Hodiaŭ ni havas ion specialan por vi! Okaze de la apero de la pollingva eldono de la infanlibro pri Ludoviko Zamenhof, ni preparis konkurson. Eblas gajni ekzempleron de la libro! Por partopreniLegu pli…
Kategorio: Zamenhof
Ekzistas centoj, eĉ miloj da konstruitaj lingvoj en la mondo, laŭ ĉiuj penseblaj stiloj. Kelkaj estis kreitaj por amuzo kaj kelkaj estis kreitaj pro grandiozaj esperoj por ŝanĝi la mondon. Tamen 99% malaperis senatinginte eĉ unu lernanton krom la aŭtoro (kaj ofte eĉ ne ili). El tiu ĝangalo de konkurencantaj lingvoj, Esperanto elstaras super ĉiuj … Legi plu Kial Esperanto estas la plej sukcesa konstruita lingvo? →
La jaro 2017 estis avara je novaj Esperanto-libroj. En la lastaj 12 monatoj sur la bretoj de la Libroservo de UEA aperis nur iom pli ol 150 novaj varoj, plejparte libroj. Ne temas nur pri libroj esperantlingvaj. Tiuj, kiuj ne estas en Esperanto, estas tradukoj el Esperanto aŭ ili temas pri la lingvo kaj movado. […]
Fek’ al Zamenhof kaj lia anĝela aŭreolo! La junulo kiu mortis pro superdozo antaŭ ol fariĝi trikdekjaraĝa; ĉu li perdis ion? La mondo, parfumitaj vivamantoj, estas sterkamaso. Ĉu la homaro meritas epitafoverkon? Esperantistoj amas ampoemojn. Epitafo verkita de samideano parolus pri la floroj en la ĉerko, dum la karnoputreco restus necitita. Mi ofertos kuiritajn manojn […]
Mi havas bordelon. La plej prestiĝa amoristino nomiĝas Zamenhofino. La mondo pereis en aprilo 1917.
Mi ne plu insistos pri esperantigado. Kiel homo tro laca pro siaj provoj konvinki, mi forlasos la unuajn intencojn kaj fermiĝos ĉirkaŭ mi. Sufiĉe integra en mi mem, mi proklamos la aferon tro alta al aliuloj. Mi pensos pri Esperanto, per Esperanto, tra Esperanto. Pensoj orbitas ĉirkaŭ pensoj. Pensoj apud pensoj. Pensoj ĉe pensoj. Pensoj […]
Mi ne scias, kion pensi pri Esperanto kaj ĝiaj parolantoj. 130 jaroj kaj kio? Oni ankoraŭ aŭdacas paroli pri mondproblemo post jarcento! La lingvo mortis en 1917. Ni kolektu subskribojn kaj postulu. Ni kreu asocion, klubon, planon, projekton, itineron. Organizi organizaĵojn per organiza organizado. Ni planu, replanu, repensu, rediskutu, ree eltiru niajn harojn por malkovri […]
Zamenhof havis dudek sep jarojn kaj publikigis lingvon. Se mi al gajuloj iras, mi iras sen lingvoprojektoj. Mi publikigas ĉi tiun poemaĉon kaj havas preskaŭ dudek sep jarojn. En kiu punkto de tiu itinero mi perdis mian junecon? Mi vidas la junularon kaj ne trovas min ano. Iliaj korpoj allogas, sed la facila ridado, la […]
Tiu ĉi poemo povas plenumi nenion efektivan kontraŭ la tajdo. La akvodunoj invadas la kontinenton, perfortas la esperojn de generacioj post generacioj kaj dronigas homojn sen demandi ties nomojn. Eĉ se la kaatingo transformiĝus en maron kaj la kangasistoj estus piratoj, la temo ne diferencus. Kolerigas min la historiolibroj kun siaj gravaj okazaĵoj, siaj eminentuloj […]
Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto! Nun, kiu estas kulpa? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi nian aferon atendos, ke oni laboru energie, ke oni faru la aferon pli konata en ilia urbo – tiam nia afero neniam progresos en via […]
Laŭ Marjorie Boulton iu doktoro “insiste petis, ke li ĉesigu la fumadon kaj li multe penadis tion fari sed li trovis ke li ne povis labori sen cigaredoj. Tiu nervoturmentado iĝis tiel suferiga, ke li komencis fumi denove dirante ke li preferas pli fruan morton ol senutilan plilongigon de la vivo”. Foto de la 26-a […]
En ĉi tiu tago de ĉi tiu jaro, la 14-an de aprilo, de ĉi tiu tropika lando, nordorienta ŝtato, ĝuste en tiu ĉi urbo, kvartalo, strato kaj numero loĝas homo kiu scipovas la zamenhofan lingvon.
En novembro 1916, ĉirkaŭ ses monatojn antaŭ ol li mortis, Zamenhof esprimis sian deziron komenci “sisteman tradukadon” de literaturaj verkoj. Zamenhof mortis tro frue. La anonco aperis en la numero 11 de la revuo Esperanto el tiu jaro.
zamenhof.info
Ĉu iu volis eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto kaj mi malpermesis al li? Ĉu iu volis fondi ian gazeton, entrepreni ian propagandon kaj mi malhelpis al li? Ĉu la esperantistaro volis ion decidi pri Esperanto kaj mi diris: “haltu, mi estas la mastro de la afero”? Ĉiuj esperantistoj scias tre bone, ke mi […]
Tem um caixão na sala. E um corpo também. Dizem que o nome é Zamenhof. Quem foi esse alguém? Dente de gente morta, lábio de gente morta, bochecha de gente morta. Mas a língua morreu? Arrancaram o membro que falava e colocaram num frasco com formol. Pode uma língua pronunciar sozinha a letra ‘p’ de […]
10 sintenoj kiujn Zamenhof ekinjektis kiel kulturan parton en sian kreitaĵon kaj heredigis al esperantistoj de ĉiuj epokoj: 1 – ardan, partiecan kaj argumentoplenan defendadon favore al Esperanto; 2 – projektemon (se unu projekto fiaskas, alia versio B, C, D, E… disponeblos); 3 – esperon al ia venko kiu venos frue aŭ malfrue; 4 – […]
La dependo de la lingvo de l’ volo aŭ de l’ talento de mia propra persono aŭ de ia alia aparta persono aŭ personaro—tute foriĝos. La lingvo tian estos tute preta en ĉiuj plej malgrandaj ĝiaj partoj. La persono de l’ aŭtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Ĉu mi post tio […]
Neste mês de abril que se inicia, o movimento esperantista estará há 100 anos sem o seu idealizador. L.L. Zamenhof morreu em 14 de abril de 1917
Kiam en 1500, la piedoj de maniokoblankaj poloj, sub la gvido de la marŝalo Marko Zamenhof Polo, tuŝis unuafoje nian plaĝon, ili donacis al ni Fundamenton kiu devus daŭri jarmilon. Ni reciprokis per ĉapelo el araoplumoj, kiu daŭrus eble unu semajnon. Kiam ili diris “saluton, bonaj indianetoj”, ni diris “mas o que é que esse […]
Al kio utilas miliono da brazilanoj se ili ne parolas Esperanton? En la kaĝo de la zamenhofa dimensio manpleno kuniĝas per malfortaj ligiloj. Nekonatuloj intimiĝas en la konstato, ke la idealo formortas. Proskribitoj sen patrio, eterne ekzilitaj for de la neniam ekzistinta socio. La esperantistoj, rektaj reprezentantoj de rara pretendo, iras senorientiĝe en stratoj plenplenaj […]
Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. Aleksander Korĵenkov. 2-a eld. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. 359 p. ISBN 978-6099-5087-4-0. Prezo: Libroservo de UEA € 27,00; Retbutiko de FEL € 25,76. Aleksander Korĵenkov faris grandiozan laboron por la biografio de L.L. Zamenhof. En Homarano la faktoj estas bone dokumentitaj. Duonmilo da notoj provizas […]