• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: Aliaj

KER-ekzamenoj dum IJK 2018 en Hispanio

by Ariel on 4 Majo 2018 in Aliaj

Ĉu vi ŝatus ekzameniĝi laŭ la KER-niveloj dum la IJK 2018 – Internacia Junulara Kongreso en Badajoz, Hispanio? La ekzameno okazos la 9-an de aŭgusto, post kelkaj tagoj de kursoj kaj ĝuado de la IJK. Aliĝu tuj ĉe la retejo de educado.net TEJO-anoj ricevas rabaton por la ekzameno: https://bit.ly/2HLdePb La IJK 2018 – Internacia Junulara Kongreso […]

Articolul KER-ekzamenoj dum IJK 2018 en Hispanio apare prima dată în Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

KER-ekzamenoj dum KEKSO en Germanio

by Ariel on 25 Aprilo 2018 in Aliaj

Ĉu vi ŝatus ekzameniĝi laŭ la KER-niveloj dum KEKSO en Zweibrücken, Germanio, la 20-an de majo? La sesio okazos se almenaŭ 5-6 homoj aliĝos ĝis la 28-a de aprilo, do profitu la okazon kaj tuj aliĝu: https://edukado.net/alighilo?id=2018DE-ZWEI TEJO-anoj ricevas rabaton por la ekzameno: https://bit.ly/2HLdePb Retejo de KEKSO

Articolul KER-ekzamenoj dum KEKSO en Germanio apare prima dată în Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Iĝu la ŝanĝo kiun vi volas vidi en Esperantujo

by Ariel on 24 Aprilo 2018 in Aliaj

Partoprenu kaj aktivu en Esperantujo! Jen mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de TEJO Charlotte Scherping Larsson.

Articolul Iĝu la ŝanĝo kiun vi volas vidi en Esperantujo apare prima dată în Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO-trejnadoj pri egaleco dum la IJF en Italio

by Ariel on 10 Aprilo 2018 in Aliaj

Dum la Internacia Junulara Festivalo en Marina di Ascea, suda Italio, okazis trejnadoj de TEJO kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon Inter Junuloj (angle Fostering Equality in Youth). La projekto, financita parte de la Eŭropa Unio, celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egaleco, alirebleco, kaj aktivisma agenteco por junuloj en Esperantujo. La trejnadojn […]

Articolul TEJO-trejnadoj pri egaleco dum la IJF en Italio apare prima dată în Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO partoprenos la Eŭropan Junularan Okazaĵon en Strasburgo

by Ariel on 13 Marto 2018 in Aliaj

La 1-a kaj 2-a de junio 2018, TEJO partoprenos la Eŭropan Junularan Okazaĵon – European Youth Event en Strasburgo, kun delegacio de preskaŭ 30 junaj Esperantistoj. Pluraj miloj da junuloj renkontiĝos dum la dutaga evento en kaj apud la Parlamentejo de Eŭropa Unio. Estos organizitaj konferencoj, plenaj sesioj kaj metiejoj, sed ankaŭ koncertoj kaj multaj aliaj neformalaj aktivaĵoj. […]

Articolul TEJO partoprenos la Eŭropan Junularan Okazaĵon en Strasburgo apare prima dată în Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Nova numero de Revuo Kontakto: Pluramemo – Novaj difinoj kaj defioj en amrilatoj

by Ariel on 26 Februaro 2018 in Aliaj

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas Pluramemo – Novaj difinoj kaj defioj en amrilatoj. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas: “Mi nuntempe legas libron de la 1990-aj jaroj nomatan Mi pensas, do mi trompiĝas, de Jean-Pierre Lentin. Ĝi parolas […]

The post Nova numero de Revuo Kontakto: Pluramemo – Novaj difinoj kaj defioj en amrilatoj appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Ni serĉas kunordiganton de la volontuloj

by Ariel on 26 Februaro 2018 in Aliaj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungos kunordiganton de la volontuloj por la nova jaro. Ĉu temas pri vi? La Centra Oficejo en Roterdamo estas komuna oficejo de TEJO kaj UEA. En ĝi laboras ĉefe oficistoj de UEA, kaj ambaŭ organizoj ricevas volontulojn per la programo EVS (Eŭropa Volontula Servo) financita pere de Erasmus+. TEJO serĉas por […]

The post Ni serĉas kunordiganton de la volontuloj appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

“Diverseco – neniam tro!” – Kampanjo de UNITED

by Ariel on 24 Februaro 2018 in Aliaj

UNITED estas Eŭropa reto de junularaj organizoj, en kiu ankaŭ membras TEJO. Jen mesaĝo kiun UNITED sendis al ĉiuj siaj partneraj organizoj pri sia marta kampanjo kontraŭ rasismo. 17-25a de marto – Eǔropa Agadsemajno Kontraŭ Rasismo 2018 Ĉiujare, UNITED kunordigas unusemajnan tuteŭropan kampanjon ĉirkaŭ la 21a de marto por protesti kontraŭ ĉiuj formoj de rasismo kaj […]

The post “Diverseco – neniam tro!” – Kampanjo de UNITED appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

AEJK Projekto – Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo (VIDEO)

by Ariel on 9 Februaro 2018 in Aliaj

AEJK – Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo estas projekto, kiu koncentriĝis pri kapablokonstruado de junuloj pere de neformala edukado kaj pri trejnado de trejnistoj. Ĝi permesis proksimigi membrojn el foraj landoj kaj pliriciĝi nian komunumon. La projekton kunkreis TEJO kaj ĝiaj Landaj Sekcioj el Pollando, Slovakio, Italio, Burundo, Togolando, Benino kaj Kongo (Kinŝasa). AEJK estis realigata kun […]

The post AEJK Projekto – Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo (VIDEO) appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

IJK 2019 okazos en Slovakio!

by Ariel on 29 Januaro 2018 in Aliaj

La 75-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO #IJK2019 okazos en Liptovský Hrádok, Slovakio! TEJO dankas la kandidatojn NEJ kaj SKEJ. Ambaŭ estis tre bonaj kandidatoj por la venonta IJK, kaj ni vere aprezis la emon kaj entuziasmon, kiujn ili montris en ĉiuj fazoj de la kandidatiĝproceso. La TEJO-estraro multe pristudis ĉiujn kandidatiĝmaterialojn kaj vere estis […]

The post IJK 2019 okazos en Slovakio! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Gilbert Niyukuri, volontulo en la Esperanto-centro de Rumonge, Burundo

by Ariel on 24 Januaro 2018 in Aliaj

Ekkonu Gilbert Niyukuri, volontulo en la Esperanto-centro en Rumonge, Burundo! El kiu lando vi estas? Mi estas el Burundo. Kion vi faras en via ekster Esperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro? En mia ekster esperantuja vivo mi estis studento en medicina fakultato sed nun ial mi ne plu studas sed mi esperas daŭrigi mian […]

The post Gilbert Niyukuri, volontulo en la Esperanto-centro de Rumonge, Burundo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Transdono de Oficoj en la Estraro de TEJO

by Ariel on 23 Januaro 2018 in Aliaj

TEJO havas novan prezidanton kaj Ĝeneralan Sekretarion. Post reta voĉdono pri transdono de oficoj en la estraro, la Ĝenerala Sekretario Hoan Tran (Ĝojo) transprenas la oficon de Prezidanto ĝis la fino de la mandato 2017-2018, kaj la taskojn kaj oficon de Ĝenerala Sekretario transprenas la estrarano Charlotte Scherping Larsson. Por kontakti ilin: Hoan Tran (Ĝojo): […]

The post Transdono de Oficoj en la Estraro de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Novaĵoj, projektoj kaj esperoj por 2018

by Ariel on 22 Januaro 2018 in Aliaj

Dum la Junulara E-Semajno en Pollando okazis komitatkunsido de TEJO. Enric Baltasar, Konstanze Schönfeld kaj Charlotte Scherping Larsson parolas pri novaĵoj, projektoj kaj esperoj por 2018.

The post Novaĵoj, projektoj kaj esperoj por 2018 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Afiŝkonkurso de UNITED por ilia kampanjo de 2018 “Restu unuiĝintaj”

by Ariel on 19 Januaro 2018 in Aliaj

UNITED organizas denove afiŝkonkurson, ĉi-foje por sia tutjara kampanjo por kiu la temo estas simple la slogano de UNITED: “Restu unuiĝintaj”. UNITED skribas: “Ni vivas en malfacilaj tempoj: faŝismo kaj dekstra ekstremismo ne nur disvastiĝas, sed iĝas pli kaj pli akceptitaj. Ni volas batali kontraŭ tiu bildo: nun estas la tempo por stari kune kaj […]

The post Afiŝkonkurso de UNITED por ilia kampanjo de 2018 “Restu unuiĝintaj” appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Trejnado pri Volontula Lingvoinstruado dum la Junulara E-Semajno

by Ariel on 18 Januaro 2018 in Aliaj

Kadre de la Erasmus+ projekto pri Volontula Lingvoinstruado, okazis dum la Junulara E-Semajno en Pollando 3-taga intensa trejnado kiu kovris bazajn temojn. La trejnadon partoprenis pli ol 15 homoj el 8 engaĝitaj organizoj kaj estis gvidata de du longtempaj kaj spertaj instruistoj, Jana Kamenická kaj Szilva Szabolcs.

The post Trejnado pri Volontula Lingvoinstruado dum la Junulara E-Semajno appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Nova numero de Revuo Kontakto: Eŭropo kaj Afriko – Ligitaj per eksterordinaj paŝoj

by Ariel on 16 Januaro 2018 in Aliaj

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas la historia unua Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Afriko. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas: “Antaŭ viaj okuloj troviĝas iom eksterodinara Kontakto. Temas pri eldono, kies […]

The post Nova numero de Revuo Kontakto: Eŭropo kaj Afriko – Ligitaj per eksterordinaj paŝoj appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO-trejnado dum la Junulara E-Semajno en Pollando

by Ariel on 12 Januaro 2018 in Aliaj

Dum la Junulara E-Semajno en Pollando okazis TEJO-trejnado pri decidfarado. La trejnistoj Charlotte Scherping Larsson kaj Sasha Murr enkodukis al trejnatoj diversajn modelojn pri decidfarado kaj klarigis kiel utile kaj efike uzi la modelojn.  

The post TEJO-trejnado dum la Junulara E-Semajno en Pollando appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Letero de la prezidanto

by Enric Baltasar on 2 Januaro 2018 in Aliaj

La 31-an de decembro en Pollando, post aprobo de la nova Strategio 2018-2020 kaj buĝeto, mi legis leteron al la Komitato. “Pensu pri la jeno dum mi legas ĝin: TEJO devas esti platformo por la junulara Esperanto-movado”.   Estimataj aktivuloj, Preter homoj ni estas konstruantoj, kaj estas inspirige por mi esti kun homoj kiuj tiom […]

The post Letero de la prezidanto appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Aliĝu al IJK 2018 en Hispanio!

by Ariel on 27 Decembro 2017 in Aliaj

Eblas aliĝi al la 74-a IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO! La evento okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 en Badaĥozo (Hispanio). Aliĝu ĝis la 31-a de januaro por profiti la plej malmultekostan aliĝperiodon. Oficiala retejo de IJK 2018: http://ijk2018.tejo.org/

The post Aliĝu al IJK 2018 en Hispanio! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Paul Helly, la nova volontulo de TEJO

by Ariel on 22 Decembro 2017 in Aliaj

Ekkonu la novan volontulon de TEJO Paul Helly! El kiu lando vi estas? Mi venas el Francio kaj kreskis plejlonge en ĝia norda parto. Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro? Antaŭ volontuliĝi mi finis sciencajn studojn en inĝenierlernejo kaj universitato. Mia ĉefa fako estas komputika solvado de fizikaj modeloj, […]

The post Paul Helly, la nova volontulo de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Valia Tamvaki, la nova volontulino de TEJO

by Ariel on 21 Decembro 2017 in Aliaj

Ekkonu la novan volontulinon de TEJO Valia Tamvaki! Jen ŝia memprezento. “Mi volas prezenti min per aferoj, kiuj ne troveblas en mia CV. Mia nomo estas Vasiliki, sed amikoj vokas min Valia. Mi venas el varma Grekio. Mi amas oleon de olivo kaj feta-fromaĝon. Mi ŝatas Henric Ibsen, Shakespeare, Tennessee Williams, Jan Van Eyck kaj Bansky. […]

The post Valia Tamvaki, la nova volontulino de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Olga Sevcenco, la nova volontulino de TEJO

by Ariel on 19 Decembro 2017 in Aliaj

Ekkonu la novan volontulinon de TEJO Olga Sevcenco! El kiu lando vi estas? Moldavio. Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro? Mi havas 2 magistrajn gradojn: unu pri Banka Administrado kaj alia pri Komerca Leĝo. Mi estas iama Kunordiganto pri Evoluado kaj Monitorado ĉe la Nacia Junulara Konsilio de Moldavio. […]

The post Olga Sevcenco, la nova volontulino de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Juliana Evandro, nova komisiito pri Landa Agado en Ameriko

by Ariel on 18 Decembro 2017 in Aliaj

Kun granda ĝojo ni povas anonci ke ni havas novan komisiiton pri Landa Agado en Ameriko: Juliana Evandro! Juliana lernis Esperanton en la jaro 2010 en la Kulturdomo de Esperanto de la Federacia Universitato de Cearao. Jam je la sekva jaro, ŝi ekinstruis la lingvon al studentoj pri inĝenierio de la sama universitato. Ŝi engaĝiĝis […]

The post Juliana Evandro, nova komisiito pri Landa Agado en Ameriko appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Por ĉiuj, Esperanto! – Zamenhofa Tago 2017

by Ariel on 15 Decembro 2017 in Aliaj

Feliĉan Zamenhofan Tagon 2017! Antaŭ 158 jaroj, la 15-an de decembro 1859, naskiĝis en Bjalistoko Ludoviko Lazaro Zamenhof, la iniciatoro de la lingvo Esperanto. Kunhavigu la videon kaj profitu la okazon por paroli pri Esperanto kun viaj geamikoj! Koran dankon al ĉiuj kiuj kontribuis al la realigo de la filmeto kaj al Juliana Evandro, kiu […]

The post Por ĉiuj, Esperanto! – Zamenhofa Tago 2017 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Kontribuu al video por la Zamenhofa Tago

by Ariel on 29 Novembro 2017 in Aliaj

Por ĉi-jara Zamenhofa Tago, ni ŝatus krei festan videon kaj ni bezonas vian helpon! En la video aperos pluraj homoj el diversaj landoj, dirantaj en siaj naciaj lingvoj la frazon “Por ĉiu – sia propra lingvo, por ĉiuj – Esperanto!”. La filmetoj estos kunmetitaj en video kiun ni disvastigos en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por […]

The post Kontribuu al video por la Zamenhofa Tago appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Nova numero de Revuo Kontakto pri Veganismo

by Ariel on 27 Novembro 2017 in Aliaj

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas veganismo. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas: “Kiam mi esperantistiĝis ― ĉirkaŭ la jaro 2001 ― mi jam estis vegetarano de tri jaroj. Sed ĝuste dum mia unua internacia renkontiĝo […]

The post Nova numero de Revuo Kontakto pri Veganismo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Rakoen Maertens reprezentis TEJO-n kaj UEA-n en la Ĝenerala Konferenco de UNESCO en Parizo

by Ariel on 7 Novembro 2017 in Aliaj

Rakoen Maertens reprezentis TEJO-n kaj UEA-n en la Ĝenerala Konferenco de UNESCO en Parizo. Li parolis pri Esperanto, lingvaj baroj kaj lingva justeco. Jen lia parolado. (02:35:20)

The post Rakoen Maertens reprezentis TEJO-n kaj UEA-n en la Ĝenerala Konferenco de UNESCO en Parizo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma Skype-horo dum la Estrara Kunsido

by Ariel on 19 Oktobro 2017 in Aliaj

Dum la Estrara Kunsido de TEJO ĉi-semajnfine, ni okazigos malferman Skype-horon, la 21-an de oktobro 2017 de la 13:00 ĝis la 14:00. Se vi ŝatus saluti, babili, diskuti kun TEJO-estraranoj, bonvolu sendi retmesaĝon al gro.ojetnull@kes-nexg ĝis la 12:00 ptm la 20-an de oktobro 2017 (Roterdama tempo). Per Skype – Uzantnomo: TEJO-oficejo Hangouts – Uzantnomo: gro.ojetnull@ofni […]

The post Malferma Skype-horo dum la Estrara Kunsido appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Nova numero de Revuo Kontakto aperis en la reto

by Ariel on 16 Oktobro 2017 in Aliaj

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! Ĝi daŭrigas la ĉeftemon de la antaŭa numero: Mono – Ĉu neŭtrala lingvo? En Movada Rubriko, sub la gvido de Massimo Ripani, vi legos pri la historie unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko kaj pri la TEJO-agado dum la Universala Kongreso en Seulo. La abonantoj povas elŝuti […]

The post Nova numero de Revuo Kontakto aperis en la reto appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Reprezentu TEJO-n en la Forumo Junulara Eŭropa en Strasburgo

by Ariel on 13 Oktobro 2017 in Aliaj

Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele kaj dezirus reprezenti Esperanton kaj TEJO-n en la Eŭropa Parlamento, kie estos aliaj 8000 junuloj el la tuta kontinento? EYE 2018 estas la perfekta evento por vi! Junaj, entuziasmaj kandidatoj estas serĉataj por partopreni la plej grandan aranĝon de la Forumo Junulara Eŭropa, EYE, kiu okazos […]

The post Reprezentu TEJO-n en la Forumo Junulara Eŭropa en Strasburgo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 4 Page 5 Page 6 Page 7

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash