Iam al iam, oni vidas plendojn pri multkulturismo kaj artikoloj kiuj diras ke “Multkulturismo malsukcesis” aŭ “Multkulturismo fiaskis”. Sed tiu sensencas, ĉar multkulturismo ne povas malsukcesi, ĝi estas neevitebla. Ĉiuj landoj en la mondo estas (kaj preskaŭ ĉiam estis) multkulturaj kaj nur unukultura lando ne eblas. Ĉiuj partoj de nia socio enhavas influon de aliaj … Legi plu Multkulturismo estas neevitabla →
Kategorio: socio
Mi ne vivos sufiĉe por vidi Brazilon diferenca. La lando lamas. Ĉu ni nuligu naŭdek naŭ procenton de la brazilanaro kaj rekonstruu la landon per la postrestantoj? Ĉiuj miaj fortoj ne savus hundon el ĉi tiu katastrofo kiun oni nomas nacio. Eble mi ne atingos tridekjariĝon. Kiom da tiuj junuloj kiuj ludas futbalon en ĉi […]
Hontinda mondo de homoj kiuj ne kuraĝas rompi milimetron de kion oni socie taksas akceptebla. Ĉiam kaŝitaj malantaŭ ŝajno, sen forto alfronti sociajn ŝablonojn. Aktoroj kiuj bonkondute ofertas, sen minimuma rezisto, rolon postulitan de jarcentolonga hipokritecotradicio. Prefere ĉiuj pordoj fermiĝu, prefere ĉiuj societoj rifuzu aniĝon ol prezenti maskon.
Ses riĉegaj brazilanoj posedas sumon ekvivalentan al ĉio, kion posedas cent milionoj da aliaj brazilanoj. La brazilana inercio fronte al riĉakumulo far individuoj kaj kelkaj familioj stampiĝas sur la socia realo. Normaleco de normigitaj homoj kiuj freneze, pasie ŝatas okupi sian tempon ĝis vivestingo, plena energio-ekspluato. Homo kiu ne gustumis, ne komprenas la guston. La […]
La plej kutima klarigo kiun oni donas pri la distingo inter genro kaj sekso estas jena: Sekso estas biologia, dum genro estas socia. Tiu klarigo povas esti tre utila por komprenigi ke homaj ecoj ne estas diktitaj de iliaj korpoj, … Legi plu →
La plej kutima klarigo kiun oni donas pri la distingo inter genro kaj sekso estas jena: Sekso estas biologia, dum genro estas socia. Tiu klarigo povas esti tre utila por komprenigi ke homaj ecoj ne estas diktitaj de iliaj korpoj, … Legi plu →
Ĉu denove mi parolos pri infano en semaforo? La epilogo de la homaro finiĝas per “la specio malaperis”. Cikloj da progresiva degenerado. Se mi ankoraŭ estus naskiĝonta, mi elektus esti rano por kvaki sen teorio en la marĉo. La ŝanĝo kiun la homaro volas ne tuŝas la malegalecostrukturon. Nenio esperebla. La karitato de la registaro […]
Ĉi tiu poemo devus doni suman respondon al viaj demandoj. Ĝi adicias nulon al nul kaj kontentiĝas per tio. Vi povus legi pri mondo sen problemoj, kie bonintencaj ismoj plenumas efektivajn socioŝanĝojn. Povus legi pri internacia paco multe pli ol oratora. Legi pri ĉiea respekto, evidenta en sia fakteco. Pri profunda amo por kiu vortaro […]
Armitaj revolucioj jam montriĝis nekapablaj realigi tion al kio ili estiĝis. Kial? Ŝajnas al mi ke la problemo estas komplika. Eble kuŝas mem en la homa esenco. Ĉu vere ĉiuj homoj volas ĝeneralan egalecon? Ekzisti elito kaj esti parto de ĝi estas ĉiam tro alloga. Eĉ se unu aŭ alia gvidanto havas sinceran deziron helpi […]
Silentu. Generaloj amuzas la infanojn en la vizitoĉambro. Rideksplodo impetas je ajna buŝa bombsimulo.