• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: Aliaj

Demandaro pri egaleco en la Esperanto-movado

by Ariel on 17 Septembro 2021 in Aliaj

Kiu estas via sperto pri egaleco en nia movado? Respondu la demandaron kaj helpu la komisionon de TEJO pri Egaleco kompreni la nunan staton de alireblo kaj inkluzivigo en diversaj aspektoj de nia movado. Viaj respondoj estos utilaj por krei pli taŭgajn gvidliniojn por venontaj retaj kaj fizikaj eventoj kaj ĝenerale analizi la problemojn kiuj […]

The post Demandaro pri egaleco en la Esperanto-movado appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Internacia Junulara Tago 2021

by Ariel on 12 Aŭgusto 2021 in Aliaj

En 1999, la Ĝenerala Asembleo de UN (RES 54/120) aprobis «la rekomendon de la Monda Konferenco de Ministroj de Junularo (…), ke la 12-a de aŭgusto estu deklarita Internacia Junulara Tago». La starigo de tiu grava tago estis rimarkinda, ĉar ĝi emfazis la centran rolon de junuloj en la publika sfero kaj rilate al nuntempaj […]

The post Internacia Junulara Tago 2021 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

IJK 2021 en la reto

by Ariel on 11 Aŭgusto 2021 in Aliaj

294 homoj partoprenis en IJK 2021, la Internacia Junulara Kongreso, kiu por la dua sinsekva jaro okazis en la reto. Por la unua fojo dum reta TEJO-evento, oni uzis la platformon kun luda interfaco Gather.town. TEJO dankas ĉiujn partoprenintojn kaj la organizan teamon de IJK 2021, Karlos’, Snehaĝa, Emerson, Batuhan kaj Marko, pro la senlaca […]

The post IJK 2021 en la reto appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Estraro de TEJO 2021-2022

by Ariel on 6 Aŭgusto 2021 in Aliaj

La Komitato elektis la Estraron de TEJO por la mandato 2021-2022! La nova teamo ekoficos la 1-an de Septembro. Agrablan kunlaboron kaj sukcesan agadon! Prezidanto: Léon KamenickýVicprezidanto: Albert Stalin GarridoVicprezidanto: Inès KahinĜenerala Sekretario: Rogier Huurman (Roĉjo)Kasisto: Veronika VenislovasEstrarano: Valentin Ceretto-BergeratEstrarano: Matheus Arantes PachecoEstrarano: Uriel Gurdián Estrarano: Alexandre Raymond (Alekĉjo)

The post Estraro de TEJO 2021-2022 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Kandidatoj por la Estraro de TEJO 2021-2022

by Ariel on 27 Julio 2021 in Aliaj

Jen la kandidatoj por la Estraro de TEJO 2021-2022! Komitatanoj de TEJO povas legi la plenan raporton de la Elekta Komisiono en la komitata listo. LÉON KAMENICKÝ Kandidato por la posteno de Prezidanto Pri mi“Mi estas preskaŭ 25-jaraĝa junulo kiu nuntempe vivas en Prago (Ĉeĥio). Tie mi havas plentempan laboron en la internacia firmao Ernst […]

The post Kandidatoj por la Estraro de TEJO 2021-2022 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

KODEJO 2020

by Ariel on 3 Julio 2021 in Aliaj

La Kompleta Demandaro por Esperantaj Junularaj Organizoj (KODEJO) 2020 estas preta!  Ĉu vi estas landa aŭ faka sekcio de TEJO, nealiĝinta junulara organizo, aŭ landa referencpunkto? Kiel statis kaj evoluis via organizo en 2020? Kiel efikis la pandemio sur vian agadon? Respondu la demandarojn kaj helpu krei pli klaran bildon pri la junulara movado tutmonde! […]

The post KODEJO 2020 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Daŭripoveca Teamo

by Superadministranto on 1 Julio 2021 in Aliaj

La Plano de TEJO pri Daŭripoveco: kontribuu ankaŭ vi!  Antaŭ nelonge TEJO ekis la kreadon de plano pri daŭripoveco, kiu celas ellabori paŝojn por daŭripovigi ĉiujn agadojn de nia organizo. Tiu plano estas paŝo-post-paŝa laboro, en kiu ankaŭ vi povas helpi! Kiel? Depende de via tempo-disponeblo, estas multaj ebloj: Respondi nian demandon pri kiu temo […]

The post Daŭripoveca Teamo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Monda Tago de Rifuĝintoj 2021

by Ariel on 20 Junio 2021 in Aliaj

Antaŭ kelkaj semajnoj foto de Luna, juna hispana volontulo brakumanta migranton, estis disvastigita interrete kaj ĝi kaptis la atenton de la tuta mondo. Dum la juna volontulo ricevis plurajn kritikojn, ŝi ankaŭ ricevis multajn kuraĝigojn. Tio reflektas la nunan rifuĝintan krizon. Ni ankoraŭ bezonas lerni, ke ĉiuj rajtas vivi en paco, sendepende de kie oni […]

The post Monda Tago de Rifuĝintoj 2021 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

11 vortoj el la Esperanto-kurso en Duolingo kiujn eble vi ne konas

by Ariel on 14 Junio 2021 in Aliaj

Ĉu vi lernas Esperanton per Duolingo? Eble vi aŭdis kelkajn vortojn tie, kiujn vi ne tuj komprenis. En tiu ĉi filmeto, la TEJO-estrarano Karina Oliveira klarigas la signifon de 11 apartaj vortoj el la Esperanto-kurso en Duolingo, kiujn eble vi ne konas! Pere de tiuj vortoj, vi malkovros multajn interesajn aferojn pri la Esperanto-komunumo! Teksto […]

The post 11 vortoj el la Esperanto-kurso en Duolingo kiujn eble vi ne konas appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Partoprenu la Virtualan Kongreson kaj mojosigu ĝian junularan programon!

by Ariel on 28 Majo 2021 in Aliaj

La Virtuala Kongreso, kiu anstataŭas la nuligitan Universalan Kongreson de Belfasto, okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021. La evento estas organizata de Universala Esperanto-Asocio kunlabore kun TEJO, E@I kaj Vinilkosmo.  Kadre de la ĝi okazos bunta junulara programo, mallonge JuPo, prizorgata de teamo de volontuloj.  Se vi estas membro de TEJO/UEA, […]

The post Partoprenu la Virtualan Kongreson kaj mojosigu ĝian junularan programon! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio kaj Transfobio 2021

by Ariel on 17 Majo 2021 in Aliaj

La Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio, Interseksfobio kaj Transfobio (angle, International Day Against Homophobia, Biphobia, Intersexphobia and Transphobia) estas tago por substreki la rajtojn de la GLAT-komunumo kaj por pliigi la konscion de ĉiuj pri la luktoj, kiujn la komunumo alfrontas por havi aliron al tiuj rajtoj. Hodiaŭ estas tago por emfazi la diversecon de […]

The post Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio kaj Transfobio 2021 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Junulara konkurso “La dudekaj jaroj, alia mondo?” – Premio Grabowski 2021

by Ariel on 6 Aprilo 2021 in Aliaj

La juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj kun la temo “La dudekaj jaroj, alia mondo?”. Povas partopreni ĉiu homo, kies aĝo ne superas 25 jarojn en la 1-a de januaro 2021. Konkursaĵoj povas esti literaturaj tekstoj de ajna ĝenro (poezio, prozo, dramo, eseo, k.a.) kaj longo, neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo. La komisiono povas aljuĝi unuan premion de 250 eŭroj, duan […]

The post Junulara konkurso “La dudekaj jaroj, alia mondo?” – Premio Grabowski 2021 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO lanĉas datuman partnerecon kun Google

by Superadministranto on 1 Aprilo 2021 in Aliaj

Hodiaŭ la estraro de TEJO fieras anonci novan iniciaton por fortigi la asocion kaj starigi novan reciproke avantaĝan kunlaboron kun la usona firmao Google. Kadre de la kunlaboro la datumtrakta firmao kolektos, stokos, administros kaj havigos ĉiujn datumojn de TEJO, ĝiaj sekcioj kaj membroj, kaj povos liveri pli taŭgajn personigitajn ofertojn al ili. Google ankaŭ […]

The post TEJO lanĉas datuman partnerecon kun Google appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

IRIS – Internacia Reta Interfaka Simpozio

by Ariel on 31 Marto 2021 in Aliaj

La komisiono de TEJO pri Edukado, Scienco kaj Kulturo organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS) de la 2-a ĝis la 5-a de aprilo 2021.La podiaj diskutoj de IRIS okazas dum la TEJO-evento Retoso. Ili baziĝas sur la ricevitaj videaj prelegoj, jam spekteblaj en YouTube, kaj tuŝas diversajn fakojn kaj temojn. Ĉu vi volas lerni pli […]

The post IRIS – Internacia Reta Interfaka Simpozio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Partoprenu retan eventon pri lingvaj rajtoj

by Ariel on 30 Marto 2021 in Aliaj

Partoprenu la retan eventon Lingvaj rajtoj kaj junuloj: defioj kaj oportunoj kadre de la EKOSOK Junulara Forumo 2021 de la Unuiĝintaj Nacioj. La evento estas organizita de TEJO kaj UEA kaj ĝi okazos la 6-an de Aprilo ekde la 16:00 UTC kaj ĝi estas malferma al ĉiuj. Aliĝu al la Zoom-evento Unu jaron post la eko […]

The post Partoprenu retan eventon pri lingvaj rajtoj appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio 2021 – Deklaro de TEJO

by Ariel on 21 Marto 2021 in Aliaj

En 1979, la Ĝenerala Asembleo de UN, maltrankvila pri kresko de etna diskriminacio kaj rasismo, adoptis agadplanon por agi kontraŭ ĉia etna malamo kaj antaŭjuĝo. Temis interalie pri starigo de semajno por memori kaj subteni tiujn, kiuj luktas kun rasismo kaj etna diskriminacio. Movadoj kiel “Nigraj Vivoj Gravas” memorigas, ke estas ankoraŭ multo por fari, […]

The post Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio 2021 – Deklaro de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Internacia Tago de Virinoj 2021

by Ariel on 8 Marto 2021 in Aliaj

Kiel ĉiujare, hodiaŭ, la 8-an de marto, ni memorigas la Internacian Tagon de Virinoj. Ni memoras la gravecon de genra egaleco, precipe rilate al fundamentaj rajtoj, partopreneblo kaj reprezentado, libereco kaj sendependeco. Tamen, jaron post jaro, la kvanto de seksismo kaj diskriminacio, vorta, emocia kaj seksa perforto kontraŭ virinoj kaj virinmortigo pliiĝis tutmonde. Aldone, la […]

The post Internacia Tago de Virinoj 2021 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

International Women’s Day 2021

by Ariel on 8 Marto 2021 in Aliaj

As every year, today, on the 8th of March, we are commemorating International Women’s Day. We remember the importance of gender’s equality, especially in regards to fundamental rights, opportunities of participation and representation, freedom and independence. However, year by year, the rate of sexism and discrimination, verbal, emotional and sexual violence against women and femicide […]

The post International Women’s Day 2021 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Daŭripoveca teamo bezonata

by Superadministranto on 4 Marto 2021 in Aliaj

Ĉu ankaŭ vi havas zorgojn pri la klimatkrizo kaj interesiĝas pri ekologiaj kaj daŭripovecaj temoj? TEJO kunvokas teamon por krei Daŭripovecan Planon por la organizo!Kiel nia organizo mezuru la daŭripovecon de ĝiaj agadoj? Kiel ni plibonigu ĝin? Ni bezonas vian helpon! Alskribu dauripova@tejo.org por aliĝi al nia teamo aŭ se vi havas ajnajn demandojn; aŭ […]

The post Daŭripoveca teamo bezonata appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma Tago por Patronoj

by Superadministranto on 20 Februaro 2021 in Aliaj

Ĉiuj Patronoj de Tejo estas invititaj al la Malferma Horo por Patronoj! Estos okazo babili kun estraranoj de TEJO kaj aliaj patronoj, rakonti al ni viajn spertojn, konsilojn, ideojn, grumbli pri avangarda lingvouzo, miri kaj informiĝi pri niaj lastatempaj agadoj kaj kiel via subteno utilas al la junulara Esperanto-movado! Por ke patronoj el la tuta […]

The post Malferma Tago por Patronoj appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Edukado

by Ariel on 24 Januaro 2021 in Aliaj

Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunagas kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en tiu ĉi mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Edukado 2021. Jam antaŭ dudek jaroj, forumo en Dakaro organizita de Unesko skizis la plej urĝajn tutmondajn paŝojn farendajn sur la kampo de edukado, inkluzive la […]

The post Mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Edukado appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO serĉas spertulojn pri pluraneco kaj klimata agado

by Superadministranto on 13 Januaro 2021 in Aliaj

Ĉu vi estas TEJO-anoj kaj spertas pri klimato, homaj rajtoj, junulara agado aŭ intersekcieco/pluraneco/kontraŭbatalo de diskriminacio? Ĉu vi ŝatus kunhavigi vian sperton kun aliaj gejunuloj? TEJO bezonas vin! TEJO nuntempe pretigas 2 projektojn por junulara edukado kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) por bunta publiko, duone esperantista kaj neesperantista. Ambaŭ ili okazos marte 2021 […]

The post TEJO serĉas spertulojn pri pluraneco kaj klimata agado appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Intervjuo al Snehaĝa, nova komisiito de TEJO

by Superadministranto on 15 Decembro 2020 in Aliaj

Snehaĝa estas nova komisiito pri scienco de TEJO! Ni faris kelkajn demandojn por ke vi pli bone konatiĝu kun ŝi! Kie vi loĝas kaj pri kio vi okupiĝas? Snehaĝa: Mi loĝas en la urbo Bengaluro en Barato. Mi estas studento de organika ĥemio kaj nuntempe mi okupiĝas pri scienc-komunikado. Kial vi decidis iĝi komisiito de […]

The post Intervjuo al Snehaĝa, nova komisiito de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Intervjuo al Albert Stalin Garrido, nova estrarano de TEJO

by Superadministranto on 7 Decembro 2020 in Aliaj

Albert Stalin Garrido estas nova estrarano de TEJO pri Landa kaj Faka Agado. Ni faris kelkajn demandojn por ke vi pli bone konatiĝu kun li!Albert Stalin Garrido estas nova estrarano de TEJO pri Landa kaj Faka Agado. Ni faris kelkajn demandojn por ke vi pli bone konatiĝu kun li! Kie vi loĝas kaj pri kio […]

The post Intervjuo al Albert Stalin Garrido, nova estrarano de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

EGALECO BEZONAS VIN!

by Superadministranto on 5 Novembro 2020 in Aliaj

La laborgrupo de TEJO pri Egaleco spertas renovigon ĉi-jare kaj bezonas entuziasmajn aktivulojn!Ĝi ekhavis novajn branĉojn, tiel ke ĝi nun konsistas el kvar branĉoj:– Genra Egaleco– Tutmonda Egaleco– Alireblo– Liberen Legu en la paĝo pri la komisiono la informojn pri ĉiu branĉo.La branĉo pri Alireblo ŝatus koni viajn ideojn por pli alirebla movado.Bonvolu skribi viajn […]

The post EGALECO BEZONAS VIN! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

EKIS LA KOMISIONO PRI TALENTO

by Superadministranto on 2 Novembro 2020 in Aliaj

Post kelkjara paŭzo, la komisiono pri Talento reekas sian laboron kun entuziasmaj aktivuloj!Ĉu vi estas nova aktivulo kaj vi ankoraŭ ne trovas vian vojon en TEJO? Ĉu vi ne certas kie via kontribuo estus bezonata aŭ kiun rolon alpreni? Ĉu vi konas promesplenan homon, kiu estus taŭga aktivulo por TEJO? Skribu al tejooficejo@gmail.com kaj ni helpos […]

The post EKIS LA KOMISIONO PRI TALENTO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Ekkonu la novan estraron de TEJO 2020-2021

by Ariel on 29 Oktobro 2020 in Aliaj

En la unua epizodo de la novaĵserio de TEJO Enmovade, ni prezentas al vi la Estraron de TEJO 2020-2021 kaj ni rakontas pri la unua estrara kunsido de la mandato okazinta en Roterdamo. En la novaĵserio Enmovade, TEJO-estraranoj kaj aktivuloj de la tuta mondo rakontos pri sia agado kaj kunhavigos spertojn kaj ideojn pri la […]

The post Ekkonu la novan estraron de TEJO 2020-2021 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La legorondo de TEJO

by Ariel on 6 Oktobro 2020 in Aliaj

Ĉu vi ŝatas legi librojn en Esperanto?  La legorondo de TEJO estas neformala, senpaga grupo sub la interesgrupo pri Kulturo, kiu kunvenas ĉiun monaton por priparoli literaturon verkitan en la internacia lingvo. Ĝi celas tiujn, kiuj jam bone komprenas la lingvon kaj sentas sin aŭ flua aŭ preskaŭ flua, sendepende de ties nuna legemo. Ĝi […]

The post La legorondo de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2020-2021)

by Superadministranto on 1 Oktobro 2020 in Aliaj

Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. La limdato estas plilongigita: vi rajtas sendi vian kandidatiĝon ĝis la 18-a de oktobro 2020! Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona […]

The post Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2020-2021) appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Partoprenu kurson pri homaj rajtoj en Slovenio

by Ariel on 3 Aŭgusto 2020 in Aliaj

Centro de Edukistoj pri Homaj Rajtoj: estu aktoro de ŝanĝo! COMPASS HRE NTK 2020 en Slovenio La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj la Slovena Nacia Junulara Konsilio (MSS) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo organizas la projekton “‘Centro de Edukistoj pri Homaj Rajtoj: estu aktoro de ŝanĝo!“. La projekto trejnos 18 junulojn, junajn estrojn, […]

The post Partoprenu kurson pri homaj rajtoj en Slovenio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 Page 2 … Page 7

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash