 31-an de decembro 2018, la estrarano de TEJO Arturo Crespo eliris el la estraro kaj estis nomumita de la Komitato kiel komisiito. Sekve ni malfermas alvokon por kandidatiĝi kiel estrarano de TEJO. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2019 kaj esti naskita inter la 1-a de septembro […]

Artikolo Malferma alvoko: Iĝu estrarano de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

IJK 2020 en via lando!

by Ariel on 12 Oktobro 2018 in Malfermaj alvokoj

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 76-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj ni proponas du etapojn por sendi al ni viajn proponojn. Kial ni faras tiel? Ĉar ni rimarkis ke kelkfoje vi bezonas pli da helpo pri viaj kandidatiĝoj. Ni deziras havi detalajn proponojn, […]

Artikolo IJK 2020 en via lando! aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Estu parto de la Elekta Komisiono de TEJO!

by Ariel on 8 Oktobro 2018 in Malfermaj alvokoj

La Elekta Komisiono estas Organo de TEJO, kies ekzisto kaj funkcio estas priskribita de la Reglamento pri Elekto de Estraranoj. Ĝia tasko estas kolekti kandidatiĝojn por la estraro (kaj ankaŭ mem alparoli eblajn kandidatojn), prijuĝi la kandidatojn kaj prezenti al la komitato strukturitan proponon por elekto de nova estraro. La Elekta Komisiono laboras en sama […]

Artikolo Estu parto de la Elekta Komisiono de TEJO! aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Iĝu Komitatano B de TEJO (2018-2020)

by Ariel on 3 Oktobro 2018 in Malfermaj alvokoj

Revenis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de aŭtuno 2018 ĝis majo 2020.  Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO rajtas ankaŭ kandidatiĝi kiel […]

Artikolo Iĝu Komitatano B de TEJO (2018-2020) aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 Page 2 Page 3 Page 4

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash