Grava kaj polemika temo nuntempe estas enmigrado kaj rifuĝintoj, principe enmigrado de islamanoj al Eŭropo. Multaj homoj avertas ke estas danĝero al Okcidenta civilizo ĉar ili ne havas “Okcidentajn moralojn”. Ĉi tiu estas stranga opinio pro kelkaj kialoj, kiel la ideo ke asimilo tute ne okazos kaj du apartaj popoloj ial ne kapablas loĝi kune. … Legi plu Oni diras ke islamanoj minacas Okcidentajn moralojn, sed kio estas Okcidentaj moraloj? →
Kategorio: usono
Hodiaŭ estas La Internacia Tago por Rememoro de la Sklavkomerco kaj ties Abolicio. Por atentigi kaj pensigi pri ĉi tiu tago, mi prezentas liberan tradukon (liberan, ĉar la medioj de artikolo kaj pepĉeno estas malsamaj) de pepĉeno pri statuoj, kiuj reprezentas la sklavliberiĝon, originale farita de Samuel Sinyangwe, aktivisto pri nigraj rajtoj en Usono. Legi plu →
Mi trovis usonanon en Brazilo. Okazis en publika buŝo. Li estis la ŝoforo. Oni informis, ke tiu usonano neniam estis en Usono; ke li ne parolas la anglan, havas brazilajn gepatrojn kaj ne estis adoptita. La repertuaro de la ludlisto de la usonano kiun mi trovis konsistis nur el usonaj kantoj, malgraŭ, ke li estis […]
Ĉi tiu poemo komenciĝas kun kapibaro, kiu sunumas al si la harojn sur iu rio-de-ĵanejra strando. Kial kapibaro? Kial sunumo? Kial Rio-de-Ĵanejro? Ĉar ĉi tiu poemo bezonas paroli pri temo nekredeble nova. Kaj laŭ ĉiuj miaj esploroj, neniu alia Esperanta poeto aŭdacis verki pri rafinitaj ronĝuloj en strandoj de tropikaj civilizoj. Same taŭgus ĉi tie meksika kolibro, […]
Mi ne certas, ĉu mi volas lerni la anglan. Usonanoj loĝas en alia planedo. Kaj la lasta kosmoŝipo rustiĝas en garaĝo, atende de riparado kiun neniu scipovas plenumi. Hieraŭ, la murdanoncoj de la televidĵurnaloj ne estis en angla. La politika skandalo ne estis en la angla. La abismiĝantaj grafikaĵoj pri ekonomio, minacoj de armitaj banditoj, […]