Ne timu la brazilajn E-spiritistojn, kiuj karne flugos al Portugalio. Ili estas bonuloj. La esperantistoj-spiritistoj, la peresperantaj perispiritaj anim-spermistoj, portos nur evoluintajn animojn al la lando de Camões. Eble eĉ unu el ili estos Camões mem, kamuflita en alia ŝelo. Ĉu neniu informis vin?! Spiritistoj ĉiam estas la enkarniĝoj de superaj animoj. Grandaj homoj de […]
Kategorio: spiritismo
La fruaj originalaj romanoj kiuj parolas pri reenkarniĝo (kaj mi povas memori almenaŭ du kiujn mi legis antaŭnelonge: Lilio kaj Nova Sento) neniel helpas malkonstrui la ligon inter spiritismo kaj esperantismo. Mi eĉ eksupozas, ĉu tiu literatura religieco iel kontribuis, antaŭ pli ol cent jaroj, al ekalligo de la brazila spiritismo al esperantismo.
Mi ne scias, ĉu esperantistoj konscias, sed spiritismo, tiu religio de kiu multaj brazilaj esperantistoj estas anoj, havas rasismajn tendencojn. Kiam mi legis iujn spiritismajn librojn (mi legis la Esperantajn versiojn), mi tuj perceptis, ke iuj bazaj ideoj de spiritismo kondukas facile al rasismo. Ekzemple, spiritistoj defendas ke ekzistas perfekteco-skalo, kaj ke spiritoj lokiĝas en […]